La Subĉiela Galerio
de Przemysław Wierzbowski
—
Laste modifita:
2007-08-07 14:51
- sub ĉi tiu nomo la 31-an de julio 2007 aperis ĉe stratoj en Bjalistoko tabuloj, kiuj memorigas objektojn por ĉiam malaperintajn de la urba pejzaĝo, sed tre gravajn por historio de la urbo.
La tabuloj estas rezulto de komuna projekto de la urbestro de Bjalistoko kaj de Asocio Szukamy Polski (Ni serĉas Pollandon). La projekto estos daŭrigata per starigado de aliaj tabuloj. La nun starantaj memorigas jenajn objektojn:
- la domon en kiu naskiĝis Ludoviko Zamenhof,
- hotelon Ritz, la plej grandan en antaŭmilita Bjalistoko,
- konstruaĵon en kiu troviĝis la urba pesilo,
- iaman hebrean tombejon.
En ĉiu tabulo troviĝas foto kaj subskribo en tri lingvoj: la pola, la angla kaj Esperanto.