Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Anglaj artikoloj altigas la rangon de universitatoj

Anglaj artikoloj altigas la rangon de universitatoj

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-02-08 01:32
El la dek plej bonaj universitatoj de la mondo, ok estas usonaj. Tion asertas prestiĝaj listoj kiuj pretendas je objektiveco. Tamen pli profunda studo montras ke la kriterioj, laŭ kiuj la universitatoj estas prijuĝataj, favoras universitatojn en anglalingvaj landoj - kaj iom surprize, en landoj kun malgrandaj lingvoj, konstatas sveda profesoro pri ekonomiko, Bo Sandelin. En tiuj landoj oni ja ĉiam pli verkas sciencajn artikolojn ĉefe angle kaj ne en la propra lingvo.
En la komenco de la 1990-aj jaroj, la sveda Konsilio pri Esplorado en la Humanismaj kaj Sociaj Sciencoj helpe de internaciaj fakuloj prijuĝis la staton de la ekonomika scienco en Svedio.

Oni trovis interalie la jenon: "Se ni rilatigas la nombron de artikoloj en sciencaj ekonomikaj revuoj al la loĝantaro de ĉiu lando, Svedio estas multe pli produktiva ol Francio aŭ Okcidenta Germanio. Dum la periodo 1973-89 Svedio produktis ĉirkaŭ 150 artikolojn je unu miliono da enloĝantoj en la aĝo de 25-65 jaroj, dum la responda nombro por Okcidenta Germanio estis ĉirkaŭ 40 kaj por Francio ĉirkaŭ 30."

Rangigoj de scienca prospero daŭre abundas, kaj aŭtune en 2004 oni povis legi pri raporto kiu metis ok usonajn universitatojn inter la dek plej sukcesaj en la mondo.

Mi volas atentigi pri unu faktoro, kiu pli-malpli influis la plimulton de tiaj rangigoj, kaj kiu evidente estis la ĉefa kaŭzo de la surpriza altigo de la sveda ekonomika esplorado.

Multaj rangigoj baziĝas parte aŭ tute sur datenbankoj konstruitaj de la usona Institute for Scientific Information (Instituto por Scienca Informado, ISI), fondita en 1961 kaj nun firmao en la Thomson-grupo. Ĝi responsas i.a. pri la datenbankoj Social Sciences Citation Index (Citad-indekso pri sociaj sciencoj), Arts and Humanities Citation Index (Citad-indekso pri humanismaj sciencoj) kaj Science Citation Index Expanded (Ampleksigita citad-indekso pri natursciencoj). Tiuj datenbankoj enhavas informojn pri i.a. artikoloj publikigitaj en ĉirkaŭ 8700 sciencaj revuoj, kaj pri referencoj de tiuj artikoloj al aliaj publikaĵoj.

Ne ĉiuj sciencaj revuoj troviĝas en la menciitaj datenbankoj de ISI. Sufiĉe granda parto de la medicinaj kaj natursciencaj revuoj estas inkluditaj, dum la revuoj de la sociaj kaj precipe la humanismaj sciencoj estas inkluditaj en malalta grado. Ĉirkaŭ 2000 novaj revuoj estas prijuĝataj ĉiujare, kaj el tiuj 10-12 procentoj estas akceptataj. Unu el la postuloj estas ke almenaŭ certaj informoj estu donitaj en la angla.

Tio koncernas titolojn de la artikoloj, resumojn kaj ŝlosilvortojn. Ankaŭ estas rekomendite ke cititaj referencverkoj estu en la angla por tiuj revuoj, kiuj volas esti akceptitaj. Tiaj postuloj estigas la hipotezon, ke estas misreprezentiĝo en la datenbankoj, tia ke anglalingvaj revuoj pli facile estas akceptitaj ol samkvalitaj revuoj en aliaj lingvoj.

Surbaze de la ISI-registroj,
mi kun kolego Nikias Sarafoglou priesploris kiel la nombro de publikigitaj sciencaj artikoloj en 1998-2000 (je unu miliono da enloĝantoj) de aŭtoroj de la OEKE-landoj rilatas al la plej granda lingvo de la lando kaj kelkaj aliaj variabloj. (Vidu Language Problems & Language Planning, n-ro 1, 2004, aŭ jen) Anglalingvaj landoj okupas la 6 unuajn lokojn (laŭorde Britio, Irlando, Kanado, Usono, Nov-Zelando, Aŭstralio) en la humanismaj sciencoj, kaj la 4 unuajn lokojn en la sociaj sciencoj, dum la tendenco estas malpli klara en la natursciencoj. Landoj kun malgrandaj lingvoj tendencas lokiĝi en meza grupo kaj landoj kun grandaj lingvoj, ekster la angla, pli sube.

Tio estas konforma al la sekvantaj hipotezoj: La ISI-datenbankoj ne estas lingve neŭtralaj; anglalingvaj revuoj estas favorataj pro la jam menciitaj kaŭzoj. Sciencistoj el anglalingvaj landoj verkas preskaŭ nur en la angla. Tial sufiĉe granda parto de iliaj publikaĵoj estas registrita en la datenbankoj. Ankaŭ sciencistoj el landoj kun malgrandaj ĉeflingvoj verkas sufiĉe multe en la angla, ĉar per la propra lingvo ili ne havus multajn legantojn, se entute troviĝas adekvata revuo en la lingvo.

Sed ju pli granda la propra ne-angla lingvo estas, des pli inklinaj la sciencistoj estas verki en tiu lingvo, kaj des malpli granda parto de iliaj publikaĵoj trovas lokon en la ISI-registroj.

Vidante la publikaĵ-listojn de hispanaj, francaj, germanaj aŭ rusaj kolegoj, skandinavaj sciencistoj plejofte trovas ke tiuj verkis pli grandan proporcion en sia propra lingvo, eble ankaŭ libroforme, ol skandinavoj faras.

Sume, estas riske
fari konkludojn pri diferencoj inter landoj pri scienca kapablo, se la kalkuloj parte aŭ tute baziĝas sur la kutimaj ISI-registroj. Oni devas esti singarda, ĉar la ŝajnaj diferencoj povas pli-malpli esti rezulto de lingvaj faktoroj. Eble svedaj ekonomikistoj vere ne superis siajn germanajn kaj francajn kolegojn tiom kiom la enkonduka ekzemplo asertas? Eble ne ok sed nur kvar aŭ kvin usonaj universitatoj apartenas al la dek plej bonaj en la mondo?

Bo Sandelin

Elektito
Elektito diras:
2005-02-10 07:28
Prave. Tre prave kolego... Mi ecx pensas ke estus miraklo se estus tie (en la Usono pli ol unu aux nur du tiaj universitatoj. Scio kaj/aux uzo de la angla lingvo tute ne decidas pri la nivelo de la universitata edukado.Kiel gxi certe ne decidas pri la inteligenteco nivelo de ties parolanoj... Eble tiel pensas la cerbolavuloj de la mono? Nu.. Do ili pensu... Ju pli malpravaj ili estas des pli bone por tuta la mondo.... Certe la scienca popolaro de la mono ne multe interesigxas pri aroganteco de la politika, kaj apenaux pseudo-scienca propagandado. Malgrave cxu gxi estas de Usono, de aliaj angle parolantaj landoj, aux de iliaj fervore zelotaj fideleco bojantoj...