Forpasis Anna-Maria Lange
Anna-Maria naskiĝis la 24-an de aprilo 1933 en urbo kiu tiam nomiĝis Landsberg an der Warthe kaj situis en la orienta parto de Germanio. Nun la urbo nomiĝas Gorzów Wielkopolski kaj situas en la okcidenta parto de Pollando.
Kiam Anna-Maria estis unujara, ŝia patrino mortis pro angino – malsano kiu nuntempe estus facile kuracebla per antibiotikoj. Dum pluraj jaroj ŝin ĉefe prizorgis la patroflanka avino, kun kiu ŝi ankaŭ poste konservis proksiman rilaton.
La patro poste reedziĝis, kaj lia nova edzino iĝis la duonpatrino de Anna-Maria. La nova familio tamen baldaŭ estis disigita de la milito, kiam la patro estis mobilizita. En la aĝo de 11 jaroj ŝi kune kun la duonpatrino fuĝis okcidenten antaŭ la proksimiĝanta fronto, kaj fine post longa penado atingis sekurecon en Lübeck, kiam jam komenciĝis la divido de Germanio inter Sovetio kaj la okcidentaj potencoj.
La propraj infanaĝaj travivaĵoj de Anna-Maria sendube kontribuis al ŝia ĉiama bonkora preteco helpi al homoj en bezono kaj al la proksimeco kiun ŝi sentis kun la idealismaj trajtoj de la Esperanto-movado. Ŝi ĉiam sentis simpation al rifuĝintoj kaj forte reagis kiam homoj devis fuĝi pro militoj.
Jam infanaĝe ŝi spertis ankaŭ, kian signifon povas havi lingvoscio. Ŝi poste rakontis, kiel ŝi helpe de kelkaj anglaj vortoj sukcesis komuniki kun usona soldato kaj ricevi por si mem kaj la duonpatrino biciklojn, kiuj multe helpis dum la marŝo okcidenten.
La jam aĝaj geavoj de Anna-Maria unue restis en Landsberg, kie la avo estis mortpafita de ebriaj sovetiaj soldatoj, kiuj serĉis valoraĵojn en la apartamento. La avino poste sukcesis veni al Lübeck, sed daŭris longe antaŭ ol la patro estis trovita, kaj eĉ pli longe antaŭ ol Anna-Maria kaj la duonpatrino denove povis ekloĝi kun la patro, nun jam en Paderborn, kie la patro trovis laboron.
Kompare kun la duonmizera, disbombita postmilita Germanio, la nemilitinta, ekonomie prospera Svedio aspektis preskaŭa paradizo, kiu logis al si multajn junajn germanojn por sezonaj laboroj. Anna-Maria venis al Svedio la unuan fojon jam en la aĝo de 19 jaroj kaj dum unu jaro laboris kiel infanvartistino en familio de svedaj instruistoj de la germana. La sperto pri laboro en familio estis postulata por ŝiaj flegistinaj studoj.
Poste ŝi provizore reiris al Germanio, kie ŝi dum kelkaj jaroj laboris kiel infanflegistino. Ŝi poste deziris reiri al Svedio, kaj ĉar ŝia germana flegistina eduko ne validus sen kompletigaj studoj, ŝi decidis ŝanĝi profesion.
Fine de la 1950-aj jaroj ŝi do studis la anglan, hispanan kaj svedan lingvojn, kaj krome ricevis sekretarian kompetenton. Komence de la 1960-aj jaroj ŝi denove ekloĝis en suda Svedio, kie ŝi pro sia bona lingvoscio baldaŭ trovis sekretarian kaj tradukistan laboron en Lund, la urbo kie ŝi poste vivis dum pli ol duona jarcento.
En 1969 ŝi dum festeno ĉe laborkamarado ekaŭdis pri Esperanto, rapide entuziasmiĝis kaj baldaŭ partoprenis kurson de Olle Olsson, unu el la pioniroj de la Esperanto-movado en suda Svedio.
La idealoj de monda paco kaj justeco estis proksimaj al ŝia koro, kaj ŝia somerdomo en Veberöd iĝis loko, kie dum la jardekoj renkontiĝis multaj esperantistoj el diversaj landoj. Tie ŝi eĉ aranĝis neformalan antaŭkongreson por siaj amikoj antaŭ la Universala Kongreso en Stokholmo 1980.
Anna-Maria neniam ekhavis propran familion, sed la multaj proksimaj amikoj iĝis ŝia familio, al kiu ŝi dediĉis sian homan varmon kaj kun kiu ŝi dividis sian vivon. Por la infanoj de la amikoj ŝi estis kvazaŭ kroma avino.
Ni estas aparte dankaj al Anna-Maria pro tio, ke ĝuste en ŝia gastama hejmo en Lund ni antaŭ multaj jaroj renkontis unu la alian. Poste, kiam ni ekstudis en Lund kaj ne trovis loĝejon, ni rajtis dum la tuta aŭtuno loĝi en ŝia somerdomo en Veberöd. Niaj infanoj konas ŝin de kiam ili estis beboj.