Mickle: "Simbiozo de esperantismo kaj lingvonaciismo?"
de Kalle Kniivilä
—
Laste modifita:
2004-12-19 19:23
Gary Mickle
"Naciismo, el kiu haladzas la spirito de etna kaj intercivilizacia malfido kaj rivalado, estas laŭ mi neniam akceptebla, eĉ kiam ĝi ŝajnas unuavide oportuna instrumento por batali kontraŭ la imperiismo", skribas Gary Mickle. Komentante la prelegon de la franca sciencisto Charles Durand en la gotenburga UK, nia aŭtoro demandas al si, ĉu anoj de teorioj pri la interciviliza lukto estas memklaraj aliancanoj de la esperantistoj.
Ni scias el informo de la Brusela Komunikad-Centro (BKC), ke la
franca sciencisto Charles Durand partoprenas la gotenburgan UK kaj
kontribuos al la kongresa temo ("Lingvaj rajtoj kaj devoj") per
franclingva parolado, kies Esperantan tradukon ni bonŝance jam disponas.
Unu centra mesaĝo de Durand al la esperantistoj estas, ke alianco – kiu fariĝu "ververa simbiozo" – inter esperantistoj kaj "lingvodefendantoj" estas nepre dezirinda, ĉar laŭ lia opinio ambaŭ grupoj defendas similajn valorojn, kiel tiun, ke la popoloj rajtu "vivi laŭ siaj propraj kulturoj" kaj "esti si mem". Kvankam neniu povas kontraŭi, ke la popoloj (kaj ĉiaj aliaj homaj kolektivoj, mi aldonus) efektive ĝuu tiujn rajtojn, ni renkontas jam ĉi tie specon de retoriko, kiu estas tipa ĉe anoj de teorioj pri la intercivilizacia lukto kaj de la novdekstra etnoplurismo. Plua legado konfirmas la dubovekan unuan impreson.
Durand tezas, ke la angla lingvo estas konscie instrumentigata de la anglalingvaj landoj por pli efike domini la ceteran mondon. Ĝis tiu punkto mi povas eĉ konsenti kun lia argumentado. Sed jam ne plu akceptebla estas lia ĉeno de rezonado, kiun oni povas parafrazi ĉi tiel: Iuj proklamas la anglan "universala" lingvo. Per tio oni atribuas al ĝi "superecon" kaj al la aliaj lingvoj "malsuperecon". Sekvo de tio estas, ke oni konsideras ankaŭ la denaskajn parolantojn de la angla superaj al ĉiuj aliaj homoj. Kaj tiu aferstato similas al la rilatoj inter "koloniantoj kaj koloniatoj", inter "reganta grupo" kaj "regata grupo".
Ni havas ĉi tie tutsimple unu plian varianton de la ideo pri la intercivilizacia lukto kiel ĉefa faktoro de la mondaj eventoj. Ĉi tiu varianto imagas la ĉefan mondan frontlinion troviĝi inter la "anglalingvanoj" aŭ "anglosaksoj" unuflanke kaj ĉiuj aliaj popoloj de la mondo aliflanke. Tiu impreso plifirmiĝas, kiam oni ekrigardas TTT-ejojn de francaj "lingvodefendantoj" www.voxlatina.com aŭ de suverenistoj www.jeune-france.org – mi nomus tiujn lastajn naciistoj – en kiu Durand prezentiĝas kun siaj politikaj ideoj.
La UK-parolado entenas la konatan veadon pri tio, ke la naciaj lingvoj estas "vunditaj" per leksikaj pruntaĵoj el la angla, kiujn la "amaskomunikiloj injektas en la naciajn lingvojn, tute artifike". Ankaŭ en ĉi tiu argumentado ne forestas la strebo hejti la etoson de inter-lingvogrupa ĵaluzo kaj malfido: "...la posedantoj de la vortoj kaj de la lingvo posedas ankaŭ la penson, kaj ke posedante alies penson oni posedas ĉion ceteran".
Ĉi tiu parolado estas milda, kompare kun teksto (anglalingva) de Durand, kiu aperis unue en la TTT-ejo de SAT-Amikaro kaj kiun Renato Corsetti poste cirkuligis en diversaj dissendolistoj fine de la pasinta jaro kun la peto traduki ĝin en pliajn lingvojn kaj disvastigi ĝin.
En ĉi tiu teksto Durand eldiras, ke "la angla estas la portanto de la plej horora propagando-maŝino, kiun homoj iam ajn konceptis", kvazaŭ politika propagando disvastigata per la angla havus esence alian kvaliton ol tiu disvastigata per aliaj lingvoj. Durand imputas al la angla lingvo la miraklan povon "reprogrami" la menson de homoj kaj replenigi ĝin per "mondrigardo proksimume ekvivalenta al tiu de usonano" – sen ke tiuj kapablus efike rezisti la mensmanipuladon.
"Por iu, kiu studas ĝin kiel duan lingvon en la plej granda parto de la evoluanta mondo, la angla rapide senigas homojn je la rajto pensi por si mem. Ĝi rezultigas kulturan fremdiĝon kaj senposediĝon." Parolante pri Niĝerio kaj Barato: "... la elradikigo de la angla en tiuj du landoj estus multe pli efika, ĉar la angla efektive portas la bacilojn kaj la rimedojn de tio, kies kerno estas mensa sklavigo". Ĉi-foje Durand direktas sian helpeman sugeston pli diligenti en la batalo kontraŭ la angla al nordniĝeriaj radikalaj islamistoj kaj hinduaj naciistoj, kiujn li taksas – kiel la esperantistojn – siaj potencialaj politikaj aliancanoj.
Ne plu mirigas, ke Durand lerte enkondukas en unu loko la nocion "nacia prefero" por pozitive konotaciigi ĝin ĉe la leganto. La franca Nacia Fronto tre konscie kaj laŭcele enkondukis ĉi tiun nocion en la publikan debaton de Francio, kion Durand apenaŭ povas ne scii.
Utilus tre al la politikaj kvalitoj de la okazontaj kongresaj debatoj, se oni sen inhiboj diskutus tute ĝenerale pri la usona imperiismo kaj ĝia ĵusa aventuro en Irako, ne malhelpite de ia ajn falsa "neŭtraleco", kiu ekskludas debatojn pri temoj de la vasta politiko, sed senkritike malfermas la pordon al funde naciismaj diskursoj de ĉi tiu speco, nur ĉar ili estas laŭpretende unuavice prilingvaj. Nur tia vast-etenda debato ebligos rekoni, kio estas prava kritiko kontraŭ imperiismo kaj kio ne. Nur ĝi ebligos sagace distingi inter kontraŭimperiismo kaj naciisme bazita kontraŭusonismo, respektive etnoplurismo de la novdekstra tipo.
Cetere, ne estas mia celo proponi "bojkoton" de Durand aŭ aliaj en la nomo de ia "politika ĝusteco", kiel iuj povus riproĉi. Eblas ja aŭskulti starpunktojn pri lingvaj problemoj, kiuj venas el ĉiaj ajn politikaj anguloj. La vera problemo estas, ke la aranĝantoj de la UK-programo kaj ankaŭ de aliaj renkontiĝoj inter UEA-anoj kaj ekstermovadaj lingvo-aktivistoj evitas konatigi la esperantistan publikon kun la ĝenerala politika orientiĝo de tiuj honoraj gastoj, kiam ajn tiu orientiĝo estas ne fidinspira. En ĉi tiu kazo kiel pli frue en aliaj.
La fakto, ke Durand rekoneble apartenas al politika tendenco, kiu plenumas ĉarniran funkcion inter la ekstrema dekstrularo en la strikta senco kaj aliaj partoj de la politika spektro (inkluzive naciemajn kaj etnofiliajn maldekstrulojn) estas fakto, kiun oni prefere ne kaŝu en la spirito de "neŭtraleco". Male: scii pri tio absolute necesas por alveni al ĉiuflanka kaj klera pritakso pri iliaj tezoj.
Naciismo, el kiu haladzas la spirito de etna kaj intercivilizacia malfido kaj rivalado, estas laŭ mi neniam akceptebla, eĉ kiam ĝi ŝajnas unuavide oportuna instrumento por batali kontraŭ la imperiismo. La usona kaj brita imperiismoj radikas ideologie en la loĝantaroj de la koncernaj landoj per ĝuste tiu spirito de patriotisma fervoro kaj civilizacia orgojlo, kiun Durand volas ardigi – kun alia orientiĝo – ĉe aliaj.
Jen formo de diverseco, kiu estus ŝanco por Esperanto: pli malkaŝa konkurenco de politikaj ideoj ankaŭ en la publika, nacilingva informado pri Esperanto anstataŭ gurdado de progreseme sonantaj, sed funde reakciaj argumento-skemoj. En tiu senco la kolapso de la BKC, kiu tre emis argumenti laŭ la maniero de t.n. "lingvodefendantoj" kaj entute alcentrigis al si tro da funkcioj en la ekstera informado, ne estas lamentinda afero.

Rilate la superecon aux malsuperecon, tiu certe ekzistas en psikologia senco. Anoj de pli grandaj nacioj neniam kapablis kompreni la strebojn de malpli grandaj liberigxi de ili. Cxehxoj asertos ankaux hodiaux ke ili ne komprenas la slovakojn kiuj vivus pli bone kun ili. Serboj kompreneble cxiam volis nur bonon por la kroatoj, slovenoj ktp. Apartenanto de pli granda popolo neniam decidos lerni la malpli grandan lingvon krom se temas pri tre persona motivo. Aliflanke ni ja cxiuj konas la senton de rilato inter tiu kiu lernis la lingvon kaj la denaskulo. Cxiu el ni - nedenaskuloj de la angla - ne havos problemon paroli la anglan kun alia nedenaskulo, sed sentos fortan malkomforton parolante kun la denaskulo anglalingva.
Oni devas kompreni, ke lingvo havas unuanivele du cxefajn funkciojn: la komunikan kaj la funkcion de signo pri grupaaperteno. Per parolado en la angla ni komunikas sed ni diras ankau al kiu ni apartenas. Se ni parolas evidente usonecan lingvon, kiu montras nian denaskecon, oni atribuos nin al usoneco..., se ni parolas iun lernitan anglan, depende de la kvalito de tiu lingvo oni atribuos nin al pli au malpli granda sxatanto de la usonangla vivstilo.
Zlatko Tisxljar