Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Maria Sandelin / La redaktoro de Libera Folio premiita en Svedio

La redaktoro de Libera Folio premiita en Svedio

de Maria Sandelin Laste modifita: 2011-10-25 22:07
La redaktoro de Libera Folio pasintsemajne ricevis la plej prestiĝan premion pri loka ĵurnalismo en Svedio.

Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio, pasintĵaŭde kune kun du kolegoj en la ĵurnalo Sydsvenskan gajnis la plej prestiĝan premion pri loka ĵurnalismo en Svedio. La premio konsistas el 75 000 svedaj kronoj. 

La premion oni aljuĝis pro artikolserio pri lernejo, kie okazis dum mallonga periodo multaj ŝanĝoj de instruistoj kaj lernejestroj. En la motivigo la ĵurio aparte mencias la fakton ke oni metis la lernejanojn en la centron de la raportado kaj tiel igis la problemojn evidentaj. La lernejo fariĝis koncepto tutlande kaj la artikoloj kaŭzis realajn ŝanĝojn.

La premion disdonas ĉiujare la ĵurnalo Nerikes Allehanda. Jen svedlingva artikolo pri la premio.

javergara
javergara diras:
2011-10-25 18:06
Jes, ni la legantoj de Libera Folio povas prifieri kaj fakte danki la rimarkindan profesiecon de ties lanchinto kaj redaktanto, nun perpremie agnoskitan en lialanda profesia medio sed de chiam klare travideblan lau la rigora redaktopolitiko de tiu chi (vere) sendependa kaj (vere) libera movada diskutspaco, kies kontribuo al la idea cirkulado en Esperantujo ighis nemalhavebla.

Estas interese ke la premio sin referencas al loka jhurnalismo, char Libera Folio fakte servas al speco de "gloka" komunumo, tiel ke nia tutmonda esperantularo havas kelkajn trajtojn de ... vilagho.

Gratulon do, al Kalle kaj lia bela familio
probal
probal diras:
2011-10-26 08:33
El alia suda lando, post mia amiko Jose Antonio, ankau mi sendas gratulon al la redaktoro de Libera Folio pro tiu chi premio, kiu elstarigas lian laboron surlokan.

La lerneja sperto estas absolute centra en la formado de la homoj, kaj ghuste en la lernejoj nun okazas la veraj intertraktadoj, kie estas decidate, chu la homaro havos kvalitan pluvivon au ne. Tial jhurnalisto, kiu metas la lernejanojn en la centron de iu sia rakonto, meritas grandan aplaudon, senkonsidere pri premioj. La premiiteco aldonas videblecon al nia aplauda partopreno en lia tre grava laboro.

Chion bonan al Kalle kaj al la liaj!

Amike kaj estime

Probal
simono
simono diras:
2011-10-26 11:06
Estus interese aŭdi iomete pli detale, kio ŝanĝiĝis rilate lernejojn kaj klerigon en Svedujo kaj kion signifas "ŝanĝoj de instruistoj kaj lernejestroj". Ĉu iuj fuĝis de siaj postenoj?

Do interesus legi ion pri la ekira fono kaj la posta efiko de la artikolserio. Tio donus pli bonan bazon por adekvate formuli gratulojn.

Do mi provizore "duone" gratulas. :)
esperanto
esperanto diras:
2011-10-27 14:24
Oni certe shatus konatighi kun tiu premiita artikolo de Kalle kaj liaj kolegoj. Char temas pri spertoj en la "ekstera mondo". Se en la artikolo trovighus iaj ideoj, kiuj povus havi esencon por la diskuto chirkau la instruado de Esperanto, estus utile ghin traduki al Esperanto kaj publikigi, chu en Libera Folio, chu en edukado.net, chu en iu periodajho, ekzemple Interlinguistica Tartruensis, kiu akceptas nun ankorau kontribuajhojn, au en la revuo Esperanto (UEA).

Chu la svedlingva artikolo mem estas rete atingebla?

Sed la laboro de Kalle povus esti ankau ghenerale nova instigo por revarmigi la diskuton pri la problemoj de la instruado de Esperanto. Au chu tiu temo ankau estas metita ad acta?

msandelin
msandelin diras:
2011-10-27 15:35
Temas ne pri unu sed pri multaj artikoloj, jen http://www.sydsvenskan.se/system/topicRoot/Tolv_kersskolan/
esperanto
esperanto diras:
2011-10-27 16:40
Dankon.
Eble utilus resumo de la chefaj konkludoj en Eo, por ke oni eksciu pri kio temas.
simono
simono diras:
2011-10-27 17:06
Mi ŝovis du ŝlosilajn alineojn tra Guglo. Jen mia iomete polurita E-versio:

"La raportistoj Jessica Ziegerer, Mats Amnell kaj Donald Kniivila de la "Sud-Sveda Omkretsen" montris en serio de artikoloj, kiel lernejanoj viktimiĝis sub granda nombro da substituadoj de instruistoj. Aliflanke, se la gepatroj postulis specifan substituon, la respektiva instruisto sentis sin iel kulpa kaj insultita. La respondeculoj, kiuj devus scii pri la problemoj, sciis nenion ĝis post la esploroj ĉe la "Dekdu-Agra Lernejo" en Loddekopinge. Ĉio ĉi nun havis grandan frapefikon en la Svedaj amaskomunikiloj.

La motivo de la gazeto "Sud-Sveda" estis: Kiam oni enfokusigos la lernejanojn en Loddekopinge kaj raportos pri la problemoj, klariĝos, ke la sinteno de la urbestraranoj ne plu estu defendebla. La reordigo de la "Dekdu-Agra Lernejo" iĝis modelo por la tuta nacio. La artikoloj de la "Sud-Sveda" vere efikegis."

================================

Ĉiuj ĉi problemoj estiĝis - laŭ mia plua-plia legado - pro la strebo de la lernejestroj nepre resti ene de sia disponebligita buĝeto, anstataŭ plendi al siaj superuloj, ke oni kun tiom malmulte da mono ne plu kapablas efike funkciigi lernejon. Ambaŭflanke oni prisilentis la situacion. Tio superŝarĝis la instruistojn, kiuj sekve ofte demisiis. Tiel eĉ pligrandiĝis la laborŝarĝo por la ĉepostenaj restantoj. Pro tio estiĝis horare iel necese, ke la instruistoj senĉese cirkulis de klaso al klaso.

==========================

"Sydsvenskans Omkretsenreportar Jessica Ziegerer, Mats Amnell and Donald Kniivilä revealed in a series of articles the students were trapped in the numerous teacher exchanges, if parents who demanded change, the teachers who felt bad and felt insulted, if those in power who should know but did not something and how it has become after the examination. Sydsvenskans delving into Twelve Field School in Loddekopinge had an impact throughout the Media Sweden.

The motivation for Sydsvenskans contribution is: "When Sydsvenskan put schoolchildren in Loddekopinge the focus of reporting these problems was clear and the situation of municipal leaders untenable. Twelve Field School became a national concept. Sydsvenskans articles made ​​a difference!"
simono
simono diras:
2011-10-27 17:24
Mi konstatas, ke ne Kalle Kniivilä ricevis la premion, sed Donald Kniivilä ricevis ĝin - aŭ ĉu temas pri unusama persono?

Ĉu filo eble?
simono
simono diras:
2011-10-27 17:41
Ĥa!!! Kriĉ!!!

Guglo - "Sveda -> Angla" - tradukas la nomon "Kalle" al "Donald'!!! Neimageble! :)

Fakte "Kalle" respondas al Germana "Joachim", se mi ĝuste memoras. "Joachim" havas Hebrean devenon kaj estis la nomo de iu reĝo. Ĝi signifas "de Dio enpostenigita" aŭ ion ajn.

Aliflanke "Donald" signifas "granda tribestro" en la Kelta.

Do kial Guglo tiom fuŝas restas mistero.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-27 17:47
Prefere lasu la premiiton kaj autoron mem resumi la esencon de siaj konkludoj kaj malpli fidu al Guglo, kiu shajnas ech fushi la nomon.

Sed chu eble la traduko de Kalle al la angla lingvo efektive estas Donald? :-))))
simono
simono diras:
2011-10-27 18:27
Ĉiuokaze, "Donald Duck" estas Svede "Kalle Anka". :)

Do eble la tradukilo venis kiel donaco de Dizneo.

Memkompreneble, Kalle prefere resumu mem. Sed ni ĉiuj senpaciencas, ĉu? :) Aldone, li antaŭnelonge skribis al mi, ke li apenaŭ plu havas sufiĉe da tempo por okupiĝi pri Libera Folio.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-27 21:10
Chi tiu situacio estas karakteriza por la Eo-movado. La homoj, profesie kaj familie 100% okupitaj apenau plu havas tempon por la hobio Esperanto, despli, ke Esperanto donas nenian "profiton", ne nur el materia vidpunkto, eble kompare kun la situacio antau 1989, kiam okupighi pri Esperanto ankorau havis iun sencon. Nuntempe tio ne plu estas la kazo. Eble tio estas unu el la plej esencaj kauzoj, kial la Eo-movado degeneras, ech kun la mono de ESF, kiu bedaurinde estas vane elspezita por certaj projektoj.
simono
simono diras:
2011-10-27 23:48
Jen fakte socinivela problemo, kiun vi reliefigas.

La homoj - tute ĝenerale - dum la ĵusaj jaroj devis ĉiam pli multe labori por gajni ĉiam pli malmulte da mono. Almenaŭ, tiel estis tie ĉi en Germanujo. En Usono same. Sub tiom multe da streĉo kun samtempe malkreskinta libertempo - plus familiaj devoj ktp - ne plu restas multe da tempo por Esperanto.

Strange, mi ĝisdate ne aŭdis ĝuste tiun ĉi analizeron ene de la tuteca analizo de nia nunepoka falo sensignifen.

Se nur la movado degenerus, tio tute ne ĝenus min. De mia vidpunkto pli ĝene estas, ke la istaro mem degeneras. Aŭ ĉu mi eble taksas la situacion mise tro malhela?
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-10-27 23:57
> despli, ke Esperanto donas nenian "profiton"

Tamen.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-10-27 07:24
Bonvolu akcepti gratulon ankaux de proleta esperantisto, kiu dezirus al vi esti pli "neutrala".

Persone mi dezirus de vi legi pri pri politika kaj ekonomia sistemo en via lando. Eble plej interesa estus pri "impostigo de richaj".
simono
simono diras:
2011-10-28 02:28
Kia stranga ideo - imposti riĉulojn! Plene neimageble!

La riĉuloj riĉas nur pro tio, ke ili jam de jarcentoj tre lerte sukcesas igi ĉiujn registarojn imposti la malriĉulojn. :) Ili same lerte mem evitas esti impostata. Kaj tute novdate furoras la ne malpli ruza riĉulara strategio laŭpove privatigi ĉiujn profitojn kaj sociigi ĉiujn malprofitojn.

Jam en 1934 Breĥt skribis en strofo de sia poemo "Alfabeto":

“Reicher Mann und armer Mann,
standen da und sah’n sich an.
Und der Arme sagte bleich:
Wäre ich nicht arm, wärst du nicht reich.“

Proksimume:
    
"Riĉa hom' kaj malriĉul',
Okulon ĵetis al okul'.
Kaj de unu venis kri':
ĉar mi malriĉas, riĉas vi."
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-10-28 07:40
Kara,

"Chio eblas se oni volas"
Kial tio eblas gxuste en Svedio?
Multaj aferoj devus esti reformitaj kaj tio estus politika laboro, sed bedaurinde jam de longa tempo veraj politikistoj formortis. Restis nur koruptaj marionetoj de monopolistoj, lobiistoj kaj bankistoj.

Estus ebla malpermesi, ke parlamentanoj estu ankaux anoj de iu korporacioj, kio nur gvidas al korupcio, ke parlamentanto perdu mandaton, se se plenumos kion promesis en la elekta kampanio kaj estu forigita sen iu ajn "premio". Same oni devus trakti bankistojn kaj aliajn prezidantojn.(kvankam estus dikutinda, cxu pasxtisto estas pli valora ol sxafo).

Mi ne postulas egalitecon. Kompreneble iu pli talenta, pli sperta , pli sagxa estu pli bone pagata, sed cxu tiuj diferencoj estu 100, 1000 cxu ankoraux pli grandaj?

Pro tio estus bone, se nia malgranda redaktoro volus esti pli granda, povus raporti pri imposta politiko, praktiko en Svedio.
simono
simono diras:
2011-10-28 15:35
Teorie ni jam havas la eblon forsendi politikistojn, kiuj ne tion faras, kion ni volas. Depende de la lando kaj la regioneco de la parlamento - do tutŝtata, kantona, urba, ktp - oni povas iam kaj iam relative rapide forsendi politikiston misagintan. Sed praktike regas situacio en multaj demokratioj, kie la popolo apenaŭ plu interesiĝas pri tio, kion la politikistoj faras aŭ ne faras. Oni eble plendas pri tio kaj tio, sed malgraŭe simple ne iras al la voĉejo por voĉi - nek por, nek kontraŭ.

Ankaŭ iuspeca pli rekta demokratio per referendumoj nur marĝene pli bone funkcias. Tiu, kiu havas sufiĉe da mono por aĉeti la amaskomunikilojn - publike aŭ kaŝe - evidente gajnos en ĉiu referendumo. Alivorte, la propagando decidos, ne la vera valortakso de iu privoĉota propono.

Aparte de tio, estas ja ankoraŭ la justico por kapti vere krimajn kazojn de misagado. Sed konsentite, tio ne ĉiam tre bone funkcias. Denove, en kortumo riĉulo plej ofte havas pli da ebloj defendi sin ol la mezuma homo de la strato. Aldone multaj juĝistoj ne estas sendependaj kaj rezulte ne agas sendepende. Iu kaj iu kortumo astas pli kortego ol kortumo.

En la praktiko, kiel ni ĉiuj scias, ĉiuj ĉi ecoj de demokratio ne vere kontentige funkcias. La riĉularo havas simple tiom da mono, ke ili povas aĉeti preskaŭ ĉion - inklude influon kaj sian propran senkulpon.

Multaj sopiras pri speco de "bona diktatoro", kiu povus simple diri - "Vi fia politikisto, aŭ eble vi fia firmaestro, kondutas malbone, do for kun vi." La historio tamen montras, ke tiaj bonaj diktatoroj simple ne ekzistas. Post multaj revolucioj fakte enposteniĝis la revoluciestro kiel "bona diktatoro". Sed post nur 5 ĝis 10 jaroj la "bona diktatoro" montriĝas pli malbona ol la malnova malbona forĉasito.

Pri salajrado laŭ talentoj estas simile. Jen problemo iel ajn ne vere solvebla. Talento, same kiel inteligento, estas io, kion oni heredas de siaj gepatroj kaj pragepatroj. Do se iu estas stulta aŭ inteligenta neniel rilatas al la propra agado aŭ strebado de la heredinto. Tiel la afero ne eĉ nur neniomon alie statas, ol pri la heredo de mono. Pro tio ne estus juste - kaj tute ne decus - pagi al malinteligenta homo kun laŭa profesio - ekz. giĉetisto ĉe Makdonaldzo aŭ rubaĵkolektisto - nur unu cendon pli malmulte, ol al inteligenta homo kun laŭa profesio - ekz. profesoro ĉe universitato aŭ ĥirurgo en malsanulejo.

Oni povus argumenti, ke oni pagu por kleriĝo - do iu strebas klerigi sin, alia ne. Tute aparte de la demando, ĉu ekzistas ĉiuloke same efika kleriga sistemo - iu eble ege sukcesos sen iu ajn penado kvalifiki sin, alia penos, penos kaj penados, sed ne sukcesos. Do kion ni pagu? Ĉu la kvalifikon aŭ la penadon?

Estas malfacile trovi justan metodon taksi kiel oni estu pagata. Ankaŭ skala laŭ utilo por la socio nek vere justas nek ĝustas. Se iu inventas ion, ĝi povas esti tuj tre utila - aŭ eble ne. En alia socio en alia epoko la neutilaĵo povus esti ege valora - nu - por jena aliloka aliepoka socio. Do ankaŭ tie ĉi regas iugrade la hazardo. Ofte utilaĵoj montras sin utilaj aŭ valoraj ne ĝis post la morto de la kreinto.

Ankaŭ uzi la nombron da horoj da laboro ne vere trafas. Iu povas labori la tutan tagon kaj atingi nenion. Alia eble atingos ion grandiozan post nur kvin minutoj. Kion ni nun pagu? La atingon aŭ la laboradon?

Fakte mi dum mia ĝisnuna vivo trovis solvon nek por perfekta demokratio, nek por perfekta salajrado. Plena fiasko!

Pri la perfekta demokratio estas speciale malfacile.

Se mi suferas ĝuste malbonan humoron, mi emas aserti, ke la plejmulto de la popolo estas tiel aŭ tiel senfine stulta. Do kial tiuj stultuloj havu rajton voĉi pri io ajn? Ili tute ne komprenas la situacion, ĉar ĝi estas por iliaj tre videble limigitaj intelektoj tro komplika kaj pro tio nocie tute ne atingebla. :)

El tiu ĉi mia homar-amema ekkono rekte sekvas, ke nur mi rajtu voĉi. Alivorte, mi iĝu la "bona diktatoro". Saluton! :)

simono
simono diras:
2011-10-29 09:55
Estas vere bedaŭrinde, ke oni ne povas korekti ion tie ĉi.

Do:

"astas" iĝu "estas": Iu kaj iu kortumo estas pli kortego ol kortumo.

"skala" iĝu "skalo": Ankaŭ skalo laŭ utilo por la socio ...