Bjalistoka Esperanto-Televido - la 6-a parto
de Przemysław Wierzbowski
—
Laste modifita:
2008-07-19 20:24
vi povas jam trovi la plej freŝan parton de la bjalistoka Esperanto-TV.
en la programo vi trovos:
* sabatan intervjuon pri Jakobo Ŝapiro kun prezento de lia heroa agado,
* rakonton de la direktoro de Podlaĥia Muzeo pri la teksaĵa unikaĵo de nia regiono,
* kelkajn rigardojn al la ĉi-jara aranĝo FRINGOJ en Grezijono en Francujo,
* sinprezenton de la bjalistoka ekipo, kiu disinformigos pri Bjalistoko dum la ĉi-jara kongreso.
Ni volas ankaŭ scii, kio okazas en viaj regionoj kaj landoj. Kiel agas via E-klubo, kiujn aranĝojn - ne nur esperantajn - vi partoprenis, pri kio famas via urbo... ktp. Tial mi petas vin ankaŭ kontribui en nia programo - registru filmeton, sendu ĝin al ni kaj disfamigu ĝin al Esperantujo per la Interreta Esperanto-Televido! Ne gravas la kvalito, gravas via engaĝiĝo!
Kontaktu per ipernity aŭ per esperanto@itvc.pl sendante viajn filmojn, rimarkojn kaj dezirojn.
La ligoadreso estas: http://itvc.pl/?link:szczegoly_klipu,id:1012