IJK 2005 okazos en Pollando
de Kalle Kniivilä
—
Laste modifita:
2004-04-15 23:02
En sia lasta ret-estrarkunsido la TEJO-estraro decidis akcepti la proponon
de la polaj junaj esperantistoj inviti la IJK-on al Pollando en 2005.
Fine de la pasinta jaro, kvazaŭ nome de tiam ankoraŭ ekzistanta nur sur la papero Pola E- Junularo, Varsovia Vento sendis proponon inviti Internacian Junularan Kongreson en Pollandon, al Zakopane. Junularo Esperantista Brita havis konkurantan proponon, sed post ioma pripensado la estraro de TEJO decidis, ke Pollando havas pli da avantaĝoj: granda organiza teamo, proksimeco al la UK (kiu okazos en Litovio), malgrandaj kostoj, ktp. Tiamanere estis farita decido, ke IJK 2005 okazu en Pollando kaj JEB provu pripensi eblecon okazigi la aranĝon en la jaro 2006. (Laŭ Varsovia Vento, TEJO-aktuale)