Ĉu eblas komuniki en Esperantujo?
Mi kredas je komunikado. Mi kredas je bonaj argumentoj kaj la nepreco por ĉiu socio kultivi viglan kaj fruktodonan diskutklimaton. Kaj mi kredas ke Esperanto povas esti unu lingvo de internacia komunikado.
Ĉiu homo almenaŭ iun fojon spertis la senton de abismo en komunikado kun aliaj. Oni povas senti kvazaŭ oni parolas al muro, parolas al surdaj oreloj aŭ kiel oni volas esprimi la aferon - ĉiu lingvo havas siajn metaforojn.
Kiel do pri Esperantujo - ĉu niaj elirpunktoj iel estus malsamaj kaj unikaj? Estante laŭ mia naturo prefere skeptika ol naiva, mi neniam pensis tion. Tial mi sentas min nur forpuŝata de paroloj pri Esperanto kiel ”lingvo de paco kaj amikeco” kaj similaj kliŝoj, ĝuste tiaj kliŝoj kiuj fortimigas neesperantistojn kaj malfaciligas nian propran komunikadon.
Mia sperto pri la mondo estas ke ju pli malsamajn elirpunktojn oni havas rilate etnan, socian, kulturan, religian kaj seksan apartenon, des pli da obstakloj estas al la komunikado, sed des pli riĉa ankaŭ la interŝanĝo de spertoj kaj vidmanieroj se oni estas sufiĉe malferma por almenaŭ foje iomete kuraĝi ŝangi la propran vidpunkton. Kaj lingvo ne rilatas al tio. Neniu ajn lingvo ŝanĝas la menson de homoj aŭ aldonas iujn kapablojn aŭ ecojn.
Kaj kiu povas, sincere kaj empirisme bazite, diri ke esperantistoj estus pli pacaj ol aliaj homoj? Inter tiuj landoj en kiuj mi loĝis, oni plej multe konfliktas en Esperantujo, precipe en ĝia reta formo.
Dum la dek monatoj kiujn Libera Folio ekzistas (kaj nu, jam antaŭ tio), mi multfoje miris pri la sinteno al demokratio kaj debato en Esperantujo. Por mi estas memklare ke en 99,9 % el ĉiuj elpenseblaj kazoj estas pli bone diri la veron ol kaŝi ĝin aŭ mensogi. Tio estas ankaŭ la politiko de Libera Folio, sed ne de ĉiu el niaj potencaj homoj.
Ni vivas en plej diversaj landoj kun diversaj tradicioj de demokratio, kaj tio kompreneble devas lasi siajn spurojn ĝuste kiam temas pri aferoj kiel demokratio, kritiko kaj ĝenerala malfermeco. Sed mi kredas ke temas ankaŭ pri io alia: enkonstruitaj, neelparolitaj kodoj, kiuj rilatas al la ĵus menciita ideo pri esperanto kiel ”lingvo de paco kaj amikeco”. Alivorte - se ni ne estas tiel pacaj kaj konsentaj kiel ni dezirus, ni devas almenaŭ ŝajnigi tion.
Tial oni fojon post fojo rimarkas ĉe niaj politikistoj kaj aliaj personoj en gravaj pozicioj la sintenon : ”Vi ne kritiku min, faru ion mem anstataŭe!” Se oni konsentis havi centran rolon, ĉu en ŝtato, organizaĵo aŭ kie ajn, oni devas ankaŭ esti preta akcepti kritikon, alikaze oni miskomprenis sian taskon. Homo devas plenumi sian rolon, kaj ne pleniĝi je ĝi.
Al bona komunikado apartenas ankaŭ tio ke oni foje devas akcepti malsimilaĵojn, pretervidi ilin kaj fokusi al esencaĵoj. Sed kiam oni sentas ke ne eblas pretervidi, oni havas la rajton reagi kaj esprimi sian opinion.
Tial mi skribis la komentarion ”Ĉu seksismo en la esperanta gazetaro?” en Libera Folio. Sen tre granda miro, sed jes kun bedaŭro, mi konstatas ke ĉiuj kiuj reagis al mia komentario pozitive kaj konsente, vivas en la sama kultursfero kiel mi mem - nordokcidenta Eŭropo. Fakte neniu skribis negative rekte al mi, sed en tiu freneza karuselo de retmesaĝoj kiuj estas plusendataj jen tien jen ĉi tien ankaŭ atingis miajn okulojn kelkaj, milde dirite, negativaj komentoj. Ĉiuj estas skribitaj de viroj el suda aŭ orienta Eŭropo.
Kaj mi konstatas ion, kio validas por komunikado ĝenerale, kaj eble precipe en Esperantujo pro nia kulturdiverseco: kiam homo ne komprenas kion alia diras, anstataŭ peni kompreni kaj aŭskulti oni facile interpretas laŭ pensmodeloj kiujn oni jam havas en la kapo, kaj kiujn oni opinias ”la ĝustaj”. Do: beleckonkursoj en kongresoj kaj nudbildoj de virinoj en seriozaj esperantogazetoj estas tute en ordo, kaj ĉar mi kontraŭas ambaŭ, oni devas iel klarigi tion, ekzemple : mi estas envia, kaj verŝajne vere volus mem pozi nuda en gazeto. Alternative mi estas puritana kaj ŝokiĝas pro nudaj virinkorpoj (mi ne ŝokiĝas, mi estas mem virino kaj konas la virinan korpon tre bone). Krome / aŭ mi havas bezonon subpremi aliajn homojn por mem senti min grava.
Mi ne intencas ĉi tie klarigi mian komentarion pri seksismo, sed mi povas diri ke ĉiuj ĵus prezentitaj interpretoj estas ne nur malpravaj, sed ankaŭ malkaŝe seksismaj.
Ĉu do eblas konstrui pontojn trans abismoj? Certe eblas, ni ĉiutage iradas sur tiaj pontoj, alikaze kaoso estus la normala stato. Kaj foje, en momentoj de graco, ni eĉ povas sperti tiun senton de plena konkordo kaj komuneco kiu faciligas la nekuraceblan solecon de l’ animo. Sed por ĉiu sukcesa komunikado estas necesa volo kaj iu grado de memdistanco kaj memkono, alikaze oni nur plu naĝas en sia propra lageto.
Kaj ni lasu aferojn, ne homojn, kvereli.
Maria Sandelin