Seminario de Esperanto fare de Esperanto Radikala Asocio ĉe itala Marŝo de Paco
de Marco Cattaneo
—
Laste modifita:
2011-09-19 22:10
La neprofita organizo Esperanto Radikala Asocio faros leciono-seminarion “Lingvo kaj Povo”
sabato, la 24an de septembro, je la 11,30 ĉe Umbria Fiere, Piazza
Moncada, Bastia Umbra (Peruĝo).
Daŭrigas la kolekto de kontribuoj por la partopreno de la Esperanto
Radikala Asocio en la kvindeka Marŝo de Paco Peruĝo-Asizo la 25an de
septembro kaj en la Renkontiĝo “Mil junuloj por la paco” de la 23an
kaj 24an de septembro. Ĝis nun estas kolektitaj 150 da eŭrojn.
La neprofita organizo ERA faros leciono-seminarion “Lingvo kaj Povo”
sabato, la 24an de septembro, je la 11,30 ĉe Umbria Fiere, Piazza
Moncada, Bastia Umbra (Peruĝo), okaze de la kvindekjara itala nacia Marŝo de Paco Peruĝo-Asizo.
Partoprenos en la seminario ankaŭ Marco Pannella, historia gvidanto de
la Itala Radikala Partio kaj aŭtoritata internacia voĉo de la
neperforta movado.
Estos prezentita la lasta libro eldonita kaj tradukita de ERA en la
itala “La ekonomiaj aspektoj de la lingva neegaleco”, de Áron Lukács,
pri la kostoj de la lingva lernado en Eŭropo (li kalkulis ke la
lernado de la angla lingvo kostas jare 350 miliardoj da eŭroj al la
neangleparolantaj landoj de la Eŭropo Unio, kontraŭ la tre etaj kostoj
de lernado de la Internacia Lingvo!).
Ni rekordas ke la seminario konkludiĝos per interaktiva leciono
de Esperanto deire de la “198 teknikoj de la neperforto” de Gene
Sharp, ĵus tradukitaj al Esperanto, enkondukante la agadojn de la
neperforto en la Internacia Lingvo, inkluziva de sekcio dediĉita al
ĝia utiligo en muziko kaj poezio.
Helpu la Esperanto Radikala Asocio disvastigi Esperanton kaj lingvan demokration donante etan
kontribuon per ERA-a UEA-konto: erad-p aŭ sur
www.buonacausa.org/esperantodirittoumano
www.democrazialinguistica.it
ERA onlus