Kulturo ne logis esperantistojn
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-07-27 22:44
Tuj antaŭ la Universala Kongreso en Helsinko, Finnlando, post kelkjara paŭzo estis aranĝita Kultura Esperanto-Festivalo. La oka KEF daŭrigis la tradicion komencitan en Uppsala en Svedio 1986. Laŭ Sten Johansson la programo estis pinte elstara. Tamen unu afero mirigis lin: "Ĉu nur cento da esperantistoj en la mondo povas aprezi arte altnivelan unusemajnan festadon de Esperanta kulturo plejparte originala, en simplaj kondiĉoj kun familiara, intima etoso, kie artistoj kaj ĉeestantoj kamarade miksiĝas? Strange!"
Kun artistoj el
deko da landoj kaj cento da partoprenantoj el dudeko da landoj en kvar
kontinentoj okazis la oka KEF, Kultura Esperanto-Festivalo, fine de julio
2005 en Helsinko. Precipe la muzika programo estis pli riĉa kaj elstara ol
iam. Domaĝe ke tia altnivela kultura programo ŝajne logas malmulte da
esperantistoj.
Koncertis Flavio Fonseca el Brazilo kaj Alejandro Cosavella el Argentino, Dolchamar akustike kaj roke, Ĵomart, Nataŝa kaj Karina, Jomo kaj Liberecanoj, Martin Wiese (el Persone), Esperanto Desperado, Timo Väänänen per kanteloj tradiciaj kaj moderna (elektra). Komike kaj profesinivele operis Liisa Viinanen. Ambicie aktoris Teatra Trupo Tuluza. Vivan karaokeon organizis dĵ Kunar kun akompano de la ĉeestantaj bandoj kaj kant(aĉ)ado de kelkaj kuraĝaj festivalanoj.
Arnau Torras prezentis sian komiksarton kaj ĝenerale petolis. El Barato (Hindio) oni invitis Probal Daŝgupta por prelegi kaj gvidi atelierojn. Same faris Jorge Camacho, kiu krome ”aŭtobuŝe” (laŭ lia propra esprimo) kontribuis distre, malferme kaj ferme, Anja Karkiainen, Katja Lampinen kaj Sten Johansson. Pliajn atelierojn gvidis Liisa Viinanen, Mauro Tauzzi-Duhme, Patrik Austin, Kim Henriksen. Multrimede oni do aktivigis la ĉeestantojn al propra kreado kaj agado. Kaj pri ĉio zorgis organiza stabo gvidata de ”la generalino” Riitta Hämäläinen.
Plue: Kim kaj Villads Henriksen mirinde dancis, Arno Lagrange prelegis pri teatro, Flo Martorell revuis lastatempan kreskon en la Esperanta muziko, kaj pluraj festivalanoj aperis en libera tribuno dum la ”malferma fermo”. Finnan kulturon, inkluzive iom nov-epokan ŝamanan seancon, oni prezentis en natura rezervejo.
KEF ĉi-foje okazis en tre taŭgaj ejoj en la urboparto Kallio. Oni manĝis kune kaj loĝis en amasloĝejo, hostelo (gastejo) aŭ hoteloj. Ĉio fluis glate, kaj mi dubas ĉu eblus aliloke trovi simile altnivelan kaj riĉan prezenton de Esperanta kulturo. Krome, je malalta kosto por la aliĝintoj. Kiel kutime, al KEF venis homoj en ĉiuj aĝoj, precipe junaj kaj ”ĵus-junaj”. La lingva nivelo estis plejparte alta.
Sed kie do estas la esperantistoj?
Se oni ne kalkulas homojn en la organiza stabo, nek invititajn artistojn, ĉeestis en KEF-2005 nur deko da finnlandanoj, deko da svedoj kaj manpleno da germanoj. Jen ege malpli ol en la antaŭaj KEF-oj. El Nederlando kaj Baltio neniu, el Pollando du, el la cetera centra-orienta Eŭropo unu.
Eble oni esperis profiti de la fakto, ke UK okazos sekvasemajne en Vilno, kaj poste IJK en Zakopano. Ŝajne tiuj aranĝoj tamen efikis nule aŭ eĉ negative al KEF. Sendube iom influis ankaŭ limigita kaj malfrua reklamado.
Kompreneble KEF ne povus kontentigi ĉiujn. Kiu preferas papagadon de naciaj artistoj okaze engaĝitaj, tiu ne iru al KEF. Nek tiu, kiu ŝatas formalecajn kaj pompajn gvidantojn de publiko krokodilanta kaj pasiva.
Tamen, ĉu nur cento da esperantistoj en la mondo povas aprezi arte altnivelan unusemajnan festadon de Esperanta kulturo plejparte originala, en simplaj kondiĉoj kun familiara, intima etoso, kie artistoj kaj ĉeestantoj kamarade miksiĝas? Strange!
Teksto: Sten Johansson
Fotoj: Sakari Kauppinen
Pli da fotoj en la retejo de KEF

Sed se kelkaj ne povas/volas rezigni la UKon aux aliajn kutimajn arangxojn, plej multaj homoj ne monpovas vojagxi, ecx ne akiri vizon. Mi ja scias ke tio estas teda temo por multaj, sed tamen gxi gravas.
Por situigi la problemon en pli largxa kunteksto, la nuna monda situacio ne helpas. Cxijare neniu gasto anoncigxis al ni hejme, cxu esperantisto cxu alilingvano, kvankam ni aligxis al pluraj gastoservoj.
Elkore
Marielen