Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Scienco kiun kreis esperantisto

Scienco kiun kreis esperantisto

de Redakcio Laste modifita: 2005-04-23 20:48
Terminologio estas scienca fako, kiu celas ebligi al fakuloj efikan komunikadon sen miskomprenoj. La celo de terminologio iom similas al la celoj de esperantistoj, kaj tial eble estas nature, ke ĝuste la esperantisto Eugen Wüster estis la kreinto de la moderna terminologia teorio. La Terminologia Esperanto-Centro de UEA estis fondita en 1987, sed ĝi iĝis unu el la viktimoj de la milito en Jugoslavio.
La elirpunkto de la moderna terminologia scienco estas analizo de konceptoj kaj koncept-sistemoj. Por ke scienca termino funkciu, ĝia difino devas montri la lokon de la termino en pli vasta kunteksto.

Terminologio kiel scienca disciplino estis fondita de la konata esperantisto Eugen Wüster en la 1930-aj jaroj.   Wüster poste akiris grandan renomon en sciencaj rondoj. Lian verkon pri normigo en la tekniko poste tradukis al la rusa alia konata esperantisto Ernest Drezen.

La baza verko de moderna terminologio estas la libro de Eugen Wüster Internationale Sprachnormung in der Technik, besonders in der Elektrotechnik (Internacia lingvonormigo en tekniko, speciale en elektrotekniko) aperinta en 1931. Kvardek jarojn pli malfrue, en 1971 Wüster iniciatis en Vieno la fondon de Infoterm, Internacia Inform-Centro pri Terminologio, kiun li gvidis ĝis sia morto en 1977.

Eugen Wüster estis ankaŭ unu el la plej gravaj interlingvistoj kaj esperantologoj. Lia Enciklopedia vortaro Esperanto-Germana, kies unuaj kvar partoj (literoj a-k) aperis jam en 1923, estas en multaj rilatoj ankoraŭ hodiaŭ la plej perfekta enciklopedia vortaro esperanta-nacilingva.

La Terminologia Esperanto-Centro de UEA  ekformiĝis jam komence de la 1980-aj jaroj ĉirkaŭ la tiama Scienc-Eldona Centro de UEA en Budapeŝto. En eldonado de sciencaj tekstoj kompreneble tre gravas la uzo de ĝustaj terminoj, kaj la estiĝo de la Scienc-Eldona Centro generis grandan kvanton da artikoloj, studoj kaj prelegoj ĉirkaŭ terminologiaj temoj. Lige kun tio aktivuloj klopodis krei organizan strukturon kiu ebligus pli vastajn diskutojn pri terminologio kaj povus helpi al unuecigo de la vort-uzo en diversaj landoj kaj fakoj.

Komence temis pri terminologia sekcio de la eldona centro en Budapeŝto. Tamen en 1985, post nur kelkjara ekzisto, UEA nuligis tiun eldonan centron. Tiam la nova terminologia centro subite trovis sin sekcio de nenio.

En 1985 la komitato de UEA decidis, ke devos esti fondita aparta Terminologia Esperanto-Centro de UEA, kaj tiu TEC efektive estis fondita en la jubilea kongreso de Varsovio en 1987. En la fonda kunsido prezidis apud aliaj renomaj fakuloj interalie la tiama prezidanto de UEA Humphrey Tonkin.

Dum kelkaj jaroj ekde 1989 la Terminologia Esperanto-Centro de UEA estis oficiala, paganta membro de la internacia terminologia organizaĵo TermNet. TEC ankaŭ havis propran oficejon en Zagrebo.

La pinto de la aktivado de TEC estis ĝia konferenco dum la Universala Kongreso en Vieno en 1992. En Vieno estis prezentitaj la unuaj eldonaĵoj de TEC, kaj TEC ankaŭ ricevis la prestiĝan subtenon de Infoterm, kies sidejo troviĝas en la sama urbo.

Tamen baldaŭ la milito en la rapide disfalanta Jugoslavio kondukis al la fermo de la nova oficejo de TEC en Zagrebo. En 1992-1993 Jan Pospíšil en Ĉeĥio estis direktoro de TEC, sed poste en la dua duono de la 1990-aj jaroj la aktivado de TEC iom post iom forvelkis.

Plu ekzistas
diversaj terminologiaj aktivadoj ekzemple ĉirkaŭ projektoj de novaj fakvortaroj. Tamen neniu plu kunordigas la agadon aŭ tenas internaciajn kontaktojn kun la neesperantistaj terminologiaj organizaĵoj kaj centroj.

La Terminologia Esperanto-Centro de UEA tamen neniam estis malfondita, kaj en 2004 estis farita provo reaktivigi ĝin. Tiam estis kreita ankaŭ la nova retejo, kiun devis prizorgi komisiito de UEA. Nun tamen la estonteco de la retejo estas neklara.

Pli pri la temo:
Mortas la Terminologia Esperanto-Centro de UEA
Document Action
arkivita en:
Reinaldo
Reinaldo diras:
2005-04-19 06:00
Wüster dividas la honoron esti patro de la terminologia scienco kun la ruso D. S. Lotte (1889-1950). Ambaux, en siaj respektivaj landoj, samtempe okupigxis pri terminologiaj demandoj. Tamen, de la komenco de siaj esploroj, Lotte zorgis (ankaux) pri teoriaj demandoj en terminologio, dum Wüster cxefe okupigxis pri lingva normigo kaj metodologio de terminologia laboro. Nur en la 1970-aj jaroj, Wüster evoluigis la tiel nomatan “Gxeneralan Terminologian Teorion”, la bazo por la laboroj de la Viena Skolo pri terminologio. La wüstera penso same inspiris kaj plu inspiras terminologiajn laborojn en la Esperanto-komunumo. Indas ankaux mencii, ke Lotte kaj Drezen estas gxenerale rekonataj kiel la patroj de tio, kion oni poste nomis “Rusa Skolo” pri terminologio. Kelkaj terminologoj, kiel Guy Rondeau, ecx vidas en Lotte la veran fondinton de la moderna terminologia scienco. Cxiukaze, ne estas dubo, ke Rusio (kaj ne Vieno), pro sia pli realisma kaj sencohava aliro al terminologiaj demandoj, tiam estis en la avangardo de terminologiaj studoj.