Lingvoreforma asocio malfondita
La oftalmologo André Albault (1924-) estis prezidanto de la Akademio de Esperanto dum kvar trijaraj mandatperiodoj, 1983-1995. Kvankam la ĉefa tasko de la Akademio estas konservi kaj protekti la fundamentajn pricipojn de la lingvo, li komencis siajn strebadojn reformi la alfabeton de Esperanto jam en la Akademio.
Albault kredeble estas identa kun Jon Walter Yung. Sub tiu nomo en Tuluzo, la hejmurbo de Albault, en 1995 estis publikigita la verko Panoramo de la novai au universalai alfabeto kai ortografio por la Zamenhofa lingvo. En tiu libro (kompilita de Yannic Gicquel) ni legas tutan romantikan historion pri la malfacila vivo de tiu Yung, kies sindediĉan verkon Albault nun daŭrigas.
Se Albault efektive identis kun Yung aŭ/kaj Gicquel, tio povis esti pri
la bezono ne lanĉi ortografiajn reformproponojn malferme sub la propra
nomo dum li estis prezidanto de la Akademio. Tiu malhelpo plene malaperis en
1998, kiam la antaŭa prezidanto ne plu sukcesis gajni sufiĉajn voĉojn
por entute plu membri en la Akademio. Li havis 17 voĉojn, dum la plej
populara elektito Christer Kiselman rikoltis 29 voĉojn.
En 1998 André Albault fondis la asocion TRENHA (Tradicia Esperanto, Nova Help-Alfabeto), kiu neregule eldonadis la bultenon Trefo. La bulteno kaj la asocio sen rimarkebla sukceso klopodis disvastigi novan manieron skribi Esperanton sen la ĉapelitaj literoj.
La kontraŭfundamenta agado de la eksprezidanto de la Akademio tre mirigis multajn esperantistojn. En la bulteno Inter Ni, Stevens Norvell en aprilo 2001 turnis sin al André Albault:
"D-ro Albault, vi estas unu el la plej eminentaj kaj respektataj homoj en Esperantujo. Vi estis akademiano kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto. Vi faris multe por Esperanto, kaj la historio rekonos vian grandan kontribuon al nia lingvo. Estas mistero al mi, ke vi nun proponas tute nenecesan reformon.
En longa publika respondo, André Albault skribis interalie:
"Ni konsilas al la esperantistoj uzi NHA [novan help-alfabeton] sur la
reto kaj sekve havigi al nia lingvo alfabeton konforman al la mondaj
normoj, sed ne al niaj kapricaj ideoj. La ĉefa obstaklo kontraŭ la
esperantistoj estas ili mem. Ili opinias sin solaj en la mondo. Ili
rigardu kaj vidu la realon! /---/ Sinjoro Norvell, kredu min! Ni devas armi nian lingvon per nova (ho!
parte nova!) alfabeto. Mi ne vidos la sukceson de tiu entrepreno, sed
vi, pli juna kaj pli vigla, vi ja povas ĝin vidi! Nia lingvo tamen
valoras sufiĉe, por ke ni klopodu iomete favore al ĝia estonteco."
En 2001 la asocio de Albault eldonis 100-paĝan libron Tri pri la tria pri la tiel nomataj avantaĝoj de la nova ortografio, kun resumoj en la angla, franca kaj japana lingvoj. Per tiu libro la asocio kompletigis sian laboron kaj iĝis nebezonata, la aŭtoroj André Albault (prezidanto de TRENHA) kaj Jean Doublet (komitatano de TRENHA) nun skribas en sia malfonda letero.
"Estis konstatite, ke la asocio tauge laboris kay decidite, ke ji nun devas chesigi siayn laboroyn. Ya la informita Akademio formale agnosku la retenitan solvon kay poste eventuale promociu ties aplikon", skribas la likvidantoj, uzante sian preferatan ortografion.
Jam en 1980 la Akademio per oficiala decido esprimis sian "fortan malaprobon" al ajnaj ortografiaj reformoj. Apenaŭ dum la postaj jaroj ŝanĝiĝis la sinteno de la Akademio, laŭ kiu "la ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformiĝas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia ŝanĝo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion."
En sia recenzo pri la 100-paĝa verko de Albault kaj Doublet pri alfabeta reformo John Wells, lingvisto kaj iama prezidanto de UEA, en marto 2003 skribis interalie:
"Foje okazas, ke eminenta maljuna esperantisto obsediĝas pro detalo de
nia lingvo, tiom ke tiuj, kiuj antaŭe respektis lin, povas nur skui la
kapon en bedaŭro."
Propran reform-projekton de la esperanta alfabeto cetere elpensis en alta aĝo ankaŭ alia eminenta esperantisto, Vilho Setälä (1892–1985), kiu estis unu el la plej gravaj finnaj esperantistoj de la pasinta jarcento kaj ankaŭ akademiano.
Alia akademiano, Gonçalo Neves, kiu membris en la Akademio de Esperanto 1995-1998 kaj estis unu el la anoj de la Ibera Skolo de la esperanta literaturo, post sia akademia periodo tute forlasis Esperanton favore al Ido kaj Interlingua. Dum sia idista periodo li publikigis grandan apologian verkon pri la ekzistorajto de Ido. Poste li tamen revenis al Esperanto kaj rakontis pri sia decido en persona artikolo en Ĝangalo.
Kiel aspektas la "Nova Help-Alfabeto" kaj amaseto de diversaj aliaj surogataj skribsistemoj eblas vidi en la retpaĝo de Matthias Behlert. Mem li elpensis ankoraŭ unu surogatan alfabeton, kiun li ŝajne serioze proponas. En lia versio, la frazo "ĉeĥoj morgaŭ certe ŝanĝos la ĵaketojn" aspektus ĉi tiel elegante: "tcexoy morgaw tserte candjos la jaketoyn".
Novaj reform-proponoj dum jardekoj aperadis preskaŭ same ofte kiel la malnovaj malaperadis. La perfektan argumenton kontraŭ ĉiaspecaj senĉapeligoj Libera Folio jam prezentis en La fina venko de la ĉapeloj.
Pledi reformon de la alfabeto pro tio ke la ĉapeloj estas obstaklo en la komputiloj estas tute senbaza, kiel estas montrita en tiu ĉi sama paĝo, korekte ĉapeligita.
Diri ke, pro tio ke esperanto havas supersignojn, ĝi ankoraŭ ne atingas la "finan venkon" estas forgesi (aŭ nescii) ke multaj aliaj projektoj, kiel ido, interlingua, ktp, malhavas supersignojn, sed tio ne estas helpinta ties disvastigon.