Libera Folio
de admin
—
Laste modifita:
2005-10-26 16:30
Novaj artikoloj
- Impona honora komitato de la UK — de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-25 23:17
- Ni publikigas la tutan membroliston de la honora komitato de la Pekina Universala Kongreso.
- Retaj problemoj ĉe Libera Folio — de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-26 22:01
- Ni bedaŭras, ke dum mardo kaj ĵaŭdo Libera Folio ne estis atingebla dum pluraj horoj. La unua eraro okazis pro teknika problemo en la ĉefa servilo, kie situas la datenaro de nia bulteno. La dua malŝalto estis planita.
- Viruso ĉe TEJO izolis la Centran Oficejon — de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-26 21:59
- Dum unu semajno ne estis atingebla la retejo de UEA en la adreso www.uea.org. Same ne atingeblis retpoŝtaj adresoj, kiuj finiĝas je uea.org. Post esploro evidentiĝis, ke kulpis komputila viruso kiu trafis la komputilon de TEJO
- Amika etoso en familia renkontiĝo — de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-23 23:24
- Pli ol naŭdek partoprenintoj el 10 landoj en la 26-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj ĝuis la etoson en konata porinfana ripozloko en Vojvodino, aŭtonoma provinco de Serbio. Partoprenis 51 infanoj, de 1-jara ĝis 16-jara.
- Pietiläinen: "Elektoj ne tre gravas en demokratio" — de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-24 22:53
- Jukka Pietiläinen estas nova komisiito de UEA pri informado. La unua prioritato en tiu kampo laŭ li devus esti edukado de informemuloj. UEA laŭ li povas kunlabori kun ĉiuj registaroj kiuj ne subpremas Esperanton. Alternativaj elektoj laŭ li neniel estas la plej grava parto de demokratio. "Inter la plej gravaj aferoj estas ekonomia egaleco, interalie la egaleco de enspezoj inter la civitanoj", li diras.
- Feminisma iniciato kaperita de la Civito — de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-10-03 22:19
- En La Chaux-de-Fonds, la ĉefsidejo de la Esperanta Civito, estis fondita nova organizaĵo kun la nomo "Feminisma Esperanta Movado". Al ĉiuj gvidaj postenoj estis elektitaj funkciuloj de la Civito, kaj la nova organizaĵo tuj en sia fonda kunsido petis aliĝon al la Civito. Libera Folio ne rajtis legi la statuton de la organizaĵo. "Skandalgazetistoj kaj mensogantoj ricevas informojn nur post seriozaj ĵurnalistoj", respondis Anna Lászay al nia peto.
- La demisia letero de Osmo Buller — de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2013-03-31 08:38
- En la Zagreba Universala Kongreso, post la elekto de la nova estraro, anoncis pri sia demisio la tiama Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller, kaj la Direktoro de la Centra Oficejo, Pasquale Zapelli. Tuj poste demisiis ankaŭ la redaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl. Ni publikigas la demisian leteron de Buller.
- Grigorjevskij: "Mi estis elektita hazarde" — de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-19 13:14
- La antaŭa estrarano de UEA pri informado, Andrej Grigorjevskij, konsentis rakonti al Libera Folio pri siaj spertoj en la estraro. La komenco de lia estrara periodo estis ŝtorma pro la granda demisia krizo, pro kiu iuj oficistoj kaj estraranoj eĉ ne povis rekte paroli unu kun la alia. Al la Brusela Komunikada Centro, kiu estis la plej kosta informada projekto de UEA dum la pasinta estrara periodo, li sintenas kritike.
- Impona kungluaĵo senglua — de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-09 18:55
- Spite kelkajn teknikajn fuŝetojn, Sten Johansson varme rekomendas la ĵus aperintan historian romanon de Mikaelo Bronŝtejn. En sia recenzo li skribas: "Nu, eble estas tro granda postulo peti korektlegadon de la esperantistoj, kiuj estas plene okupitaj savi la mondon per sia fina venko. Se tamen iu el ili volus legi ion vere bonan survoje al tiu finstacio, mi povus plenkore rekomendi Dek tagoj de kapitano Postnikov. (Tamen ne legu ĝin en forta vento, ĉar la finaj paĝoj forbloviĝos...)"
- La rasismo kaj specifaj esperoj — de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-05 09:53
- Nia aŭtoro Probal Daŝgupto sentas sin en rasisma medio ankaŭ en Esperantujo. "Laŭ mia sperto ekde 1967 la esperantista publika opinia fluaro restas katenita en tiu modera, senmemkonscia formo de la rasismo, kiu en diversaj variantoj oftas en la blankulaj landoj. Ekzistas la firma kredo, ke la formato de la sola ebla homa civilizo estas jam valide difinita, kaj ke ne restas io por intertrakti", li skribas.
- Kongresa rezolucio alte taksas ĉinan registaron — de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-31 23:28
- En la kongresa rezolucio, kiun aprobis la komitato de UEA en sia vendreda kunsido, oni konstatas, ke "por krei novan internacian lingvan ordon, kiu kontribuos al internacia kompreno kaj mondpaco, necesas forte subteni la enkondukadon de Esperanto en lernejojn".
- Tre ĉina kongreso finiĝis — de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-01 12:33
- Motorcikla polico akompanis la kongresanojn dum ekskurso al la granda muro. La ĵus finiĝinta Universala Kongreso ricevis apartan atenton de la ĉinaj aŭtoritatoj. La kongresa rezolucio alte taksas la kontribuojn de la ĉina registaro al Esperanto.
- Rezultoj de la Belartaj konkursoj — de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-30 11:53
- Ĉiujn tri premiojn en la branĉo "Teatraĵo" en la Belartaj konkursoj de UEA gajnis Paul Gubbins el Britio. Pro siaj prozaĵoj ricevis du premiojn Ulrich Becker el Germanio, kaj Mikaelo Giŝpling el Israelo ricevis du premiojn kaj honoran mencion por siaj poemoj. La rezultoj estis anoncitaj en la Pekina UK.
- Kotizo altiĝos, buĝeto deficita — de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-05-26 10:41
- La komitato de UEA en sia vendreda kunsido en Pekino aprobis la buĝeton de la asocio kaj altigis la bazan kotizon. Dum la proksimaj jaroj la asocio plu havos grandan deficiton. En la Centra Oficejo daŭre restas malfruoj, sed la problemoj estas survoje al solvo, deklaris Osmo Buller.
- En la cirklo de brilo — de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-07-30 13:05
- Reciproka amindumado de UEA kun nedemokratiaj reĝimoj agacas nian aŭtoron Maria Sandelin, kiu sekvas la Pekinan kongreson de la alia flanko de la terglobo. "Foje brilo blindigas, tiel ke oni perdas la senton pri perspektivoj kaj proporcioj kaj forgesas demandi kiun prezon oni pretas pagi por atingi sian celon. Ĉu indas pagi per tiu honoro kiu estas ne ekstera kaj pompa sed vera kaj homa? Ĉu indas pagi per sia konscienco", demandas sin nia aŭtoro.