Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Lingvoreforma asocio malfondita

Lingvoreforma asocio malfondita

de Redakcio Laste modifita: 2007-02-12 11:57
En februaro 2005 estis malfondita la lingvoreforma asocio TRENHA, estrita de André Albault, eksprezidanto de la Akademio de Esperanto. La asocio strebis enkonduki novan alfabeton por Esperanto. Pri la malfondo de la asocio Albault informas en nedatita letero skribita per du ortografioj, sendita la 18-an de februaro. Laŭ la letero, la asocio finfaris sian laboron, kaj nun la Akademio de Esperanto devus decidi, ĉu ĝi subtenu la novan alfabeton. "Iu ajn ortografia ŝanĝo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion", konstatis la Akademio jam en 1980.

TRENHA malfonditaLa oftalmologo André Albault (1924-) estis prezidanto de la Akademio de Esperanto dum kvar trijaraj mandatperiodoj, 1983-1995. Kvankam la ĉefa tasko de la Akademio estas konservi kaj protekti la fundamentajn pricipojn de la lingvo, li komencis siajn strebadojn reformi la alfabeton de Esperanto jam en la Akademio.

Albault kredeble estas identa kun Jon Walter Yung. Sub tiu nomo en Tuluzo, la hejmurbo de Albault, en 1995 estis publikigita la verko  Panoramo de la novai au universalai alfabeto kai ortografio por la Zamenhofa lingvo. En tiu libro (kompilita de Yannic Gicquel) ni legas tutan romantikan historion pri la malfacila vivo de tiu Yung, kies sindediĉan verkon Albault nun daŭrigas.

Se Albault efektive identis kun Yung aŭ/kaj Gicquel, tio povis esti pri la bezono ne lanĉi ortografiajn reformproponojn malferme sub la propra nomo dum li estis prezidanto de la Akademio. Tiu malhelpo plene malaperis en 1998, kiam la antaŭa prezidanto ne plu sukcesis gajni sufiĉajn voĉojn por entute plu membri en la Akademio. Li havis 17 voĉojn, dum la plej populara elektito Christer Kiselman rikoltis 29 voĉojn.

En 1998 André Albault fondis la asocion TRENHA (Tradicia Esperanto, Nova Help-Alfabeto), kiu neregule eldonadis la bultenon Trefo. La bulteno kaj la asocio sen rimarkebla sukceso klopodis disvastigi novan manieron skribi Esperanton sen la ĉapelitaj literoj.

La kontraŭfundamenta agado de la eksprezidanto de la Akademio tre mirigis multajn esperantistojn. En la bulteno Inter Ni, Stevens Norvell en aprilo 2001 turnis sin al André Albault:

"D-ro Albault, vi estas unu el la plej eminentaj kaj respektataj homoj en Esperantujo. Vi estis akademiano kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto. Vi faris multe por Esperanto, kaj la historio rekonos vian grandan kontribuon al nia lingvo. Estas mistero al mi, ke vi nun proponas tute nenecesan reformon.

André AlbaultEn longa publika respondo, André Albault skribis interalie:

"Ni konsilas al la esperantistoj uzi NHA [novan help-alfabeton] sur la reto kaj sekve havigi al nia lingvo alfabeton konforman al la mondaj normoj, sed ne al niaj kapricaj ideoj. La ĉefa obstaklo kontraŭ la esperantistoj estas ili mem. Ili opinias sin solaj en la mondo. Ili rigardu kaj vidu la realon! /---/ Sinjoro Norvell, kredu min! Ni devas armi nian lingvon per nova (ho! parte nova!) alfabeto. Mi ne vidos la sukceson de tiu entrepreno, sed vi, pli juna kaj pli vigla, vi ja povas ĝin vidi! Nia lingvo tamen valoras sufiĉe, por ke ni klopodu iomete favore al ĝia estonteco."

En 2001 la asocio de Albault eldonis 100-paĝan libron Tri pri la tria pri la tiel nomataj avantaĝoj de la nova ortografio, kun resumoj en la angla, franca kaj japana lingvoj. Per tiu libro la asocio kompletigis sian laboron kaj iĝis nebezonata,  la aŭtoroj André Albault (prezidanto de TRENHA) kaj Jean Doublet (komitatano de TRENHA) nun skribas en sia malfonda letero.

"Estis konstatite, ke la asocio tauge laboris kay decidite, ke ji nun devas chesigi siayn laboroyn. Ya la informita Akademio formale agnosku la retenitan solvon kay poste eventuale promociu ties aplikon", skribas la likvidantoj, uzante sian preferatan ortografion.

Jam en 1980 la Akademio per oficiala decido esprimis sian "fortan malaprobon" al ajnaj ortografiaj reformoj. Apenaŭ dum la postaj jaroj ŝanĝiĝis la sinteno de la Akademio, laŭ kiu "la ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformiĝas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia ŝanĝo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion."

En sia recenzo pri la 100-paĝa verko de Albault kaj Doublet pri alfabeta reformo John Wells, lingvisto kaj iama prezidanto de UEA, en marto 2003 skribis interalie: "Foje okazas, ke eminenta maljuna esperantisto obsediĝas pro detalo de nia lingvo, tiom ke tiuj, kiuj antaŭe respektis lin, povas nur skui la kapon en bedaŭro."

Propran reform-projekton de la esperanta alfabeto cetere elpensis en alta aĝo ankaŭ alia eminenta esperantisto, Vilho Setälä (1892–1985), kiu estis unu el la plej gravaj finnaj esperantistoj de la pasinta jarcento kaj ankaŭ akademiano.

Alia akademiano, Gonçalo Neves, kiu membris en la Akademio de Esperanto 1995-1998 kaj estis unu el la anoj de la Ibera Skolo de la esperanta literaturo, post sia akademia periodo tute forlasis Esperanton favore al Ido kaj Interlingua. Dum sia idista periodo li publikigis grandan apologian verkon pri la ekzistorajto de Ido. Poste li tamen revenis al Esperanto kaj rakontis pri sia decido en persona artikolo en Ĝangalo.

Kiel aspektas la "Nova Help-Alfabeto" kaj amaseto de diversaj aliaj surogataj skribsistemoj eblas vidi en la retpaĝo de Matthias Behlert. Mem li elpensis ankoraŭ unu surogatan alfabeton, kiun li ŝajne serioze proponas. En lia versio, la frazo "ĉeĥoj morgaŭ certe ŝanĝos la ĵaketojn" aspektus ĉi tiel elegante: "tcexoy morgaw tserte candjos la jaketoyn".

Novaj reform-proponoj dum jardekoj aperadis preskaŭ same ofte kiel la malnovaj malaperadis. La perfektan argumenton kontraŭ ĉiaspecaj senĉapeligoj Libera Folio jam prezentis en La fina venko de la ĉapeloj.

kokele
kokele diras:
2005-02-21 21:48
Mi ĉiam pensis ke tiaj ĉi reform-proponoj estis faritaj de hastemaj komencantoj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe konas la valoron de la principo "unu litero, unu sono". Tial, min miras ekscii ke le prezidanto mem (aŭ ekzprezidanto) de la Akademio de Esperanto (kiu krome verkis libron pri la Fundamento) estis en la origino de tiu stranga kunmetaĵo de komencliteroj, NHA (kiun mi antaŭe jam vidis, sed kies signifon nur ĝis nun komprenas).

Pledi reformon de la alfabeto pro tio ke la ĉapeloj estas obstaklo en la komputiloj estas tute senbaza, kiel estas montrita en tiu ĉi sama paĝo, korekte ĉapeligita.

Diri ke, pro tio ke esperanto havas supersignojn, ĝi ankoraŭ ne atingas la "finan venkon" estas forgesi (aŭ nescii) ke multaj aliaj projektoj, kiel ido, interlingua, ktp, malhavas supersignojn, sed tio ne estas helpinta ties disvastigon.

paulr
paulr diras:
2005-02-21 22:26
Nur pro tio ke multaj ttt-ejoj sukcese montras la supersignitojn literojn ne signifas ke ili estas facile aux konvene uzeblaj. Ekzemple, dum mi tajpas cxi tiun tekston (gxi estas mia unua komento cxi tie) mi timas cxu miaj literoj gxuste montrigxos. Ankoraux mankas universala normo por entajpi tiujn literojn. Ni ne superrigardu la pli simplajn komputilmediojn kiuj forte suferas kiam temas pri supersignitaj literoj. Ekzemple, laux mia scio, ne ekzistas en la mondo posxtelefono per kiu oni povas sendi tekstmesagxojn sen bucxi nian alfabeton.

Mi estas entuziasma subtenanto de la fundamenta esperanta alfabeto, mi opinias gxin bela kaj logika. Mi certe ne estas reformisto. Tamen, io devas sxangxgxi por ke gxi estu senprobleme uzebla; cxu la alfabeto, cxu la komputilrimedoj. Dum longe oni nutris la esperon ke la dua sxangxigxos, sed farigxas pli kaj pli evidenta ke tiu sxangxo malfruas. Pro tio mi povas ja kompati la movadanojn kiuj eksperimentas per la sxangxo de la unua.
kokele
kokele diras:
2005-02-22 01:49
Antaŭ dudek jaroj, kiam ekaperis la personaj komputiloj, mi malfacile povis tajpi en mia denaska lingvo, la hispanaj, pro la akcentitaj vokaloj kaj la "eñe" (krom la ¿ kaj ¡, kiuj nur aperas, laŭ mia kono, en la hispana). Pasis tempo, la tekniko pliboniĝis kaj aljustiĝis al la bezonoj de ĉiuj (aŭ preskaŭ) lingvoj. Ni ne ŝanĝis niajn lingvojn por uzi komputilojn, sed ŝanĝis la komputilojn por uzi niajn lingvojn.

Certe same okazos ĉe la poŝtelefonoj (eble pli rapide ol okazis ĉe komputiloj).
hoisto
hoisto diras:
2005-02-22 02:46
>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>

Peticio al la Akademio de Esperanto.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

En decembro 1907, L.L.Zamenhof skribis al la Lingva Komitato (la antauulo de la Akademio) leteron, en kiu li proponis ke ghi deklaru la jenon:

"Por ke la mondo ne opiniu erare, ke tekstoj en Esperanto ne estas facile preseblaj kaj por ke tiu erara opinio ne servu plu kiel batalilo en la manoj de la malamikoj de Esperanto, la Lingva Komitato rekomendas, ke ghis la plena fortikigho de Esperanto chiuj verkoj kaj gazetoj Esperantaj estu presataj per la litero "h" anstatau la signeto "^", kaj anstatau "u`" estu uzata simple "u", kiu post vokalo chiam devas esti legata kiel "u`". En la tre maloftaj okazoj, kiam "h" post la literoj "c", "g", "h", "j", "s", au "u" post vokalo, devas esti elparolataj memstare, ili devas havi antau si apostrofon au streketon (-)."

Ni, la subskribintoj, peticias la Akademion de Esperanto akcepti tiun proponon.

1. Neil MacKilligin, Britio, 29 nov 2002
2. Juan Varano, Argentino, 11 dec.2002
3. Nikolao Grishin, Latvio, 11 dec 2002
4. Gribovan Olga, Ukrainio, 12 dec 2002
5. Sonja Brun, Svislando, 12 dec 2002
6. Doron Modan, Israelo, 13 decembro, 2002
7. Marcos R. Cardoso, Brazilo, 13 dec 2002
8. Oded Gilad, Israelo, Tel Avivo 14/12/2002
9. Jefim Zajdman, Ukrainio, 13 dec 2002
10. Ivaldo Alves, Brazilo, 14 dec 2002
11. Avtandil Abuladze, Kartvelio, 16 dec 2002
12. Heinz W. Strasser, Svislando, 17 dec 2002
13. Ray Bergmann, Australio, 19 dec 2002
14. Santiago Alvarez G. (Kolombio) 20 dec 2002
15. Charles van Tuyl, Usono, 18 dec 2002
16. Székely Csaba, Hungario, 31 dec 2002
17. Aleksio Vasilevski (el Belarusio) 28 dec 2002
18. Chuck Donoghue, Usono, 06 jan 2003
19. Adrian Boldan, Toronto, 16 feb 2003
20. .kapinga Ntumba, Hararo,zimbabvo,23 feb.,2003.
21. Hans Jaeger, Germanio, 23 Feb 2003
22. Françoise NOIREAU, FRANCIO, 03 mar 2003
23. Rubén Feldman González 10 mar 2003
24. Grahame Leon-Smith, Ottershaw park, Britio, 19/03/2003
25. Richard Piper, Kebekio, Kanado, 19/04/2003
26. Charles Lebaigue, Mont-Saint-Guibert, Belgio, 23/04/2003
27. Andrzej Marszalkowski, Kartuzy, Pollando, 21/06/2003
28. Michael Cwik, Brussel/Bruxelles, Europa Unio, 26.11.2003
29. Seán Ó Riain, Berlino, Germanio, 27.11.2003
30. Konrad REY, Svisio, 2004-01-24
31. Norman Divall, PLYMOUTH, BRITIO, 23 feb 2004.
32. David Shamgar, Beer-Sheva, Israelo, 24 mar 2004
33. David Curtis, Weston-super-Mare, Britio, 27 maj 2004.
34. Ivor Hueting, Eastbourne, britio, la 2-a de junio 2004.
35. Luigia Oberrauch, Parmo, Italio, 28-06-2004
36. Hamzeh Shafiee, Irano, 29 junio 2004
37. Leemans Christiane, Kapellen, Belgio, 03 julio 2004.
38. Paul Hanks, Riorges, Francio, 26 julio 2004.
39. Mato Spekuljak, Zagreb, Kroatio, 07 decembro 2004
40. Rogério Ferreira, San-Paulo, Brazilo, 15 decembro 2004.
41. ...

Se ankau vi deziras subskribi la peticion, bonvolu kopii la tutan tekston, aldonu vian nomon, kaj sendu ghin al:

- (retposhte) <peticio@esperanto.fsnet.co.uk>
- (paperposhte) Neil MacKilligin, 4/44 Esplanade, Burnham On Sea, Somerset, Britio, GB-TA8 2AQ.

Vi rajtas plusendi ghin al amikoj, por ke ili subskribu ghin ankau. Tamen, ghi ne estas chenletero, chiu subskribanto devas mem resendi ghin al unu el la chi-supraj adresoj por esti unuope registrita.

Ni avertas ke la peticio estas publika, kaj via subskribo aperos en la gazetaro kaj interreto. Tamen, retadresoj, poshtadresoj kaj leteroj estos pludonitaj nur al la sekretario de AdE, au aliaj fidinduloj, por kontroli autentecon de subskriboj. Subskribinto rajtas malsubskribi kiam ajn.

Chiu kiu interesighas pri la peticio rajtas alighi al nia retposhta diskutlisto che Jahu-grupoj (Yahoo! Groups). Por alighi simple sendu vakan mesaghon al <peticio-subscribe@yahoogroups.com>. La sistemo automate (kaj angle) respondos petante konfirmon de via deziro alighi. Por konfirmi vi devas nur respondi per vaka mesagho. Dankon.

Por legi pli bonvolu viziti: http://groups.yahoo.com/group/peticio

Kun bondeziroj,

Neil MacKilligin,
administranto de la peticio.

>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>
juh
juh diras:
2005-02-22 10:38
kaj similas al spamo.

Kaj la h-sistemo aspektas aĉa. Ne subskribu!
son5tara
son5tara diras:
2005-02-24 19:29
Mi ne povas konsenti, ke la h-alfabeto estas acha. Kion opiniis Zamenhof mem? Bonvolu vidi paghojn 115-117 de Vol.2 de la libro "Leteroj de L.-L. Zamenhof.
Por TREFHA ( TRadicia Esperanto, Fundamenta Help- Alfabeto ).
Norman Divall
Sten
Sten diras:
2005-02-22 18:57
Mi konstatis, ke inter la H-peticiantoj troviĝas homoj kun la nomoj Székely, Françoise, Rubén González, Seán Ó Riain kaj Rogério. Ŝajne ili do ne malŝatas ĉiujn supersignojn, nur kelkajn. Por ke estu iom da metodo en la frenezo, ni do ekde nun nomu ilin ekzemple Szehkely, Franczoise, Rubehn Gonzahlez, Seahn OH Riain kaj Rogehrio.
son5tara
son5tara diras:
2005-02-24 19:41
Tiun chi mesaghon estas maltrafa. La peticio rilatas la alfabeton de Esperanto, ne tiun de iu ajn alia lingvo.
Por TREFHA (TRadicia Esperanto, Fundamenta Help- Alfabeto).
Norman Divall
Sten
Sten diras:
2005-03-01 12:57
N Divall skribis: "Tiun chi mesaghon estas maltrafa. La peticio rilatas la alfabeton de Esperanto".

Evidente ne nur la alfabeton, sed krome la akuzativon. Ĉu ankaŭ la "n" ŝtopas la komputilojn??
son5tara
son5tara diras:
2005-03-02 23:08
Kiu parto de la peticio rilatas la akuzativon? N. Divall
donh1942
donh1942 diras:
2005-02-22 03:31
"...kaj nun la Akademio de Esperanto devus decidi, ĉu ĝi subtenu la novan alfabeton..." Se mi bone memoras, la Akademio jam en (pli-malpli) 1983 publike deklaris, ke ĝi ne plu atentos novajn ortografiajn reformprojektojn.
hoisto
hoisto diras:
2005-02-24 06:24

Oficiala komuniko de la Akademio de Esperanto
Oktobro, 1980.

La Akadmio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn,
inter si malsimilajn, shanghi au modifi la ortografion de Esperanto.

La Akademio konstatas, ke neniu ortografia shangho estas necesa au
dezirinda, au en ligo kun modernaj presmashinoj au komputmashinoj, por
kiuj ghia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de
aliaj lingvoj, au pro ia ajn alia motivigo.

La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj
kulturo de tiu lingvo, kaj konfirmighas perfekte al la karaktero de la
lingvo. Iu ajn ortografia shango nur kompromitus la lingvon kaj ties
tradicion.

Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de
Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldonighas
samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn c^ g^ h^
j^ s^ u~, povas anstatau ili uzi ch, gh, hh, jh, sh,u".


Prezidanto: W. Auld Sekretario: D-ro A. Goodheir
Loren
Loren diras:
2005-04-24 23:29
Felicxe, en tiu afero trovigxas unu elemento, pro kiu oni povas ridi tute sen malgxojo (kion mi sxtorme faris): La cititaj vortoj inter s-roj Stevens kaj Albault pli amuzas kiam oni scias ke la miriga s-ro Stevens, ja vigla, estas _pli_ agxa ol s-ro Albault.
rafaelbe
rafaelbe diras:
2007-02-17 02:08
Bonvolu... Bonvolu.. elkore mi petas .. mi ploras al vin.. ke ne batalu pri skribmaniero. Cxu vi volas montri a la mondo ke ni mem ne povas kunsenti? Ke ni estas dividigita .. ke ni povas samidei. Tial esperanto estas lingveto.. Dauxrigi kun tiu penso kaj sidigxo por vidi la fino de la movado. Certe la ANGLA ne havas problemon pri skribado.. nek la franca.. nek la germana.. forgesu Internacia Lingvo kiu sxajnas EGALA al INTERNACIA BATALO.. CXU NE?