"La Tria Mondo kaj Esperanto povus amiki"
de Kalle Kniivilä
—
Laste modifita:
2004-09-27 23:44
Probal Daŝgupto
La mondolingvaj kosmoj de la iama franca kaj la nuna angla lingvoj ŝuldas sian potencon al la premo de forto, dum Esperanto povus enkonduki novan principon de unueco, opinias nia aŭtoro Probal Daŝgupto. "Ju pli la triamondaj civilizoj aplombe konscios pri siaj rajtoj, pri la rajtoj de la senhereduloj, des pli kreskos 'strukture' la mondaj ŝancoj de planlingvo", li skribis jam en 1987.
Antaŭvorto en 2004
Per jena teksto en la revuo Esperanto mi salutis la Esperanto-movadon okaze de ĝia centjariĝo. (Pli fakan version de iuj el la ideoj prezentis la samjara anglalingva artikolo Towards a dialogue between the sociolinguistic sciences and Esperanto culture en la revuo Language Problems and Language Planning.
Tiam la baratanaj sukcesoj en la komputiko ankoraŭ ne estis monde videblaj. Nun ni havas sur tiu tereno Bangaloron, manpremantan kun la mondaj metropoloj; Hajderabadon, kies komputiluloj forte kunteksas la bezonojn kaj atingojn en sia gubernio; kaj la baratanojn en Usono, multaj el kiuj ŝlosilas en la tiulanda cibernetika industrio.
Ĉu la baratanoj kunplektiĝintaj kun la angla lingvo estus perfiduloj? Kiujn do ili perfidus? Kie oni serĉu eventualajn lojalulojn? Jam en 1987, se malpli krie, ekzistis tiaj demandoj, almenaŭ sur mia ekrano. Eble nova legantaro volus legi, kaj juĝi, mian tiujaran manieron altrakti tiujn demandojn, kiuj tiam gravis al mi. Tio ĉi suplementas, kaj ne celas anstataŭi, miajn reagojn al nunaj intervenantoj. Ankaŭ tiun ĉi tekston oni bonvolu kritiki.
Probal Daŝgupto
Per nova unueco-principo antaŭen en la Tria Mondo
La Barata Nacia Kongreso, kiun poste gvidis Mahatma Gandhi, kaj kiu simbolas la luktadon de la aziaj kaj afrikaj popoloj por nacia, ekonomia kaj kultura memstareco, ekestis en 1885, kaj Esperanto en 1887. Se ni traktu tiujn kiel la naskojarojn de la Tria Mondo respektive la Dua Lingvo, estas do necese rimarki tuj, ke en la komencaj jardekoj la du novaj movadoj pli-malpli ignoris unu la alian. Ambaŭ strebis atingi difinitajn celojn rilate al la metropola Unua Mondo, provizore lasante ekster la atento ĉion alian.
Oni povas pensi, ke nun la situacio ŝanĝiĝis. Aperis iom gravaj Esperanto-movadoj en Azio en la sepdekaj jaroj, en Afriko en la okdekaj. La irana pioniro Saheb-Zamani (kun nomo parte anagrama je Zamenhof) prezentis miraklan kaj modelan lanĉon de movado; kaj pluraj aliaj landoj, kvankam pro apartaj kaj malsamaj impulsoj, tuj poste lanĉis siajn, en tia sinsekvo ke estis malfacile epiteti la sinsekvon “koincida” aŭ “hazarda”. Oni rajtas fidi, ke pli aŭ malpli baldaŭ, per pli aŭ malpli serpentuma vojo, la afero iros antaŭen en la Tria Mondo.
Tamen, la premisoj de la komenca reciproka ignoro fantomas nin plu. La pioniroj de la Dua Lingvo volis unuavice varbi anojn de la “civilizitaj” regnoj, se ni uzu la tiamajn vortojn. Kaj la iniciatintoj de la memstariĝo de la Tria Mondo rigardis la “imperiisman” Eŭropon kiel malamikon.
Nuntempaj esperantistoj grandparte restas kaptitaj en simila nepovo efektive akcepti la ideon, ke la vestoj, muzikaj stiloj, literaturoj aŭ ideoj de la Tria Mondo povus esti vere egalrangaj, “civilizitaj”. Kaj siaflanke multaj triamondanoj, kiujn oni provas varbi en la Duan Lingvon, restas suspektemaj pri la eŭropeco kaj do imperia kontaĝo de Esperanto. “Se ni devas akcepti la okcidentan lingvan hegemonion,” ili pensas, “ni prefere lernu la verajn imperiajn lingvojn, kaj ne tiun ĉi ŝajne neŭtralan aliformigon de ili.” Oni do devas skeptike rilati al la senplia espero, ke la Tria Mondo estos la scenejo de la fina venko. Estas kontraŭfaktoroj en la strukturo de la interciviliza renkontiĝo.
Se mi tamen restas optimisma pri la kuna estonteco de la evolulandoj kaj la planlingvo, tio estas pro kialoj ne mondaj, sed “kosmaj”, kiel nun klariĝos.
Mi nomas “kosmo” la komunikan kaj kunlaboran eblo-zonon, kiun kreas ĉirkaŭ si ĉiu grava interlingvo. La siatempaj kosmoj de Latino, de Sanskrito, de la ĉina, de la araba estis regionaj kosmoj, ĉar la ĝistiama evoluo de la trafiko ne permesis la ekeston de vere tutgloba kosmo. La modernaj kosmoj de la franca kaj poste la angla atingas transregionan amplekson. Sed, simile al la antaŭaj, ĉi tiuj kosmoj ŝuldas sian unuecon kaj potencon al la premo de forto, ne al la spontana konverĝo de konsento, pri kiu oni kantas “La popoloj faros en konsento / unu grandan rondon familian”. Ĉi tial, estas laŭ mi erare kompari la aktualajn kosmojn (la ĵusan de la franca aŭ la nunan de la angla) kun la proponata kosmo de Esperanto; estas kvazaŭ kompari ŝtatojn kun literaturoj. La franca kaj la angla heredas, planed-skale, la provizorajn hegemoniojn de iamaj regionaj lingvo-potencoj; Esperanto enkondukas novan principon de unueco.
La religia kaj civiliza forto de la antikvaj interlingvoj regione kuntenis iliajn kosmojn. Ĉe la franca, aperas kultura unueco, kun universalo-pretenda elito portanta ĝiajn sciencajn kaj artajn valorojn kaj eksportanta la premon de ilia prestiĝo ĉien. Tio jam kliniĝas al la evoluanta neceso akiri almenaŭ pasivan akcepton ĉe la regataj socioj. Kun la angla ni havas la novan akcenton de popularismo, kiun subtenas la ordo de multnaciaj entreprenoj kaj la personizita intimeco de la persvadaj komunikiloj reklamantaj komfortan kaj interesan ekziston.
Tio ĉi pelas ankoraŭ plu la procezon de la graviĝo de la akcepto, kvankam restas la hegemonia aŭ prema stilo – la angla perbuĝete fabrikas la konsenton, dum la franca perprestiĝas ĝin. Zorge studante tiujn ekzemplojn de la modernaj metodoj, per kiuj iuj regas aliajn, ni povas embrie kaj mikrokosme (termino de Detlev Blanke) ekkompreni, kaj en nia mikrokosma eksperimentado ekpraktiki, la postmodernan stilon, laŭ kiu ĉiuj regos sin, en reciprokeco, kiun subtenos ĝenerala eksmodiĝo de la hierarkiaj metodoj.
Finfine, estas dinastiaj rajtoj, kiuj legitimas la hegemoniojn. Esperanto esprimas la malakcepton de la patriarkaj premisoj de tia legitimeco. Kiel la ciganoj, aŭ aliaj sendinastiaj kosmopolitoj, la esperantistoj ne havas denaskajn aŭ proprietajn rajtojn, sed nur tiujn de gasto. Nian literaturon konstruis kaj progresigas mondliteraturaj legantoj, kiuj lernis gasti unu ĉe alia, montrante, ke la amikeco kapablas fortike ponti: “Tenos ĝi vin/ tenos ĝi vin/ kiam ŝtalo rompiĝos.”
Ke la persona amikeco povas esti efektiva unuecilo je transregiona skalo, tion dubas pluraj miaj amikoj en Esperantujo, kiuj pli fidas je la strukturaj faktoroj. Sed eĉ en la nuna transiro al la silicia tekniko en triamondaj landoj, la novaj gvidantaroj emfazas la apartecon de siaj kulturaj voloj kaj rezistas la kulturan poluadon ligitan pli frue kun la disvastigo de la moderna okcidenta tekniko. Antaŭe, la Tria Mondo rezigne akceptis la modernigon; nun ĝi moderniĝas, fortigante ne nur la trunkon sed ankaŭ la radikojn de sia moderno evoluanta al postmoderno.
Tiu faktoro de la spontana volo ja apartenas al la “strukturo”, pri kiu miaj amikoj havas eble tro “ŝtalan” bildon. Detlev Blanke prave akcentis, ke la konscia elemento faras Esperanton kerne grava al la moderna spirito, kiu volas krei sian sorton. Ju pli la triamondaj civilizoj aplombe konscios pri siaj rajtoj, pri la rajtoj de la senhereduloj, des pli kreskos “strukture” la mondaj ŝancoj de planlingvo.
Sed ĉu de Esperanto prefere ol alia, malpli regione stampita projekto? Tio revenas al la centra principa demandaro. Ni memorigu nin pri la zamenhofaj argumentoj en Esenco kaj estonteco, kiuj restas validaj. Se la monda komunumo decidas, iom post iom, adopti neŭtralan planlingvon, tiam pro la konsideroj de facileco, natureco, nemalŝparo de haveblaj rimedoj k.s. oni pli-malpli devos uzi la vortojn, kiujn la eŭropa imperiismo disvastigis, ĉar tiu vortostoko estas la sola, kiu havas la necesan multregionan konatecon, kaj ĉar necesas, por ke iu lingvo estu facile lernebla kaj nature uzebla, ke ĝi havu “animon” aŭ karakterizan formon, al kiu la komunuzaj internaciaj vortoj ne aspektos fremdaj, sed kiu tamen ne tro specife portas la stampon de tiu aŭ alia etna lingvo. Do, ekonomiaj kaj ekologiaj rezonadoj konverĝos al la solvo Esperanto, se principe adoptiĝos planlingvo.
Rilate al tiu seo, oni povas resti ĉe la tezo de Ivo Lapenna, ke la monda interlingva situacio evoluas al malfacile mastrumebla krizo – kiun eĉ ne la maŝintraduko per si mem solvos, ĉar estas ĉiam pli konvene havi unu neŭtralan lingvon, kiu peras tiajn tradukojn inter granda aro da fontaj kaj celaj lingvoj. Krom tiu teknika krizo, kreskos interciviliza malekvilibro, kiam la evidentan japanan sukceson sekvos la jam burĝonantaj sukcesoj de aliaj memkonsciaj kulturoj de Azio kaj Afriko.
Sukcesaj kulturoj malvolonte akceptas la hegemonion de aliulaj lingvoj, precipe se florantaj kultur-renoviĝoj forŝovas la iaman pintecon de la okcidenta kulturo. Iom post iom, sed sendevie, evoluas situacio, en kiu la oligarkio de kelkaj grandaj lingvoj ne restos akceptebla monda ordo, kaj ĉiam pli realisma ŝajnos la nun utopia propono adopti planlingvon por ĝenerala monda uzo. Dume, la longan intertempon verŝajne uzos triamondaj enirantoj en la Esperantan kulturkrean sferon por iom post iom harmoniigi la evolulingvon kun la apartaj konscioj (kaj nekonsciaj sonĝostiloj) de la evolulandoj.
Ni komencas ekscitan fazon en la longa evoluo. Ni ne tro ĝenu nin pri imperiismoj, kiuj krom subpremi rajtojn ankaŭ aluvie lasas sur la tero formajn kaj kulturajn unuecaĵojn; iam, post la cindriĝo de la nun intensaj pasioj, tiuj unuecaĵoj aspektos anonimaj kaj akcepteblaj, kaj senkolere uzos ilin la tiama “rondo familia” por ankoraŭ pli fortike forĝi neŭtralajn pontojn inter la kulturoj. La frua Esperanto lernis de la franca kosmo; ni hodiaŭ lernu de la angla, sen honto aŭ maltrankvilo, kaj komprenante, kion ni faras kaj konstruas.
Probal Daŝgupto