Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Detlev Blanke: "TEC ne estis fiasko"

Detlev Blanke: "TEC ne estis fiasko"

de Redakcio Laste modifita: 2005-04-24 19:13
Detlev Blanke, unu el la kunaktivintoj de la Terminologia Esperanto-Centro de UEA, konsentis rakonti al la legantoj de Libera Folio pri la stato de TEC, kies retejo nun estas mortanta. "Iuj rigardas la Terminologian Esperanto-Centron plena fiasko. Tio ne estas ĝusta. TEC havis kelkajn rezultojn, tamen ne realigis la nerealisme starigitajn tro altajn celojn", skribas Detlev Blanke, kaj skizas eblan strukturon por nova retejo.
Pri la Terminologia Centro de UEA (TEC) ekzistas malmulte da scio. Lige al la malfunkciigo de la TEC-retejo eble estas utile iom klarigi pri TEC kaj fari kelkajn proponojn por la estonteco.

Unu el la taskoj de la “Sekcio Teknikaj Vortaroj” de la Akademio de Esperanto (AdE) estas la aprobo de fakvortaroj. La nova direktoro de la sekcio estas la terminologie sperta franco Marc Bavant, kiu antaŭ nelonge publikigis kelklingvan vortaron pri matematiko. Tio eble donas esperon.

La “aprobo” de faka vortaro, ĉu flanke de AdE ĉu de alia institucio, eblas laŭ du aspektoj:
  • prijuĝo de la faka vortaro laŭ ĝenerale lingvaj vidpunktoj (fundamenteco ktp.)
  • prijuĝo de la faka vortaro laŭ tio, kiom ĝi aplikas la internacie (ekster Esperantujo) ĝenerale akceptitajn terminologiajn principojn (lanĉitajn de Eugen Wüster; normigitajn per ISO/TC 37 ).
Pri la dua aspekto la Akademio de Esperanto en la pasinteco ne okupiĝis, kvankam laŭ mi ja devintus. Pro tio en 1985, post prepara fazo kaj ĉefe laŭ la iniciato de Wera Blanke, fondiĝis TEC.

En la “Baza principaro de TEC”, rezulto de internacia diskuto, oni povas legi interalie, ke:

“bona terminologia laboro por Esperanto:
a) estas kolektiva kaj internacia
b) konsideras kaj utiligas antaŭajn laborojn kaj rezultojn
c) aplikas la terminologiajn principojn kiuj baziĝas sur la esploroj de E.Wüster
d) evitas kreadon de nova vorto, se jam ekzistas taŭga nomo por la nocio
e) respektas la internacian lingvo-uzon de Esperanto
f) indikas etnolingvajn ekvivalentojn nur, se ili baziĝas sur fidinda difino, kaj respondecas pri ili kompetenta fakulo kiu hejmas en la koncerna lingvo.


Aparte la punktoj c) kaj f) por multaj kreantoj de fakvortaroj estas nekomprenataj aŭ ignorataj. La aliaj postuloj ŝajnas memkompreneblaj, kvankam ankaŭ ofte a), b) kaj d) ne ĉiam estas sufiĉe konsiderataj.

Iuj rigardas la Terminologian Esperanto-Centron plena fiasko. Tio ne estas ĝusta. TEC havis kelkajn rezultojn, tamen ne realigis la nerealisme starigitajn tro altajn celojn. Por ne komplike devi refondi TEC, se montriĝos bezono, ĝi “pendis/-as”. Konsulto-pretuloj estis/-as Wera kaj Detlev Blanke.

La teksto de Wera Blanke “Terminologia Esperanto-Centro: spertoj, problemoj, perspektivoj” en la KAEST-volumo 1999 (p. 140-147) bone resumas la temon. Laŭpete mi sendos la dosieron.

La ĉefaj rezultoj de la TEC-agado estas jenaj:
  • Certasence temas pri daŭrigo de la laŭdinda laboro de kelkaj homoj, i.a. de Eugen Wüster ĝis Rudolf Haferkorn, (kaj, kvankam ne senkritike, ankaŭ de Rüdiger Eichholz) kaj per tio (re)konsciigo de la movado pri la graveco de modernaj fakvortaroj, kompilendaj surbaze de terminologiaj principoj (aperis diversaj strategiaj artikoloj).
  • Estiĝo de kelkaj modelaj terminaroj, pli malpli influitaj de TEC (i.a. de forstistoj; sed ankaŭ la kompreno de terminologiaj principoj ĉe la faklingve delonge aktivaj fervojistoj).
  • Estigo de bonegaj kontaktoj al la ĉefa monda Internacia Informa Centro pri Terminologio (fondita de Wüster: "Infoterm" en Vieno) kaj partopreno en neesperantistaj konferencoj kun bonega ekstera efiko, publicaĵoj ktp. (i.a. ProCom 1998, vidu Esperanto 10/98). Ankaŭ la forstistoj kaj fervojistoj trovis altan agnoskon en neesperantistaj fakaj medioj.
  • Remalkovro de la graveco de Eugen Wüster, ne nur kiel fondinto de la moderna terminologio-scienco (ekster Esperantujo!) , sed ankau kiel elstara esperantologo/ leksikografo, interlingvisto. Aperis diversaj studoj pri lia verko.
  • Aperigo de konciza “kuirlibreto” pri farado de terminoj de la internacie renoma finna specialistino H. Suonuuti (1998): Terminologia gvidilo. (Traduko el la angla). Havebla ĉe UEA.

Estontaj defioj (laŭ Wera Blanke en sia eseo, jam menciita ĉi-supre) estas jenaj:
  • Kreo de bibliografio pri ĉiuj fakvortaroj (Tio bone funkcias-DB)
  • Terminologia utiligo de ĉiuj gravaj faktekstoj (libroj, revuoj, arkivaĵoj)
  • Konservado de kiom eble plej multaj faktekstoj sur elektronikaj registriloj, por disponi pri konvenaj korpusoj por terminologia kaj leksikografia laboroj
  • Planado kaj realigado de novaj fakvortaroj dekomence kiel datumbankoj
  • Motivado de sciencistoj ene de la Esperanto-komunumo por pli intensa faka publikigado kaj terminologia aktivado
  • (Re)konstruado de laborkapabla terminologia institucio por Esperanto (ĉu TEC aŭ alia), konsiderante la teoriajn ekkonojn kaj praktikajn spertojn de neesperantistaj internaciaj terminologiaj institucioj (aparte ISO/TC 37, Infoterm, TermNet), krome de esperantistaj institucioj kiel ISAE, AdE kaj TEC.
Kvankam ĉiam denove en la Komitato de UEA kaj aliloke oni postulis la revivigon de TEC, ĝis nun ne montriĝis vere laborpretaj (kaj -kapablaj) homoj kun eltenemo. Montriĝis, ke foje aperas (fake) laborkapablaj, sed ne laborpretaj homoj. Kaj same foje aperis laborpretaj homoj, kiuj tamen ne estis fake sufiĉe kompetentaj kaj eltenemaj. Jen, esenca dilemo de la Esperanto-movado en multaj kampoj !

La elektronikaj rimedoj sugestis la revivigon de TEC per retejo. La dankindaj provoj de brazila esperantisto pro diversaj kialoj ne povis sukcesi.

Tamen, estas espero, ke modernigita (kaj nepre modernigenda) AdE ja komprenos kaj laŭe agos.Tiam TEC povus fariĝi integra parto de la Sekcio Teknikaj Vortaroj (= Faka lingvo) de AdE.

Pro tio ne ĉesu la provoj restarigi bonkvalitan TEC-retejon. Laŭ la faritaj spertoj, mi sugestas kelkajn konsiderojn.

Unue pri teknikaj aspektoj. La TEC-retejo nepre estu ligita al la UEA-retejo. Ĝi estu (sen pasvorto) facile alirebla por ĉiu interesito.  Ĝi ankaŭ estu gvidata/administrata de prizorganto, kiu ne nur estu problemkonscia, kompetenta, laborema ktp. sed ankaŭ teamo-kapabla kaj preta konsiliĝi kun aliaj homoj.

Eble iu “konsila grupeto” povus helpi. Ĝi povus konsisti almenaŭ interalie el la estrarano de UEA por faka agado, la direktoro de la Sekcio Teknikaj Vortaroj (ni diru Faka lingvo) kaj kelkaj aliaj kompetentaj homoj, kiuj laŭ mia scio ekzistas.

La imagebla enhavo de la TEC-retejo povus havi jenajn sekciojn (ĉiam kun utilaj ligoj ktp.):
  • La filozofio de TEC (inkluzive celoj, historio, provoj, rezultoj, eraroj ktp.).
  • Deponejo de elektitaj materialoj: i.a. kontribuoj de diversaj fakuloj, helpiloj (ekz. la “Terminologia Gvidilo” de Suonuuti, la bibliografioj de vortaroj, ISO-normoj, modelaj vortaroj…)
  • Funkciantaj fakaj laborgrupoj kaj iliaj projektoj kun kontaktindikoj.
  • Informejo pri aktualaĵoj (ekz. ofertoj de klerigaj kursoj, seminarioj; novaj publicaĵoj ktp.)
  • Diskutejo pri bazaj aferoj (sed ne pri unuopaj terminoj; tion faru la koncernaj fakaj asocioj), ekz. pri laborprincipoj, subvencioj, eldoneblecoj, impulsoj, pri la daŭra aktualigo de la TEC-retejo mem ktp.

La starigo de la retejo
kompreneble postulas sufiĉe da laboro. Sed se la strukturo funkcias, la aktualigo ne estas tre komplika. Novuloj, serioze interesitoj tuj havus gravegan helpon por orientiĝi, kleriĝi kaj memstare eklabori ktp. Krom tio, se montriĝos intereso, iom post iom ĉirkaŭ la retejo oni eble povos konstrui funkciantan TEC.

La ĉefa malfacilo kompreneble estas trovi taŭgan administranton.

Cetere, pri aktualaj novaĵoj sur la terminologia kampo, en la spirito de TEC, mi klopodas informi en "Informilo por Interlingvistoj" ("IpI"), por fake vere interesitaj senpage havebla ĉe UEA.

Detlev Blanke
dblanke.gil@snafu.de
arkivita en:
Peter
Peter diras:
2005-04-23 22:16
pri la problemoj, kiuj estas fonaj:

“bona terminologia laboro por Esperanto:

a) estas kolektiva kaj internacia
b) konsideras kaj utiligas antaŭajn laborojn kaj rezultojn
c) aplikas la terminologiajn principojn kiuj baziĝas sur la esploroj de E. Wüster
d) evitas kreadon de nova vorto, se jam ekzistas taŭga nomo por la nocio
e) respektas la internacian lingvo-uzon de Esperanto
f) indikas etnolingvajn ekvivalentojn nur, se ili baziĝas sur fidinda difino, kaj respondecas pri ili kompetenta fakulo kiu hejmas en la koncerna lingvo.

Aparte la punktoj c) kaj f) por multaj kreantoj de fakvortaroj estas nekomprenataj aŭ ignorataj. La aliaj postuloj ŝajnas memkompreneblaj, kvankam ankaŭ ofte a), b) kaj d) ne ĉiam estas sufiĉe konsiderataj."

Jen en tiuj kelkaj punktoj evidentas la graveco de daŭre funkcianta institucio kiel TEC, se Esperanto plenumu la rolon de internacia komunikilo kaj komprenilo sen kompromisoj en ĉiuj sferoj, en kiuj tio estas bezonata. Aprobo de Esperanto flanke de politikistoj ne okazos, dume ne grandparto de la entreprenoj kaj loĝantoj uzas ĝin.
La unua utiligo sendube estos rapidigi tradukadon kaj redukti la kostojn kun gajno anstataŭ perdo kvalita. Kiom ni estas for de tio, mi provis klarigi en la artikolo "TEC ne mortos pro manko de retejo" kaj ne deziras ripeti tion.

La spertoj pri la ortografia reformo en la germanlingva sfero montras, ke ne eblas kalkuli kun la respekto de baza demokratiaj reguloj, se registraraj instancoj transprenas taskon rigardatan solvenda - oni konsideras tion perdon de tempo, de (financaj) rimedoj kaj supozebla ankaŭ de persona prestiĉo. Tio same rilatos la ĉisupre menciitajn regulojn, kondiĉajn por protekti la avantaĝojn de la internacia lingvo, se ĝi estus "aprobata" kaj "akceptata" antaŭ ol ni sukcesos plenumi konsiderinde pli grandan parton de niaj hejmtaskoj.

Peter Hauser
Dreieich, Germanio