Past Events
de admin
—
Laste modifita:
2007-11-01 19:48
Events which have already happened.
- Nova renkontiĝo dum pasko: PRINTEMPE de 2010-04-01 16:00 ĝis 2010-04-05 18:00) — Dahlem-Baasem, Eifel-regiono, Germanio, — de Lu Wunsch-Rolshoven
- Pasigu agrablajn paskajn tagojn en bela pejzaĝo en la Eifel-montaro (inter Kolonjo kaj Trier), proksime de Belgio, Nederlando, Luksemburgio kaj Francio.
- 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando) de 2009-12-26 00:00 ĝis 2010-01-03 17:00) — Zakopane (Pollando), — de Gunnar R. Fischer
- JES estas kunigo de la Internacia Seminario (IS) kaj la Ago-Semajno (AS).
- 4-a Kongreso de Esperanto de Ŝtato São Paulo de 2009-10-10 09:00 ĝis 2009-10-12 17:00) — Bauru (São Paulo), — de Fabiano Henrique
- De la 10-a ĝis la 12-a de oktobro okazos la 4-a Kongreso de Esperanto de Ŝtato São Paulo.
- La tria internacia festivalo de Esperanto en Zaozhuang de 2009-09-25 16:00 ĝis 2009-09-27 22:00) — Zaozhuang.Cxinio, — de Sun Mingxiao
- la tria internacia festivalo de Esperanto en Zaozhuang de Ĉinio ne okazis pro granda tertremo de Ĉinio. Nun okazos la festivalo en 2009.
- ARtaj KONfrontoj en ESperanto de 2009-09-18 16:00 ĝis 2009-09-20 16:00) — Pollando, Poznań, Brandstaettera 1, — de Tobiasz Kaźmierski
- Arkones estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Pollando. Ĝi estas certe la plej unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo. Bonvenon!
- Esperanto-kongresoj en Málaga, Hispanio de 2009-07-02 09:00 ĝis 2009-07-05 20:00) — Málaga (Andaluzio, Hispanio), — de Dario Rodriguez
- Dum la tagoj 2 ĝis 5 Julio 2009 okazos en Málaga (Andaluzio, Hispanio) la Kongresoj de Hispana Esperanto-Federacio kaj Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.
- PENSU BARCELONE! de 2009-04-23 07:00 ĝis 2009-05-03 23:00) — Barcelono, — de Ferriol Macip
- Ĉi-printempe Barcelono atendas vin, venu kaj ĝuu belan veteron, feston kaj lingvan demokration. Ĝuu ankaŭ esperantan-muzikon (koncertojn kaj balojn) en fama muzikejo: Jomo kaj Liberecanoj, Kaj Tiel Plu, Duoble Unu kaj Marianta [de Kajto]. Jen listo de aranĝoj okazontaj en Barcelono inter la 23a de aprilo kaj la 3a de majo. Tuj serĉu gastejon aŭ gastigantojn (fine de la mesaĝo estas proponoj) nu ĝui la magian kaj festan etoson ĉie tra la urbo.
- 25a Printempa Semajno Internacia de 2009-04-10 00:00 ĝis 2009-04-17 00:00) — St. Andreasberg, Germanio, — de Julika Rosenstock
- Kie la paska leporo parolas Esperanton . . . kaj festas la Jubilean PSIon!
- Mesaĝo de Hiroŝimo pri la venonta Virina-Tago de 2009-03-08 00:00 ĝis 2009-03-09 00:00) — HIROŜIMO , — de Michel Dereyger
- Jen la mesaĝo, kiun mi ĵus ricevis el Japanio pri la venonta Virina-Tago. Jen la mesagxo, kiun mi ĵus ricevis el Japanio (de "kamelio" per "Lernu!"). Temas pri la venonta "Virina Tago 2009"...
- Australia Somerkursaro 2009 de 2009-01-11 00:00 ĝis 2009-01-25 00:00) — Sydney Australia, — de Paul Gorny
- La Aŭstralia Esperanto-Asocio invitas vin al La 24-a Somerkursaro kiu okazos en Sidnejo inter la 11a kaj 25a de Januaro 2009 ĉe "International House" loĝejo de internaciaj studantoj de la Universitato de Sidnejo en urbocentro. Rigardu: www.aesk.esperanto.org.au Demandoj: aesk@esperanto.org.au Paul Gorny Volontulo de la LKK Australia Somerkursaro de Esperanto 2009 pauxlo@wizardof.id.au
- La 27-a Komuna Seminario(KS) 2008 de 2008-12-27 14:00 ĝis 2008-12-29 14:00) — Junulara gastejo "Yokohama Bayside Hostel" en Jokohamo, Japanio, — de Song Ho-young
- La 27-a Komuna Seminario(KS), Jokohamo, Japanio(12/27~29, 2008)
- 34a Kataluna Kongreso de Esperanto de 2008-12-06 10:00 ĝis 2008-12-08 18:00) — Sabadell (Katalunio), — de Ferriol Macip
- La Katalunaj Kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj riĉan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. Krome, okaze de la Internacia Jaro de Lingvoj kaj kvazaŭ antaŭmanĝo, la semajnfinon antaŭ la kongreso okazos serio de prelegoj kaj rondaj tabloj en la kataluna pri lingvaj rajtoj, lingva diverseco kaj lingvoj kaj paco fare de reprezentoj de elstaraj katalunaj organizoj.
- Eŭropa Rendevuo de Morbecque por nordfrancia centjariĝo de 2008-11-07 14:30 ĝis 2008-11-09 17:30) — Morbecque (norda Francio), — de Xavier Dewidehem
- La Eŭropa Rendevuo de Morbecque [Morbek] estas ĉiunovembra, semajnfina aranĝo kun plurnivelaj staĝoj kaj distraĵoj en norda Francio. Okaze de la centjariĝo de la organizanta Nordfrancia Federacio, la ĉi-jara Rendevuo estos "speciala kaj eĉ magia", diras la federacia prezidanto Xavier DEWIDEHEM. Oni atendas centon da tuteŭropaj partoprenantoj de la 7a ĝis la 9a de novembro 2008.
- Katolika Esperanto-Kongreso - IKUE 2008 de 2008-08-30 16:00 ĝis 2008-09-06 13:00) — Rimini, Italio, — de Bruno Masala
- Kongresa temo: Verbum Domini-La Parolo de Dio - "Nia politiko: Paroli kaj preĝi" (Paŭ̀lo la 6-a)
- 6a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo (SOMERE) de 2008-08-01 16:00 ĝis 2008-08-17 10:00) — Kall-Krekel (Eifel), Germanio, — de Lu Wunsch-Rolshoven
- Dum SOMERE ni pasigos belajn somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton aŭ eklerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi. Kunvenos ĉ. trideko da homoj el proksimume kvin landoj. Ĉi-foje ni iom pliintensigos la kulturan flankon por ĝui SOMERE kaj KULTURE.
- 7a-TAKE : Sepa TutAmerika Kongreso de Esperanto de 2008-07-12 14:00 ĝis 2008-07-18 14:00) — Montrealo, Kanado, — de Boris-Antoine Legault
- De la 12a ĝis la 18a de Julio 2008 okazos en Montrealo (Kanado) la 7-a TutAmerika Kongreso de Esperanto. La kongresa temo estos : Ekosistemoj, Lingvoj, Kulturoj : Diverseco por daŭropova evoluigo en la Amerikoj.
- 2. Esperanto-Festivalo IRIS - 7-14. de julio 2008 de 2008-07-07 09:00 ĝis 2008-07-14 19:00) — Szolnok, Hungario, — de Laszlo SZOKE
- En julio 2008 urbo Szolnok gastigos la 2-an Junularan kaj Plenkreskulan Esperanto-Festivalon IRIS kaj la 35-an Hungarian Esperanto-Kongreson.
- 67a Hispana Kongreso de Esperanto - Kuenko (Cuenca) de 2008-07-03 10:00 ĝis 2008-07-06 13:00) — Kuenko (Cuenca) Hispanio, — de Alejandro Pareja
- La 67a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en la urbo Kuenko (hispane Cuenca) la 3an ĝis la 6a de julio, 2008.
- Tria Internacia Festivalo de Esperanto de 2008-06-27 00:00 ĝis 2008-06-29 00:00) — Zaozhuang Shandong, Ĉinio, — de Sun Mingxiao
- En la fama urbo de Esperanto Zaozhuang ĉijare okazas Internacia Festivalo de Esperanto, jam la tria festivalo de nia lingvo.
- Tutmonda ĵurnalista kongreso de 2008-05-26 09:45 ĝis 2008-05-30 17:45) — Vilno, Litovio, — de Redakcio
- La Tutmonda kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj okazos en la malnova urbodomo de Vilno de la 26-a ĝis la 30-a de majo kun la ĉeftemo Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto. Pro la registaraj subvencioj la partopreno, loĝado kaj manĝado estos senpagaj por la ĉeestantaj ĵurnalistoj