Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Vikipedio plej furoras en la esperanta reto

Vikipedio plej furoras en la esperanta reto

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-01-14 22:51
La plej populara esperantlingva retejo dum la jaro 2004 kredeble estis Vikipedio, kun proksimume 3 000 vizitoj ĉiutage. Populara estis ankaŭ Ĝangalo, kies servilo kolapsis tuj post la fino de la jaro pro tro da vizitoj. Ie meze troviĝas la ĉefa retejo de UEA kun 760 vizitoj tage. Malpli popularaj estas la retejoj de SAT kun 22 vizitoj tage kaj de la Esperanta Civito kun mezume 11 vizitoj ĉiutage dum la lastaj du jaroj.

En la plej sukcesa tago post la jarŝanĝo, la 7-an de januaro, Libera Folio havis 357 vizitojn. En alia sukcesa tago, la 4-an de januaro, estis legitaj 976 paĝoj en nia retejo. Mezume ĝis nun en januaro ni havas 228 vizitojn tage, kaj same mezume la vizitantoj legas 637 paĝojn tage.

Tiuj ciferoj ja montras, ke Libera Folio trovis sian legantaron kaj iĝas daŭre pli populara. Se temas pri movadaj novaĵoj, nia retejo estas multe pli vizitata ol ekzemple la paĝoj kun la gazetaraj komunikoj de UEA, kiuj ricevas nur kelkcent vizitojn monate. Tamen, se kompari kun kelkaj alitemaj esperantlingvaj retejoj, nia statistiko neniel estas rekorda - nek rekorde alta, nek rekorde malalta.

Dum la pasinta jaro la plej populara esperantlingva retejo kredeble estis la libera enciklopedio Vikipedio. Ĝia esperantlingva versio ricevadas proksimume 3.000 vizitojn tage, kaj ĝi troviĝas en bona kompanio, ĉar ĝi havas same multajn vizitojn kiel la norveg-lingva Vikipedio. Aliflanke la finnlingva kaj danlingva vikipedioj havas 5.000 vizitojn tage, la pollingva 36.000 kaj la anglalingva vikipedio preskaŭ 400.000 tage.

En aprilo 2003 la kvanto de ĉiutagaj vizitoj al la esperantlingva Vikipedio superis la unuan milon, en januaro 2004 ĝi superis du mil, kaj en februaro 2004 ĝi atingis tri mil. En marto 2004 la mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj estis preskaŭ kvar mil, sed poste la nivelo stabiliĝis je la respektinda kvanto de proksimume 3 000 vizitoj tage.

Alia populara esperantlingva retejo estas la multflanka novaĵ-portalo Ĝangalo, kiu estis fondita en januaro 2003. Septembre 2004 Ĝangalo anoncis pri nova rekordo, pli ol du mil vizitantoj dum unu tago, kaj en la unua semajno de januaro 2005 la retejo eĉ kolapsis pro tro multaj vizitoj.

- Ni havis, ekde la 30-a de decembro, tute neatenditan kreskegon de nia vizitantaro - de averaĝe 1.500 vizitantoj tage (kun pintoj de 2.500 tage), Ĝangalo subite atingis 4.000, post 5.500 kaj fine 6.500, ene de kvin tagoj... Ankoraŭ ne klaras la kialo por ĉi tiu subita enveno de vizitantoj en nia sistemon, sed fakto restas fakto, rakontas Flavio Rebello, la fondinto de la retejo, kiu nun laboras por restarigi la sistemon en pli stabila formo ekde la 12-a de januaro.

Tiel subita kresko en la kvanto de la vizitoj kredeble havas aliajn kaŭzojn ol ke subite kvarobliĝis la kvanto de esperantistoj kiuj interesiĝas pri Ĝangalo. En la reta diskutejo SCE la signaturo "dominik" esprimis dubojn pri la subite kreskinta populareco de Ĝangalo:

- Ilia klarigo estas iom nebula - se temus pri normala kresko de nombro da vizitoj, ili ne rifuzus aliron al sia servilo - mi forte suspektas ke temas pri pirata atako, kian bedaŭrinde suferas multaj retserviloj - miaopinie oni tiakaze ne devus bombasti pri "subita sukceso ĉe la publiko" - aliflanke mi esperas ke Ĝangalo baldaŭ sukcesos reenekraniĝi, ŝi skribis.

Vespere la 12-an de januaro Ĝangalo kiel promesite reaperis en la reto post kvartaga paneo. La subita salto en la kvanto de vizitoj al Ĝangalo en la lastaj tagoj povas esti kaŭzita de iu teknika aŭ alia reta kaprico, sed la statistiko de la pasinta jaro montras, ke efektive ankaŭ la mezuma populareco de la retejo daŭre kreskas.

Ne kreskanta, sed ja stabila, kvankam je multe malpli alta nivelo, estas la populareco de la retejo de UEA. Fine de la pasinta jaro la ĉefa retejo de la asocio havis mezume 760 vizitojn ĉiutage. Dum la tuta novembro 2004 la retejo de UEA ricevis 22.754 vizitojn, sed granda parto de la vizitantoj neniam rigardis iun paĝon krom la enirpaĝo, kiu enhavas malmultajn informojn.

- Mi observas la fenomenon jam de kelkaj jaroj. Supozeble multaj venas al nia paĝaro erare aŭ hazarde. UEA.ORG estas tro bela adreso. Ekzistas ankaŭ certa fluo de robotaj vizitoj, ankaŭ skanado de rompemuloj. Tiujn oni povas sufiĉe klare distingi, rakontas Andrej Grigorjevskij, kiu multe laboras pri retaj projektoj de UEA.

- Kutime mi atentas nur la vizitojn al konkretaj internaj partoj: ekzemple dum la lastaj monatoj tre populara estis Betula Folio - neatendite por mi. Ĝin ŝajne elŝutis preskaŭ milo da personoj, aldonas Andrej Grigorjevskij.

La retejo de UEA fakte ne estas nur esperantlingva, kaj la statistikon evidente signife altigas neesperantistaj vizitantoj. Dum novembro 2004 la plej populara paĝo en la retejo de UEA estis anglalingva informpaĝo kun sume 925 vizitoj. Poste venas la sekcio pri kongresoj, kun 915 vizitoj, kaj poste la sekcio Kio estas UEA kun 890 vizitoj. Poste sekvas denove anglalingva paĝo pri UEA kun entute 872 vizitoj.

Inter la plej popularaj paĝoj de uea.org estas ankaŭ franclingva inform-paĝo pri UEA kun 558 vizitoj dum novembro, hispanlingva informpaĝo pri UEA kun 491 vizitoj, alia hispanlingva informpaĝo pri Esperanto kun 459 vizitoj, ruslingva informpaĝo pri UEA kun 440 vizitoj kaj portugallingva informpaĝo pri UEA kun 376 vizitoj. 277 fojojn estis legita la paĝo kun la gazetaraj komunikoj de UEA. 135 vizitojn atingis dum novembro la ĉefpaĝo de la reta muzeo de UEA.

Andrej Grigorjevskij atentigas, ke uea.org estas nur unu el la retejoj de UEA, kvankam la ĉefa.

En tute alia klaso ol la ĝis nun menciitaj retejoj troviĝas tiu de Sennacieca Asocio Tutmonda. La ĝis nun menciitaj ciferoj estis produktitaj per la fidinda statistika programo Webalizer, kaj la ciferoj de SAT ne estas rekte kompareblaj. Tamen estas interese konstati, ke laŭ la kalkulilo kiu troviĝas en la enirpaĝo de SAT, tiu paĝo ekde novembro 2002 ĝis decembro 2004 havis 16 402 vizitantojn. Tio iĝas mezume 22 vizitoj tage. Tamen la paĝo de SAT estas duoble pli populara ol tiu de la Esperanta Civito.

La Civito lastatempe ŝajnas neglekti sian retejon. Tio evidente montriĝas ankaŭ en la vizit-statistiko. Laŭ kalkulilo en la enirpaĝo venis 8 602 vizitantoj al la Civita ejo post la 1-a de novembro 2002, alivorte mezume 11 vizitantoj tage. La enhavo estis laste ŝanĝita en oktobro 2003, laŭ informo kiu aperas en la enirpaĝo. Tamen efektive ankoraŭ en julio 2004 estis enmetita la tiam freŝa Heroldo Komunikas n-ro 241.

Post tio nenio ŝanĝiĝis en la retejo dum duonjaro. Tamen tuj post la publikigo de ĉi tiu artikolo subite en la retejo de la Civito samtempe aperis la 15 lastaj numeroj de HeKo. Sekve oni povas konstati, ke iu el la respondeculoj kuraĝas legi Liberan Folion, kvankam la redaktoro de nia bulteno estis deklarita persona non grata.

Supozeble pli populara
ol SAT aŭ la Civito estas la Reta Vortaro. Tamen ne facilas scii, kiel populara ĝi efektive estas.

- Ne, ni ne kalkulas la vizitojn, rakontas Wolfram Diestel, unu el la ĉefaj respondeculoj de Reta Vortaro.

arkivita en:
pajo
pajo diras:
2005-01-14 13:48
La komparo de la uzo de Vikipedio en Esperanto kaj la norvega iom koincidas kun mia hazarda esploreto antaux unu monato pri la kvanto da artikoloj en unuopaj lingvoj de Vikipedio. La absoluta kvanto de 18.000 artikoloj en Esperanto metas gxin je 12-a pozicio inter cxiuj uzataj lingvoj. Tamen se oni komparas la nombron de parolantoj de iu lingvo kaj la nombron de la artikoloj oni trovas ke la angla neniel estas en la unua pozicio. 400.000 artikoloj en la angla kaj proksimume 400 milionoj de anglalingvaj denaskuloj montras la rilaton: 1 artikolo je 1000 personoj. En la unuaj pozicioj estas gxuste la skandinavoj cxe kiuj tiu rilato estas 1 artikolo je 150-300 lingvoparolantoj. Se ni taksas ke ni havas cxirkaux 2 milionojn da esperantistoj tiam ni havas la unuan pozicion (1 artikolo je 110 parolantoj). Komparante tion kun la uznombro (esperantistoj:3000 en unu tago samkiel norvegoj kaj la danoj iom pli:5000) de skandinavoj, ni vidas similecon. La uznombro en tiuj landoj similas al tiu de esperantistoj kaj estas meze pli granda ol la uzo en la angla.
Zlatko Tisxljar