Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejmpaĝo de Jens S. Larsen / La lingvistiko estas ridinda

La lingvistiko estas ridinda

de Jens Stengaard Larsen Laste modifita: 2014-12-14 23:38
Parolado de Jens S. Larsen okaze de la Zamenhoftago 2014

[Ĉi tiu parolado resumas kaj suplementas mian artikolon "Kiu efektive estis Blinkenberg?".]

En 1980 mi estis staĝanto en la Ŝtata Universitata Biblioteko de Århus. Unu tagon en la sekcio de manuskriptoj mi vidis dosieron kun la titolo “Esperanto”. Mi kompreneble tuj elprenis tiun dosieron kaj ekzamenis la enhavon, kaj montriĝis ke tio estas nenio alia ol la dokumentoj pri Esperanto de profesoro Andreas Blinkenberg – tiu Blinkenbergo kiu preskaŭ fiaskigis nian grandan venkon en Montevideo antaŭ precize 60 jaroj. En multaj lokoj oni povas legi kiel la reprezentanto de UEA, Ivo Lapenna, lastmomente sukcesis akiri rezolucion de Unesko favore al Esperanto. Sed kiu estis Blinkenberg, kaj kial li malsimpatiis al Esperanto? Mi esploris tiun aferon, kaj ĉi tie mi volas dividi kun vi kvin el miaj trovaĵoj.

Mia unua trovaĵo estis ke la Unesko-konferenco en Montevideo ne estis la unua internacia, inter­registara forumo kie Danio oficiale parolis kontraŭ Esperanto. Tio okazis ankaŭ en kunsido de la Ligo de Nacioj en Ĝenevo, Svislando. Tie Esperanto estis sur la tagordo en 1922. Unu el la Danaj delegitoj estis Henni Forchhammer. Ŝi estis tre progresema virino. Dum multaj jaroj ŝi estis la prezidantino de Danske Kvinders Nationalråd (Nacia Konsilantaro de Danaj Virinoj), kaj ŝi estis la unua virino kiu parolis en la kunsidoj de la Ligo de Nacioj. Sed ŝia frato Georg estis Ido-aktivulo – kaj en Ĝenevo, en la sidejo de la Ligo de Nacioj, ŝi sola argumentis ke oni konsideru aliajn planlingvojn krom Esperanto. Ĉiuj aliaj komprenis ke Esperanto estas la sola serioza propono de internacia planlingvo. Do Forchhammer agis iom stulte en ĉi tiu afero, sed ankaŭ – tion ni devas konfesi – originale kaj kuraĝe.

Unuavide apenaŭ povas esti du tiel malsamaj personoj kiel Andreas Blinkenberg kaj Henni Forch­hammer. Forchhammer estis lingvo­instruistino en Kopenhago kaj verkis bazajn lerno­librojn pri la Angla lingvo. Blinkenberg estis profesoro pri la Franca lingvo en Århus kaj laboris pri la grandaj Danaj-Francaj vortaroj. Forchhammer estis elstara feministino. Blinkenberg estis tiel konservativa ke li iam eĉ montris ian simpation al la faŝismo. En la kunsidoj Forchhammer uzis la Anglan en Ĝenevo, Blinkenberg la Francan en Montevideo. Sed jen mia dua trovaĵo: ili ambaŭ studis fonetikon ĉe – Otto Jespersen.

Profesoro Jespersen estis vere granda aŭtoritato pri fonetiko, do ne estas strange se liaj lernantoj transprenis liajn vidpunktojn ankaŭ pri aliaj lingvaj aferoj. Kaj kiel konate, en 1922 Jespersen estis Idisto. Li mortis en 1943, sed en 1928 li publikigis sian propran lingvoprojekton Novial. Per tiu movo tute malaperis tiu malmulto da prestiĝo kiun Ido ankoraŭ havis. Novial ankaŭ estis mal­avantaĝo al la persona prestiĝo de Jespersen, ĉar Novial estis eĉ pli kompleta fiasko ol Ido. Sed ĉu la apero de Novial estis avantaĝo aŭ malavantaĝo al Esperanto? Tie oni povas elekti inter du opinioj.

• Aŭ: Ĝi estis avantaĝo ĉar nun klare Esperanto estas la sola serioza provo de internacia lingvo. Kaj efektive, kelkajn jarojn poste la Danaj Esperanto-organizaĵoj komencis vere kreskegi.

• Aŭ: Ĝi estis malavantaĝo al la tuta ideo de internacia lingvo, ĉar nun estas unu plia fiaskinta projekto, ĉi-foje eĉ verkita de lingvisto. Tio evidente estis la opinio de Blinkenberg.

Do, kiam eksplodas la dua mondmilito, la situacio estas tia ke Esperanto estas relative populara en Danio, sed havas tre malmulte da prestiĝo. En aŭgusto 1943 estis ĝenerala striko proteste kontraŭ la okupado. Reage al tio la Germana armeo arestis kelkajn elstarajn Danajn civitanojn kaj retenis ilin dum kelkaj semajnoj. Kaj jen ni venas al mia tria kaj plej surpriza trovaĵo: unu el tiuj arestitoj estis Blinkenberg, kaj unu alia estis la tre konata Esperantisto Harald Grønborg. Dum dek tagoj ili kune estis ostaĝoj ĉe la Germana armeo, kiu tenis ilin en la marista hotelo ĉe la haveno de Århus.

Kaj ili jam konis unu la alian de antaŭe. Ili ambaŭ estis aktivaj en junulara organiza laboro. Ili eĉ havis plian aferon komuna, nome vortaran laboron. Ŝajnas ke ili tre estimis unu la alian kiel personojn – sed Blinkenberg ne tre estimis Grønborg kiel vortariston. La Germanoj permesis al Grønborg labori pri Dana-Esperanta vortaro en la arestejo, kaj tie Blinkenberg povis observi lian labormanieron. Li ne estis imponita. Post la milito Grønborg translokiĝis de Århus al Odense, kaj la du viroj ne plu tenis kontakton.

Do, naŭ jarojn post la milito Blinkenberg renkontas Lapenna en Urugvajo. Mia kvara trovaĵo estas ke Blinkenberg fakte ne estis la sola Dana delegito kiu parolis kontraŭ Esperanto tie. Nome, UEA havis du aferojn por atingi en Montevideo: establi konsultajn rilatojn kun Unesko, kaj menciigi en tiu rezolucio kiu finas ĉiun Ĝeneralan Konferencon de Unesko, ke la celoj de Esperanto konformas al la celoj de Unesko. Unu el la amikoj de Blinkenberg, la Kopenhaga profesoro pri matematiko Jakob Nielsen, kontraŭis doni konsultajn rilatojn al UEA, kiam tiu afero estis traktata en la koncerna komisiono. Sed oni trankvile diskutis la aferon, kaj konsultaj rilatoj estis akiritaj tute glate.

En la komisiono kiu traktis la rezolucion, male, Blinkenberg sukcesis ridigi la homojn kaj turni la etoson tiel ke tre malmultaj voĉdonis por la punkto pri Esperanto. Tio estas bone konata, do pri tio mi ne volas multe diri. Sed mia kvina trovaĵo estas ke la tuta inteligento kaj diligento de Lapenna kaj la aliaj Esperantistoj en Montevideo neniom utilus se ne estus pro la Norvega delegito Alf Sommerfelt.

Post la parolado de Blinkenberg, Sommerfelt faris proponon de amendo. Li anoncis ke Norvegio povos voĉdoni por la rezolucio se oni forigos la punkton kiu rekte rekomendas subteni la Esperanto-instruadon. Nun oni ja bezonus du voĉdonojn: unu pri la originala rezolucio, kaj unu sen la punkto kiun Sommerfelt proponis ellasi. Sed en la ĝenerala konfuzo oni pretervidis tion – kaj tiun pretervidon oni do devis ripari en la lasta minuto, en la fina kunsido de la tuta konferenco, kiam la etoso estis turnita tre favora al Esperanto.

Ĉi tiu profesoro Sommerfelt vere estis trolo el skatolo. Kaj kiel vi scias, en Norvegio loĝas multe da troloj, sed ne pri tio temas ĉi tie. Nek antaŭ nek post Montevideo Sommerfelt iam diris ion ajn pri Esperanto, do oni miras kio estis liaj motivoj por helpi al UEA. Ĉu li simple agis laŭ instrukcioj de sia registaro – aŭ ĉu estis ankaŭ aliaj motivoj? Mi kredas ke estis.

Sommerfelt estis lingvisto same kiel Blinkenberg, sed ili estis du tute malsamaj specoj de lingvisto. Blinkenberg estis tre konservativa, ankaŭ en lingvistiko. Kontraste Sommerfelt estis fervora membro de la strukturismo, lingvistika skolo kiu en 1954 ankoraŭ batalis por gajni atenton kaj respektindecon. Do, kiu ajn venko de Blinkenberg en lingvistika demando estus malvenko de Sommerfelt, kaj inverse. Sendube, la Unesko-rezolucio de Montevideo enorme levis la prestiĝon de Esperanto per unu bato, kaj ĝi estis grandega venko por UEA. Sed malantaŭ la kulisoj ĝi ankaŭ estis fortigo de la ideo ke entute povas okazi progresoj en lingvistiko, kaj ĝi estis valora gajno por la strukturismo.

Montevideo estis la lasta ŝanco por moki Esperanton. De tiam, negativa opinio pri Esperanto estas ankaŭ negativa opinio pri Unesko kaj entute pri internacia kunlaboro. Kompreneble, oni povas opinii ke Unesko estas bona afero ĝenerale kaj ke la rezolucio de Montevideo estas nur unu el ĝiaj malmultaj eraroj, sed la reguloj de la ludo estis ŝanĝitaj en Montevideo. La pruvodevo ne plu estas ĉe ni kiuj asertas ke la internacia lingvo estas Esperanto, ĝi estas ĉe tiuj kiuj asertas la malon. Tio estas enorma avantaĝo kiu ne ŝanĝiĝas per tio ke ĝuste ĉi tie, ĝuste nun, ne plu estas tiom da organizitaj Esperantistoj. Dum Unesko ne revokas la rezolucion, kun la paso de la tempo la prestiĝo de Esperanto povas nur kreski. Estas tre agrable scii tion.

Tamen, la prestiĝo de la lingvistiko havis la kontraŭan evoluon. Esperanto estas la sola serioza internacia planlingvo, tio estis klara jam en 1954. En lingvistiko estis tiam du ĉefaj skoloj, la tradicia reprezentita de Blinkenberg kaj la strukturismo reprezentita de Sommerfelt. Intertempe tamen neniu el ili venkis la alian, tute male la nombro de lingvistikaj skoloj multobliĝis. Imagu se Volapuko ankoraŭ estus grava, Esperanto kaj Ido estus pli-malpli same fortaj, Interlingua estus malgranda sed kreskanta, kaj ĉiun duan jaron aperus nova Novial. Tiam vi havas bildon de la nuna situacio de lingvistiko. Scii tion kompreneble estas tre malagrable al la lingvistoj, do ekstere ili ne multe parolas pri siaj problemoj.

Sed ankaŭ al ni Esperantistoj estas malagrable scii ke la lingvistiko malprosperas. La reguloj de la ludo nun estas tiel radikale ŝanĝitaj, ke ne la Esperantistoj devas peti agnoskon ĉe la lingvistoj – tute male. Se oni rigardas trans la kulisojn, fariĝas tute klare ke nuntempe la lingvistiko devas peti agnoskon ĉe la Esperantomovado. Hodiaŭ Esperanto ne estas ridinda. Sed se oni konas la historion de la lingvistiko, oni scias ke la nuntempa lingvistiko estas ridinda.

La lingvistoj ne povas ripari la ridindecon de sia fako alimaniere ol simple farante sian laboron. Unesko ne povas helpi al ili. Unesko ne povas miksi sin en la laboron de la lingvistoj, same kiel ĝi ne povas miksi sin en la internajn rilatojn de la Esperantistoj. La sola kion Unesko povas fari, estas agnoski ke unu tendenco venkis tiel multe ke oni devas preni ĝin serioze.

Kiel mi vidas la aferon, la sola savo de la lingvistiko devas veni de tiuj Esperantistoj kiuj samtempe estas lingvistoj – do de homoj kiel mi mem. Sed ĝis nun ja neniu komprenis ke lingvistiko estas multe pli ridinda ol Esperanto! Tial mi ne kuraĝis fari lingvistan karieron. Mi faras Esperantistan karieron anstataŭe. La lingvistiko devas esti savita de ekstere, kaj la Esperantomovado estas la plej forta faktoro kun la intereso ke la lingvistiko estu savita kiel scienco. Kiel fari tion ja ne estas tute simple, do mi komencis verki libron pri tio, kaj la unua versio de la unua ĉapitro jam estas preta.

Mi dankas por via atento.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2014-12-16 00:52
Kiel interesa esploro! Kaj la detektiveca verkstilo de Jens estas tre alloga. Mi tre ĝuis tiun ĉi tekston ĝis la aŭtoro finas la rakonton pri Montevideo, do ĝis tiu alineo en kiu Jens hipotezas pri la kialo de la neatendita subteno de la strukturisto Sommerfelt. Post tiu punkto, tamen, oni retrovas (ankoraŭ plian fojon) tiun absolute nekompreneblan, solecan krucmiliton de Jens kontraŭ la lingvistiko. Mi ŝatas la mirinde kleran Jens, kiu kapablas elegante eltrovi neniam antaŭe elpensitajn ligojn inter homoj, ideoj kaj faktoj. Pri Jens la lingvistika teoriulo mi ne kompetentas diri ion ajn.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-12-16 13:01
Mi ne militas kontraŭ la lingvistiko, la lingvistoj militas inter si mem. Tio estas treege malnormala stato de moderna scienco. Niatempa scienco estas ekstreme disciplinita kaj dediĉita al serĉado de la objektiva vero. Ekzemple neniu venus al la ideo proponi ke UEA devas esti neŭtrala inter la adeptoj kaj maladeptoj de malvarma fuzio. Tio estas afero de fizikistoj, kaj estas solida konsento inter ili ke malvarma fuzio estas ekzemplo de “patologia scienco”. Simile, malgraŭ pezega politika premo, la ideo ke la tutmonda varmiĝo ne estus kaŭzita de homa aktiveco estas absolute marĝena en la scienca komunumo. Estas klara diferenco inter scio kaj nescio.

Antaŭ la moderna epoko la pli granda parto de la scienco estis teologio, kaj tiun oni kredeble devas difini tutece kiel patologian sciencon. (Tio tamen ne signifas ke agado devas esti scienco por havi ekzistopravigon, mi haste aldonu.) Evidente ankaŭ tiu speco de biologia atropologio kiu strebis por pravigi rasismon, siatempe estis tre patologia. Ĉu ankoraŭ hodiaŭ restas sciencoj senpatologiigotaj? Se jes, ĉu ne la lingvistiko povus esti ĝuste tiu scienco kiun la senpatologiiga procezo plej ĵuse atingis?

Devus esti absurde proponi ke UEA estu neŭtrala inter la lingvistikaj skoloj, ĉar la tuta ekzisto de skoloj en iu scienco estas patologia simptomo. Mi opinias ke estas tasko de UEA savi la lingvistikon, same kiel Greenpeace savas la balenojn. Ni estas tiuj kiuj havas la politikan intereson en tio. Ĉiuj aliaj nur havas la intereson prokrastigi la neeviteblan senpatologiiĝon de lingvistiko tiel longe kiel tio montriĝos ebla.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2014-12-17 16:22
Ĉu patologia simptomo? Mi forte dubas pri tio. En la historio kaj nuna stato de la sociaj sciencoj kaj humanistikaj disciplinoj, do en la mirinde multforma kaj multperspektiva studado pri ĉiuj aspektoj de la homa fenomeno, la apuda, ne ĉiam paca kunekzistado de diversaj pensoskoloj estas tute normala. Fakte, la konkurencado inter ili estas unu el la ĉefaj trajtoj de la disciplina evoluo. En la kompleksa interrilato de la interna kaj ekstera medioj de tiu historia itinero, do dum la interago daŭre okazanta inter la historio de ideoj, unuflanke, kaj la sociaj kondiĉoj de la disciplina evoluo, aliflanke, iuj unuopaj intelektaj tradicioj foje eksmodiĝas kaj komplete malaperas, dum aliaj (re)naskiĝas aŭ spertas skismojn, ktp, ĉiu el ili proponanta siajn apartajn konceptojn, esplormetodojn, verokriteriojn, epistemologiajn bazojn, ktp.

Io iel simila ankaŭ okazis kaj foje okazas en la naturaj sciencoj. Kaj tio ne estas aludo al la pseŭdosciencoj (kiel la t.n. Inteligenta Dezajno kiel alternativa "klarigo" por la evoluo de la vivospecioj), sed al tute seriozaj, respektindaj aliroj al konkretaj teoriaj kaj praktikaj demandoj, kiel ekz. la iama rivalado inter kladistiko kaj fenetiko kiel skoloj de biologia taksonomio.

Mi timas ke via koncepto pri la scienco kiel strikta serĉado de la objektiva vero estas iom tro mallarĝa. Bonvolu ne miskonkludi ke, do, mi estas iuspeca postmodernisto aplombe relativiganta aŭ malferme neganta la valoron de la scienco. Ne, neniel. Koncerne la historion, sociologion kaj filozofion de scienco, mi estas kritika realisto. Do mi opinias tute kompreneble ke pri la lingvo, tiu "miraklo" tiel karakteriza de la homa realo, ja povas estiĝi diversaj pensoskoloj. Kiel jam dirite en antaŭa reago, mi tute ne kompetentas ĉi-fake, sed mi miras pri via senespera diagnozo pri la mortofina krizo de la lingvistiko. Ĉu vere tioma?
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-12-18 18:55
Mortofina krizo? Se la krizo metas finon al iu morto, al mi ŝajnas ke la diagnozo ne povas esti tiel pesimisma. Se vi volis diri "mortiga krizo" aŭ simile, mi ankaŭ malkonsentas. Krizo en iu ajn scienco kutime estas naskodoloroj.

Kiam oni parolas pri patologia scienco, tio estas traduko el la Angla, en kiu nur la naturaj kaj ekzaktaj sciencoj estas "science"; eĉ "social science" ne estas parto de la "science"! En la natura-ekzakta parto de la universitata pejzaĝo la postuloj efektive estas pli severaj ol aliloke. Tio ankaŭ estas kaŭzita de tio ke la progreso de tiuj sciencoj estas sendependa de la progreso de iliaj objektoj. Fakte la objektoj entute ne rajtas povi progresi. La biologia evolucio unuavide povus ŝajni kontraŭekzemplo, sed adaptiĝo al la aktuala medio estas io tute alia ol homa progreso proprasence (kaj kiel kuracisto vi kredeble jam konscias pri tio).

La sciencoj konvencie nomataj homaj kaj sociaj ne havas sendependan progreson. Eble io tia kiel literaturaj studoj eĉ tute ne posedas ian ajn progreson, sed se ĝi posedas, tio estas ĉar la studata literaturo montras ian progreson. Kaj se la literaturo iusence progresas, tio estas nura reflekto de la progreso de la socio en kiu vivas la aŭtoroj. Sociologio, kultura antropologio ktp. certe devas esti karakterizataj kiel progreskapablaj -- sed ilia progresado (kaj mal-) dependas de la ĝenerala socia progreso, kiun ili siavice forte influas, eble eĉ konsistigas kelkfoje.

Ĉu lingvistiko povas progresi? Iuj volus aserti ke ne alimaniere ol priskribante ĉiam pli da lingvoj. Jen dependa progreso. Aliaj volus aserti ke eblas evoluigi teoriojn pri la komunaĵoj de ĉiuj lingvoj, inkluzive de la nestuditaj. Jen sendependa progreso. (La ideo ke lingvistiko malkapablas je ia ajn progreso kredeble ne estas konsiderinda.) La krizo de la lingvistiko estas tiel profunda ke oni ne scias ĉu ĝia progresado devas esti dependa aŭ povas esti sendependa. Se ekzistas alia scienco en simile profunda krizo (mi mem konas neniun), tiam ankaŭ ĝi estas ridinda.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2014-12-19 03:28
Jens, fakte estas vi kiu insiste argumentas pri iu profunda krizo de la lingvistiko, fenomeno kiu ial ŝajnas evidenta nur al vi, cetere.

Jenaj asertoj viaj impresas al mi kiel tiom malhavaj je iu ajn racia senco, ke mi vere scivolemus pri tio kiel diable vi elturniĝas por pravigi ilin:

"La lingvistiko devas esti savita de ekstere, kaj la Esperantomovado estas la plej forta faktoro kun la intereso ke la lingvistiko estu savita kiel scienco."

"Se oni rigardas trans la kulisojn, fariĝas tute klare ke nuntempe la lingvistiko devas peti agnoskon ĉe la Esperantomovado"

"Mi opinias ke estas tasko de UEA savi la lingvistikon, same kiel Greenpeace savas la balenojn"
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-12-19 14:28
Tio estas iom aŭdacaj asertoj, konsentite. Sed anstataŭ ke mi pravigu ilin, eble vi provu _mal_pravigi ilin kaj ni vidos kio rezultos. Se ili vere estas tiel malraciaj kiel ili ŝajnas, tio ja devus esti la pli facila tasko, ĉu ne?
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2014-12-19 15:19
Nu, mi jam tute malferme agnoskis la fakton esti mem komplete nekompetenta pri fake pritaksi vian skuan diagnozon kaj ties derivitan eksterproporciaĵon pri iu febre imagita rolo de esperanto "savi" la lingvistikon.

Vi nun milde opinias vian idean konstruon "iom aŭdaca", dum ĝi ŝajnas al mi kurioza ekstravaganco. Ĉar mi konas vin klera kaj inteligenta, strikte studema homo, mi sincere sciovolemas pri viaj pravigaj argumentoj. Eble mi simple atendu vian libron, kiun mi promesas legi, ĉar tre probabale ĝi estos multe pli komprenebla al normala leganto ol tiu obskura filozofiaĵo de Probal, kiun mi rifuzus akcepti eĉ se senpage donacita.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2014-12-19 15:21
mistajpo: mi celis skribi "POR fake pritaksi vian diagnozon"
Ranieri Clerici
Ranieri Clerici diras:
2015-04-13 15:47
Kara Jens, saluton kaj gratulon pro via prelego, aparte pro viaj malkovroj, speciale pri la personeco de Alf Sommerfelt. Tamen la fakto, ke lia interveno kiel delegito de Norvegujo estis la antaŭkondiĉo por revoĉdono de la Rezolucio en la Pleno post ties malaprobo en la koncerna Kultura komisiono ne estas nekonata.
1. Spektu, ekzemple la rakonton de Ivo Lapenna mem en ĉi tiu filmo:
https://www.youtube.com/wat[…]jwP4qQ&feature=youtu.be
Lapenna specife mencias ĝin ekde la momentoj 1h 08’ 02” kaj 1h 20’ 02”.
Estas dubinde, ke la revoĉdono en la Pleno okazis ĉar ”tiun pretervidon oni do devis ripari en la lasta minuto, en la fina kunsido de la tuta konferenco” kvazaŭ tia revoĉdono estus kutimo aŭ neevitebla konsekvenco de la fuŝo. Laŭ Lapenna tia rediskuto neniam okazis antaŭe ĉe Unesco.
2. En sia verko Elektitaj paroladoj kaj prelegoj, Ivo Lapenna, en la parto B (paĝo 35 de la 2a eldono 2009), sin direktante al la Prezidanto, eksplicite mencias la intervenon de “la Norvega delegito, Prof. Sommerfelt” kaj aldonas, ke “Evidente, tio estas nova propono. Ŝajnas al mi, ke vi devus voĉdonigi la Komisionon pri ĝi.” Piednote, Lapenna komentas jene “Kiel atendite, la Prezidanto rifuzis tiun proponon, sed ĝuste tio kreis la bazon por restarigi la aferon en la Pleno”. Sed la rediskuto en la pleno tute ne estis konsekvenco aŭtomata: necesis ampleksa agado specifa, kiu kulminis per renkontiĝo kiu antaŭis la Plenon; en tiu renkontiĝo okazis interkonsento kun tri decidaj homoj: la Ĝenerala direktoro de Unesko; la Prezidanto de la Konferenco; la Prezidanto de la Kultur-komisiono). Kiel tio eblis rakontas ĝuinde Lapenna: la tuta filmo estas spektinda, sed por bone kompreni oni spektu almenaŭ ekde la momento 1h 0’ 0” [1]
Amike salutas
Ranieri Clerici
[1]. .
Por homoj kiuj ne konis persone Lapenna estos valora malkovro spekti [kelkajn] filmojn en tiu ĉi paĝo:
http://www.ivolapenna.org/filmoj.htm
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-04-14 11:02
Mi mem ĉeestis en Leeuwenhorst 1984. En la video eblas identigi kelkajn tusojn kaj ridojn de mi en la fono, kaj fine Lapenna mencias ke mi sendis al li kopion de la Esperanto-dosiero de Blinkenberg. Bedaŭrinde interalie ĉi tiu prelego de Lapenna ne haveblas tekste; tio multe plifaciligus miajn esplorojn.

Per "devis ripari" mi pli precize celis ke oni _decidis voli_ ripari la mispaŝon, kaj do la sola ŝanco estis revoĉdonigo en la pleno. Lapenna multe parolis pri la Urugvajaj menuoj kiuj ebligis diskonigi la skandalon, sed ne tiom akcentis ke sen la propono de Sommerfelt la revoĉdonigo simple ne eblus. Esplorinte nian malamikon Blinkenberg mi do daŭrigis esplorante nian amikon Sommerfelt -- kiu estas tiom pli interesa amiko ĉar li ŝajne ne estis aparte favora al Esperanto. Estas ja rimarkinde ke li entute restis en la komisiono tiel malfrue, kiam multaj delegitoj jam enlitiĝis. Mi kredas ke li gvatis Blinkenberg pro persona kaj profesia malsimpatio, kaj ne havis apartan intereson pri la tagordero pri Esperanto.
Ranieri Clerici
Ranieri Clerici diras:
2015-04-14 20:16
Saluton Lars.
Se vi ĉeestis en Leeuwenhorst 1984, vi certe ne bezonas miajn rimarkigojn. Sed ili miaopinie utilas, por tiuj kiuj, legante vian raporton, povas ekhavi la impreson, ke la sukceso en Montevideo rezultis el iel preskaŭaŭtomata reĝustigo de iu miso; kaj tial ili tute ne povas imagi, kiom da agado kaj lerto necesis, fare de Lapenna kaj de liaj Urugvajaj kunlaborantoj, por: estigi simpation al Esperanto ĉe la Urugvaja publika opinio; danke al tiu simpatio, renversigi la sintenon de la Unesco-delegitoj kiuj antaŭe malaprobis la Rezolucion en la koncerna Kultura komisiono; danke al tiu simpatio, akceptigi al la estroj de la Konferenco la (senprecedencan!) decidon revoĉdoni la Rezolucion en la Pleno; atingi la finan sukceson.
Viaj esploroj pri Sommerfelt estas aprecindaj – kiel mi agnoskis. Mi intencis nur evidentigi, ke li simple deklaris sin preta voĉdoni la Rezolucion senan je iu lasta ero; li tion faris sen la intenco favori Esperanton (laŭ viaj vortoj); kaj certe ne konsciante la eblajn konsekvencojn el tio. Ne li rimarkigis ke lia interveno konsistigis amendon voĉdonendan. Estis la tieaj esperantistoj kiuj animis tiun pure materian fakton per spirito, kaj estigis ampleksan, inteligentan proceson kiu kondukis al la fina sukceso. Estus stulte, se mi provus nun pale resumi la diversajn paŝojn de tiu proceso, kiam eblas ĝuj ĝian priskribon el la vortoj de ĝia ĉefa aŭtoro: http://youtu.be/j_KTQjwP4qQ
Kurioze, ke – kiel ĝuste vi malkovris kaj Lapenna menciis – en la persona arkivo de Blinkenberg, ĉia ajn mencio de la Urugvajaj menuoj estas intence forigita (kun evidenta spuro de tiu intencita cenzuro).
Amike salutas
Ranieri
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-04-15 12:17
Ĉi tiu artikoleto estas ne nur resumo, sed ankaŭ kompletigo de tiu pli granda menciita komence. Tio ne lasas lokon al justa priskribo de la malfacilaĵoj kaj penado; necesas rigardi la alian artikolon.

Ĉiuokaze ŝajnas al mi ke niatempe la problemo ne tiom estas ke homoj kredas la laboron senpena, pli ĝuste oni dubas ĉu la rezultoj estos proporciaj al la penado. Oni ĝis nun ne atentis kiel radikale ŝanĝiĝis la "reguloj de la ludo" pro la rezolucio. Lapenna mem ne fanfaronis pri tio, kaj la Movado tute ne ĉerpis tiom da kuraĝiĝo el tiu fakto kiom ĝi povus. Subtakso de la signifo de la rezulto estas multe pli grava ol subtakso de la necesinta penado, laŭ mi.

Entute oni devas kompreni ke la sola kio estas pli facila kun Esperanto estas lerni ĝin. Poste ĉio estas pli malfacila ol antaŭe. Ja en mondo kie ne ekzistas Esperanto ekzistas neniu alia solvo de la monda lingvoproblemo ol submeti sin al la plej forta kaj ne pensi tro multe pri la moralaj konsekvencoj de tio. Oni ankaŭ ne bezonas pensi, ekzemple, pri la stato de Unesko aŭ la progreso de lingvistiko. Unesko ŝajnas pli-malpli normaliĝinta kompare al la tempo de Lapenna, dum la lingvistiko estis en ĥaoso tiam kaj ne malpli hodiaŭ. Kiom da Esperantistoj komprenas la gravecon de tiuj du kampoj? Kiom el ili serioze okupiĝas pri ili? Kaj se sufiĉe da Movadanoj okupiĝus pri ili, ĉu restus homfortoj por la praktikaj farendaĵoj de kongresoj, eldonado ktp.?
Hilmar Ilton Santana Ferreira
Hilmar Ilton Santana Ferreira diras:
2015-04-16 06:21
Ho, tre bele.
Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2015-04-16 11:49
Ha, ha, ha, „la lingvistiko estas ridinda“ ; kia vera eldiro. Nur la lingvistoj ne povas ridi pri si mem. Tio etas ilia tragedio, char ili prenas sian okupighon mordseriose, „science“. Ili shatas unu la alian ataki, sed mem ofendighas se oni ne prenas ilin serioze. Tiel ili estighas tragikomikaj, sed mem tion ili ne vidas,char chiu estas kun sia propra afero tiel okupita, ke ne kapablas superrigardi al aliuloj.
Alie estas che esperanto. Ghi prenas batojn, mokojn, ridindojn el diversaj direktoj kaj vivas kun tio. Ghi ekestis preskau amatore, ech diletante, sen scienmetoda limigo. (Nuntempe jam ankau la scienco ekkonis ke, sen diletigho trans la sistemoj nenio novo ekestas.)
Esperanto lasas sin la liberecon preni el la scienco la por ghi necesan. Sed restas en la senpere vivanta reala medio, de komprenigho, kio fakte estas la esenca bazo de chiu lingvo, en kiu la scienco nur esploras kaj kelkfoje trovas kelkajn formuleblajn erojn.
La klasikaj lingvistoj ofte tiujn novann ekkonojn diverstempe elmetis kiel la lastan kaj finan veron. Oni devas nur legi diverse kelkajn lingvistojn. Ekz. Germaniston, Slaviston, Finugoriston, ktp., nature en la diversa nacia lingvo, char nur tiam povas la observanto ekkoni ion kio tute science ne povas koordini. Se oni metas la „sciencajn“ konstaton en diversaj lingvoj, povas ekshajni la stultaghoj kiuj estas asertitaj, en dialektikaj kontrauajhoj de diversaj nacilingvaj lingvistoj.
Ne estas troigata diri ech , ke ankau la klasikaj lingvistoj havas kunefikon al la du grandaj mondmilitoj. Se ni legas kion chion asertis kaj estis ech konvinkita pri tio kion ili diris, ne estas granda distanco kompreni la antauan frazon. Ke, chefe la lingvaj problemoj disrompis la iaman Habsbugmonarhion estas ghenerale konata. Sed tuteurope ludis tiuj problemoj ankau, apud la ekonomiaj, decidan rolon.
Do, la „scienco“ de klasikaj lingvistoj neniam estis neutrala, ghi jam chiam havis sian enplektitecon en la politiko. Neniam povis ekzistis neutrala lingvistika scienco. Kaj minimume oni tion devas en la realeco akcepti.
Eble estas la afero de esperanto ridinda, sed tiel longe ghis ni povas ridi pri io, tio estas ech vivtenada. Kaj la esperantistoj ridas kaj vivas jam kun esperanto pli ol 125 jaroj. Plibone envidi la propran stultecon, ol idiotighi en la propra scio. Char la dialektika memaserto de naciaj lingvoj, ankorau nuntempe, estas nur tragikomika.

d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-04-16 18:26
Mi kredas ke la problemo de lingvistiko similas al ĉiuj sciencoj en la regiono de “homaj sciencoj. Por validigi la vorton “sciencon” oni volas krei sistemon de ‘empirio’, la tiel dirita bazo de la ‘scienca metodo’. Oni emas al ĉiu “natura” – kvazaŭ botanistoj, biologoj, kemiistoj, ktp. Oni kvalifikas Esperanton de ‘artefarita’ kaj tiel ekster la regno de sciencaj studoj empiriaj.
Lingvistoj havas de tiu fonto minuskomplekson kaj kredas ke ili devas defendi la sciencecon de siaj studoj. Eble tio ankaŭ venas el la unuaj radikoj de la eŭropa lingvistiko laŭ kio oni unue kredis ke la eŭropaj lingvoj estis la “kulturlinvoj” de la mondo kaj oni devus studi la “primitivajn lingvojn”. Esperanton, ili dirus, ne estas studenda aŭ eĉ studinda ĉar oni ne povas kategoriigi ĝin laŭ deveno “natura” – do en la skemo de la historia lingvistiko, ktp.
Memkompreneble tio estas enorma miskompreno de homaj sciencoj. Se iu ajn lingvo meritas studadon de HOMAJ sciencistoj, tiam Esperanto vere havas valoron – se nur por kompreni kiel homo konscie pensas pri kominikado kaj aparte lingva komunikado – kiel oni komprenu la ekeston de pragmatikoj kaj diskursa konstruado? Eble la respondo troviĝus en la naskanta lingvo Esperanto kies evoluo oni fakte povas sekvi kvazaŭ paŝo-po-paŝe ekde la Unua Libro ĝis hodiaŭ.
Mi nur dezirus havi la eblecon studi Esperantologion en universitato. Bedaŭrinde mi vivas en kultura dezerto kiu ne floras sur la riĉa grundo de diversa kulturaro pro la obstina nevolo de la anglosakseska usonanaro en mia regiono.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-04-17 15:07
Nu, lingvistiko ĉiuokaze havas almenaŭ unu piedon en la naturaj sciencoj -- nome fonetikon. Ĝi temas pri la lingvaj sonoj, kaj kvankam la lingvoj de la mondo havas tre diversajn prononcojn, oni havas sufiĉe klaran bildon de tio kiuj voĉosonoj povas aperi en lingvo kaj kiuj ne: ekzemple ronkoj kaj fajfoj ne aperas kiel lingvosonoj, dum la Esperanta "r" aperas en multaj lingvoj kvankam relative granda nombro da homoj estas fizilogie malkabablaj triligi sian langopinton. Ankaŭ iuj ne kapablas fajfi, sed ĉiuj povas ronki, do la limoj de fonetika strukturo de la homa lingvo ne plene koincidas kun la fiziologiaj limoj de la voĉo. Evidente do, iamaniere la sonstrukturo estas antaŭdifinita de denaskaj ecoj de la cerbo.

Dum fonetiko estas natura scienco, estas same klare ke literaturscienco, pragmatiko, leksikografio k.a. troviĝas ekster la naturaj sciencoj. La batalkampo estas la gramatiko. Ĉu ekzistas naturaj limoj gramatikaj same kiel fonetikaj? Se malsamaj lingvoj povas havi malsaman fonetikan kompleksecon -- oni facile povas argumenti ke la Hispana estas pli simpla ol la Portugala, ekzemple -- ĉu tiam ili povas havi ankaŭ gramatikan kompleksecon malsaman? Ĉu pli da gramatika komplekseco donas pli da esprimpovo, aŭ estas nur senutila balasto? Ĉu ĝi entute ludas iun ajn rolon en lingvolernado se homoj povas alproprigi ĉiujn bezonatajn lingvojn jam de frua infanaĝo?

Oni povas nomi tion stultaj kaj sencelaj demandoj se oni volas, sed notu ke se la homaro estus "granda rondo familia", oni scius la respondojn. En "la mond' eterne militanta" oni ne zorgas pri tiaj demandoj. Tie pravas la plej forta kaj do ankaŭ ties lingvo, tute sendepende de tio ĉu en pli profunda senco entute ekzistas malsamaj homaj lingvoj. Sed ja ankaŭ povas esti ke la demandoj respondendaj por atingi mondan harmonion estas tiel malfacilaj ke oni devas preferi la murdan ĥaoson por ne freneziĝi.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-04-17 18:33
Jes, Jens, mi komprenas vin kaj samopinias. Sed ĝenerale mi kredas ke la miskompreno pri Espertanto en lingvistiko devenas el la problemaro pri kio mi skribis. Interese, Noam Chomsky misatentas Esperanton sed fakte E estas viva pruvo de UG.
Sed samtempe tio, kion ni kiel parolantoj de Esperanto deziras, t.e. ke oni akceptu interlingvon sen politika kaj ekonomia potenco malantaŭ la lingvo, tio ŝajne estas la kialo por niaj vanaj klopodoj antaŭenigi ĝin. Tamen, pere de la reto mi regajnis multajn esperojn. Mi ricevas ĉiam pli da novaĵoj de personoj pri kiuj mi neniam aŭdis antaŭe. La komunumo vere estas multe pli granda ol mi iam ajn pli frue kredis - ĉar ne nur estas la homoj kiuj fizike aperas en kunvenoj aŭ kiujn oni ekkonas dum vojaĝoj, sed nun en Facebook, en lernu kaj eĉ en aliaj babilejoj kiam mi skribas ke mi scipovas Esperanton, mi ricevas sennombrajn respondojn el eksterlando. :-)
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-04-18 17:40
Ĉiu ajn lingvo estas viva pruvo de UG. Tio iel kuŝas jam en la difino.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-04-19 16:11
Sed Chomsky diris ke Esperanto ne estas serioza studobjekto kvankam ĝi estas tute kompleta lingvo en lia kompreno
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-04-19 20:47
En la ĉi-suba intervjuo de antaŭ du jaroj li opinias ke ĝi simple ne multe disvastiĝos. Oni devas koni kaj la lingvistikan kaj la socian pensadon por kompreni kion Chomsky celas kiam lí parolas pri Esperanto, kaj la lingvistika estas treege kontraŭintuicia.

http://spiritofcontradiction.eu/[…]/short-interview-with-noam-chomsky
Ranieri Clerici
Ranieri Clerici diras:
2015-04-20 15:23
Kara Jens, vi skribas:
> Ĉi tiu artikoleto estas ne nur resumo, sed ankaŭ kompletigo de tiu pli granda menciita komence. Tio ne lasas lokon al justa priskribo de la malfacilaĵoj kaj penado; necesas rigardi la alian artikolon.
Mi agnosku, ke, se mi legus vian artikolon "Kiu efektive estis Blinkenberg?" antaŭ ol legi vian nunan paroladon, mi havus multe malpli da motivoj por interveni komente al via esprimo “...kaj tiun pretervidon oni do devis ripari en la lasta minuto ...”
Sed mi ne pribedaŭras mian intervenon, ĉar, supozeble, ĝi donis al kelkaj la plezuron spekti la priskribon de Ivo Lapenna mem ĉi tie (almenaŭ ekde la minuto 16:05): http://youtu.be/j_KTQjwP4qQ
Amike kaj regratule salutas
Ranieri
En antaŭa mesaĝo, mi nomis vin “Lars”. Bonvolu indulgi, Jens.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2015-04-20 19:01
Multestimata Samideano Jens el la brava lando Dana kaj Andersena!
Mi sentis min inter Sherloko Holmso kaj Shekspira Epifanio, legante la 3 komencajn paghojn. Kaj mi antaughuis la duoble pli longan komentaron, precipe kiam ektemis pri politiko kaj paranojo Ankau mi estas Donkihhoto en - militiro kontrau la instruistiko, kiu fakte transjhetas la balastan esplortrezoron sur la povran lernantaron. Ne kontrau instruistoj, sed kontrau la neadekvata paradigmo - Ja Zamenhof avertis ke lia modelo estas tute fremda. Mi jhus tralegis 60-paghan artikolon de Gaetano Speranza pri la struktura sintakso, kaj la ideo de fonema gramatiko min interesas jam 20 jarojn. Pri instrua frenezo kaj fushlernolibroj mi jam audis de Zlatko Tishljar, Stephan McGill, kaj kiel psikiatro mi provis metaglosoterapion, sed kontrau paranojo ne ekzistas metodo. Ankau Stalin okupighis pri lingvistiko kaj buchis verkistojn kaj poetojn. Nenio estas pli inerta kiel pedagogio, kiu fosas sian sulkon tra monto granitas. Mi tamen serchas eliron el tiu sakstrato, kaj se ankau vi opinias, ke la chefa kauzo de stagnado estas bakado de eternaj komencantoj, mi estus felicha konatighi kun la unua parto de via verko kaj prezenti al via jugho kion mi atingis kaj anstatau konsilo kaj kritiko ricevas nur replikon: Senencajho! Ne povas esti lingvo sen gramatiko!!!
Chu vi konis Amorey Gethin - la svedan antilingviston, kiu jam antau jaro foriris al transmondo... Mia gmaila adreso estas vbanaitissimio
Kaj mia nomo estas Vald-o esperante, kaj Vald-as litove
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-02-28 14:40
Kial post mia komento ĉiam sekvas silento, aŭ eble mi, mallertulo, ne scias la ilaron de Libera Folio, kaj respondas al la lasta komento anstataŭ komenti la artikolon. tiam la interreto anstataŭ interkomprenigo semas konfuzon... Aŭ mi kementis en alia same vigla blogejo ĉe Esperanto simpla kaj facila kaj trafis al alia aŭtoro, kiu kun siaj legantoj konsideris mian sintrudoan intervenon nekoncerna....