Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Wall Street Journal serioze traktas Esperanton / UNO kaj Esperanto: Kion Fari?

UNO kaj Esperanto: Kion Fari?

de Neil Blonstein Laste modifita: 2009-04-27 08:03
Humphrey Tonkin prelegis cxe la formala monata aprila renkontigxo de Esperanto Societo de Novjorko. Dekok esperantistoj, unu universitata profesorino pri indigxenaj lingvoj (simpatia al Esperanto) kaj UNO reprezentanto por SERVAS (simila al Pasporta Servo) alvenis.
La tuta prelego estos baldau' rete havebla. Mallonge, H. Tonkin parolis pri la lingva politiko de UNO, kaj la rilato de Esperantistoj al UNO. Ne forgeseblaj nomoj en tiu historio estis Ambasadoro Ralph Harry kaj long-tempa energia motoro de la Novjorka E-o Movado, Mark Starr. UEA Oficejo en Novjorko havis kelkjare dungitoj ekde 1979 (unu, Nancy Medrano alvenis) kaj precipe multaj volantuloj, plej longe inter ili Rochelle Grossman. La au'toro nun volantulas 9 monatojn. Humphrey kuragxigis la restarigon de ses homa estraro de Universal Esperanto Association of New York (legxe rekonata organizo). Estis diversaj pozitivaj reagoj. Mi povis montri libron de "personaj kartoj" ricevitaj de 80 diplomatoj, profesoroj, estroj de Ne Registaraj Organizoj. Mi ja informis 50 da ili pri la prelego, invitante ilin. Kelkaj respondoj estis ricevitaj. Mi povis montri la grandan albumon kun la divers-specaj informiloj disdonitaj en UNO (cxirkau' 1,000 dum la lastaj monatoj).
neil_nachum
neil_nachum diras:
2009-05-04 13:24
ESPERANTO ĈE UNUIĜINTAJ NACIOJ: KION FARI?


Humphrey Tonkin



La fono

La historio de Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj komenciĝas jam preskaŭ en la komenco de UN mem, kiam en 1950 en Lake Success delegacio de Universala Esperanto-Asocio transdonis al la sekretariato de UN peticion favore al Esperanto, kiu deklaris interalie, “ke la solvo de la problemo de internacia lingvo havas grandan praktikan gravecon kaj ke Unuiĝintaj Nacioj devus preni ĝin en seriozan konsideron.” La peticio petis la subtenon de UN por ke Esperanto estu instruata en lernejoj kaj uzata en “turismo, internacia komerco kaj korespondado.” La dokumento, transdonita al la Helpa Ĝenerala Sekretario Benjamin Cohen la 2-an de aŭgusto, estis tuj pludonita al Unesko, kiel la instanco de UN kompetenta por ĝin trakti. Sekvinte longan kaj serpentuman vojon tra la tiam relative malkomplika strukturo de Unesko, la peticio rezultigis rezolucion de Unesko en decembro 1954, voĉdonitan dum la tiujara Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, kiu rekonis, ke la rezultoj atingitaj de Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko. La rezolucio komisiis la Ĝeneralan Direktoron de Unesko “sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo.” Aparta decido dum tiu periodo starigis formalajn konsultajn rilatojn inter Unesko kaj Universala Esperanto-Asocio.

Verdire, la interesiĝo de UEA pri demandoj kernaj al la idealoj de Unuiĝintaj Nacioj havas eĉ pli longan historion. Jam antaŭ la akcepto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1948, UEA metis paragrafon en sia statuto, kiu emfazis, ke respekto al la homaj rajtoj estas antaŭkondiĉo de la laboro de la Asocio – kaj la laboron pri la menciita peticio UEA iniciatis baldaŭ post la fino de la mondmilito.

La rilatoj inter UEA kaj Unesko, kiuj daŭras ĝis hodiaŭ, donis al Esperanto kaj UEA certan etikedon de seriozeco, kaj tiu formala rekono nepre faciligis la disvastigon de Esperanto en diversaj regionoj de la mondo. UEA entuziasme partoprenis la diversajn kampanjojn de Unesko, interalie starigante la serion de libroj Oriento-Okcidento, kiu konsistas el tradukoj en Esperanton de elstaraj verkoj de la monda literaturo – serio kiu ankaŭ daŭras ĝis hodiaŭ. Kiam en la 1970aj kaj fruaj 1980aj jaroj Unesko komencis interesiĝi pri ekvilibra komunikado inter la diversaj ŝtatoj, UEA emfazis la gravecon de egaleca lingva komunikado. Subtene al la nocio de komunika egaleco kaj la rilato de la lingvoj al tiu nocio, la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Amadou-Mahtar M’Bow, aperis ĉe la Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko en 1977 kaj faris gravan paroladon pri tiu temo en la inaŭguro de la kongreso. Dum tiu periodo, vizitantoj al Universalaj Kongresoj kaj parolantoj en iliaj inaŭguroj estis interalie la Asista Ĝenerala Sekretario de UN kaj la Ĝenerala Direktoro de la Internacia Telekomunika Unio.

En 1985, dua rezolucio de Unesko refortigis tiun de la jaro 1954, rekonante la kontribuon de Esperanto specife al la laboro de Unesko kaj rekomendante al la ŝtatoj-membroj, ke ili utiligu la okazon de la centjariĝo de Esperanto en 1987 por enkonduki studprogramojn pri Esperanrto “en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado.”


Rilatoj kun Ekosok kaj sekve UN

La starigo de konsultaj rilatoj inter UEA kaj Unesko kondukis al tio, ke UEA estis rajtigita starigi similajn rilatojn kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, la organo de UN kiu respondecas interalie pri utiligo de la rimedoj de neregistaraj organizaĵoj en la laboro de UN. Kelkaj esperantistaj stabanoj de UN en Novjorko starigis Esperanto-Klubon por membroj de la UN-sekretariato, sub la gvido de Eskil Svane, Claude Piron kaj aliaj. Rochelle Grossman estis inter tiuj, kiuj tiel lernis Esperanton. Kiam la eminenta usona esperantisto Mark Starr finis sian deĵoron ĉe ILO, la Internacia Labora Organizaĵo, en Ĝenevo kaj revenis kiel emerito al Novjorko, li fariĝis reprezentanto de UEA ĉe UN. En 1966, delegacio, kiu konsistis interalie el Mark Starr, la tiama Prezidanto de UEA Ivo Lapenna kaj la Direktoro de la Centra Oficejo Marianne Vermaas, prezentis novan proponon al Unuiĝintaj Nacioj, kiu instigis “ke Unuiĝintaj Nacioj solvu la lingvan problemon per efektiva kaj efika helpo al disvastigo de la neŭtrala Internacia Lingvo Esperanto, rekomendante ankaŭ al la Ŝtatoj Membroj progresigi ĝian instruadon kaj stimuli ĝian uzon en la internaciaj rilatoj de la popoloj.” Kontraste al la relativa sukceso de la antaŭa propono al UN, tiu ĉi propono, post iom da agitado flanke de UEA, malaperis en la tirkestojn de la sekretariato kaj ne havis konkretajn sekvojn ekster la Esperanto-movado mem.

Tamen, la energio generita de la propono interne de la Esperanto-movado havis pozitivajn rezultojn kelkajn jarojn poste kiam, paralele kun novaj iniciatoj en Unesko en la 1970aj jaroj. En 1979, dum mia propra prezidanteco de UEA, la Asocio starigis malgrandan oficejon por kunlaboro kun UN en Novjorko. Dum iom da tempo tiu oficejo havis sian parttempe salajratan direktoron. Ĝin prizorgis laborgrupo, inter kies membroj estis fidelaj kunlaborantoj kiel ekzemple Julius Manson, emerita profesoro de la Urba Universitato, Elizabeth Manson, kaj Margot Gerson. En la 1980aj jaroj komenciĝis kunlaboro kun la lingvaj servoj de UN (tiuj servoj, kiuj respondecis pri tradukado kaj interpretado) en la formo de jaraj konferencoj pri lingvo kaj komunikado, kies aktoj estis poste eldonataj. La konferencoj, kiuj okazis sub la aŭspicio de CED (La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, la esplora fako de UEA), kaj kiuj estis prezidataj de s-ino Françoise Cestac nome de UN kaj mi mem nome de CED, foje dediĉis signifan atenton al Esperanto, sed ili celis pli vaste pritrakti lingvajn demandojn ĝenerale, precipe en ties rilato al la laboro de UN. Ankaŭ estis starigita la Premio Zamenhof, kiun oni aljuĝis al Robert Mueller, Asista Ĝenerala Sekretario, al James Grant, Direktoro de Unicef, kaj aliaj altaj funkciuloj de UN.

Hodiaŭ Esperanto estas daŭre reprezentata ne nur en Novjorko sed ankaŭ ĉe UN en Ĝenevo kaj Vieno, kaj ĉe Unesko en Parizo. En aprilo 2008 ĉe la UN-Domo en Ĝenevo, UEA organizis tuttagan simpozion pri lingvaj homaj rajtoj. De tempo al tempo okazas aliaj ekzemploj de tia kunlaboro pri temoj de komuna intereso inter UEA unuflanke kaj Unesko kaj UN aliflanke.


Esperanto kiel lingvo de UN?

Eksterstaranto tamen verŝajne demandus sin kial neniam en tiu tuta historio UEA formale proponis al UN, ke ĝi akceptu Esperanton kiel sian laborlingvon. Finfine, se Esperanto estas tiel supera al aliaj solvoj, estante neŭtrala, fleksebla kaj facila lingvo por internacia komunikado, ĝi estus ŝajne ideala solvo al la lingva demando ĉe UN. La plej promesplena kaj plej realisma aliro al tiu demando okazis en la 1970aj jaroj, kiam oni evoluigis la tielnomatan Planon Harry, ellaboritan unuavice de la tiama Ambasadoro de Aŭstralio ĉe UN, Ralph Harry – konata esperantisto, kiu, kiel juna diplomato, ludis gravan rolon en la ellaboro de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj (1948). Harry proponis, ke oni enkonduku Esperanto en UN en paralelo kun la jamaj laborlingvoj, sed ke iom post iom oni transiru al situacio, en kiu interpretado kaj tradukado estu liverataj nur en Esperanto, tiel ke Esperanto fariĝu kvazaŭ registra kaj norma lingvo de UN, kvankam UN daŭre permesus la uzon de ĉiuj laborlingvoj en debatoj kaj dokumentado. Kvankam mi mem, en parolado en la sekretariata domo en (se mi ĝuste memoras) 1975, prezentis tiun ideon, la propono neniam estis formale prezentita al UN pro manko de adekvata subteno de ŝtatoj-membroj kaj pro malforteco de UEA kiel proponanta organizaĵo. Necesus tuta kampanjo por atingi la atenton de la ŝtataj delegacioj, kaj UEA ne havis la rimedojn por lanĉi ion tian. Krome, tia propono rekte minacus la nunan situacion de la lingvaj servoj de UN kaj tial antaŭvideble kreus opozicion ankaŭ en la UN-sekretariato.

Verdire, la formala lingva situacio en UN estas tiel netraktebla, ke apenaŭ eblas ŝanĝi ĝin. Kiam UN estis fondita en 1945, du lingvoj estis nomataj kiel laborlingvoj de la sekretariato kaj de la Ĝenerala Asembleo – la angla kaj la franca. Selektante tiujn du lingvojn, la nova organizaĵo sekvis la vojon de la Ligo de Nacioj, kiu same utiligis la anglan kaj la francan – kiuj siavice estis la du lingvoj de la Traktato de Versajlo de 1919, kiu finis la Unuan Mondmiliton. Tri pliaj lingvoj – la rusa, la ĉina kaj la hispana – estis nomataj “oficialaj” lingvoj de UN. Kvar el la kvin lingvoj estis tiuj de la venkintoj de la Dua Mondmilito: angla, franca, rusa, ĉina. Oni aldonis ankaŭ la hispanan ĉar tiutempe ĝi estis la lingvo de la plej granda grupo de ŝtatoj-membroj, pro tio, ke la diversaj sudamerikaj kaj mezamerikaj landoj aliĝis al UN jam en la komenco.

Pro la progresigo de la sistemo de simultana interpretado (antaŭ la Dua Mondmilito oni ne uzis tiun elektronan sistemon kun siaj kapaŭdiloj kaj interpretistaj budoj, sed utiligis sistemon de konsekutiva interpretado, kiu draste longigis la laborojn), ne estis malfacile aldoni pliajn lingvojn al la laborlingvoj de la Ĝenerala Asembleo, tiel ke la “oficialaj” lingvoj fariĝis laborlingvoj. Poste, en la fruaj 1970aj jaroj, sub forta politika kaj ekonomia premo, oni aldonis la araban lingvon kiel sesan lingvon.

En la fruaj jaroj de UN, la delegitoj ja bezonis la interpretajn servojn ĉar neniel ekzistis lingva unueco. La franca estis vaste rekonata kiel la lingvo de diplomatio, sed la diplomatoj en Novjorko ofte ne bone regis ĝin kaj foje ankaŭ ne regis la anglan. Iom post iom, tamen, la diversaj ŝtatoj-membroj adaptiĝis al la realo, sendante al Novjorko ĉefe siajn bonajn parolantojn de la angla lingvo. Samtempe, la angla faris grandajn antaŭensaltojn en la edukaj sistemoj de la mondo, tiel ke hodiaŭ ĝi estas la plej uzata internacia lingvo, al kiu la franca apenaŭ plu proponas rivalecon. La lingva sistemo ĉe UN ne moviĝis tra ĉiuj tiuj jaroj, ne ĉar la diplomatoj bezonas tiujn lingvojn por komprenigi sin, sed ĉar la lingvoj alportas certan prestiĝon. Jes, certagrade la multlingva interpretado estas utila, sed nur minimume; la tradukado estas utila ĉar la uzantoj de la laborlingvoj ne estas devigataj retraduki la dokumentojn por interna uzo en siaj landoj kaj do ŝparas monon kaj tempon. Sed neniu saĝa homo, se oni inventus UN hodiaŭ, alvenus al la decido elekti tiujn lingvojn kaj organizi la lingvajn servojn laŭ tiu sistemo, kiun oni hodiaŭ praktikas. La sistemo estas ia postrestaĵo de alia epoko. Oni ne povas ŝanĝi ĝin ĉar forigi lingvon estus kvazaŭ atenco kontraŭ difinita lando aŭ bloko de landoj. Forigi la ĉinan, utilan nur preskaŭ ekskluzive al Ĉinio, estus insulto kontraŭ tiu kreskanta lando; forigi la rusan ofendus la rusojn kaj eble aliajn; la franca, angla, hispana kaj araba estas uzataj de tutaj landoblokoj.

(Pli-malpli paralela problemo estas la ĝis nun malsukcesaj klopodoj reformo la Sekurecan Konsilion, same fenomeno de la tuj postmilita periodo kiam la venkintoj de la mondmilito dominis.)

Ĉu oni povus aldoni pliajn lingvojn, por pli bone respeguli la efektivan hodiaŭan potencorilaton mondan – eble la japanan, la hindian, la portugalan, la indonezian? Tiuj, kiuj kritikas la troajn elspezojn de UN tuj kontraŭus tion – verŝajne precipe la angleparolantaj landoj. Krome, estas demando ĉu aldoni pliajn lingvojn al sistemo, kiu jam malbone funkcias, havus sencon. Kaj kio validas ĉe UN validas ankaŭ ĉe la diversaj oficialaj instancoj de UN, kiel ekzemple Unesko.

De tempo al tempo proponoj leviĝas pri uzo de la angla lingvo, laŭ argumento, ke la angla nun atingis tian pozicion en la mondo, ke ĝi fariĝis norma lingvo por internacia komunikado; sekve oni povus tute simple forlasi la malnovan lingvan sistemon kaj transiri al la angla ekskluzive. Sed tio donus simbolan superecon al la anglalingvaj landoj, precipe Usono, kiu verŝajne ne estus akceptebla al la ceteraj membroj. Krome, kial ŝanĝi la ekzistantan lingvan reĝimon kiam efektive la lingvo, en kiu oni faras la veran laboron, estas ĉiuokaze la angla? Prefere toleri la nunan sistemon de ses lingvoj (eĉ se ĝi alte kostas), ĉar tio konservas nacian prestiĝon, kaj daŭrigi la veran laboron per la angla. Tiel oni konservas la simbolan multlingvecon dum oni transiras al la duonkaŝa unulingveco.

Kaj Esperanto? Eĉ se oni oficialigus ĝin, estas dubige ĉu en mallonga daŭro ĝi povus pli efike funkcii ol nun funkcias la angla. La nuna sistemo, kvankam malekvilibra, kontentigas la alte edukitajn diplomatojn kaj stabanojn, kiuj ofte atingis siajn altajn poziciojn dank’ al sia supereco en la angla lingvo. Proponante Esperanton, oni proponas, ke tiuj, kiuj regas la sistemon, abdiku sian pozicion de supereco – situacio politike nerealigebla.


Nia tagordo ĉe UN

Kaj kia, do, estu la rolo de UEA fronte al tiu lingva reĝimo?

Laŭ mi, la respondo havas kvar partojn. Unue, UEA ne rezignu pri siaj klopodoj ŝanĝi la lingvan reĝimon ĉe UN, eĉ se la perspektivoj ne estas helaj. UEA devas daŭre prezenti kaj rafini varianton de la Propono Harry, ne pro tio, ke oni atendu, ke ĝi estu adoptita, sed pro tio, ke oni povu fingromontri al praktika alternativo al la nuna reĝimo. La eleganta solvo, kiun ĝi prezentas, estas kvazaŭ la rajtigilo de UEA entute interveni pri lingvaj demandoj en UN.

Due, UEA devas, kiam en tiuj raraj okazoj kiam iu aspekto de la lingva reĝimo aperas sur la tagordo de UN, preni klaran pozicion favoran al maksimuma lingva egaleco. Se oni planas iel redukti la tradukajn aŭ interpretajn servojn en unu el la laboraj lingvoj, UEA intervenu por kontraŭi tion; se oni proponas en difinita medio uzi nur la anglan lingvon, UEA esprimu sian malkonsenton. La celo estu kiel eble plej konstante premi, kiel eble plej ofte fongromontri al la maljusteco de la nuna sistemo, kiel eble plej malfaciligi la argumentojn de tiuj, kiuj celas la superecon de la propra lingvo.

Trie, kaj ĉefe, UEA devas ne perdi okazon por levi la lingvan demandon en aliaj kuntekstoj kie eblas emfazi tiun malegalecon, ekzemple rilate al lingvaj homaj rajtoj kaj lingva diskriminacio, aŭ rilate al egaleco de komunikado. La argumento, ke lingva diskriminacio estas morale egale neakceptebla kiel rasa aŭ religia aŭ seksa diskriminacio, estas forta argumento ĉar ĝi subfosas la pretendon, ke lingvoelekto estas pure teknika kaj praktika afero, kvazaŭ ĝi ne trafas la homojn kun diversaj niveloj de forteco kaj ne favoras iujn homojn je la kosto de aliaj. Se tiu argumento pri lingva egaleco estus akceptita, la tuta lingva reĝimo de UN diskolapsus, la angla estus malkvalifikita kiel alternativo, kaj Esperanto aŭ iu simila solvo estus la sola akceptebla solvo. Mi ne estas tiel naiva, ke mi supozas, ke tiu argumento morgaŭ venkus, sed mi ja estas konvinkita, ke ni devas celi ŝanĝi la retorikon ĉirkaŭ la demando de lingvaj elektoj por igi ĝin pli sentema al lingva malegaleco. La progreso de civilaj rajtoj en Usono, kiel ajn oni rigardas la demandon, estas parte atribuebla al ŝanĝo de la retoriko – do socia malpermeso de certa lingva konduto kaj apogo de alia.

Kvare, UEA ne perdu okazon por montri antaŭ UN kaj la mondo, ke Esperanto bone funkcias – ke ĝi ja faciligas la egalecon, ke ĝi estas matura lingvo kapabla trakti la plej komplikajn aferojn, ke ĝi estas lingvo relative facile lernebla, kaj ke ĝi praktike servas al la laboro de UN. Parte tiu elmontro estas simpla afero de prezento de jam atingitaj faktoj; sed parte temas pri la neceso evoluigi la lingvon tiel ke ĝi fariĝu plene kapabla en ĉiuj medioj, plibonigi la metodikon kaj materialojn por lerni kaj instrui la lingvon, kaj ellabori programojn por informi pri la agado kaj celoj de UN inter la Esperanto-publiko.

La alia flanko de la medalo estas tio, ke UEA plifortigu sian situacion ĉe UN per disvastigo de informoj pri UN, stimulado de utilaj debatoj inter siaj membroj pri UN-demandoj, kaj simile.


Nia tagordo ĉe la neregistaraj organizaĵoj – pere de UN

Sed mi emus diri, ke la rilatoj kun la formalaj instancoj de UN estas relative malpli gravaj ol la okazo, kiun liveras la UN-sistemo, por kunlabori kun aliaj organizaĵoj. Jam de la komenco, pere de sia Ekonomia kaj Socia Konsilio, UN varbis la subtenon de neregistaraj organizaĵoj kiel kunlaborantoj en la laboro de UN kaj en la disvastigo de informoj pri UN. En la komenco la nombro de tiaj organizaĵoj estis relative malgranda.

Unu el la signifaj evoluoj de la pasintaj kvardek jaroj estas la rapida kresko de internaciaj neregistaraj organizaĵoj, ne nur nombre sed ankaŭ potence. Tiu kresko estas frape evidenta se oni rigardas la statistikon pri la nombro de organizaĵoj en konsultaj rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio. Kiam UEA akiris tiun statuson en 1954, jam 269 internaciaj organizaĵoj estis simile ligitaj al Ekosok. Tiu nombro kreskis al 355 en la jardeko inter 1954 kaj 1964 kaj al 615 en 1974. Ĝis 2002, la nombro pligrandiĝis al 2236, do 700-procenta kresko en malpli ol 40 jaroj. La kresko de la nombro estas parte atribuebla al tio, ke pluraj registaroj – precipe la usona – preferas uzi neregistarajn organizaĵojn kiel kanalojn por liveri ekonomian kaj alian helpon al la evoluantaj landoj, ĉar ili ofte povas tion fari malpli koste kaj pli flekseble ol se la mono iras senpere tra la foje rigida kaj multekosta burokratio de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉar UN estas daŭre premata de la ŝtatoj-membroj, ke ĝi reduktu siajn kostojn, tiu aranĝo ankaŭ kontentigas UN.

Kvankam la iama celo de la alianco de UN unuflanke kaj NROj aliflanke, nome, ke la NROj disvastigu informojn pri UN kaj kunlaboru en kampanjoj diversaj, restas aktuala, evidente la rilato estas en certaj kazoj pli intima. Kaj se tio rezultigis koncentriĝon de NROj ĉirkaŭ UN, aliaj NROj, eble malpli evidente ligitaj al la celoj de UN, ankaŭ turnis sian atenton al la agado en Novjorko, Ĝenevo kaj Vieno kaj aliĝis al la rondo ĉar ĝi donas bonajn eblecojn por interkontaktoj kun aliaj neregistaraj organizaĵoj. Novjorko fariĝis nabo de la agado de NROj; sekve, organizaĵoj, kiuj deziras formi aliancojn kun aliaj organizaĵoj, nature alproksimiĝas al la centro de gravito. Gravas, ke UEA havu sian lokon en tiu centro de aktiveco.

Inter tiu amaso de organizaĵoj por kiuj UN estas ia magneto, UEA estas preskaŭ unika en tio, ke ĝi interesiĝas unuavice pri lingvoj kaj lingvopolitiko, kaj tute speciale pri lingva egaleco kaj pri malhelpo de diskriminacio. Ekzistas malferma vojo por UEA sur tiu tereno. Se ĝi povus arigi al si sufiĉajn rimedojn, ĝi estus en pozicio ludi gvidan rolon en la lukto por lingva egaleco, kaj formi aliancojn por tiu kaj similaj celoj. En tiu lukto, kaj same en la defendo de la homaj rajtoj, Esperanto estus logika elemento en la solvo, kaj sekve la subteno de lingva egaleco kaj de lingvaj homaj rajtoj konsistigus, en la ĝustaj kondiĉoj, bonan okazon disvastigi Esperanton. En pli frua epoko, en la periodo inter, ni diru, 1954 kaj 1974, UEA emis apartigi sin de aliaj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri lingvoj aŭ pri homaj rajtoj, konservante striktan neŭtralecon. Sed foje, konservante la purecon de motivoj, oni perdas la kapablon influi la evoluon – signifa kialo de la relativa malsukceso de la propono al UN de 1966 (kiam UEA neglektis la neceson arigi al si amikojn, kiuj povus pozitive influi la evoluon). Tiu izoliteco finiĝis en 1974, kiam mi fariĝis Prezidanto de UEA kaj mi kaj miaj kolegoj enkondukis pli engaĝitan strategion. En lastaj jaroj, UEA de tempo al tempo klopodis formi tiajn aliancojn, sed manko de fortoj malhelpis ilian plenan realigon. Gravas, ke ni reeniru tiun kampon.

Unu el la konsekvencoj de tia proksima kunlaboro kun aliaj organizaĵoj estas, ke ili vole-nevole informiĝas pri la celoj de UEA: ili ekkonas Esperanton ne kiel ian hobian strangaĵon sed kiel prikalkulindan forton en la laboro por pli bona mondo. Kiel esence neprestiĝa lingvo, kaj neprestiĝa solvo al tamen reala problemo, Esperanto bezonas tiun pozitivan rekonon.

Apenaŭ necesas diri, ke la simpla fakto, ke UEA laboras en tiu medio de UN kaj de NROj, liveras al ĝi amason da okazoj por prezenti la faktojn pri Esperanto – al diplomatoj, al funkciuloj de UN kaj aliaj organizaĵoj, kaj al la publiko ĝenerale. La informa valoro de la pozicio de UEA ĉe UN estas vere signifa.

Mi ne volas sugesti aŭ implici, ke tiu ĉi agado en si mem kreos novajn esperantistojn, aŭ ke ĝi konsistigas ŝlosilon al la estonteco de Esperanto – sed ĝi estas unu briko en la konstruaĵo, kiun ni klopodas konstrui, unu elemento en tutmonda, multfaceta kunlaboro de la esperantistoj. La homoj lernas kaj uzas Esperanton kiam ili vidas ĝin, do tiam kiam ĝi estas antaŭ iliaj okuloj; ili lernas la lingvon kiam ili komprenas ĝiajn celojn; kaj ĉefe ili lernas kaj subtenas ĝin kiam ili vidas ke ĝi ne estas ia strangaĵo ekster la fluo de la aferoj, sed integra kaj respektinda parto de la internacia vivo.


Resume

Mi resumu mian argumenton ĝis ĉi tie….

A. En siaj rilatoj kun UN mem, UEA laboru sur kvar kampoj:

• Klopodi influi la lingvan reĝimon en UN, konsciante tamen, ke la ebleco de sukceso estas tre malgranda;

• Interveni ĉiam kiam aspektoj de tiu lingva reĝimo tamen aperas sur la tagordo de UN;

• Atentigi pri la lingva dimensio de diversaj aliaj demandoj, kiuj ja aperas regule sur la tagordo, ekzemple homaj rajtoj – kun la celo ŝanĝi la retorikon por konsciigi la homojn pri lingva malegaleco kaj ĝiaj negativaj konsekvencoj;

• Utiligi sian pozicion ĉe UN por atentigi pri la valoro, funkcikapablo kaj pretendoj de la Internacia Lingvo Esperanto.


B. Eĉ pli grava estas la ŝanco, kiun la rilatoj kun UN prezentas por flegi la rilatojn kun aliaj neregistaraj organizaĵoj. Tiu kunlaboro povas konduki al:

• Formado de aliancoj kun aliaj organizaĵoj ĉirkaŭ demandoj pri lingva egaleco aŭ lingvaj homaj rajtoj;

• Informado pri la pretendoj de Esperanto en la medio de NROj.


Restarigi laborgrupon en Novjorko

Por realigi tiun tamen minimuman planon, UEA bezonas klaran strategion. Necesas konstanta ĉeesto en la centroj de aktiveco – Novjorko, Ĝenevo, Vieno, kaj ankaŭ Parizo. Necesas efika komunikreto cele al kunlaboro inter tiuj kvar centroj, ĉirkaŭ koheraj planoj. Necesas la kapablo mobilizi siajn fortojn en specifaj kampanjoj aŭ agadoj. Necesas pacienco, ĉar malofte okazas subitaj sukcesoj sen bona preparlaboro. Kaj evidente necesas financaj rimedoj por subteni la agadon.

Dum pli ol 50 jaroj, UEA daŭre estas reprezentata en Novjorko. Dum multaj jaroj la ĉefa rolanto tiurilate estis Rochelle Grossman. Hodiaŭ tiun rolon ĉefe plenumas, kun admirinda vervo, Neil Blonstein. Sed en Novjorko ni bezonas pli ol simplan reprezentanton.

Kiam UEA havis sian propran parttempan direktoron en Novjorko, la agadon financis ĉefe financaj kontribuoj de la membroj de UEA. Ekzistis Klubo 777, en kiu ĉiu membro kontribuis 777 dolarojn jare. UEA-Novjorko estis rekonata de la usona registaro kiel organizaĵo senprofitcela, al kiu eblis fari senimpostajn donacojn. Tiu strukturo ne malaperis komplete: ankoraŭ ekzistas fonduso UEA Novjorko ĉe UEA, al kiu kelkaj homoj, sen aparta peto de UEA, kontribuas ĉiujare; ankoraŭ ekzistas jure rekonata organizaĵo UEA Novjorko.

En la nuna elektrone kunligita mondo, ne estas tiel evidente, ke oni simple ree konstruu la malnovan sistemon, sed estas ja evidente, ke ni bezonas iuspecan strukturon. Tiucele, mi proponas, ke ni reaktivigu la iaman organizaĵon Universal Esperanto Association of New York, kun nova funkcianta estraro, kiu konsistu el homoj pretaj kontribui siajn tempon kaj energion por adekvate gvidi la laboron. Sub la gvido de tiu estraro, UEA Novjorko renovigu sian impostan statuson, retrovu siajn iamajn subtenantojn kaj trovu novajn, komencu denove disvastigi informojn pri la Novjorka agado ene de la Esperanto-movado, kaj (kunlabore kun la aliaj centroj de agado) ellaboru planon de agado por la venontaj du-tri jaroj. La novjorkanoj havas ŝancon kaj respondecon prizorgi tiun ĉi elementon en la tutmonda strategio de Universala Esperanto-Asocio, tiel daŭrigante kaj fortigante laboron, kiu komenciĝis antaŭ 59 jaroj en Lake Success kaj daŭras ĝis hodiaŭ.








Pliaj informoj

Se vi volas informiĝi pri la historio de la rilatoj kun UN kaj Unesko, la plej bona kaj detala prezento estas tiu de Ivo Lapenna en lia libro Esperanto en perspektivo (1974). Mi kritikas kaj reinterpretas tiun rakonton, kaj esploras la periodon post 1974, en mia libro Lingvo kaj popolo (2006). La du rezolucioj de Unesko kaj aliaj rilataj dokumentoj estas troveblaj en la retpaĝaro de UEA, www.uea.org. La rezolucioj aperas ankaŭ en la Jarlibro de UEA. Vidu ankaŭ plurajn dokumentojn UN-rilatajn en la iama serio Esperanto-dokumentoj de UEA
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-05-04 21:10
S-ron Tonkin mi konas de pli ol 40 jaroj kaj sxatis li kaj daure sxatas pro klara ,racia rigardo.
Mi tute konsentas kun liaj pensoj, sed tamen mi opinias, ke ni povas pli fari ol nur observi, ageti proponi hezite. Eble estas tempo, ke la monda civitano ankaux diru sian vorton.Gxuste tiuj elspezoj kaj postkoloniaj lingvaj restajxoj devus trovi sian finon.Mi estas certa, se ni bone klarigus al simpla civitano, ni atingus imponan rezulton kiun ni povus fiere donaci al UNO.Ni povus nin direkti al cxiuj internaciaj organizoj, sed preskaux cxie sidas koruptaj gvidantoj cxu oficistoj kiuj bone vegetas kaj certe ne dezirus sxangxon - por ili ja suficxas!Ecx kiu pregxas unue pensas pri si mem.
Do, ni lasu decidi simplan mondcivitanon per reto kaj leteroj.

Kun amika saluto pola samideano en Germanio Stanislavo