Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / EU por multlingveco sed kontraŭ Esperanto

EU por multlingveco sed kontraŭ Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-15 21:08
Fine de novembro la Eŭropa Komisiono – unu el la ĉefaj decidorganoj de EU - publikigis unuafoje oficialan komunikon pri multlingveco kaj lingva diverseco, sub la titolo "Nova strategia kadro por multlingveco". La nova dokumento oficiale difinas la strategion de la Eŭropa Komisiono rilate multlingvecon. En piednoto ĝi ankaŭ klare esprimas la sintenon de la Komisiono al Esperanto: "Kompreno pri aliaj kulturoj venas per lernado de la lingvoj kiuj ilin esprimas; pro tio la Komisiono ne instigas al uzado de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine ne havas kulturajn referencojn." Samtempe la Komisiono tamen atentigas, ke "la angla ne sufiĉas", EU-civitanoj lernu plurajn fremdajn lingvojn. La plurlingveco de la EU-instancoj mem laŭ la komuniko kostas 2,28 eŭrojn jare, se oni dividas la koston egale inter la loĝantoj de Eŭropa Unio.
EU por multlingveco sed kontraŭ Esperanto

La nova prilingva retejo de EU.

Por marki la gravecon de la nova oficiala dokumento pri multlingveco, lige kun ĝia publikigo estis malfermita nova retejo pri lingvoj sub la portalo de EU, http://europa.eu.int/languages/ (kun ĉefadreso en la angla, anstataŭ ekz. la latina).

Ĉiuj materialoj de la nova prilingva retejo (krom paĝoj ligitaj) estas en 20 lingvoj, kaj ankaŭ la gazetara komuniko pri la nova oficiala dokumento aperis en 20 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio - sed ne la intertempe iugrade oficialiĝinta 21-a, la irlanda.

Simbole estas tamen, ke la oficiala dokumento mem dekomence estis alirebla nur en tri lingvoj - la angla, franca kaj germana. Post iom da tempo ja aldoniĝis pliaj lingvoj, sed meze de decembro daŭre mankis la plej multaj lingvoj de la novaj EU-landoj.

La oficiala dokumento estis ellaborita sub la gvido de komisionano Ján Figeľ, kiu en la Eŭropa Komisiono respondecas interalie pri kulturo kaj multlingveco. Parolante antaŭ jurnalistoj lige kun la publikigo de la dokumento li akcentis la gravecon de multlingveco.

- Lingvoj estas tio kio igas nin homaj, kaj la lingva diverseco de Eŭropo apartenas al la kerno de la eŭropa identeco.

Ján Figeľ ankaŭ akcentis la gravecon de multlingveco kaj lingva diverseco. Laŭ li multlingveco gravas ankaŭ por proksimigi la instituciojn de EU al la popoloj de Eŭropo. Li aparte menciis la subtenon de la Komisiono al EBLUL, la Eŭropa buroo de malpli uzataj lingvoj, kiel gravan kontribuon al la konservado de malgrandaj lingvoj. (UEA cetere eldonis Diskutlibron pri malpli uzataj lingvoj de EBLUL.)

En la oficiala komuniko la Eŭropa Komisiono igas klara ke ĝi rigardas multlingvecon kiel novan terenon por sia propra agado, tamen kun esenca kontribuo de la membroŝtatoj. Ĝi difinas tri celojn en tiu kampo: instigi lingvolernadon kaj kuraĝigi socian multlingvecon; favori fortikan ekonomion multlingvan; certigi por la EU-civitanoj propralingvan aliron al EU-reguloj, -proceduroj kaj –informoj.

La raporto memorigas pri studo el majo 2005 pri la starigindeco de EU-nivela centro ("agentejo") pri lingvodiverseco kaj lingvoinstruado (PDF, nur en la angla). Tiu studo konkludis ke necesus starigi aŭ la menciitan agentejon aŭ reton de "centroj pri lingvodiverseco", sed ia agado ĉiuokaze estas nepra.

La Komisiono promesas plibonigi la informadon pri Eŭropa Unio en la lingvoj de la civitanoj kaj igi la retejojn de EU pli multlingvaj. Krome la Komisiono intencas investi pli da mono en esploradon pri manieroj transiri lingvajn barojn helpe de novaj informaj kaj komunikaj teknologioj. La Komisiono ankaŭ planas subteni soci-sciencajn kaj homsciencajn esplorojn pri lingvaj demandoj rilataj al sociaj integrado kaj ekskludo, identeco, politika partopreno, kultura diverseco kaj interkultura kompreniĝo.

La Komisiono aldone proponas starigi altnivelan grupon de sendependaj spertuloj pri multlingveco. La grupo helpu la Komisionon analizi la progreson de EU-landoj en la kampo de multlingveco kaj lingva diverseco, donu freŝajn ideojn kaj subtenon al estontaj iniciatoj de la Komisiono.

Estas antaŭvidataj ministra konferenco pri multlingveco kaj aperigo – post la rekomendoj de la spertula grupo - de plia komuniko, kiu rezultigu proponon de la Konsilio pri agado por multlingveco en EU.

Por esperantistoj
eble kuraĝige estas trovi ĉe la Komisono almenaŭ diagnozon pri la problemo: dum en EU kreskas la nombro de bazlernejanoj kiuj lernas lingvojn, tamen plej ofte temas pri la angla: "la Komisono jam rimarkigis ke la angla ne sufiĉas". Sed la sola ero de la dokumento kun klara rilato al Esperanto estas negativa. Piednoto sur paĝo 3 tekstas: "Kompreno pri aliaj kulturoj venas per lernado de la lingvoj kiuj ilin esprimas; pro tio la Komisiono ne instigas al uzado de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine ne havas kulturajn referencojn"

Similan sintenon spegulas alineo en la rubriko Oftaj demandoj de la nova retejo:

Kial ne alpreni unusolan oficialan lingvon por la Eŭropa Unio? Ĉar tio malebligus al la plejparto de la homoj kompreni kion EU faras. Kiun ajn lingvon oni elektus por tiu rolo, la plej multaj EU-civitanoj ne sufiĉe komprenus ĝin por respekti ties jurajn regulojn kaj uzi siajn rajtojn, nek sufiĉe regus ĝin aktive por mem partopreni en la aferoj de EU. Kaj kiun lingvon do oni elektu?

  • La EU-lingvo kun plej multaj denaskaj parolantoj estas la germana, sed ĝin oni ne uzas vaste ekster Germanio kaj Aŭstrio.
  • La EU-lingvoj kun plej multaj denaskaj parolantoj tutmonde estas la hispana kaj portugala – sed la plejmulto de tiuj parolantoj vivas ekster Eŭropo.
  • La franca estas oficiala lingvo en tri membroŝtatoj, oni ĝin parolas en multaj mondopartoj, kaj grandnombraj lernejoj tra EU ĝin instruas: sed ĝia kono estas multe pli disvastiĝinta en la sudo kaj okcidento de Eŭropo ol en ties nordo kaj oriento.
  • El la lingvoj de EU, la plej vaste konata estas, ĉu kiel denaska ĉu kiel lernita lingvo, la angla: sed lastatempaj enketoj montras ke ankoraŭ nur malpli ol duono de la unia loĝantaro konas ĝin sufiĉe por ĝin uzi.
  • Kion pri lingvo artefarita? Laŭdifine, tia lingvo estas nenies denaska lingvo, kaj vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj.


La ĉefa argumento kontraŭ Esperanto do ŝajnas estas, ke ĝi ne taŭgas kiel lingvo, almenaŭ ne por juraj tekstoj. Tamen ne klaras sur kiaj studoj la Komisiono bazas tian konstaton.

Rilate la kostojn de multlingveco ene de la EU-instituciaro mem, la komuniko precizigas:

"En 2004 la tradukaj kaj interpretaj servoj de ĉiuj EU-institucioj kune kostis 1,05 % de la tuta EU-buĝeto, t.e. 2,28 eŭrojn po civitano kaj po jaro. Por tiu prezo, ĉiuj civitanoj havas kompletan aliron al la tuto de la komunuma leĝaro kaj povas uzi sian rajton komuniki, partopreni kaj esti informataj."

István Ertl, tradukisto ĉe la Eŭropa Revizia Kortumo en Luksemburgio,  komentas:

- Efektive, la kostoj de multlingveco ene de EU-komunikado estas tre malaltaj, aŭ almenaŭ la servo valoras la prezon. Tamen, ĉi tio neniel rilatas al la kostoj - ne nur financaj, sed ĉefe sociaj kaj psikologiaj - de tiu socia multlingveco realiginda en la tuta EU, al kiu la Unio laŭdeklare strebas. Jen ĉi lasta estas la kampo kie Esperanto povus ludi sian veran rolon, kaj tio ideale devus esti same klara por la uniaj decidfarantoj kiel... por la esperantistoj mem.

arkivita en: ,
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2005-12-03 17:23

Cxi tiu nova fiasko de la desuprismo eble povus esti uzata en nia informado? "Esperanto - lingvo tiel bona ke la Euxropa Komisiono malinstigas gxian uzadon!"

Kaj eble ni ankaux korektu la falsan nomon sub kiu la komisiono prezentas sin. Gxi estas euxropunia, ne euxropa. Fakte, ecx la Euxropa Unio ne estas euxropa...

Esperanto evidente restas la dangxera lingvo.

Gunnar Gällmo

msandelin
msandelin diras:
2005-12-03 22:04
El la artikolo:

Rilate la kostojn de multlingveco ene de la EU-instituciaro mem, la komuniko precizigas:

"En 2004 la tradukaj kaj interpretaj servoj de ĉiuj EU-institucioj kune kostis 1,05 % de la tuta EU-buĝeto, t.e. 2,28 eŭrojn po civitano kaj po jaro. Por tiu prezo, ĉiuj civitanoj havas kompletan aliron al la tuto de la komunuma leĝaro kaj povas uzi sian rajton komuniki, partopreni kaj esti informataj."

Kun ĉia respekto al la laboro de István, tamen: mi ne estas ege imponita de la sinteno al demokratio esprimita en la supra citaĵo. Eĉ se la tuta komuna leĝaro estas alirebla en mia gepatra lingvo, multegaj aliaj dokumentoj ne estas. Krome la ebleco "komuniki, partopreni kaj esti informataj" estas en la kunteksto afero de difino. Kiel facile estas ekzemple vivteni efektivan demokration kiam mankas komuna gazetaro? Aliflanke Esperanto ne povus solvi tiun problemon, ĉar la problemo estas EU mem.

Mi ankaŭ volas kun Gunnar Gällmo protesti kontraŭ la alproprigo de Eŭropo, kio tamen daŭre estas nomo de mondoparto, ne de politika kaj ekonomia unio de parto el la landoj.

Maria Sandelin
luisladeira
luisladeira diras:
2005-12-04 19:48

Fakte ne multas la kostoj, tamen plimultghus se EU celus plenumi ghian devon. Malgrau tio mi opinias ke paroli pri kosti de tradukado kaj interpretado, kiel grava kialo por enkonduki Esperanton en EU estas eraro. Tio kontrauagas niajn intencojn, char la elspezoj de EU kun defendo kaj subteno de lingva diverseco chiam pliigus ech kun Esperanto kiel komuna lingvo de EU. Nia celo ne estas anstataui la diversajn lingvojn per Esperanto. Nia celo estas enkonduki Esperanton por defendi lingvan diversecon. Do ni ne parolu pri enspezoj anstatauante la kostojn de tradukado kaj interpretado per E-o, ni parolu pri demokrateco kaj justeco per Esperanto: a) Demokrateco, char Esperanto respektas chiujn lingvojn je sama nivelo, kaj ne perfortas naciajn kulturojn; b) justeco, char Esperanto, kiel neutrala lingvo permesus lernigi chiujn lingvojn de EU en chiuj EU-shtatoj (ne nur la oficialaj lingvoj, ne nur la ekonomiaj gravaj lingvoj). Do, Esperanto, kiel solvo de komunikado inter europaj popoloj devigus lernadon de chiuj europlingvoj en chiuj EU-shtatoj. Kompreneble tio eblus char la komuna lingvo en Europoa Unio ighus grava lingvo en la mondo kaj do oni ne sin devigus nur lerni ekonomiajn gravajn lingvojn. Esperanto au alia neutrala lingvo malfermus pordojn al ceteraj europlingvoj. Mi pensas ke ni devas insisti sur tiu lasta ero. Luís Ladeira

Ombrulo
Ombrulo diras:
2005-12-04 21:06

Ni paroladis pri nia neŭtrala lingvo, kaj forgesis indiki, ke Esperanto efektive ne plu estas tiom absolute neŭtrala. Ĝi ja havas propran kulturon, kaj ne plu estas nur "interkultura". Se ni pli ofte mencius tion, eble ni ankaŭ pli bone kongruus kun la nuna mondo, kaj spertus pli da bona volo. Tamen ĉagrene, ke tio ankaŭ estus la fino de centjara retoriko kaj la komenco de nova analizo de tio, kio dum tiuj cent jaroj fakte okazis al nia lingva komunumo. Ni ne estas nun kiaj en 1887.

ztisljar
ztisljar diras:
2005-12-05 12:00

Mi substrekus ke des pli gravas subteni la bonan preparon de E-D-E por la sekvaj europaj balotoj kiam oni vidas ke la efektiva kontraustaro de EU-politikistoj al Esperanto grade altighas. Ni ja vidis negativan respondon de Figel kaj mi opinias la ekeston de Nova strategia kadro por multlingveco kiun laste lanchis EU-komisiono efektive panika reago de EU kontrau Esperanto - Evidente ili sentas iaspecan ofensivon de Esperantistoj pro pluraj demandoj pri lingva diskriminacio al la EU-komisiono kaj parlamento kaj konsciighis ke necesas kontrauagi. Mi opinias ke la plej grava konkreta kontraureago de esperantistoj devus esti subteno al EDE kaj farighi tiom aktivaj ke EDE reprezentighu en almenau 3 landoj dum la sekvaj balotoj kaj akiru senteble pli da vochoj por montri al la politikistoj ke malantau Esperanto trovighas certa kvanto da vochdonantoj - do certa forto. Politikistoj defendas la nunan lingvan staton en kiu evidentan privilegion havas la angla kaj pretas kontraustari chion kio povus tiun nunan staton endangherigi. Zlatko

gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2005-12-05 18:04

Pli bona reago, laux mi, estus kapti la okazon popularigi esperanton inter tiuj kiuj estas kontraux la brusela imperio kaj Kastelo Euxropo.

Gunnar

shpage24
shpage24 diras:
2005-12-11 00:37

La Europa Komisiono estas kaptata en paradokso: gxi volas instigi la lingvolernadon, kaj konservi fortaj la malgrandajn lingvojn, sen kompreni ke instigi lingvolernadon signifas plejparte anglalernadon, kio minacas la malgrandajn lingvojn, nomitaj la Malpli Uzataj Lingvoj (au pli precize la malpli kaj malpli uzataj lingvoj). Cxar la povraj komisionanoj ne povas decidi pri unu oficiala lingvo, ili apogas la uzadon de cxuj lingvoj, cxiuj 21 lingvoj, egale. Cxu la Unio havas tradukistojn kiuj povas traduki rekte inter, ekzemple, slovaka kaj portugala, estona kaj greka, hungara kaj malta? Evidente ne, cxar dokumentoj tiom prokrastigxas aperi en Malpli Uzataj Lingvoj, ke ofte ili ne plu aktualas. Se tia estas la afero kun nur 21 lingvoj, kio okazos kiam la Unio havos pli da membroj: Turkio, Gruzio, Albanio, Ukrainio? Okazos tio, kio okazas nun. Oni tradukas el estona anglen (au francen, germanen) kaj poste greken. One tradukas el slovaka anglen/francen/germanen kaj poste portugalen. Iiu sugestas do la uzadon de nur tri lingvoj: angla, franca, kaj germana. Tio estus pli traktebla, kaj estas la kompromiso kiun la Komisiono rekomendos. Sed la Malpli Uzataj Lingvoj igxos la Neuzataj Lingvoj. Anstatau tri lingvoj, kial ne nur unu? L angla estas la kutima kandidato, sed "la angla ne suficxas." La angla sxuldas sian gravecon al la potenco de lando ekster Europo. La Europa unio formigxis gravaparte por unigi kaj fortigi la europan kapitalon por konkurenci pli efike kontrau usonaj korporacioj. La konkurenco ankau kreas komunumon, do la europaj elitoj kaj la usonaj elitoj formos unu internacian klason de anglaparolantaj mandarenoj. La angla lingvo estas la vojo al la sexy mondo de la modo, la kino, la popmuziko, kaj al la ricxa mondo de la internacia, altnivela komerco. Pro tio Esperanto sxajnas nepraktika, fola, eksmoda relikvo. Neniu gravegulo, kiu post jaroj de anglastudado finfine lernis gxin, volas komenci studi lingvon kiun iu ajn persono povas lerni en kvarono de la tempo. Al mi ne gravas ke la Unio malakceptas Esperanton. Esperanto ne aspiras esti lingvo de elitoj, kaj mi konsilas ka la E-movado ne tiom atentu au atendu la Europan Union. La Komisionanoj vidas nur du elektojn: la forto regas, au la konfuzo regas. Ili elektis la konfuzon. Alia rimedo--la demokratio regas--estas malmultekosta kaj facila, sed Figel etmense gxin timas kaj mokas.

Dangxerlingve, Scott Page