Se atente aŭskulti
Unu el la mirindaj aferoj pri la reto estas ke ĝi estas samtempe tiom brua kaj tute silenta. Kiam restas multe da spaco por interpretado ŝajnas ke la bruo tendencas pliiĝi – do en la kapo de homoj. Ĉu ne cetere estas mirinde kaj fabele kiel voĉoj neniam aŭditaj, apartenantaj al homoj kiuj teorie povus esti tute fikciaj, povas tiel forte resoni en aliaj homoj?
Sed kiel cetere pri sonoj? Ĉu ekzemple estas homa rajto elekti siajn proprajn, krei sian propran sonmondon? Iuj faras tion – tute konkrete per kapaŭskultiloj – dum aliaj opinias ke - krom ke oni tiam igas sin mem trafikrisko - estas malmorale elfermi la ceteran mondon aŭskultante sonlibrojn aŭ muzikon kiam oni moviĝas inter homoj. Nu, pri ĉio eblas moralismumi, sed eblas ankaŭ ĉesigi la aŭskultadon por momento, ekzemple transiriante straton, same enirante buson, por la kazo ke la busŝoforo volas diri ion, kaj kompreneble ĉiam kiam videblas konato. Anstataŭ lasi la urban bruon elekti onin, oni povas elekti siajn proprajn sonojn, almenaŭ ĝis la momento kiam la elektitaj sonoj minacas tro okupi onin kaj fariĝi bruo.
Mi povas pro propra sperto aserti ke la urbo kaj la homoj ŝajnas multe pli interesaj, filtritaj tra la esperanta liriko de Ĵomart kaj Nataŝa, ĵazigitaj popolkantoj aŭ la Rekviemo de Mozart. Gravas elekti la ĝustan muzikon por la ĝusta okazaĵo. Tiel ekzemple muziko kun rapida ritmo estas klare preferinda survoje al la buso je la sepa matene - precipe vintre - ol vespere, pro la sama kialo kial estas preferinde trinki kafon matene ol vespere. Se oni malobeas ĉi tiun regulon, la puno venos kiam la muziko, same kiel kofeino, vekos onin nokte - ritme kaj plurvoĉe.
Ankaŭ lingvoj sonoras - precipe fremdaj lingvoj, ĉar kiel sonas la propra lingvo estas kutime same malfacile diri kiel estas aŭdi kaj prijuĝi kiel sonas la propra nomo. Lingvoj sonas tiel malsimile – kelkaj mole, aliaj malmole, kelkaj melodiece dum aliaj pli monotone. Lingvojn kiujn oni ne komprenas eblas aparte bone ĝui ĝuste sone, sed laŭ mia sperto ankaŭ atinginte sufiĉe altan nivelon de scio, eblas aŭskulti fremdan lingvon kiel sonojn kaj prosodion. Mia plej ŝatata frazo en la finna lingvo estas veterprognoza - ”Alavilla mailla hallan vaara” - sonas pli kiel poemo ol averto pri frosto en lingvo, kiu en miaj oreloj - ankoraŭ dudek jarojn post kiam mi unue ekstudis ĝin – ofte sonas kiel bruo de maŝinpafilo pro la malmolsonaj konsonantoj kaj pro la ritmo kaŭzita de la alternado inter longaj kaj mallongaj vokaloj kaj konsonantoj.
La problemo estas kiam sonoj, same kiel aliaj specoj de stimulo, fariĝas bruo. Mi foje legis pri viro – tre prospera en sia profesia kampo – kiu fieris pro tio ke li neniam por momento estas nenifara, kaj do pri ĉiu momento discipline disponas laŭ sia volo. Al mi tia sinteno ŝajnas neniel prifierinda sed rekte vivdanĝera, ĉar kiam povas veni novaj impulsoj se la penso neniam rajtas vagi libere? Por tio necesas silento, paŭzoj, sen kiuj ni riskas fariĝi robotoj.
Simile estas cetere pri homoj kiuj poluas la komunan sonmedion per konstantaj babiloj de frua mateno ĝis malfrua vespero, komplete neinteresitaj pri vidpunktoj de aliaj kaj havantaj nenian komprenon pri tio kio povas interesi aliajn. Al la specifaĵoj de ĉi tiuj homoj ankaŭ apartenas, ke ili eliras de tio ke ĉiuj aliaj reprezentantoj de la homaro havas la saman mondon en la kapo kiel ili. Tial nomojn, lokojn, okazaĵojn kaj la ligojn inte ili ne necesas klarigi, ĉar ĉiuj aliaj, laŭ tiu memcentrita pensmaniero, havas la samajn referencojn. Ĉu la tipo estas konata? Min tiaj homoj tre fascinas. Ekzemple, mi antaŭ mallonge estis trafita de homo kiu longege klarigadis al mi pri la hungara futbala teamo de la kvindekaj jaroj, kaj tute ne rimarkis ke mi opinias lian memcentritecon multege pli interesa ol hungara futbalo. Ĉu iuj homoj timas silenton? Oni ja neniam scias, nome, kio timiga povas aperi el la silento, kiam oni dum momento aŭdas nenion krom sian propran spiradon.
La sinteno al silento krome ŝajnas esti kultur-dependa, kion eblas rimarki ekzemple per tio, en kiu fazo silento en interparolo fariĝas embarasa. En iuj landoj estas nature fari - foje tute tro - longajn paŭzojn, dum en aliaj pli ol kelksekundan interspacon en la interparolo necesas tuj ŝtopi per pliaj babiloj aŭ almenaŭ per nenidiraj esprimoj kiel ”nu” aŭ ”jes, do”. Inter proksimaj homoj silento povas esti signo pri kaj konfido kaj distanco, kaj oni ĉiam scias precize pri kiu speco temas.
Bruo estas susuro en la kapo - ne ĉam ligita al sonoj - kaj bona silento same grava por ĉia kresko kaj naskiĝo de novaj pensoj kiel estas bonaj interparoloj. Kaj harmoniaj sonoj - precipe muziko de tiu speco kiu igas onin pensi ke nenio povas esti pli bela ol ĉi tio - vojo al la propra interna pejzaĝo.
Maria Sandelin
Rilataj sonoj:
Ĵomart kaj Nataŝa: Rivero de l' nia tempo
Kaj tiel plu: En la fronto de Gandesa
Jan Johansson: Musik genom fyra sekler