Osmo Buller komentas la demision de Nikola Rašić
Libera Folio: Demisiis la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Nikola Rašić. Multaj membroj certe supozos, ke temas pri laŭvica persona konflikto, kiajn ne eblas eviti. Tamen la demisio estas jam la sepa dum relative mallonga periodo. Kiu estas via impreso pri la kialo de la demisioj?
OB: Ilia komuna origino estas en malĝusta kaj damaĝa sinteno de gvidaj membroj de la nuna kaj antaŭa estraroj al la rolo kaj funkciado de la Centra Oficejo. Mi tre bedaŭras la demision de Nikola. Perdo de tiel sperta fakulo, tre aprezata ankaŭ en la profesia kongresa mondo ekster nia movado, estas forta bato al UEA.
Vi en pluraj elpaŝoj akcentis la rolon de la Centra Oficejo en la funkciado de UEA. Sed ĉu ne la estraro devas decidi la vojon irotan, kaj la oficejo plenumi la decidojn de la estraro? Ja dum via periodo kiel Ĝenerala Direktoro aŭdiĝis voĉoj kiuj plendis ke la Centra Oficejo regas la asocion.
OB: Rilate la taskojn de la CO la estraro devus indiki direkton kaj celon sed ne enmiksiĝi en la praktikan plenumadon. Estas vera plago, ke grandan parton de sia tempo estraroj dediĉas al teknikaĵoj kaj rutinaĵoj anstataŭ lasi ilin al la bontrovo de la oficejo kaj koncentriĝi en vera gvidado. Nature tio ĉagrenas la oficistojn kaj elvokas konfliktojn. Kiam en 1996 Unesko nuligis siajn rilatojn kun UEA, prezidanto Lee montris ekzemplon pri ĝusta gvidado. Mi ricevis de li frumatenan telefonvokon unufrazan: Osmo, savu la rilatojn kun Unesko! Li montris klaran celon sed lasis la operacan flankon al mi. Kun prof. Lee estis agrable kaj fruktodone labori, kio ne mirigas: lia fako estas ĝuste entreprena administrado. En moderna organiza praktiko estraro fidas je sia profesia stabo kaj donas al ĝi multe da respondeco. En UEA, bedaŭrinde, serĝenta aliro al oficistoj kaj ignorado de iliaj opinioj kaj faka kono kaŭzis multan damaĝon. En iu momento oficisto, kiel ĵus Nikola, venas al la limo, kie tio iĝas ne plu eltenebla. Tio signifas enorman personan seniluziiĝon kaj estas kompreneble, ke tiam ankaŭ estas tre malfacile bridi siajn vortojn.
Vi karakterizis la nunan situacion de UEA kiel pli seriozan ol la krizo post la eventoj en Hamburgo 1974. Kial?
OB: Post Hamburgo UEA estis gvidata de estraro kun nekutime kompetentaj kaj klarvidaj membroj, kiuj konsistigis efektivan kaj sekve efikan teamon. Prezidanto Humphrey Tonkin posedis ĥarismon kaj organizan talenton. En la CO restis la sperta multjara direktoro Victor Sadler kaj Simo Milojević altnivele pluredaktis la revuon. La nuna estraro ne atingas kvalite la post-Hamburgan kaj la plenumpovo de la CO radikale ŝrumpis. Krome la eksteraj cirkonstancoj estas nun pli malfavoraj ol antau 30 jaroj. Tiam landaj kaj fakaj asocioj kaj la movado ĝenerale estis pli fortaj kaj viglaj. Por eliri el la krizo UEA bezonas saĝajn gvidantojn kaj funkciantan CO.
Pasis jam du jaroj de via demisio. Ĉu vi opinias, ke la estraro kaj la komitato faris la necesajn konkludojn post la tiama krizo? Kion vi opinias pri la maniero kiel la evoluo estis priskribita en revuo Esperanto?
OB: Kiel oni povas legi en la demisia letero de Nikola Rašić, la necesaj konkludoj evidente ne estis faritaj, precipe pri la kerna punkto, la sinteno al la CO. Ĝia bonfarto estas ŝlosila por tiu de la Asocio kaj sekve la estraro devus preni ĝin kiel unuarangan prioritaton. Post Zagrebo la CO suferis duoblan baton. Samtempe, kiam spertaj oficistoj ŝanĝiĝis en novulojn, la estraro ekreduktis la stabon. Siajn rilatojn kun la dungitoj la estraro kaj aparte la t.n. oficeja komisiono misflegis kaj fine serioze venenis ignorante iliajn opiniojn en la traktado pri la estonteco kaj eĉ loko de la CO, kvankam ili estas la plej bonaj fakuloj pri la bezonoj kaj apartaĵoj de sia laborejo.
Tiurilate oni ankaŭ neniam konsultis la antaŭajn direktorojn, kvankam Simo Milojevic, Pasquale Zapelli kaj mi estis facile kontakteblaj. Niaj spertoj kaj la juĝkapablo, kiu rezultas el ili, estas kapitalo, el kiu la estraro kaj ankaŭ la komitato povus multe profiti. Cetere, mia posteulo Trevor Steele kelkfoje konsultis min rete kaj ĉiam ricevis respondon, sed liaj ĉiutagaj problemoj ofte estas tiel konkretaj kaj rapide solvendaj, ke meze de mia propra ĉiutaga laboro mi ne povus helpi lin tiom, kiom mi volus. Se temas pri la komitato, laŭ miaj observoj ĝi sekvis ĉion pasive.
Mi jam kelkfoje elstarigis, ke kvankam la komitato devus kontroli la estraron, la prezidanto de la estraro prezidas ankaŭ la komitaton, kio efikas paralize al la komitato. Revuo Esperanto siavice ne raportis verfidele pri la evoluo, sed tiurilate mi emas indulgi ĝian redaktoron. Li ja estas for de la centra scenejo, pro kio la revuo ĉefe provizis nin per rozkoloraj prezentoj el estraranaj plumoj. Mi kredas, ke membroj deziras ricevi veran kaj pli plenan bildon pri la problemoj. La redaktoro faros grandan servon al ili, se li donos spacon ankaŭ al kritikaj tekstoj.
Kion devus laŭ vi nun entrepreni la estraro por normaligi la situacion de la asocio? Kion devus fari la komitato?
OB: Gvidantoj de kiu ajn movado devas flegi la motiviĝon de siaj membroj kaj flari okazojn, kiujn eblus utiligi por entuziasmigi ilin. El la akcepto de la Praga Manifesto fare de kongresanoj en UK 1996 ni flaris, ke la Manifesto prezentas tian okazon. Ni lanĉis subskribkampanjon, kiu estis granda sukceso kaj kreis bazon por rekorda partopreno en la elektado de B-komitatanoj en 1998. Novaj okazoj certe venos, sed ne eblos utiligi ilin, se nia vera motoro, la CO, plu paneas. Sukcesa UK ĉiam entuziasmigas. Ĉar la ĉi-jara jam tre proksimas kaj ĉar la demisio de KKS serioze trafas ĝian organizadon, la estraro devas preni kiel la plej urĝan prioritaton certigi la kondiĉojn de organiza sukceso.
Nikola Rašić plendis, ke jam du jarojn mankas komputila programo por kongresaj mendoj. Trevor Steele eble hezitas instrukcii la komputiliston, kiu estas ankaŭ redaktoro de la Jarlibro, unue okupiĝi pri la bezonoj de UK kaj nur poste pri la Jarlibro. Membroj ja malpaciencas pri la Jarlibro sed ne konscias pri la paralizo de la kongresa administrado. Nun la estraro devus publike apogi la ĝeneralan direktoron meti la Jarlibron sur la duan lokon. La mendojn de ĉambroj kaj ekskursoj oni simple devas trakti frue antaŭ la kongreso, alie okazos katastrofo, nome kolapso de la tuta UK. Nun ne gravas, kiam aperos la Jarlibro. Eĉ se ĝi aperos en oktobro kaj se ĝi estos bona, kun memoro pri entuziasmiga UK ĉiuj aplaŭdos ĝin kiel plian signon pri refunkciiĝo de UEA. Tiel konkreta laŭ mi estas la unua tasko por la estraro en la aktuala situacio.
Kompreneble mi ankaŭ esperas, ke la estraro funde pripensos la difektojn en sia rilatado kun la oficistoj. Eble utilus envolvi eksteran fakulon pri solvado de konfliktoj. Mi scias, ke post Zagrebo unu fakulo meminiciate proponis siajn servojn, sed la oficeja komisiono ne trovis tion bezonata. UK en Gotenburgo estos bona okazo por publika diskuto pri ĉiuj problemoj, en kiu ĉiu kongresano, eĉ ne-membroj, havu parolrajton. Poste la komitato tiru siajn konkludojn, sed inter si la komitatanoj diskutu libere kaj sentime jam ekde tuj en sia retlisto, kie plimulto el ili membras, kaj en la asocioj, kiuj elektis ilin komitatanoj. Kiel kvalifikita sociologo Nikola Rašić jam kelkfoje proponis fundan enketon inter la membroj, ekz. por malkovri kialojn de la membrofalo. Mi apogas tion, sed por bone fari ĝin kaj analizi la rezultojn, necesos iom longa tempo.
Kiel laŭ vi ŝanĝiĝis la direkto de la asocio dum la nuna estraro? Ĉu la ŝanĝoj kiujn vi spertis estas ĉefe pozitivaj aŭ negativaj?
OB: Tio ĉi postulus longan eseon! Tute mallonge mi diru, ke la estraro havis en si mem bonan intencon, ne laste pro premo el la komitato, plifortigi la eksteran agadon, unuavice la informadon. Sekve ĝi direktis multe da rimedoj por ĝi je la kosto de atento kaj rimedoj al la flegado de UEA kiel organizaĵo. La bilanco de tiu ŝanĝo estas negativa, ankaŭ se ni rigardas la financan bilancon, kaj sekve necesas urĝaj rekonsideroj.
Kiuj estas la fortoj kaj malfortoj de la nuna UEA?
OB: La plej grava forto de UEA ĉiam estas ĝiaj membroj, sed tiu forto tre malfortiĝis lastatempe. Pasintjare UEA havis malpli ol 6000 individuajn membrojn, unuafoje de 50 jaroj. Alia forto estas la tutmonda reto de aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj, sed ili ege malfortiĝis kaj suferas mankon de aktivuloj. En la rekonstruado de UEA eksterordinaran atenton devos ricevi trejnado de aktivuloj per kursoj, seminarioj kaj materialoj. Ĉio tio estas nun ankaŭ pli facile farebla per interreto.
Oni tamen nepre ne virtualigu ĉion. Ŝajne iuj estraranoj jam forgesis, ke plimulto de niaj membroj kaj eĉ aktivuloj plu restas ekster interreto. Tiuj ĉi komencis senti sin fremdaj en UEA, sed ili hontas aŭdigi sin pro timo esti vidataj kiel ĝenaj fantomoj de pasinteco. Interreto estas nia nova forto, sed retumantoj ne estas reprezenta por la tuta membraro. Fine, al la malfortoj de UEA mi ja certe kalkulas ankaŭ ĝiajn gvidorganojn en ilia nuna stato. Oni do uzu ĉiujn rimedojn de demokratio por elekti kiel eble plej bonajn tiajn kaj ankaŭ post la elekto oni konservu kritikan sinteon al ili.