24 fenestroj al la Vilna kongreso
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-08-03 21:59
Ne ĉiuj kiuj volis povis partopreni la Vilnan kongreson, kaj multaj certe volus vidi, kiel aspektis en Vilno. Maciej Wnuk el Varsovio faris centojn da fotoj dum la kongresa semajno - de kongresanoj, de la urbo kaj de la ĉirkaŭaĵoj. Li proponas al la legantoj de Libera Folio 24 elektitajn fotojn kun siaj propraj klarigoj.
![]() |
Multaj vojoj estas riparataj direkte al la litova limo. Nun mi scias, por kio iras eŭropaj subvencioj. |
![]() |
Interkona vespero ekstere. Seán Ó Riain, irlanda diplomato kaj Barbara Pietrzak el pola radio. Mi neniam vidis ilin en malbona humoro! |
![]() |
Solena malfermo. Gravuloj sur podio. Tio ion rememorigas al mi. Sed la flago kaj stelo, feliĉe, ne estas ruĝaj... |
![]() |
Amri Wandel prenas akvon. Kaj podio tuj aspektas pli home... |
![]() |
Abduraĥman Junusov el Dagestano (Rusio) kaj Boris Kolker el Kalifornio (Usono). La unua faras grandan laboron sur kampo de homaj rajtoj. La dua verkis faman "Vojaĝon al Esperanto lando" |
![]() |
Esperanto flago ĉe sidejo de liberal-demokrata partio. Specialaj rilatoj? Ne, simple asocio luas oficejon unu etaĝon pli supre. |
![]() |
Dum la nacia vespero estis prezentitaj popolaj kostumoj. |
![]() |
Renato Corsetti kaj Seán Ó Riain. Prezidanto kaj diplomato. Ne pensu ke "malpli alta" signifas "malpli grava". |
![]() |
Turo apud la vilna katedralo. La malnova urbo riĉas je temploj de diversaj religioj kaj konfesioj. |
![]() |
Tri tipoj de urba komunikado. |
![]() |
Placo antaŭ kongresejo estas ĉiam bona loko por renkontiĝoj. |
![]() |
Mi supozis, ke la rendevua tabulo kun mesaĝoj adresitaj per kongresaj numeroj ne plu eltenos konkurencon de sms-oj. Mi eraris... |
![]() |
Koncerto de Bronŝtejn ĉe kandeloj. Unu el la kaŭzoj por reveni al sekva kongreso. |
![]() |
Revo de eldonisto: se ĉiuj samideanoj tiel ŝatus la skribitan kulturon, kiel tiu paro... |
![]() |
Libera Folio kontraŭ 4 lidoj? Aĉeti aŭ ne aĉeti - jen estas demando! |
![]() |
Uwe Joachim Moritz, fondinto de IKEL, retiriĝas el la estraro.
Dankon Uwe, vi faris gigantan laboron! |
![]() |
Manĝi litove. Al mi bongustis. |
![]() |
Komerca centro vid-al-vide de kongresejo estis ofta loko de niaj tagmanĝoj. |
![]() |
Ekskursa tago. Trakai. Vendistinoj de memoraĵoj kverelis inter si pole kaj ruse. |
![]() |
Iuj planas jam revenan vojon. Mi helpas trovi kampadejon en Varsovio. |
![]() |
Bronŝtejn sukcesas kantigi homojn ie ajn. |
![]() |
Nigrulo, blankulo, oranĝulo. Muziko unuigas. |
![]() |
Internacia vespero. Aĥ, artistoj... |
![]() |
Ankaŭ Handzlik scipovas kantigi la homojn. |
Se vi ŝatas la fotojn de Maciej Wnuk, vi eble volas vidi pliajn? Tiukaze rigardu liajn 100 impresojn de Vilno.
Sed
la subskriboj ne estis legeblaj
bluaj sur rugxa fonto !
bedauxrindege !
BoRo
Nederlando