Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Piron: "Esperanto taŭgas kiel jura lingvo"

Piron: "Esperanto taŭgas kiel jura lingvo"

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-18 21:45
Laŭ EU la ĉefa manko de Esperanto estas ĝia neprecizeco. Almenaŭ tiel ŝajnas laŭ la nova prilingva retejo de EU, kiu konstatas ke "vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj". Claude Piron laboris kiel tradukisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Li pro siaj propraj spertoj opinias ke Esperanto estus pli bona esprimilo ol la nunaj naciaj lingvoj pri juraj aferoj - sed ke ja necesos kelkaj jardekoj por ke la tradicio kompletiĝu kaj firmiĝu.

Ĉu Esperanto estas sufiĉe preciza por juraj celoj? Miaopinie jes, tiom, kiom aliaj lingvoj. Mi de tempo al tempo prizorgis la tradukadon aŭ kontrolis tradukojn en Esperanton de juraj tekstoj (ekzemple antaŭ kelkaj jaroj belga leĝprojekto pri speciala imposto iom simila al la Tobin-imposto)1, kaj neniam konstatis esencan aŭ bazan mankon de la lingvo. Povas manki terminoj, sed tiuj estas facile kreeblaj, se ekzistas taŭga difino. Se EU aŭ UN alprenus Esperanton, terminbanko rapide kreiĝus kaj ampleksiĝus, kaj ĝi funkcius tute kontentige. Longperspektive do Esperanto perfekte taŭgas kiel jura lingvo. Esperanto havas multajn lingvajn trajtojn, kiuj igas ĝin simile taŭga por juraj aferoj kiel la latina siatempe.

Mi partoprenis en la esperantigo de la UN-Ĉarto kaj de aliaj bazaj dokumentoj, kiel la Konvencio pri la Rajtoj de Infanoj. Estis tradukproblemoj, sed ne pli, verŝajne malpli, ol en multaj aliaj lingvoj. Ĝenerale traduko al Esperanto prezentas malpli da gravaj problemoj ol traduko al la franca, ĉar Esperanto estas pli fleksebla sintakse kaj la vortfara sistemo ofte helpas elegante solvi problemon, por kiu la franca povas nur turni sin al multobligado de la vortoj.

La diversaj juraj tradicioj tre diferencas, kaj ofte ne eblas esprimi en difinita lingvo jurajn konceptojn, kiuj disvolviĝis en alia jura tradicio. Kiam mi estis en UN, mi laboris kun ĉina juristo super kelkaj tekstoj, kaj mi povas garantii, ke Esperanto pli taŭgas por okcidenta juro ol la ĉina, tamen oficiala lingvo en multaj organizoj. Mi nun ne plu memoras, kiajn problemojn starigis la ĉina juro. Eble tiurilate Esperanto malpli taŭgus.

La diferencoj inter anglosaksa kaj romia juroj estas gigantaj, kaj kiel tradukisto, ĉefe kiam mi laboris ĉe UN, mi trovis tion treege ĝena. Tiuj diferencoj des pli komplikas la laboron, ĉar la angla lingvo emas elvoki dum la franca emas difini. Tial ofte en anglalingvaj juraj tekstoj koncepto, anstataŭ esti difinita, estas alirata per serio da vortoj, inter kiuj povas esti perfektaj sinonimoj. La jena ne estas vera ekzemplo, sed ofte ŝajnas al mi, ke la angla jura lingvo tiel funkcias. Anstataŭ diri "Kiu ajn aĉetis la menciitajn varojn", la teksto diras: "Any person having bought, purchased, acquired, procured or received against payment the goods, merchandises, wares or articles mentioned therein..." (Pardonu, se mi troigas, sed, nu...).

La angla estas treege malpreciza lingvo. Tion anglalingvanoj ne rimarkas, ĉar ili tuj interpretas laŭ unu maniero sen konscii, ke povas esti aliaj. Ekzemple mi foje rimarkis, ke partoprenantoj en asembleo de Organizo pri internacia civila aviado ne ĝuste komprenis la signifon de la nomo de la organizo, en kiu ili reprezentis siajn respektivajn ŝtatojn. Ili do miskomprenis ĝian juran kompetentecon. Pro la malprecizeco de la angla titolo "International Civil Aviation Organization", ili miskomprenis, ke temas pri "Internacia organizo pri civila aviado", dum fakte la organizo, se legi la statuton kaj kontroli ĝian nomon en aliaj lingvoj, kompetentas nur pri internaciaj civil-aviadaj ligoj, kaj tute ne estas internacia organizo kompetenta pri ĉiuj aferoj rilataj al civila aviado, inkluzive de la enlandaj. Estas multe pli facile en Esperanto ol en la angla eviti tiajn dubsencaĵojn.

Miaopinie Esperanto estus pli bona esprimilo ol la nunaj naciaj lingvoj pri juraj aferoj, sed necesos kelkaj jardekoj por ke la tradicio kompletiĝu kaj firmiĝu.

Claude Piron

1. Temas pri la "Leĝpropono celanta imposti la interŝanĝojn de devizoj, monbiletoj kaj moneroj" proponita la 12-an de marto 2002 (dokumento DOC 1685/001).

arkivita en:
tmoody
tmoody diras:
2005-12-16 15:27

Estas ironie ke oni plendas ke "vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj". Multaj, kiuj kritikas Esperanton diras ke ĝia vortstoko estas TRO ligita al la historio kaj kulturoj de Eŭropaj landoj.

Todd Moody

javergara
javergara diras:
2005-12-17 01:40

Nu, D-ro Tonkin brile atentigis diverstekste ke tia strategio de Zamenhof (per la europa leksiko automate doni historian fonon al la jhusnaskita lingvo) montrighis sukcesa, tute tauga por la unua periodo.

Tamen sur la posta evoluo de Esperanto montrighis kaj farighis preskau hegemoniaj la tendencoj al naturalisma malreguleco kaj neologismemoj franceca (parnasismo, Waringhien, ktp) kaj nun fushe angleca. Piron prave iam kritike skribis pri la "okcidenta dialekto" de Esperanto, kiu kelkfoje vere malhelpas mian taskon kapti simpation al Esperanto flanke de homoj multkulture konsciaj.

Mi plu restas konvinkita ke nun eble pli bezonate ol neniam ni devus serioze ekpensi pri la konveno leksike plitutmondigi la lingvon, lau la spuroj de la iama propono de Tibor Sekelj. Por ke lingvo estu home diverskultura, ne sufichas nomi ghin tia.

José Antonio Vergara (Chilio)

jens
jens diras:
2005-12-18 21:58

Estas tute nature, laux mi, ke Esperanto estas iel "Okcidenta lingvo", cxar gxia cxefa funkcio en la nuna mondo estas plikapabligi homojn revi pri pli egaleca mondo, kie la ne-"Okcidentaj" partoj de la mondo proprafare lernas la nekontesteblajn avantagxojn de la "Okcidento" anstataux esti perforte instruataj pri gxi. Ankaux ne estas strange se ne-Okcidentanoj interpretas Esperanton en sia maniero, tiel ke por neformalaj situacioj ekestas en Esperanto iaj "dialektaj" trajtoj, kiujn oni eble nomos okcidentaj, orientaj, sudaj kaj nordaj, sed ili eble samgrade estas klasaj, generaciaj k.s., cxar Esperanto prosperas en malsimilaj rondoj en malsamaj partoj de la tero.

Oni ne kredu ke la kulturo aux la juro rezidas en la lingvo mem; tiusence oni komprenu la aserton ke "vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj". Oni povus rekte traduki Britan juron en la Francan kaj Francan juron en la Anglan... sed kvankam la tekstoj mem havus sencon, ne havus sencon fari ilin (krom kiel ekzemplojn), cxar la kortumoj kiuj laboros per ili cxiuokaze parolas la lingvon de la originalaj legxoj. Esperantaj juraj tekstoj estas neprajxo por kortumoj kiuj laboras en Esperanto, sed se oni volas rifuzi starigi internaciajn kortumojn laborontajn en la Internacia lingvo, oni povas uzi kiajn ajn pretekstojn. Kiajn ajn! Ili ne bezonas rilati al la realo, cxar koncerne lingvon neniu prenas la realon serioze. Estas sxoke konstati ke la Okcidento, malgraux sia ne senmerita famo de evoluinteco, tiel arogante rilatas al lingvaj demandoj, sed tiel estas.

Jens S. Larsen