PSI 2013
Detaloj de evento
Kiam
2013-04-01 je 12:55
Nomo
Kie la paska leporo parolas Esperanton . . .
Ni invitas vin de la 25a de marto ĝis la 1a de aprilo 2013 al la 29a Printempa Semajno Internacia (PSI). Nia seminariejo estas Haus Sonnenberg en St. Andreasberg meze en la nacia parko Harc (Germanio).
La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia
renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi kore bonvenigas ankaŭ parojn kaj
unuopulojn en ĉiu agxgrupo. Ankaŭ se vi mem aŭ alia familiano nur iomete parolas Esperanton, la
renkontiĝo taŭgos: En niaj lingvokursoj ĉiu rapide lernas la bazojn de
la lingvo aŭ povas plibonigi sian lingvokonon. Kaj dum la tuta
renkontiĝo vi havos la eblon pli ekzerci ĝin . . .
Ni havos diversspecan programon: Koncertos por ni ekzemple EspoDespo kaj ni ekskursos interalie al la bela urbeto Goslar kaj al fama stalagmita kaverno. Okazos migradoj, manlaboro kaj prelegoj ktp.
Por infanoj kaj gejunuloj estos ĉiutage distra programo kun diversaj ludoj aŭ interne aŭ eksterne.
Kaj kompreneble la PASKA LEPORO vizitos nin!
Jam aliĝis pli ol 70 personoj el multaj landoj. Pro pli malgranda kvanto de havebla ĉambroj ol kutime, ni forte rekomendas baldaŭan aliĝon!
Pliajn informojn
Se vi havos demandojn, bonvole kontaktu nin.