Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Tiomismo, alies, kaj diversaj modernaĵoj (eseo-parto3)

Tiomismo, alies, kaj diversaj modernaĵoj (eseo-parto3)

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-03 21:13
Libera Folio jam publikigis du trionojn de la premiita eseo de Sten Johansson pri lingvaj esploroj en la reto. Ĉi-sube sekvas la lasta parto, kie la aŭtoro traktas plurajn temojn: korelativojn tradiciajn kaj ne – ĉu tiom aŭ tiel, ĉu alies kaj aliel – kaj krome la formon de diversaj vortoj modernaj kaj tradiciaj. "Niaj geavoj devis trovi vorton por aŭto, niaj gepatroj por bikino kaj ni mem por aidoso. Estas tute natura afero, ke ĉe la plej freŝaj novaĵoj la lingvo malplej stabilas. Tio validas en ĉiu lingvo kaj estas ĉefe demando de tempo. Eble tamen la stabiliĝo bezonas pli da tempo kaj disputoj en Esperanto ol en nacia lingvo, pro la manko de komunaj institucioj, televido, tagaj ĵurnaloj kaj ĝenerale pro malpli intensaj interrilatoj. Al tio sendube aldonendas iom da nacilingva influo. Eĉ se ni ne volas tion agnoski, ni subkonscie estas influataj de niaj denaskaj lingvoj", Sten Johansson skribas.

Tiomismo - ĉu malsano? La korelativa tabelo de Esperanto enhavas -iel-vortojn por maniero kaj -iom-vortojn por kvanto. Por esprimi gradon ĝi ne havas apartan serion. Klasike kaj Zamenhofe oni uzas la -iel-serion – ”tiel bela”, ”kiel granda” ktp. Tamen jam frue aperis tiucele ankaŭ la iom-serio. Kelkaj gramatikistoj kritikas tion, kaj en 1954 H. A. de Hoog eĉ nomis tion ”malsano” kun la nomo tiom-kiom-ismo. Aliaj opinias, ke la -iom-serio uzeblas por aparta emfazo. (Cetere, oni ja vaste uzas la vortojn iom kaj iomete por esprimi gradon.) Do, estas interese esplori, kiel aŭ kiom la Interretaj lingvuzantoj infektiĝis de tiu eventuala malsano. Mi serĉis aron da esprimoj de la tipo ”tiel bona” – ”tiom bona” kaj similaj.



2005
  
 tiel      
tiom   
tiom%
blanka      
42
0
0%
bele
329
33
9%
aminda
26
5
16%
frue
227
55
20%
feliĉa
104
27
21%
bona
616
170
22%
bone
889
266
23%
forta
359
133
27%
alta
181
85
32%
grava
237
135
36%
granda
915
637
41%
longa
194
136
41%
ofte
373
282
43%
longe
790
648
45%
multe
647
718
53%
multaj
206
285
58%
malmulte
119
256
68%


La rezulto estas sufiĉe interesa. Kvankam ĝenerale tiel superregas, tamen montriĝas, ke la elekton de tieltiom por esprimi gradon ege influas la speco de vorto, kies gradon oni volas esprimi. Ĉe adjektivoj kaj adverboj mezureblaj oni pli ofte uzas tiom. Ĉe la vortoj multe kaj malmulte oni eĉ preferas tiom. Ĉe nemezureblaj ecoj kiel bela, bona kaj feliĉa oni plej ofte preferas esprimi gradon per tiel.

Ali-specaj korelativoj: Kelkaj homoj jam delonge hereze vastigis la korelativan tabelon per vortoj komenciĝantaj per ali-, kiel alies, aliel ktp. Ĉi tie ne estas la ĝusta loko por montri, ke tio povus havi tre ĝenajn kromefikojn. Estas nediskuteble, ke la problemo kaŝiĝas en la dubo, kiun tia uzado alportus al la vortoj alio, alia kaj alie. Ĉu ili restus normalaj substantivo, adjektivo kaj adverbo, kun ties normalaj signifoj kaj uzo, aŭ ĉu subite ankaŭ ili iĝus korelativoj kun aliaj signifoj kaj uzo?

Jen la rezultoj de la Interreta serĉilo. Por komparo, mi montras dekstre la nombrojn trovitajn de normalaj ti-korelativoj:

Vorto      
2002    
             
2005     
 
 ali-
ti-
ali-
ti-
-al
19
4990
67
54500
-am
25
4785
88
63500
-el
112
5257
703
96600
-es
206
2505
1110
29700
-om
19
3809
40
37900
-u
47
13595
147
181000
-e
1403
9226
13900
105000
-en


89
60000

Ĉar la vorto aliu aperas en centkvindeko da ttt-paĝoj, mi serĉis tre oftan esprimon – ”unu la alian” – kaj ricevis 9 170 trafojn. Se ali- iĝus parto de la korelativa tabelo, tiu esprimo devus iĝi ”unu aliun”, sed tiu formo donis nul trafon en Interreto! Mi tamen trovis dek ”unu la aliun” – ĉu tajperaroj, ĉu nelogikaj formoj, ĉar oni ja ne uzas artikolon kun la korelativoj.

Kiel videblas en la supra tabelo, mi trovis ankaŭ naŭdekon da ttt-paĝoj, kiuj uzas la vorton alien en la signifo aliloken (necesis elsarki multajn anglajn alimondanojn = ”alien” el la serĉado). Ĉar la rilato inter tie kaj tien estas malpli ol 2:1, oni eble povas suspekti, ke proksimume centkvindeko el la 13 900 alie estas uzataj en la signifo aliloke. Do, kredeble relative malmultaj el tiuj, kiuj uzas alies, aliel, aliu, konsideras alio, alia, alie kiel korelativojn.

Diversaĵoj. Pri multaj diversaj diskutobjektoj aŭ nestabilaj aferoj en Esperanto la Interreta uzado estas esplorebla.  Jen sekvos kelkaj disaj ekzemploj. La prefikso ge- klasike estas uzata nur en pluralo por paroli aŭ pri paro – edzo + edzino = geedzoj, aŭ pri aro el ambaŭ seksoj – amikoj + amikinoj = geamikoj. Tamen de kelka tempo aperas fojfoje alia uzo de ge-, ĉu en singulara substantivo, kun la signifo ”unu el paro/aro, sendepende de sekso”, ĉu en alispeca vorto, por signi ion kio koncernas du aŭ pliajn personojn el ambaŭ seksoj. Jen eta esploro en Interreto.

Vorto2005
Gepatro
158
Gefrato
18
Geamiko
12
Gedormi
6
Gesolaj
6
Gelernejo 
8

Facilas konstati, ke ĉi tiu uzo ankoraŭ preskaŭ ne konatas en Interreto. Nur la formo ”gepatro” kun la signifo ”unu el la gepatroj” aperas en notinda grado, kvankam malmulte kompare kun 13 200 ”gepatroj”. Eble tamen estas pli ĝuste kompari ĝin kun la esprimoj ”patro aŭ patrino” kaj ”patrino aŭ patro”, kiuj aperas en 59 kazoj, do eĉ malpli ofte ol gepatro, kaj ”unu el la gepatroj”, kiu aperas en 30 kazoj.

Alia temo, kiun facilas esplori per Interreta serĉilo, estas la uzado de longaj aŭ koncizaj formoj ĉe kelkaj radikoj. Temas pri latinaj finaĵoj, kiuj ofte estas redundaj en Esperanto, ekz. -acio kaj -ika. La jena tabelo pri kelkaj vortparoj montras grandan diferencon de vorto al vorto, kaj en kelkaj okazoj la du formoj ja akiris malsamajn nuancojn.

Vorto        
2005   
 
 -a
-ika
Aŭtent-
283
350
Ekzot-
87
219
Erot-
31
402
Hermet-
9
50
Mekan-
2
361




-o
-acio
Inaŭgur-
1770
6
Civiliz-
812
882
Dekor-
72
214
Konjug-
18
147
Konvers-
13
1370




-o
-ario
Koment
6120
1360

Oni vidas, ke la Zamenhofa aŭtenta kvante preskaŭ egalas al la oficiala aŭtentika, kiun preferas NPIV. Male ĉe ekzota, kie NPIV preferas la mallongan formon, ankoraŭ dominas la pli longa ekzotika, kaj eĉ pli klare tio validas pri erota/erotika, kie NPIV ŝajne havas signifonuancon, kiu tamen spitas mian komprenpovon. Dank’ al la Solenaj Inaŭguroj la formo inaŭguracio preskaŭ mortis. Kaj komentario ŝajne cedas al la pli mallonga komento.

Du terminoj, kie konkuras eĉ po tri formoj, estas la vortoj por inkluzivi kaj ekskluzivi. Sube mi montras la Interretajn trafojn el januaro 2005:

Vorto           
2005    
 
 -i
-e
Inkluziv-
302
16700
Inklud-
208
371
Enklud-
13
27
Ekskluziv-
49
3950
Eksklud-
133
45
Elklud-
7
9

En la tabelo estas interese konstati, ke la praktika lingvuzo ne estas simetria. Ĉe adverba uzado, ege dominas la ”-kluziv-formoj”, dum ĉe verba uzado, la ”-klud-formoj” pli forte konkuras, kaj ĉe ekskludi eĉ klare superregas. La Piĉ-aj retroderivaĵoj enkludi kaj elkludi tute nature ne tre oftas en Interreto. Alia frapa trajto estas, ke la Interretaj esperantistoj ŝajnas ege pli inkluzivaj ol ekskluzivaj!

Alispeca vortgrupo estas la triopo spontanea–spontana–sponta, ĉiuj kun egala signifo. Tra la vortarserio PV–PIV1–NPIV la ĉefa formo restas spontanea, al kiu oni plusendas sub spontana kaj – en NPIV – sub la ”familiara” sponta. Laŭ la Interreta uzo en januaro 2005 tamen ege superregas la ”meza” formo spontana.


Vorto          
2005
Spontanea
263 
Spontana
1980 
Sponta
8


Modernaĵoj.
Granda parto de la lingva evoluo simple spegulas la socian, kulturan kaj teknikan evoluon. Senĉese dum la homa vivo ni renkontas novajn aferojn, kiujn necesas iel nomi. ”Kaj kiel la homo nomis ĝin, tiel restis ĝia nomo...” Niaj geavoj devis trovi vorton por aŭto, niaj gepatroj por bikino kaj ni mem por aidoso. Estas tute natura afero, ke ĉe la plej freŝaj novaĵoj la lingvo malplej stabilas. Tio validas en ĉiu lingvo kaj estas ĉefe demando de tempo. Eble tamen la stabiliĝo bezonas pli da tempo kaj disputoj en Esperanto ol en nacia lingvo, pro la manko de komunaj institucioj, televido, tagaj ĵurnaloj kaj ĝenerale pro malpli intensaj interrilatoj. Al tio sendube aldonendas iom da nacilingva influo. Eĉ se ni ne volas tion agnoski, ni subkonscie estas influataj de niaj denaskaj lingvoj.

Mi serĉis Interrete pri kelkaj modernaĵoj, kie laŭ mia sperto troviĝas konkuraj formoj. Nu, modernaĵoj...  Eble oni ne nomu ĝinzon modernaĵo, sed en la Esperanta mondo la evoluo ja iomete prokrastiĝas...

La serĉorezultoj aperas ĉi-sube.

Vortojan 2005
okt 2005
Komputilo
16400
42700
Komputero
771
820
Komputoro
301
325
Aidoso
885
837
AIDS
158
567
Aideso
155
159
Faksi
63
141
Telekopii
17
20
Telefaksi
12
17
Retpoŝto
8540
18689
E-poŝto
648
788
Poŝtelefono
436
779
Portebla telefono
89
174
Mobiltelefono
9
16
Telefoneto
1
5
Hamburgero
32
70
Burgero
10
25
Hamburgaĵo
9
11
Hamburgoro
1
0
Fritoj
19
34
Terpomfingroj
15
20
Pomfritoj
3
10
Termpomfritoj
2
7
Kolao
54
108
Kokakolao
17
30
Ĝinzo
26
63
Ĵinzo
18
23
Ĵinso
8
19
Ĝinso
3
6
Jinzo
1
5
Dreliko
18
47
Bluĝino
7
16

Por Libera Folio mi ripetis la serĉojn en oktobro 2005, kaj kiel la tabelo montras, la rilatoj ŝajnas stabilaj. Sola escepto estas la siglo AIDS, kies proporcio kreskis, tamen oni konsideru, ke ĝi ofte estas uzata ne kiel vere Esperanta vorto, ekz. en demandoj "kiel diri en Esperanto AIDS" k.s.

Do, finfine, en ĝinzo el blua dreliko, maĉante hamburgeron kun fritoj kaj trinkante kolaon, ni interrilatu nur fakse, poŝtelefone aŭ retpoŝte per niaj komputiloj, por ne riski aidoson! Jen bela estonteco...  Nu, ni tamen ĝoju, ke eblos tion fari per la internacia Interreta lingvo!

Sten Johansson

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2005-12-03 22:46

Evidente estas evolua pulso en la lingvo pro la dezirinda malmanko de formoj surbaze de ali-, ech se ankorau malforta (tamen longtempa, almenau ekde 1916). Eble ghin bremsas, pro la problemo alia/alie, nia kvazauinstinkta hororo al malreguleco (ja valora trajto de multaj E-parolantoj danke al kiu mi povas dormi sufiche trankvile).

Tamen jam G. J. Degenkamp atentigis en sia verko "Esperanto 60-jara" (1947) pri la alternativa, tute lauregula shanco ekuzi tiun potenciale tre utilan serion per la simpla kaj facile komprenebla kunmeto de la radiko ali- kun la respektiva korelativo : aliies, aliiam, aliiom, ktp.

Pli hodiaue, nia samlingvano Gbeglo Koffi, kies laboron kaj inteligentecon mi alte taksas, en sia tre bona studo "La Tabelo" (1997) pri la korelativaro genie elpensita de Zamenhof, detale esploras tiun chi alternativon (p. 33).

Mi esperas ke la (feliche) malferma, sendogma kuriozemo de Sten Johansson pri la fakta lingvouzo prilumos chi tiun alternativan aperantan vojeton.

José Antonio Vergara, aliie ol Europe (char Esperanto vere tutmondas ...)

jxeromo
jxeromo diras:
2005-12-14 11:19

en 2005-10 63 aperoj de Ĝinzo? en 2005-12-14 mi trovas - laux gugolo... - per ĝinzo ĝinzoj ĝinzon... gxinzo gxinzoj... ghinzo ghinzoj... - aldonante "kaj" kaj "la"... jam 109 aperojn. cxu la retaj dokumentoj tiom rapide multigxis aux cxu vi sercxis per alia maniero?

tmoody
tmoody diras:
2005-12-16 15:49

Tiomismo estas bona ekzemplo de la sageco de la Esperantistaro, kiu iom post iom adoptas ĉi tiun lingvaĵon. La vorto "tiel" ja temas pri maniero, kaj "tiom" temas pri kvanto. Se mi diras "Mia hundo estas tiel lerta, kiel estas vulpo", mi diras ion pri la kvalito de la lerteco de mia hundo, ke li estas iel vulpmensa. Se mi diras ke ĝi estas "tiom lerta, kiom estas vulpo", mi diras ion pri la grado (ĉar grado ja temas pri ia kvanto) de lia lerteco, tamen ne pri la eco. Estas subtila sed eventuale utila distingo inter la du signifoj. Cetere, estas pro tio ke oni delonge kaj disvaste diras "iom" pro esprimi la sencon "iugrade".

Todd Moody Filadelfio