Esperanto Desperado malfondita sen kvereloj
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-09-03 20:23
La koncertoj en Pollando estis la lastaj koncertoj de la bando Esperanto Desperado, fondita en 1996. Laŭ Kim J. Henriksen, la bando estis malfondita, ĉar la anoj ekhavis malsamajn interesiĝojn. Li akcentas, ke la bandanoj disiras amike, male ol ofte okazas en la Esperanto-movado, kie laŭ li estas preskaŭ tradicio insulti unu la alian.
- Dum iu tempo la intencoj iĝis tiom diversaj ke ne plu estis amuze. Ni do kune interkonsentis fini per la koncertoj en KEF, Helsinko kaj IJK, Zakopane, kaj ke tio estu amuza. Mi esperas ke la publiko ricevis tiun senton. Laŭ mi tiuj du koncertoj estis inter la plej bonaj kiujn ni iam ludis kaj nia muziko iĝis bona etoso, komentas Kim J. Henriksen al Libera Folio.
- Mi esperas ke nia ekzemplo, fini en bona maniero post longdaŭra kunlaboro, povas influi aliajn en la Esperanto-mondo, kie laŭ mi ofte estas tradicio insulti unu la aliajn, anstastaŭ memori ke "pere de la lingvo Esperanto ni havas ŝancon en la vivo fari bonon trovi amon krei harmonion".
(La lasta frazo estas citaĵo el "Grava" - la unua kantaĵo de la unua disko de Esperanto Desperado.)
Esperanto Desperado ludis unue oficiale dum KEF 5 en 1996 en Kopenhago sub la nomo "Brokantaĵo" En 1997 la grupo ŝanĝis la nomon al "Esperanto Desperado". Tiam la grupo konsistis el Birgitta Taurus Henriksen, Helle Eble Cleary, Amir Hadžiahmetović, Kim J. Henriksen kaj Denis Rock Tampa, kaj ludis akustike.
En 2000 la orkestro plene elektriĝis, la grupon eniris Brian Laustsen kaj Thomas Crawford, kaj la grupo surbendigis la unuan kodiskon: "jen venas.......brokantaĵoj" ĉe la eldonejo Vinilkosmo. Denis intertempe iĝis rifuĝinto en Germanio kaj Birgitta forlasis la grupon.
Dum aŭtuno 2003 kaj printempo 2004 la grupo klopodis surbendigi novan kodiskon. Tamen fermo de la studio fare de polico, ŝtelado de akordeno kaj aliaj problemoj malfaciligis la laboron. Tamen en junio 2004 Esperanto Desperado finfine sukcesis surbendigi la diskon "Hotel Desperado" kiu estis eldonita la 20-an de aŭgusto 2004. Sur ĝi aŭdiĝas la drumisto Nis Bramsen, kiu estis en la grupo ekde januaro 2002.
La lasta membro Mark Dziwornu (origine el Ganao) aliĝis al la grupo antaŭ nur kelkaj monatoj. Li ludis ĝembon kaj aliajn perkutilojn. Sed li jam gastludis en 5 kantoj en la disko "Hotel Desperado".
La muziko kaj tekstoj plej ofte estis originale verkitaj de la membroj mem. Fakte eĉ tri el la membroj kaj unu eksmembro verkis muzikon kaj tekstojn por la dua albumo. Sed de tempo al tempo aperis tekstoj de ekzemple Georgo Kamaĉo, Wiliam Auld, Vladimir Danilov kaj Maria Amanta Smilet.
Esperanto Desperado ĉiam ludis ankaŭ ekster la esperanta mondo. Ekzemple en rekta elsendo en la dana radio, kiel fest-orkestro ĉe naskiĝtaga festo aŭ geedziĝofesto, en kafejoj, kulturdomoj, karnavaloj kaj ĉe festado de la 1-a de majo. Ofta strategio estis ludi tie kie jam estas homoj.
En la esperanta mondo la grupo ludis dum KEFoj, KAFE, UKoj, IJKoj, PSI, jarkunvenoj de la danaj kaj germanaj esperantistoj.
Dum la lasta turneo en Pollando la grupo faris ne nur frenezan festan koncerton dum la IJK, sed ankaŭ koncertojn por preskaŭ plene ne-esperantista pola publiko, aranĝitajn de la nordia kulturdomo en Krakovo, kaj kun financa apogo de la mondmuzika organizaĵo en Danio.
"Kiel kuriozaĵon ni povas mencii, ke nia ĝembisto estis resendita al Kopenhago el la flughaveno de Krakovo, pro mankanta pola vizo. Sed kun rapida agado ĉe la pola ambasadejo, kaj per iom multekosta flugbileto, oni sukcesis flugigi lin reen al Pollando, tiel ke li alvenis al la kongreso en Zakopane unu horon antaŭ la lasta koncerto kun esperanta publiko", skribas la bando en gazetara komuniko.
[Informis Esperanto Desperado]
Kelkaj parolas pri nepluekzisto de la bando... kelkaj aliaj parolas pri rekonstruado kaj plifortigxo de la bando, novaj kantoj kaj koncertoj... Vizitu www.esperantodesperado.dk baldaux kaj vidu kio okazis scivolemulo :) Fakto estas, ke la bando versxajne neniam plu konsistos el la samaj membroj kiel antaue...
Reportis, Amiro