Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Nemere en granda hungara gazeto

Nemere en granda hungara gazeto

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-21 22:50
La tre populara hungara taggazeto Népszabadság publikigis ampeksan tekston pri Esperanto, senditan de la konata esperanta verkisto István Nemere. "Mi ploras kaj ridas samtempe, kiam oni mencias Esperanton - aparte ĉe mencio en rilato kun EU", skribas Nemere en sia artikolo.
La artikolo de István Nemere, kun la titolo "Plore kaj ride", estas reago al komentario de Sándor Révész, pli frue aperinta en la sama gazeto. Ni publikigis eltiraĵon el la komentario, kaj poste aperis ĉe lingvo.org plena traduko de la artikolo de Révész. Ni nun aperigas ankaŭ la reagon de István Nemere.


István Nemere

Plore kaj ride


Kiel verkisto kaj kiel homo observanta la socion kaj la politikon el necesa distanco, mi komplete konsentas kun la artikolo de Sándor Révész (Iluzio pri iluzio, 11. majo). Mi mem parolas kaj uzas Esperanton, en ĉiuj vivterenoj, de kvardek jaroj. Multaj el miaj libroj aperis - en tri kontinentoj - verkite en aŭ tradukite al Esperanto. De kiam la internacia verkista asocio PEN agnoskis Esperanton kiel literaturan lingvon, estas scieble ke oni povas ĝin same kultivi je arte plej alta nivelo kiel je la nivelo de sciencoj aŭ de la ĉiutaga vivo.

Mi ploras kaj ridas samtempe,
kiam oni mencias Esperanton - aparte ĉe mencio en rilato kun EU. Kiam rimarkos la respondeculoj ke nuntempe 30 procentoj de la komuna buĝeto estas uzataj por la krom-elspezoj kiujn kaŭzas multlingveco? [Eraro. Vidu noton 1] La angla lingvo ne donas solvon, parte ĉar kiel lingvo ĝi ne taŭgas por internacia rolo (diverĝoj inter skribo kaj elparolo, prononcmanieroj inter si malproksimaj laŭ geografiaj regionoj, ege malfacila gramatiko ktp), sed ankaŭ ĉar ĝia uzo donas maljustan avantaĝon al tiuj ĉ. 450 milionoj (kaj ne pli) da homoj kiuj ĝin uzas kiel lingvon gepatran.

Por la parolantoj kaj instruantoj de la angla, estas enorma  negoco trudi sian propran lingvon al aliaj centoj da milionoj. Estus jam tempo rimarki ke 94 procentoj de la monda loĝantaro ĉiel ne lernos la lingvon de 6 procentoj. En ĉiu minuto naskiĝas ĉi-monde 200 infanoj, el kiuj 186 en landoj kie oni neniam parolos la anglan. Tiamaniere - paradokse sed vere - la proporcio de angle parolantoj kompare al la mondanaro malkreskas horon post horo.

Mi ploras kaj ridas samtempe, ĉar ni vivas en freneza mondo, kiu jam tenas la solvon en siaj manoj de ne malpli ol 120 jaroj. Jen lingvo kiun oni konstruis genie, fuŝante nenion dum la konstruado, kaj ĝi eĉ sonas melodie, iom italece. Eĉ homoj sen talento pri lingvoj povas ĝin lerni ene de ses aŭ ok monatoj. Por pli rapidaj progresantoj sufiĉas kvar aŭ kvin monatoj.

Mi do ridas, ĉar mi jam scipovas Esperanton, kiu igis min viziti multajn partojn de la mondo; parolante ĝin mi konatiĝis kun homoj plej diversaj, de azia filozofo ĝis agento de CIA; mi faris en ĝi amdeklarojn, povis partopreni Esperantlingvajn kunvenojn, aperi sur scenejoj, en radio kaj televido; mi ĉeestis kongresojn, fakajn konferencojn, artajn festivalojn, eĉ kunvenojn de sciencistoj, en kiuj ĝi estis parolata de ĉiuj, de nepalanoj kaj argentinanoj, de svedoj kaj japanoj.

Mi ridas legante la statistikan ciferon laŭ kiu en Hungario la tria aŭ kvara plej populara lingvo en ŝtataj ekzamenoj estas Esperanto, rangante eĉ super la franca. Dume mia alia okulo ploras, ĉar mi vidas ke en multaj lokoj de la mondo oni tion ne scias. Milionoj en Azio, Afriko kaj Eŭropo sin turmentas dum jaroj da kursoj pri la angla, kaj neniu informis ilin ĝis nun pri la ekzisto de lingvo multe pli simpla, bela kaj praktika, kiun ĉiu povus lerni ene de kelkaj monatoj.

Ili ne scias ke en EU ekzistas premgrupo pri Esperanto, en kiu - ĉu imageble? - ĉefrolas anglalingvanoj, kaj ke 20 procentoj de la EU-parlamentanoj subskribe aliĝas, jaron post jaro, al listo subtenanta Esperanton. [Vidu noton 2] Se ĉi tiu lingvo estus enkondukita, ni povus preskaŭ tuj adiaŭi la problemojn kaj nekredeblajn kostojn de multlingveco. Ĝis kiam ni daŭrigos plori, kaj nur plori?

Népszabadság, 28 majo 2004. El la hungara tradukis István Ertl



Notoj de la tradukinto

1. Nur ĉ. 4.5% de ĉiuj elspezoj el la EU-buĝeto en 2003 koncernis la administrajn kostojn mem, el kiuj siavice 13% (do, 0,6% de la tuta EU-buĝeto, nome ĉ. 600 milionoj da €), rilatis al la lingvaj servoj. (Fonto: "La eŭropaj institucioj alfrontos la defiojn de la plilarĝigo sen eksplodo de la administraj kostoj", gazetara komuniko de la Komisiono, 28/04/2004)
En 2003 la tutjara kosto de tradukado kaj interpretado ĉe ĉiuj EU-institucioj kune egalis al ĉ. po €2.55 por ĉiu EU-civitano. (Fonto: Ĝenerala Direkcio pri Tradukado)

2. Fakte, Germain Pirlot (kaj lastatempe Claude Longue-Épée) kolektas deklarojn de eŭropaj parlamentanoj kiuj esprimis ian simpation aŭ almenaŭ ne-kontraŭecon al Esperanto. La uzata formulo, por kiu EU-parlamentanoj donas sian subtenon, ŝajne estas ke "Esperanto povus iel helpi por plifaciligi kaj plirapidigi la lingvan komunikadon en Eŭropa Unio, en reciproka respekto de la lingvo, de la kulturo, de la digneco de ĉiuj, apud la aliaj lingvoj" (vidu jen).
arkivita en: