La litova prezidento estos alta protektanto de la UK
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-02-22 18:21
La Prezidento de la Litova Respubliko s-ro Valdas Adamkus akceptis la inviton esti Alta Protektanto de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Vilno de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005. La litova ŝtatestro esprimis sian varman sintenon al la UK jam en septembro 2001, kiam ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller vizitis Litovion por esplori la kondiĉojn por la okazigo de UK. Tiam s-ro Adamkus akceptis en la prezidenta palaco Buller kaj la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas kaj parlamentanon Stasys Kruzinauskas. Dum la aŭdienco li menciis, ke li unuafoje interesiĝis kaj eĉ iom lernetis Esperanton kiel gimnaziano en Kaunas.
Valdas Adamkus naskiĝis la 3-an de novembro 1926 en Kaunas. Post
la dua mondmilito li vivis komence en Germanio kaj ekde 1949 en Usono,
kie li diplomiĝis kiel civila inĝeniero kaj okupis gravajn postenojn en
la Usona Mediprotekta Agentejo EPA. Li estis ankaŭ kunordiganto
de la usona helpo al la baltaj ŝtatoj pri mediprotektado, en kiu
funkcio li povis ekde 1972 ĉiujare viziti sian naskiĝlandon. Li
estis renoma aktivulo en la ekzila litova komunumo, precipe en ĝia
kultura kaj sporta vivo. Ankoraŭ vivante en Usono li komencis
partopreni en la socia kaj politika vivo de Litovio post la restarigo
de ĝia sendependeco en 1990. Reveninte al sia patrolando li en
1998 unuafoje elektiĝis prezidento de la respubliko por kvinjara
mandato. Por la dua fojo li ekokupis la oficon de la ŝtatestro en 2004.
Pro siaj meritoj por mediprotektado s-ro Adamkus ricevis internacian mediprotektan premion en 1988 kaj oran medalon de la Usona Mediprotekta Agentejo. En 2003 li fariĝis Ambasadoro de Bona Volo de Unesko por la konstruado de la informsocio.
Pro siaj meritoj por mediprotektado s-ro Adamkus ricevis internacian mediprotektan premion en 1988 kaj oran medalon de la Usona Mediprotekta Agentejo. En 2003 li fariĝis Ambasadoro de Bona Volo de Unesko por la konstruado de la informsocio.