Beletra konkurso - Litera Turo 2011
de Mathieu Thépaut
—
Laste modifita:
2010-10-17 17:45
Kontribuintoj: Mathieu (Matjo) Thépaut, La estraro de la klubo "Esperanto Vannes"
Ĉiu aŭtoro konservas sian kopirajton. Permeso estos petita al la verkintoj por eldoni la verkojn rete, kiel pdf-dosieron.
La franca klubo Esperanto Vannes invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en nova beletra konkurso: Litera Turo 2011!
Detaloj de evento
Kiam
2010-10-05 je 00:00 ĝis
2010-12-15 je 23:55
2010-12-15 je 23:55
Kie
Vannes, Francio
Saluton al verkistoj!
La franca klubo Esperanto Vannes invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en nova beletra konkurso: Litera Turo 2011. Ĉi-jare estas proponitaj tri branĉoj:
1. Originala prozo
2. Originala poezio
3. Traduko el la franca lingvo
Limdato por sendi verkojn: la 15-a de Decembro 2010.
Anonco de la gajnintoj: la 23-an de januaro 2011, okaze de la Zamenhof-a tago de la klubo Esperanto Vannes.
Por peti pliajn informojn, la plenan regularon aŭ la tradukenda eltiraĵon: litera-turo@live.fr
Nun la konkurso disponas sian Facebook-paĝon:
http://www.facebook.com/#!/pages/Litera-Turo/157065697661521?v=info
sed ricevis mesagxon ke la mesagxo ne povas atingi Mathieu Thepaut. Do bonvolu sciigi al kiu retadreso ni devas sendi la kontribuajxojn.
Amike, Nicole