Homoj kun homoj en la Centra Oficejo
Matene la respondeculo de la libroservo, Ionel Oneţ, prezentis novajn
librojn pri plej diversaj temoj. Helpis al li Nora Caragea el
Germanio.
Poste Baldur Ragnarsson, iama vicprezidanto kaj estrarano pri kulturo
de UEA (1980 ĝis 1986), venis por doni impreson pri la islanda lingvo. Laŭ
li, la islanda estas iusence kaj tre malnova kaj tre nova lingvo. Fine de
sia prelego li akompanis sian publikon tra la unuaj linioj el fama islanda
poemo.
En dua prelego Baldur Ragnarsson demandis sin, ĉu entute ekzistas
Esperanto-kulturo. Al multaj la demando povas ŝajni radikala, sed Ragnarsson
estis preta akcepti ĝin kaj formuli profundan respondon, rerigardante al la
tempo kiam li mem kiel deksesjarulo lernis Esperanton.
En la lernejo li tiam jam studis la danan, francan, anglan, germanan kaj
latinan, kaj kompreneble ne ĉiuj plenkreskuloj bonvenigis lian amon por nova
lingvo. Tamen, oni ja ne malhelpis lin kaj agnoskis ke Esperanto povas esti
"bona mensa gimnastiko" - sed nur tio. Poste li mem ja tamen uzis Esperanton
ne nur por mensa gimnastiko. La prelegoj de la elstara esperantlingva poeto
Baldur Ragnarsson eventuale aperos broŝurforme ĉe UEA.
Ziko
Marcus Sikosek ricevis la taskon kaj ŝancon, kiel bibliotekisto de UEA,
verki libron pri la centjara historio de la Universalaj Kongresoj. (Tiun
libron ni recenzas en aparta
artikolo.) Li dufoje prezentis ĝin en vigla stilo, kia estas la
libro mem. Li ankaŭ voĉlegis kelkajn anekdotojn, ekzemple pri intervjuo kun
Marianne Vermaas okaze de UK Hago 1964 en la tiam kaj nun plej populara,
tablojdeca taggazeto De Telegraaf. La intervjuo, se legi ĝin per
nunaj okuloj, estas io klare seksisma.
Ziko montris afiŝojn el antaŭaj epokoj, fotojn kiuj jes aŭ ne eniris la
libron, malfermis arkivajn skatolojn el 1933 kaj 1960 kaj interalie montris
la dokumentujon de la Universala Kongreso en 1933, kiun vi vidas sur
nia foto. En la lastaj dek minutoj de la tagmeza prezento Ziko intervjuis
antaŭ la 25-kapa publiko Glauco-n Pompilio, italon el Japanio, kiu estis
Konstanta Kongresa Sekretario de la jaroj 1961-1969.
La verko Sed homoj kun homoj aperis en 1200 ekzempleroj, el kiuj 400
ekzempleroj binditaj kaj do pli kostaj - tamen la binditaj pli bone vendiĝis
en la Mf Tago ol la broŝuritaj.
Posttagmeze okazis vidbendaj prezentadoj. "Litova kalendaro" rilatis
al la kongreslando, kaj la vidbenda intervjuo kun Reinhard Selten montris la
Esperantan kaj la ekonomik-profesoran flankon de la nobelpremiito.
En la posttagmeza programo de la libroservo Nora Caragea prezentis la
porinfanajn librojn kies eldonon ŝi prizorgis. La plej freŝa tamen ne estas
porinfana, sed enigma: 100 Zamenhofaj
proverboj enhavas cent tiajn ĉifritajn - la leganto devas "rompi la
kodon".
Speciala
evento de la ĉi-printempa malferma tago estis la florbukeda danko de
Osmo Buller kaj de estraranino Ans Bakker al sekretariino Atie van Zeist,
kiu finos sian deĵoradon fine de majo, post 14 jaroj en la CO. Je la adiaŭo
en la libroservo, la Osmo Buller rakontis pri la jaroj kun ŝi, kiu cetere
pli ofte kunorganizis malfermajn tagojn de UEA ol li mem.
La vendoj de la libroservo dum la ĉi-printempa malferma tago atingis ĉirkaŭ
2.000 eŭrojn. Inter la vizitantoj estis Victor Sadler, ĝenerala direktoro de
UEA de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, eksoficistoj Ina van der Krans,
Francisco Veuthey, István Ertl kaj ankaŭ Pasquale Zapelli, kiu tamen laŭ la
retpaĝo de UEA denove laboras en la Centra Oficejo.
Laŭ raportoj de Ziko M Sikosek kaj István Ertl