Nova servilo – la teknikaj detaloj
de Jan Ulrich Hasecke
—
Laste modifita:
2012-12-28 14:15
Dank' al niaj koraj subtenantoj, kiuj donacis diversgrandajn sumojn, Libera
Folio ek de al 13a de decembro 2007 kuras sur pli moderna servilo. Kia bela
kristnaska donaco!
La transiro al tiu nova servilo fine estis pli kaj pli necesa, ĉar sur la malnova servilo ekokazis eraroj, kiuj indikis, ke eble la disko aŭ io alia parto de la servilo baldaŭ finiĝus labori, li jam servis senprobleme dum pli ol du jaroj.
Tiuj problemoj ja solveblintus per nova disko, sed la servilo ne plu estis teknike aktuala, por ke ni decidis lui novan. Por interesuloj jen la teknikaj datoj:
- Procesoro:
- AMD Athlon 64 X2 5600+ Dual Core
- Memoro:
- 2 GB DDR2 RAM
- Diskoj:
- 2 x 400 GB SATA II kun SoftRaid
- Operaciumo:
- Ubuntu 7.10 64-bit
- Redaktilo:
- Plone 2.5.5 / Zope 2.9.8 / ZEO