Fajro detruis Esperanto-domon en Berlino
La fajro, kies kaŭzo ankoraŭ ne estas konata, pleje difektis la tegmenton kaj la subtegmentejon, kie daŭris la konstrulaboroj. La tuta resto de la domo malsekiĝis pro la akvo uzita de la fajrobrigadistoj. Plej multe suferis apartamentoj en la supra parto de la domo, sed ankaŭ la ĉambroj de la oficejo de Germana Esperanto-Junularo en la teretaĝo estis iom difektitaj.
- La aktoj kaj teknikaĵoj ne malsekiĝis, ĉar la fajrobrigadanoj metis plastan folion super ili, sed la informmaterialo kaj aliaj aferoj stokitaj en la ban-ĉambro grandparte malsekiĝis. Ankaŭ la tapiŝon kaj la sofon ni povis forĵeti, rakontas Paul Ebermann, la gvidanto de la oficejo.
En la domo nun ne estas elektro. Laŭ specialistoj de la asekur-firmao, la tuta domo devos esti sekigita per specialaj aparatoj antaŭ eblos loĝi en ĝi aŭ uzi ĝin alimaniere. Tial la Berlina oficejo provizore translokiĝis.
La nun parte brulinta domo estis aĉetita en aŭgusto 2001 de la esperantistoj Johann Pachter kaj Peter Kühnel. Ili dum du jaroj serĉis taŭgan domon, ĝis ili trovis ludomon kun korto kaj korta domo en Einbecker Strasse 36, en kvinminuta piedira distanco de la stacidomo Lichtenberg, stacio por regionaj kaj longdistancaj trajnoj el kaj al orienta Eŭropo.
La ludomo havas ses apartamentojn, kiujn oni laŭ la planoj preferos ludoni al esperantistoj. Per la lupagoj oni volas kovri la kurantajn kostojn de la domo kaj de la korta domo. La subtegmentejo de la domo estis rekonstruata, kiam okazis la fajro.
- En unu loĝejo, en la teretaĝo, troviĝis la oficejo de Germana Esperanto-Junularo (GEJ). Ĝi nun provizore translokiĝis. En unu loĝejo loĝis du, esperantistoj, en aliaj tri loĝis neesperantistoj. La lastan loĝejon uzis la esperantista domposedanto Johann Pachter - tie troviĝis ankaŭ granda parto de la Germana Esperanto-Arkivo. Johann Pachter ankaŭ havas libroservon esperantan (kiu ne dissendas librojn, sed vojaĝas al kongresoj) - verŝajne ankaŭ pluraj el ties libroj estis difektitaj, rakontas Paul Ebermann.
En la lastaj monatoj antaŭ la fajro estis laŭ la domposedanto investitaj ĉirkaŭ 10 000 eŭroj en la konstruado sub la tegmento. Tuj antaŭ la IJK en Zakopane en la Berlina Esperanto-domo estis aranĝita internacia laborbrigado, dum kiu 12 gejunuloj okupiĝis interalie pri ordigo de la korto. La laborbrigadanoj loĝis en la nun detruita subtegmentejo.
Neniu homo estis vundita pro la fajro, kies kaŭzo ankoraŭ ne estas konata. Intenca ekbruligo estis tamen ekskludita post la unuaj esploroj, konstatas la berlina gazeto BZ. "Certas ke la la posedanto de la malnova konstruaĵo, mem loĝanto de la domo, okupiĝis pri pligrandigo de la mansardo. Li estis propramane firmiganta la tegmentan trabaron", skribas BZ.
Laŭ la sama gazeto, la domposedanto mem rimarkis la fajron je 00.40 nokte, kiam la tegmenta trabaro jam brulegis. La fajrobrigado alveturis per ses aŭtegoj, kaj la estingadon de la granda fajro partoprenis proksimume 70 homoj. Daŭris du horojn, antaŭ ol la fajro estis sub la kontrolo de la fajrobrigado, kaj la post-estingado daŭris ĝis la posta antaŭtagmezo. La tegmento kaj subtegmentejo estis grave difektitaj.
- En la subtegmento estis ĉambreto uzata por Pasporta Servo, apude alia similgranda ĉambreto. Krome estas du grandaj ĉambroj - unu estis plenigita per konstrumaterialo kaj banankestoj plenaj de libroj, gazetoj kaj arkivaĵoj , en la alian ni ĝis komence de julio enkonstruis banĉambron (kun lignaj muroj) kaj tekuirejeton, kaj ĝi estis uzata unue kiel tranoktejo por laborbrigado kaj poste, dum du aŭ tri semajnoj, kiel kunvenejo por lokaj Esperanto-grupoj, rakontas Paul Ebermann.
En raporto aperinta en la ruslingva novaĵ-servo Esperanto-novosti, Aleksandr Galkin el Berlino rakontas, ke ĉeestintoj post la fajro vidis brulintajn paĝojn el esperantlingvaj libroj sur la strato antaŭ la domo. Laŭ liaj informoj en la domo troviĝis granda kolekto de esperantlingvaj libroj, eble 4.000 volumoj. Tamen saviĝis la granda biblioteko de la familio Tautorat, kiu laŭ liaj informoj devis esti movita al la domo en la baldaŭaj tagoj.