Simpozio proponas ke EU konsideru Esperanton
En nekutime
prestiĝa ĉirkaŭaĵo, en la litovia parlamentejo, okazis la kvara
Nitobe-simpozio. La simpozio, organizita tuj post la Universala Kongreso de
Esperanto en Vilno, kolektis aron da mond-renomaj sciencistoj kaj politikistoj por diskuti la lingvopolitikajn aspektojn de la disvastiĝo de
la Eŭropa Unio.
La Nitobe-simpozio estis aranĝita en la parlamentejo, ĉar unu el la
kunorganizantoj de la simpozio estis la litova parlamenta komitato pri
Eŭropaj aferoj. Tial la parlamento senpage disponigis salonon kaj aliajn
ejojn kaj provizis aliajn valorajn servojn. Krome la prezidanto de
parlamenta komitato invitis por solena vespermanĝo la plej gravajn
partoprenantojn de la simpozio. La aliaj kunorganizantoj de la simpozio
estis Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-problemo (CED),
la Universitato de Vilno kaj la Litovia Akademio de sciencoj.
La Nitobe-simpozioj estas unikaj, ĉar en ili neesperantistaj fakuloj pri
lingva politiko renkontiĝas kun pintaj reprezentantoj de la Esperanto-movado
en aranĝo organizata kunlabore kun nemovadaj institucioj.
La Nitobe-Simpozioj portas la nomon de Nitobe Inazô
(1862-1933), asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu vizitis
Universalan Kongreson de Esperanto kaj raportis pri siaj pozitivaj spertoj.
La unua Nitobe-Simpozio okazis en Prago en 1996. Posta simpozioj okazis en
Berlino (1999) kaj Pekino (2004).
En la fina dokumento de la ĉi-jara simpozio la partoprenantoj planis
alvoki la Eŭropan Union konsideri uzon de Esperanto. "Necesas paroli pri
alternativaj vizioj por la lingva estonto de la Eŭropa Unio, inkluzive de la
konceptoj de lingva egaleco kaj kvalita komunikado. Indas diskuti pri la
ebla rolo de Esperanto", la litovia novaĵ-agentejo ELTA citas la proponitan
rezolucion de la simpozio. La definitiva teksto de la dokumento ankoraŭ ne
estis publikigita, kaj ŝajne aperos nur, kiam ĉiuj partoprenintoj estos
aprobintaj ĝin.
Inter la partoprenintoj de la 4-a Nitobe-simpozio estis parlamentanoj el
pluraj novaj landoj de la Eŭropa Unio, speciale invititaj de la litova
parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj. Partoprenis la seminarion ankaŭ la
konata sciencisto Robert Phillipsson, kies ampleksa verko Ĉu nur-angla Eŭropo
pasintjare aperis en esperanta traduko.
- Estis
diversmaniere tre vigla konferenco, kaj ĝi efektive kree aliris plurajn el
la centraj punktoj de la eŭropa lingva politiko, kvankam evidente ekzistas
malsamaj opinioj pri tio, kiuj estas la problemoj, eĉ ne menciante la
eventualajn solvojn. Ankaŭ ĉeestis sufiĉe da homoj kun diversspecaj spertoj,
tiel ke la diskutoj estis riĉigaj. Bedaŭrinde ne estis sufiĉe da
politikistoj, sed ne eblas atendi tion meze de la somero. Mem mi devis
forveturi, kiam la fina komuniko ankoraŭ ne estis tute preta, komentas
Robert Phillipson al Libera Folio.
Inter la neesperantistaj partoprenantoj de la seminario estis ankaŭ la iom
konata franca lingvodefendanto Charles Durand, kies franclingva festparolado
[esperanta traduko jen] en la
Universala Kongreso de Gotenburgo instigis debatojn pri la dezirindeco de
proksimaj kontaktoj inter la Esperanto-movado kaj la diversaj lingvodefendaj
movadoj, el kiuj multaj havas klare naciismajn tendencojn.
La gazetaran konferencon de la simpozio ĉeestis pluraj ĵurnalistoj
de gravaj litoviaj amas-komunikiloj, rakontas Povilas Jegorovas.
- La litovaj amaskomunikikiloj vaste informis kaj pri UK kaj pri Nitobe.
Sed dume mi ne havas superrigardon pri tio. Estis informoj kaj en litovaj
televidoj, kaj en radioj, en gazetaro, en la retgazetoj, estis dissenditaj
informoj de litovaj novaĵagentejoj kaj simile.
La
novaĵ-agentejo ELTA en vaste publikigita artikolo citas Ivo Samson, konatan
slovakan esploriston pri internacia politiko, kiu partoprenis la
Nitobe-simpozion. Laŭ li, la Eŭropa Unio bezonus komunan lingvon, sed ne
eblas elekti por tiu rolo iun el la nunaj lingvoj de EU, ĉar tio
endanĝerigus la lingvan egalecon.
Laŭ la sama artikolo, titolita "Lingvistoj proponas uzon de Esperanto en
institucioj de EU", la partoprenantoj de la Nitobe-simpozio komune
konstatis, ke la Eŭropa Unio, kiu lastatempe kreskis de 15 al 25 landoj, ĝis
nun ne povis solvi la politike senteman lingvoproblemon.
Pli pri la Nitobe-simpozio en la retejo de Esperantic Studies
Foundation.