Małgorzata Handzlik sindetenis pro Dio
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-01-19 11:58
La 12-an de januaro la Eŭropa Parlamento voĉdonis pri la proponata nova konstitucia dokumento de la Eŭropa Unio en grava simbola voĉdonado. Por la nova konstitucio voĉdonis 500 membroj de la parlamento, kontraŭ ĝi voĉdonis 137, kaj 40 parlamentanoj sindetenis. Inter tiuj kiuj sindetenis estis ankaŭ la sola esperantista membro de la Eŭropa Parlamento, Małgorzata Handzlik. Ne partoprenis en la voĉdonado 54 el la entute 731 parlamentanoj.
La plej granda parto de la parlamenta grupo en kiu membras Małgorzata
Handzlik, la konservativa Eŭropa Popola Partio, voĉdonis por la
konstitucio, sed kune kun Małgorzata Handzlik ankaŭ la ceteraj anoj de
la pola partio Civitana Iniciato ne volis esprimi opinion por la nova
konstitucio.
Grava kialo por tio estis Dio, aŭ pli ĝuste la manko de Dio en la konstitucio. La ĉeesto aŭ malĉeesto de Dio en la teksto estis centra temo dum la diskuto pri la proponata eŭropa konstitucio ekde 2003. Ĝuste la konservativa Eŭropa Popola Partio, kiu cetere estas la plej granda grupo de la eŭropa parlamento, proponis adapti formulon el la pola konstitucio. Laŭ EPP, "la valoroj de la Unio inkludas la valorojn de tiuj, kiuj kredas je Dio kiel fonto de la vero, justo, bono kaj belo, same kiel la valorojn de homoj, kiuj ne kunhavas tiun kredon sed respektas ĉi tiujn universalajn valorojn kiel ali-fontajn."
Ĝuste Pollando jam antaŭ sia aliĝo al EU estis unu el tiuj landoj, kiuj plej forte pledis por ke Dio estu menciita en la nova konstitucio. Ankaŭ la Papo kaj diversaj religiaj organizaĵoj publike esprimis sian deziron, ke oni konservu tiun parton de la unua redakto de la konstitucio, kie estis menciita Dio. Tamen en multaj aliaj landoj, ekzemple Francio kaj en norda Eŭropo, la opinio kontraŭ intermiksado de religio kaj konstituciaj dokumentoj estis tre forta.
La diskuto daŭris longe, sed en februaro 2003 aperis la nova propono de la konstitucio, en kiu ne plu restis iuj mencioj pri Dio aŭ iuj kristanaj aŭ aliaj religiaj valoroj.
Tiun solvon finfine do akceptis ankaŭ la majoritato de la konservativa grupo EPP, tamen kun la escepto de la pola delegacio, kiu ne volis voĉdoni por la sendia konstitucio.
La akcepto de la nova konstitucio en la Eŭropa Parlamento neniel signifas ke ĝi ekvalidas. Unue ĉiuj 25 landoj de la Eŭropa Unio devas subteni la konstitucion, per referendumo aŭ per parlamenta akcepto. Jam en decembro Litovio kiel la unua lando kaj Hungario kiel la dua ratifis la konstitucion per parlamenta voĉdonado. Ĝis nun dek landoj decidis, ke okazos referendumoj, kaj la unuan referendumon organizos Hispanio la 20-an de februaro. En multaj landoj la akcepto de la konstitucio ŝajnas ankoraŭ necerta.
Legu pli:
Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj (Monato 2003)