Dobrzyński, Monato kaj Ĝangalo premiitaj en Vilno
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-08-16 21:22
Sabate matene okazis la solena fermo de la Vilna Universala Kongreso de Esperanto. Kiel kutime, en la solena fermo de la kongreso oni anoncis la ricevantojn de diversaj premioj kaj subvencioj. Inter la premiitoj
estis la retejo Ĝangalo, la nova honora membro de UEA Roman Dobrzyński, la eldonisto Ulrich Becker kaj la periodaĵo Monato. La plej grandan premion, 500.000 japanajn enojn, ricevis agado de UEA mem.

Kiel kutime, en la solena fermo de la kongreso oni anoncis la ricevantojn de diversaj premioj kaj subvencioj. La "esperantistan pacpremion", premion Deguchi, ricevis la internacia magazino Monato, kiu laŭ la motivigo jam de kvarona jarcento permesas al esperantistoj kompreni okazaĵojn el la vidpunktoj de lokanoj, kaj tiel kontribuas al egaleco kaj malfermiteco al aliaj landoj. Premion Deguchi financas la religia movado Oomoto kaj aljuĝas la estraro de UEA. La premia sumo estas 2.000 eŭroj.

Fondaĵo Grabowski laŭ sia regularo ĉiujare prenas el sia kapitalo la sumon de 1.150 usonaj dolaroj por aljuĝo de tri premioj konsistantaj el po 700, 300 kaj 150 dolaroj. Ĉi jare la ĉefan premion ricevis la novbakita honora membro de UEA, Roman Dobrzyński (sur la foto), kiu estis premiita pro siaj esperantlingvaj filmoj kaj pro la verko Zamenhof-strato, kaj ankaŭ la eldonisto Ulrich Becker, kies nova eldonejo Mondial jam aperigis plurajn gravajn verkojn. La malpli grandajn subvenciojn ricevis la retejo Ĝangalo "pro pionira laboro, kaj kiel kuraĝigo por aliaj ret-projektoj", kaj la revuo Laŭte.
La trofeon Fyne, per kiu ĉiun duan jaron estas premiata la plej sukcesa landa asocio de UEA, ĉi-foje ricevis Dana Esperanto-Asocio.

Multaj kongresanoj el Vilno jam sabate pluveturis al diversaj postkongresaj aranĝoj. La plej granda el tiuj oni povas konsideri la 51-an Internacian Junularan Kongreson, kiu malfermiĝos en Zakopane en Pollando jam dimanĉe. Al la IJK jam aliĝis pli ol 520 personoj, sed sendube pliaj aliĝos surloke.
Fotoj el la Solena Fermo: Dominique Couturier.
Ulrich Becker