Ĉu eblas ŝanĝi okulvitrojn?
Multegaj homoj havas nigrablankajn okulvitrojn, aliaj rozkolorajn. Inter esperantistoj verdaj okulvitroj estas tre popularaj. Se la okulvitroj estas sufiĉe verdaj, oni juĝas aliajn homojn kaj iliajn agojn aŭ mankojn de agoj laŭ la verda difino. Precipe aliaj esperantistoj devas ja kompreneble tiam esti tre verdaj por ricevi la plej altan poenton.
Mi parolas pri sektismo. Kvankam ni vivas en la postmoderna tempo kun multegaj paralelaj pensofluoj kiuj renkontiĝas kaj naskas novajn pensosistemojn, ekzistas ankoraŭ amaso da sektistoj, ankaŭ inter esperantistoj. Laŭ ili Esperantismo estas ĉiosolva ideologio aŭ religio en la sama kategorio kiel pli frue en la historio kristanismo, marksismo aŭ psikanalizo. La strebo de la vivo estas la fina venko, kiu gvidos al miljara regno kun paco en la ĉielo kaj sur la tero kaj al ĉiuj homoj beno. Sed kiu ajn universala savteorio per kiu oni filtras sian mondrigardon estos mismontra, ĉar la mondo kaj la homoj estas kompleksaj kaj neniam plene per la racio atingeblaj.
Laŭ la esperantistaj sektistoj esperantisto estas laŭdifine lumigita, kaj sekve havas moralan devon lumigi kaj savi tiujn kompatindajn homojn, kiujn ankoraŭ ne trafis la lumo. Alivorte ni devas misii. Misiado estas laŭ sia naturo io alia ol informado. La diferenco povas esti harfajna, sed temas profunde pri respekto aŭ malestimo al aliaj homoj.
Tiuj kiuj rigardas la mondon tra verdaj okulvitroj opinias ĉiun esperantan projekton sen escepto subtenenda. Nenion aŭ neniun oni rajtas kritiki, ĉar Esperanto estas la lingvo de paco kaj amikeco, kaj tial oni devas eviti konfliktojn aŭ almenaŭ ŝajnigi ke ili ne ekzistas.
Unu centra punkto en la sektista mondrigardo estas la kategoria kontraŭemo al la angla lingvo. Ĉe tia limigita rigardo al la aferoj validas la tezo ke ĉiuj kiuj kontraŭas la dominan rolon de la angla kiel pontlingvo estas kun ni kaj ni kun ili. Tial ankaŭ eblas senprobleme inviti deekstere preleganton al la Universala Kongreso kaj lasi lin paroli pri ”nia komuna temo”, ne interesiĝante pri flankaj aferoj kiel liaj naciismaj tendencoj.
Vera sektisto parolas kiel la viro kiu reagis kun miro al la anonco de Libera Folio pri la literatura Nobel-premio de J.M. Coetzee. La verdulo demandis: kiel esperanta gazeto povas reklami anglalingvan literaturon? Tiu viro evidente havas tiel verdajn okulvitrojn ke li prefere forprenu ilin tuj, se li entute volas vidi ion esencan dum la resto de sia vivo.
Sed ankaŭ al ĉiuj aliaj mi rekomendas foje provi novajn okulvitrojn, ĉar la mondo iĝas pli multkolora tiel.
Maria Sandelin
Multaj agoj, foje eĉ entreprenitaj de asociaj funkciuloj, kongruas vere al tiuj difinoj rekomendataj de koncerna instanco en Germanio, por ke homoj malkovru sekton kaj protektu sin antaŭ membriĝo en ĝi.
Estas vere bezonata, foje eliri el la domo kaj rigardi de ekstere tra la fenestroj: kian impreson ni faras al aliaj homoj? Homoj, de kiuj ni esperas, ke ili subtenu nin, ke ili eklernu la lingvon, ke ili transprenu la stafeton de maljuniĝinta estraro?
Vi skribas:
"Tiuj kiuj rigardas la mondon tra verdaj okulvitroj opinias ĉiun esperantan projekton sen escepto subtenenda. Nenion aŭ neniun oni rajtas kritiki, ĉar Esperanto estas la lingvo de paco kaj amikeco, kaj tial oni devas eviti konfliktojn aŭ almenaŭ ŝajnigi ke ili ne ekzistas."
Per tiu konduto ni jam sukcesis forpeli multajn junulojn, talentajn, foje eĉ profesiulojn en la koncerna agadkampo. Ofte neniu demandas sin, ĉu akcepteblus la koncerna oferto en tiu kvalito, por tiu prezo, se ĝi neniel rilatus al esperanto?
Kiu ion proponas kun bona intenco, kvazaŭ aŭtomate ricevas la taskon, plenumi la proponon, foje eĉ sen respekto de profesiaj aŭ familiaj devoj - kvazaŭ ŝi/li estus la sola membro de la tutlanda asocio. Sekve oni miras, ke tiu persono foriras: kun la eble ne malprava opinio, ke preferindas mem difini la cirkonstancojn de la propraj aktivaĵoj, se oni ne ricevas laboran subtenon kaj ja ĉiukaze respondecas pri la financa rezulto.
Kaj fine al Via aludo rilate la angla lingvo:
kiu de ni konsideras, ke ĝi ja estas gepatra lingvo de milionoj da homoj, kiuj neniel profitas de sia elstara pozicio? Kiuj baraktas kun la ĉiutagaĵoj kiel ni ankaŭ, nenien vojaĝas, kiel multaj homoj en la riĉa okcidenta europo? La mondo parolu angle, same kiel per ĉiuj aliaj lingvoj, inkluzive de Esperanto.
Sincere salutas,
Peter Hauser