La eternaj neologismoj (eseo - parto2)
Pli konata kategorio de vortparoj estas la tielnomataj neologismoj, kiuj sence duobligas mal-vortojn. Jam Zamenhof, Grabowski kaj aliaj pioniroj ekuzis tiaspecajn neologismojn, kiuj tamen poste oficialiĝis kaj en kelkaj okazoj estas uzataj pli ofte ol la koncerna mal-vorto. Poste, en la 1930aj jaroj, Kalocsay estis grava kontribuanto al tiu speco de vortoj.
Jen mi prezentas tabelojn kun kelkaj konataj vortparoj kaj la nombro de Interretaj trafoj en marto 2002 kaj januaro 2005 plus la nombro de aperoj en Tekstaro de Esperanto. Mi grupigis la vortojn laŭ sukceso de la koncerna neologismo. Supre aperas ”la neologismoj kiuj venkis”.
Sube sekvas kelkaj, kiuj estas uzataj preskaŭ same ofte kiel siaj mal-vortoj.
Vorto | Tekstaro | | Interreto | |
-1940 | 1940- | 2002 | 2005 | |
Venkintaj neologismoj | ||||
Humida | 0 | 23 | 409 | |
Malseketa | 0 | 5 | 103 | |
Stulta | 64 | 194 | 440 | 4480 |
Malsaĝa | 278 | 25 | 76 | 1180 |
Malsprita | 26 | 8 | 20 | 106 |
Kvereli | 12 | 41 | 50 | 221 |
Malpaci | 29 | 2 | 21 | 89 |
Strikta | 17 | 55 | 170 | 921 |
Malvasta | 74 | 37 | 185 | 863 |
Egale uzataj neologismoj | ||||
Obstaklo | 3 | 53 | 83 | 383 |
Malhelpo | 76 | 38 | 100 | 493 |
Magra | 2 | 32 | 94 | 345 |
Malgrasa | 84 | 15 | 103 | 432 |
Pigra | 0 | 56 | 52 | 180 |
Maldiligenta | 55 | 16 | 43 | 163 |
Mallaborema | 20 | 10 | 42 | 167 |
Ĉipa | 0 | 3 | 991 | |
Malmultekosta | 1 | 64 | 933 | |
Trista | 6 | 83 | 132 | 1180 |
Malgaja | 372 | 155 | 269 | 1690 |
Malĝoja | 626 | 96 | 69 | 796 |
Tria grupo enhavas kelkajn vortojn, kiuj iom uzatas, precipe ĉar ili akiris propran nuancon, kvankam ili tute ne povas kvante konkuri kun sia respektiva mal-vorto:
Vorto | Tekstaro | | Interreto | |
| -1940 | -1940 | 2002 | 2005 |
Iom uzataj neologismoj | ||||
Povra | 0 | 71 | 162 | 864 |
Malriĉa | 585 | 335 | 166 | 4510 |
Kompatinda | 166 | 145 | 260 | 3680 |
Leĝera | 0 | 66 | 22 | 409 |
Malpeza | 80 | 47 | 231 | 1650 |
Frida | 0 | 26 | 102 | 634 |
Malvarma | 226 | 186 | 595 | 6970 |
Olda | 0 | 61 | 128 | 709 |
Maljuna | 977 | 301 | 1172 | 11500 |
Malnova | 681 | 689 | 2850 | 24700 |
En la tri traktitaj vortgrupoj konstateblas, ke la plej granda diferenco estas inter la du periodoj de la Tekstaro. Ĝiaj tekstoj el post 1940 (fakte plejparte post 1980) pli akordiĝas kun la nunaj rezultoj el Interreto, ol kun la pli fruaj tekstoj. Do, almenaŭ en ĉi tiuj kazoj, Interreto ŝajnas funkcii kiel uzebla tekstaro por lingvaj studoj pri la moderna vivanta Esperanto.
En kvaran grupon ni povas kolekti la plej multajn proponojn, kiuj restas tre malmulte aŭ tute ne uzataj. Jen nur kelkaj ekzemploj, kun Interretaj trafoj. Ĉe tiel maloftaj vortoj apenaŭ indas serĉi en Tekstaro de Esperanto:
Vorto | Interreto | |
2002 | 2005 | |
Minca | 13 | 57 |
Maldika | 410 | 3620 |
Tarda | 23 | 184 |
Malfrua | 303 | 3790 |
Dista | 18 | 114 |
Lontana | 25 | 62 |
Malproksima | 678 | 6540 |
Fora | 451 | 5760 |
Hati | 8 | 61 |
Malami | 100 | 373 |
Pokaj | 18 | 31 |
Malmultaj | 1090 | 12500 |
Infre | 6 | 20 |
Malsupre | 608 | 7050 |
Ĉu -ujo arkaikiĝas? La ĉefa landnoma malkonsento jam de multaj jardekoj temas pri -ujo aŭ -io. En la Interreta esploro de marto 2002 la ujo-fomoj havis 15 % kaj la io-formoj 85 % el tiuj kazoj, kie uziĝas ambaŭ formoj. Sed ŝajne la evoluo ĉi-kampe okazis sufiĉe rapide, ĉar en januaro 2005 -ujo falis al nur 5 %. Ĉu do tiu origina formo arkaikiĝas? Supozeble tamen ĝi restas uzata de obstina malplimulto, kiu eble pli fortas en aliaj medioj ol en Interreto.
Pri diversaj landoj oftege parolas esperantistoj, ankaŭ en Interreto, do la landnomoj donas multajn trafojn je serĉado. Jen sube nur kelkaj ekzemploj por tion ilustri:
Vorto | 2002 | | | 2005 | | |
-io | -ujo | -lando | -io | -ujo | -lando | |
Franc- | 3387 | 309 | 15 | 30400 | 793 | 782 |
German- | 3161 | 363 | 5 | 27400 | 833 | 29 |
Brit- | 824 | 224 | 11 | 15500 | 692 | 43 |
Rus- | 1125 | 267 | 226 | 18000 | 826 | 4850 |
Pol- | 150 | 54 | 1050 | 857 | 671 | 19500 |
Japan- | 1190 | 140 | 10 | 19800 | 1240 | 25 |
Ĉin- | 328 | 26 | 11 | 39700 | 940 | 7 |
Serĉo pri kvar landoj en la Tekstaro de Esperanto tamen donas surprizan rezulton: Antaŭ 1940 -ujo havis 80 % el la tre malmultaj trafoj, sed post 1940 -ujo falis al nur 2 %! La konkludo devas esti, ke la speco de tekstoj en la Tekstaro ege malsamas inter la du epokoj. Inter la tekstoj el post 1940 dominas artikoloj el Monato kaj La Ondo de Esperanto.
Vorto | Tekstaro | -1940 | Tekstaro | 1940- |
-io | -ujo | -io | -ujo | |
Franc- | 2 | 74 | 629 | 13 |
German- | 25 | 35 | 756 | 11 |
Brit- | 0 | 14 | 408 | 23 |
Ĉin- | 3 | 0 | 424 | 6 |
Troviĝas tamen apartaj landnomaj demandoj, kie la Interreta medio montras tre interesan bildon. Pri Hindio/Barato eble la kutimoj estas ŝanĝiĝantaj, kvankam en januaro 2005 ankoraŭ superregis Hindio.
Vorto | Interreto | |
2002 | 2005 | |
Hindio | 195 | 3750 |
Hindujo | 126 | 584 |
Barato | 66 | 1700 |
Bharato | 35 | 177 |
Pri Koreio la afero ŝajne stabiliĝis pli frue, kaj hodiaŭ tute superregas la formo ”koreoj en Koreio”, kun ”koreoj en Koreujo” en la dua vico. La formo ”koreanoj en Koreo” apenaŭ plu estas uzata en Interreto. Sube mi prezentas serĉrezultojn el marto 2002, septembro 2003, oktobro 2004 kaj januaro 2005.
Vorto | Interreto | |||
2002 | 2003 | 2004 | 2005 | |
Koreo* | 100 | 325 | 361 | 1050 |
Koreoj | 96 | 281 | 353 | 1080 |
Koreio | 370 | 2260 | 2880 | 7210 |
Koreujo | 66 | 163 | 147 | 273 |
Koreanoj | 8 | 61 | 41 | 91 |
Se ni turnas la okulojn al Ukrainio, la situacio ŝajnas pli kaosa. Pri la lando evidente tute dominas tiu formo, sed pri la loĝantoj oni ŝajne malmulte parolas. Logike devus esti ”ukrainoj en Ukrainio”. La kombino ukrainoj + Ukrainio tamen ricevas nur 34 trafojn, sed aliaj logikaj ebloj eĉ malpli: ukrainianoj + Ukrainio – 9 trafoj, ukrainanoj + Ukraino – 2. Tamen la nelogika kombino ukrainanoj + Ukrainio ricevas 46 trafojn. Stranga situacio!
Vorto | 2005 | |||||||
-io | -ujo | -o | -oj | -ano | -anoj | -iano | -ianoj | |
Ukrain- | 6480 | 131 | 165 | 71 | 14 | 107 | 7 | 17 |
Ukrajn- | 61 | 7 | 133 | 7 | 7 | 8 | 0 | 0 |
Pri Egiptio superregas ”egiptoj en Egiptujo”, kun ”egiptoj en Egiptio” duavice kaj ”egiptanoj en Egipto” triavice. Interesa observo pri Egiptio estas, ke pri la nuna lando dominas en Interreto la io-formo, sed pri la antikva lando la ujo-formo. Tion mi povis konstati serĉante en kombino kun aliaj vortoj. Simila tendenco, kvankam ne tiel forta, validas pri pluraj aliaj regnoj: kiam oni traktas antikvan tempon, pli oftas la ujo-formo ol kiam temas pri la nuna lando.
Vortoj | 2005 | |
-io | -ujo | |
Egipt- + faraono | 41 | 411 |
Egipt- + araba | 163 | 83 |
Krom en la antikva egipta regno, la ujo-formo tamen restas plimulta en ankoraŭ unu kazo: Esperantio en 2005 havis 8 050 Interretajn trafojn, Esperantujo 12 000. Tamen eĉ pri tiu kerna kaj kora nocio do la ujo-formo ŝajnas minacata!
Arĥaja litero? De pli ol okdek jaroj kelkaj esperantistoj pli-malpli sisteme anstataŭigas la literon ĥ per k, kie tio eblas. Aliaj, kompreneble, flegas la literon ĥ. Do, ĉe multaj vortoj ni havas delonge du paralelajn formojn. Sed kiel ili kvante rilatas unu al la alia?
Simpla serĉo montras, ke almenaŭ en Interreto la emo elekti ĥ- aŭ k-formon ege varias de vorto al vorto. La k-formo superregas en vortoj, kiuj enhavas la literkombinon ”ark”, sed ankaŭ en kelkaj aliaj vortoj. La plej altan procenton de k-formo mi trovis ĉe tekniko. Ĉe kelkaj vortoj tamen superregas la ĥ-formo, kvankam eblus elekti k-formon. En la suba tabelo mi aranĝis la esploritajn vortojn laŭ kreskanta procento de k-formo.
Vorto | 2005 | | |
ĥ | k | k% | |
Ĥarkovo | 150 | 0 | 0% |
Monaĥejo | 638 | 45 | 7% |
Ĥimero | 137 | 20 | 13% |
Jaĥto | 127 | 69 | 35% |
Ĥaoso | 659 | 487 | 42% |
Alĥemio | 36 | 36 | 50% |
Kirurgo | 97 | 137 | 59% |
Paroko | 206 | 463 | 69% |
Kameleono | 56 | 123 | 69% |
Mekanika | 139 | 361 | 72% |
Kemio | 292 | 1140 | 80% |
Arkaika | 67 | 308 | 82% |
Arkitekturo | 120 | 890 | 88% |
Tekniko | 847 | 9440 | 92% |
En la Tekstaro de Esperanto mi serĉis tri el la plej oftaj ĥ-vortoj, kaj la rezulto konfirmas la suprajn konkludojn, kvankam la nombro de trafoj el antaŭ 1940 ne estas tre granda.
Vorto | Tekstaro | -1940 | | Tekstaro | 1940- | |
ĥ | k | k% | ĥ | k | k% | |
Monaĥejo | 23 | 0 | 0% | 152 | 2 | 1% |
Ĥaoso | 35 | 4 | 10% | 37 | 28 | 43% |
Tekniko | 4 | 53 | 93% | 25 | 396 | 94% |
En la Tekstaro mi krome konstatis, ke la procenta apero de la litero ĥ en la Biblio estas 0,117 %, dum en la artikoloj en Monato ĝi estas nur 0,024 %, alivorte nur kvinone tiel ofta. Estus interese ekscii, ĉu aliaj lingvoj havas tiel malofte aperantan fonemon.
Sten Johansson
Vi ĵus legis la duan trionon de la premiita eseo de Sten Johansson. Post semajno sekvos la lasta, kie la aŭtoro traktos plurajn temojn: korelativojn tradiciajn kaj ne – ĉu tiom aŭ tiel, ĉu alies kaj aliel – kaj krome la formon de diversaj vortoj modernaj kaj tradiciaj.
Nu, shajnas ke nia shatinda amiko kaj energia prezidanto Renato Corsetti devos labori ech pli por plu teni vivaj la arkaikajn (volapukece strangajn) formojn kun -ujo. Mi suspektas ke eble li estas la plej ofta kontribuanto al tiu ankoraua 15 %, ekz. per lia sukceso ke oni trovas la nomon Italujo sur la alloge bela broshuro de la Florenca UK.
José Antonio Vergara