Handzlik: "La traduka servo de EU ne funkcias"
La unua
esperantisto en la Eŭropa parlamentano, Małgorzata (Margareta) Handzlik,
devis lastmomente ŝanĝi siajn planojn kaj rezigni pri partopreno en la
Universala Kongreso de Esperanto en Vilno. Anstataŭ partopreni la kongreson
ŝi devis veturi al Pollando por partopreni en diskutoj rilate la aŭtunan
elekto-kampanjon en Pollando.
En la marda kunsido de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) Małgorzata Handzlik
estis reprezentita de sia edzo Jerzy (Georgo) Handzlik. Li estis poste
elektita estrarano de la asocio. Komence de la kunsido de EEU Jerzy Handzlik
rakontis pri la lingva situacio en la Eŭropa parlamento.
Laŭ li, 30 procentoj el la eŭropa buĝeto estas uzata por tradukaj
servoj. Tamen laŭ
oficialaj kalkuloj la kosto de tradukado ĉe ĉiuj EU-institucioj kune
estas taksata je 0,8 procentoj el la tuta EU-buĝeto aŭ sume 13 procentoj el
la administraj kostoj. Eĉ tiuj 13 procentoj tamen ja egalas al 807 milionoj
da eŭroj jare, neneglektinda sumo.
Eĉ pli rimakinde laŭ Jerzy Handzlik tamen estas, ke spite la elspezatan
monon la traduka servo ne sukcesas kontentige kaj ĝustatempe prizorgi siajn
taskojn.
- La dokumentoj venas al la oficejo de Margareta ĉefe en la angla. La pola
versio venas aŭ malfrue, kiam ĝi jam ne validas por diskuti, aŭ ne venas
entute, li diris.
Kiam Małgorzata Handzlik pasintsomere estis elektita ano de la eŭropa
parlamento, ŝi ricevis centojn da gratulmesaĝoj en Esperanto, kaj ŝi daŭre
ricevadas mesaĝojn de esperantistoj.
- Dankon pro ĉiuj senditaj mesaĝoj! Preskaŭ ĉiam la samideanoj petis ke ŝi
faru ion en la eŭropa parlamento por Esperanto. La demando estas: kion? Ni
trarigardis la du famajn rezoluciojn de Unesko pri Esperanto. Ili ne donas
ion ajn konkretan, diris Jerzy Handzlik.
Post longa pripensado kaj diskutado kun aktivuloj, Małgorzata
Handzlik konstatis, ke oni devas komenci per malgranda paŝo.
- Eble unu el realismaj celoj kiujn ni povas atingi en eŭroparlamento
estas la enkonduko de universitataj kaj lernejaj Esperanto-ekzamenoj
kaj regulaj stud-programoj, ne devigaj sed fakultativaj, en ĉiuj landoj same
kiel en Hungario. En Hungario ĉiam pli da studentoj elektas Esperanton. Ne
temas pri enkonduko de Esperanto kiel dua lingvo por ĉiuj, ĉar tio tute ne
eblas - nun, diris Jerzy Handzlik.
Jerzy Handzlik rakontis ankaŭ pri la ĵusa renkontiĝo kun Ján
Figeľ, respondeculo de la Eŭropa komisiono pri kulturo kaj
multlingveco.
- Li interesiĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto por plifaciligi la
studon de aliaj lingvoj. Nu bone. Sufiĉas. Eble, se ni sukcesos pri tio,
eble tio helpos al nia afero pli ol dek rezolucio pri sekvaj jubileoj.
La aliaj anoj de la Eŭropa parlamento laŭ Jerzy Handzlik apenaŭ
scias ion pri Esperanto.
- Margareta parolis pri Esperanto kun multaj kolegoj siaj en la parlamento.
Ili tute miras ke ŝi konas la lingvon, ke la lingvo ne mortis. Ili ne volas
kredi ke ekzistas gazetoj en Espranto, kantoj, retpaĝoj. Ili tre miras, kiam
ŝi rakontas pri Universalaj Kongresoj. Iliaj bazaj demandoj estas: ĉu oni
povas skribi esperante? ĉu oni presis iun libron en tiu ĉi lingvo? Ni devas
ilin informi.
Por informi la anojn de la Eŭropa parlamento UEA tra la oficejo de
Małgorzata Handzlik sendis pli ol 700 invitleterojn al ĉiuj anoj de la
parlamento, petante ilin ĉeesti la kongreson en Vilno.
- Ĉirkaŭ 20 deputitoj afable respondis: "dankon, mi ne povas veni", kio
tamen estas bona rezulto, ni ne esperis ke venos io ajn.
Por memorigi la parlamentanojn pri Esperanto, Jerzy Handzlik petis
ke ĉiuj ĉeestintoj en la EEU-kunsido post la reveno hejmen kontaktu ĉiu sian
eŭropan parlamentanon.
- Ne konvinkadu, tio neniel efikos, retmesaĝe sendu unu foton de la
kongreso, kaj eble tri frazojn, ekzemple: mi partoprenis la kongreson de
Esperanto en Vilno. Pli ol 2000 esperantistoj el 60 landoj ĝuis mirindan
etoson sen ajna tradukisto. Vi mankis ĉe ni...
Tiun proponon la multnombraj ĉeestintoj en la malvasta salono Skūpas
renkontis per rido
kaj aplaŭdoj.
Aŭdu la tutan paroladon de
Jerzy Handzlik (wav-dosiero, 3 Mb)
La sonregistraĵon provizis Dominique Couturier.
Foto el la retejo parole_a_tous,
kun permeso
Ne nur la traduka servo ne povas prizorgi siajn taskojn, sed ekzistas ankau aliaj,cxefe financaj problemoj en EU-tion oni povas facile observi lau la aperintaj informoj.
S-ro Jerzy Handzlik kaj lia edzino tute pravas,parolante pri la malfunkciado de la traduka servo.
De la apero de la artikolo gxis hodiau forpasis relative longa tempo sen aldono de komentoj.Kial oni ne alparolis?
Supozeble,ke ankau la averagxkapabla homo tute klare komprenas la kialon,ecx vorton ne dirante pri la kompetentuloj-fakuloj!
Memkompreneble,ju pli da oficialaj lingvoj,des pli da lingvovariantoj,tradukistoj-interpretistoj bezonas por traduki la amason da dokumentoj.
El cxi tio logike sekvas,ke plialtigxas la kostoj/elspezoj,kiuj,unuflanke,post la aligxo de du kandidatlandoj atingas miliardon de euro,aliflanke plimalaltigxas la monsumo por civitanaj celoj.Kiamaniere la altestimata estrararo povos plibonigi la vivkvaliton,kak -kondicxojn de sia civitanaro?
Lau mi jam alvenis la tempo unufoje por cxiam solvi la problemojn-inter ili la lingvajn kaj la financajn -,sed ne prokrastadante gxin,au farante duon- au sxajnsolvojn.
Mi-unu el la civitanoj de la EU -ankau persone sxatus antauenigi nian komunan aferon proponante kiel eble pli rapidan sxangxon de la pensmaniero,do farigxi vera europeero ,pensi kaj agadi racie,celkonscie,ekonomie.