Kiam la biero finiĝas
KOMENTARIO. En la inform-fluo kiu lastatempe pasis tra la konscio de nia aŭtoro Maria Sandelin, ŝi trovis krom la eŭropa ĉampionado pri futbalo kaj la elektoj en UEA ankaŭ esperantan retpaĝon kiu kaŭzis al ŝi inkub-sonĝon.
Lastatempe
mi kune kun mia naŭjara filo eniris mondon kiu al mi antaŭe estis
tute nekonata – la mondon de futbalo, kiu momente ŝajnas sorĉi tutan
Eŭropon. Mi do ankaŭ konatiĝis kun la mondo de sport-ĵurnalistoj
– same nekonata. Ĉar en mia proksimeco troviĝas pluraj ĵurnalistoj, mi
pensis ke mi sufiĉe bone konas ĵurnalismajn alirmanierojn, sed ho ve,
kia miskompreno. Sport-ĵurnalismo, almenaŭ la sveda variaĵo, nome estas
tute aparta kategorio – pli simila al literaturo.
Fermante la okulojn oni povas pensi ke la ĵurnalistoj parolas pri io tute alia ol futbalo, ekzemple pri amo, morto aŭ simple la vivo mem: la etoso estas ”horora”, la golo de la danaj kontraŭuloj ”bela sed doloriga”. (Cetere mi miras kial kaj danaj kaj svedaj subtenantoj en la publiko maskis sin kiel vikingoj – vikingoj ja rabis, pefortis kaj murdis kaj certe pluraj el ili estis pedofiloj.) Sed kiam oni parolas pri la nederlanda teamo kiel militzono, mi ne plu scias ĉu estas parodio aŭ ne, tamen ankaŭ parodio ja estas literatura ĝenro.
Malkovrinte ĉi tiun flankon de futbalo, mi faris proponon en la biblioteko kie mi laboras. Ni povus logi novajn kategoriojn de homoj, montrante la futbalmaĉojn sur granda ekrano, kaj speciale proponi al ĉi tiuj evidente tre poeziemaj homoj bieron: pruntu volumon da ŝekspiraj sonetoj kaj vi ricevos senpagan bieron! Tamen iĝis nenio, ĉar ni ne rajtas oferti bieron.
Meze de la futbala sorĉo subite aperas antaŭ miaj okuloj retpaĝo en Esperanto kiu trafas min kiel pugno en la stomakon kaj igas futbalon – aŭ eĉ la elektojn de B-komitatanoj aŭ nova estraro de UEA – sufiĉe neinteresaj. Malsamideano Nikolao, kies ideoj antaŭe ŝajnis ĉefe ne kongrui kun normala kompreno pri la mondo, nun malferme admonas gepatrojn seksumi kun siaj infanoj. Ĉu mi legis ĝuste?
Mi por certeco relegas. Jes, laŭ Nikolao knabinoj bezonas virojn kaj knaboj virinojn por seksa instruado kaj 11-jaraj patrinoj laŭ li estas heroinoj. Kaj homoj kiuj malsamopinias pri ĉi tiuj laŭ li memklaraj veroj estas “mallumuloj”. Mi emas vomi. Nokte mi havas premsonĝon: miaj infanoj en infana kongreseto, kiun gvidas - Nikolao. Tuj vekiĝinte mi sentas malpeziĝon, rimarkante ke temis pri nura sonĝo, kaj mi pensas ke mia problemo estas tro vigla fantazio. Vere la vivo ja estas futbalmaĉo – bela kaj doloriga, sed ho kiel superrigardebla. Kaj la germana juĝisto ĉiam pravas.
Antaŭ kelkaj jaroj, en la infan-sekcio de la biblioteko en kiu mi tiam laboris, vizitadis iom aĝa viro kiu freneze interesiĝis pri porgepatraj gazetoj pri infanoj kaj precipe pri tiuj paĝoj kiuj montris nudajn infanojn, ekzemple reklamon pri bebaj vindaĵoj. Kiam li proksimiĝis, ni laŭeble kaŝis tiujn gazetojn kaj sekrete mi revis - vikinge primitive - ke iun tagon mi kraĉos sur lin ĝuste kiam li estos studanta la vindaĵ-reklamon. Tio tamen neniam okazis, ĉar bibliotekisto kiu kraĉas sur klientojn perdas la laboron, same kiel okazis al la itala futbalisto Totti, kiam li kraĉis sur danan vikingon. La vivo samkiel futbalo havas siajn regulojn.
Kelkajn tagojn post mia malkovro de la teksto de Nikolao aperis – ho kia koincido – ampleksa raporto pri interreta infana pornografio, raporto farita de la sveda sekcio de la internacia organizaĵo Savu la infanojn. Mi tuj sciis kiu organizaĵo momente estas al mi la plej grava, kaj mi aliĝis.
Eĉ se iuj kredas tiel, la reto ne estas ia sovaĝa okcidento de la vakeroj – ankaŭ tie validas leĝoj kontraŭ kiuj eblas krimi kaj laŭ kiuj oni povas esti juĝita.
La futbala ĉampionado finiĝas, la bieron en la glaso oni eltrinkas, la sola kandidato por prezidanteco de UEA pluprezidos, kaj la mondo restas pli-malpli simila al tio, kia ĝi estis antaŭe. Sed kiu povas ne reagi, kiam io trafas kiel pugno la stomakon?
Maria Sandelin