Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / La homoj kompatindas

La homoj kompatindas

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-14 13:12
La dana pentristo Marie Triepcke Krøyer Alfvén havis la malbonŝancon iĝi edzino de du memcentritaj geniuloj kiuj unu post la alia igis ŝian vivon infero. Aŭ ĉu eblus priskribi ŝian sorton alimaniere? ”Estas diferenco, nome, inter unflanke kunsento kaj aliflanke la respondeco kiun oni atribuas al homo pri ties propra vivo.”, skribas nia aŭtoro Maria Sandelin, kiu ankaŭ opinias ke la ĉefa problemo en homa interrilatado sur ĉiuj niveloj estas plenkreskuloj kiuj agas kiel trijaruloj en ludsablujo. Inter esperantistoj la Civito estas la plej frapa ekzemplo, ŝi skribas.

Sommeraften ved Skagen”La homoj kompatindas”, diradas Agnes, Filino de Indro, en Sonĝodramo de la sveda verkisto August Strindberg. Prave ja, ĉar ŝi vidas ke la vivo estas plena je suferado kaj ke la infero troviĝas sur la tero. Sed krome mi kredas ke Strindberg - la plej kolera aŭtoro de la sveda literaturo - de tempo al tempo ege kompatis sin mem, vidante sin  kiel viktimon jen de la ŝtato, la eklezio, diversaj edzinoj kaj aliaj virinoj, sia malfacila infanaĝo aŭ io alia.

Evidente homoj pro la nura fakto ke ni estas homoj kompatindas, ĉar la vivo estas en si mem vivdanĝera, finiĝas en cent procentoj el la kazoj per la morto kaj survoje tien eblas nur esperi ke la momentoj de feliĉo superos la momentojn de ĉagreno. Kaj evidente iuj homoj pro la eksteraj kondiĉoj donitaj estas pli kompatindaj ol aliaj. Kaj la eksteraj kondiĉoj ne estas nur materiaj, ĉar tiukaze ekzemple Marie  Krøyer Alfvén (1867-1940) estus enviinda, sed ŝi ne estis.

Marie naskiĝis kun la familia nomo Triepcke de bonstataj germanaj gepatroj en la dana ĉefurbo Kopenhago. Ŝia granda talento por pentrado montriĝis jam frue kaj ŝi revis pri estonteco kiel pentristo. Ŝi studis, interalie en Parizo, sed la pordoj de la artaj akademioj estis en tiu tempo fermitaj al virinoj. Krom arte talenta, Marie estis ankaŭ  okulfrape bela. Kiam en Parizo ŝi unu fojon sidis en kafejo, alia dana pentristo – Søren (Peder Severin, P.S.) Krøyer – vidis ŝin tra la fenestro kaj decidis igi ŝin sia edzino. Ĉar en la sama geedzeco ne estis loko por pli ol unu artisto, la sorto de Marie iĝis tiu de la plej ŝatata modelo kaj plej bela artaĵo de Søren. Post kelkaj jaroj la geedzeco komencis milde dirite frakasiĝi, interalie sub la pezo de la mania depresio de la edzo.

En tiu fazo la fama sveda komponisto Hugo Alfvén en Kopenhaga muzeo hazarde vidis pentraĵon pri Marie faritan de Søren Krøyer, kaj li tute raviĝis. Alfvén havis kiel ŝatokupon delogi edziniĝintajn virinojn, kaj vidante la portreton de Marie li decidis ke ŝi estos lia baldaŭa konkero. Kaj eble li fakte vidis ion krom ŝian belecon sur tiu pentraĵo Sommeraften ved Skagen (Somera vespero en Skagen), kiu povus esti bildo pri la Ĉeĥova La damo kun hundeto.  Eble li vidis ke ŝi aspektas melankolia, soleca, eble tedita.

Ne daŭris longe antaŭ ol Marie Krøyer estis amatino de Hugo Alfvén kaj la skandalo estis fakto. Kiam post kelkaj jaroj ŝi naskis filinon de Hugo,  Søren Krøyer konsentis pri divorco. Marie edziniĝis al Hugo Alfvén  kaj tiel iris el unu infero en alian.

Unu maniero priskribi la sorton de Marie estas paroli pri ŝia  nekredebla malbonŝanco aŭ komplete mankanta kapablo prijuĝi virojn. Aŭ ĉu ŝi simple estis altirata al certa speco de viro, al memcentritaj geniuloj? Ajnakaze ŝia vivo kun Alfvén verŝajne iĝis eĉ pli malfacila ol la vivo kun Krøyer. Hugo Alfvén  la reston de sia vivo restis nekuracebla donĵuano, kiu per siaj konstantaj trompoj kaŭzis al Marie kaj psikajn kaj fizikajn suferojn.

Ĉu do Marie estas kompatinda? Ĉu eblus rakonti la historion alimaniere? Jes, certe eblus. Ekzemple eblus doni al Marie pli aktivan rolon en la rakonto pri ŝia propra vivo. Estas diferenco, nome, inter unuflanke kunsento kaj aliflanke la respondeco kiun oni atribuas al  homo pri ties propra vivo. En la kazo de Marie Krøyer Alfvén eblas diri ke ŝi memklare en gravaj fazoj de sia vivo havis eblecon elekti alimaniere, sed por plene rompi la sociajn kadrojn donitajn al virino de ŝia klaso kaj tempo, estus postulataj pli da fortoj kaj kuraĝo ol Marie posedis.

La afero do temas pri tio en kiu grado oni difinas sin mem kaj aliajn kiel viktimojn de la cirkonstancoj. La eksteraj cirkonstancoj – historiaj, sociaj, ekonomiaj ja limigas la liberecon de homoj, sed ofte la problemo troviĝas prefere interne ol ekstere de la homo. Ekzemple multegaj plenkreskuloj neniam elkreskas el la mondkoncepto de trijarulo, laŭ kiu ĉiam ĉiuj aliaj kulpas sed neniam oni mem. Mi eĉ volus nomi ĉi tiun fenomenon la ĉefa problemo de homa interrilatado, kaj sur individua kaj kolektiva, interalie ŝtata, nivelo. Individuoj kaj socioj kiuj same kiel trijaruloj opinias ke la mondo turniĝas ĉirkaŭ la propra umbiliko, ne atribuas al si mem ajnan respondecon nek la kapablon erari. Se alia kritikas aŭ alimaniere estas komprenata kiel minaco, do tiu alia sendube eraras kaj ties motivoj estas ĉiam klarigeblaj  kiel io malnobla. Same kiel inter trijaruloj en la sablujo, oni do povas nomi la kritikanton envia, avida, malica aŭ io simila.

Ĉu iu rekonas la fenomenon el inter esperantistoj? La plej frapa ekzemplo estas kompreneble la Civito, kiu surbaze de ĉi tiu pensmaniero kreis propran ĝenron en Esperantujo, ĉar nur kiel fikcion eblas legi ekzemple HeKo-n, sed ties homoj ja neniel estas la solaj. Iuj diras ke homoj kiuj laboras por Esperanto estas volontuloj kaj la movado ilia hobio, kaj ke tiajn homojn oni ne kritiku sed nur danku. Nu, se mi ekzemple hobias solkantadon, mi en plej malbona kazo povas kaŭzi al aŭskultantoj orelvundojn, sed  se mi kantas en ĥoro, mi respondecas pri mia kantado antaŭ la aliaj ĥoranoj kaj la ĥorestro. Se mi krome havas tian taskon en la ĥoro ke mi vivtenas min per mia ĥorlaboro, mi forte respondecas pri mia laboro antaŭ tiuj homoj per kies mono mi vivas, kaj mi ne kuraĝus nomi ilian kritikon ”malica, envia kaj venena”.

Eble averaĝa esperantisto simple hobias idiliojn?

La postlasitaj pentraĵoj de Marie Krøyer Alfvén estas nemultaj, sed ŝi mem estas pentrita sur multegaj el la artaĵoj de la konata P.S. Krøyer. Kiel tia ŝi aperas ne nur sur represaĵoj, sed ankaŭ sur alumetskatoloj, ĉemizoj, tasoj kaj vinboteloj  ĉirkaŭ la mondo. La specialaj lumo kaj koloroj de la marborda urbo Skagen elradias certan trankvilon, belecon, eĉ idilion. Sed konante la historion ni scias ke la bildo sub la surfaco estis alia – skua ja, sed finfine pli interesa kaj ĉefe pli vera ol idilio, kiu pro sia esenco havas la tendencon krevi.

Maria Sandelin

Rilataj ligoj

arkivita en: ,
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2005-11-01 18:14

Parenteze oni povas eble mencii ke sub la gvidado de ŝia dua edzo, Hugo Alfvén, dum la 26a UK en Stokholmo 1934 la koruso "Siljanskören" el Dalekarlio faris koncerton - tute en esperanto (verŝajne papage).

Gunnar Gällmo

javergara
javergara diras:
2005-11-03 04:21

Dankon pro la tre interesa rakonto. Nu, rilate la duan alineon, por la budhanoj en la vivo estas suferado (unua nobla vero) kaj tial oni agu respondece, por malgrandigi la propran kaj aliies suferadon.

Mi songhos pri la beleco de Marie Triepcke (mi preferas eviti aldoni al shia la nomojn de la edzoj kiuj malfelichigis shin). Ech shia beleco estingighis. Tia estas la vivo.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2005-11-03 17:42

Certe ne nur Esperantistoj kultas idiliojn. La komprenenda afero estas ke internan idiliemon cxiam akompanas ekstera _mal_idiliemo. Oni ne povas sufoki internan kritikon sen ekstera minaco. Aliflanke, se estas reala minaco kaj tiu estas reale deekstera, cxu tiam la idilio ne estas la plej trafa respondo?