Hokan Lundberg volas rigardi antaŭen
Hokan Lundberg estas 32-jara, devenas el Svedio sed nuntempe loĝas en Beogrado, la ĉefurbo de Serbio. Li diplomiĝis kiel programista inĝeniero kaj mezlerneja instruisto, poste laboris kiel programisto dum kvin jaroj. Ekde 2002 li plentempe okupiĝas pri diversaj esperantaj projektoj.
En la Esperanto-movado Hokan Lundberg aktivis en SEJU (Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo) kaj TEJO dum ses jaroj. Li kunfondis la laborgrupon Esperanto@Interreto, kunorganizis la Kulturan Esperanto-Festivalon en 1998, la Internacian Junularan Kongreson en 2003 kaj plurajn TEJO- kaj E@I-seminariojn. Li planis kaj programis por la retejoj tejo.org, edukado.net, lingvo.info kaj interkulturo.net.
Nuntempe Hokan Lundberg estas estrarano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj pri retprojektoj kaj junulara agado, plentempe okupiĝas pri diversaj Esperanto-projektoj, ĉefe pri lernu.net kaj serĉas eblojn kaj interesiĝantojn por starigi volontulejon, Esperanto-oficejon kun nealte pagataj volontuloj.
Ni petis lin rakonti, kial li lernis Esperanton kaj kiel li uzas la lingvon.
- Mi komencis lerni Esperanton en 1993, post legado de la libroj de Martinus kiu opiniis ke ĝi verŝajne iam fariĝos la monda lingvo. Hodiaŭ Esperanto estas granda parto de mia vivo. En la ĉiutago mi uzas ĝin kun mia koramikino kaj kunloĝanto. Esperanto-projektoj estas nia sola enspezo, multaj el miaj amikoj estas esperantistoj, kaj preskaŭ ĉiuj vojaĝoj kiujn mi faras rilatas al Esperanto en iu aŭ alia maniero.
Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?
- Hodiaŭ Esperanto havas tre malgrandan utilon por la homaro, sed mi pensas ke tio iam ŝanĝiĝos kaj ke niaj ĉefaj celoj nun estas vivteni la lingvon, pretigi ĝin kaj helpi al ĝi iom post iom kreski per informado, instruado, retprojektoj ktp. (Mi ne kredas je iu rapida kresko dum la venontaj jardekoj.) La organizita movado utilas por altigi la profesian nivelon, kunlabori kun aliaj organizoj kaj funkcii kiel vizaĝo eksterene.
Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?
- Kiel eble iuj memoras, mi demisiis de la TEJO-estraro antaŭ jaro pro seniluziiĝo pri la traktado pri la, kiel la TEJO-estraro komprenis,promesita duontempa TEJO-oficisto. Poste mi plu kverelis kun kelkaj en UEA kaj hodiaŭ mi hontas pri tio kaj ŝatus reprovi kunlabori en UEA, sed en pli paca maniero.
- Ankaŭ mi ĉiam iel sentis min ekster la UEA-rondoj. Kiel TEJO-aktivulo kun sufiĉe alia vidpunkto pri multaj aferoj en la movado, estis facile senti frustriĝon (ne temas nur pri mi, pluraj aliaj TEJO-estraranoj poste ankaŭ demisiis pro similaj kialoj), kaj mi esperas ke kiel eventuala komitatano de UEA estos pli facile senti sin parto de UEA kaj iom influi la organizon kaj tiel espereble ankaŭ malgrandigi la frustriĝojn kiuj parte plu ekzistas en mia kaj aliaj.
- Se mi elektiĝos, mi esperas povi kontribui al pli da subteno al la junulara Esperanto-movado - la estonteco de UEA kaj la movado, pli moderna kaj bone funkcianta Centra Oficejo kaj pli malferma organizo.
Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?
- Mi esperas ke TEJO-homoj subtenos min. Mi konas relative multe da esperantistaj junuloj kaj havas bonan rilaton kun ili. Bedaŭrinde mi ne povas diri la samon pri aliaj kategorioj de la UEA-membroj, sed mi ŝatus provi ŝanĝi tion.
En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?
- Jes, estas bedaŭrinda afero... Mi ne scias kiel ŝanĝi tion. Kiam temas pri la kontinentaj problemoj ne temas nur pri fizikaj distancoj sed ankaŭ pri kulturaj certe. Mi provis plurfoje starigi kunlaboran kontakton kun ekstereŭropanoj, sed ĝis nun sukcesis nur kun nordamerikanoj, kiuj ja sufiĉe similas al eŭropanoj kulture.
- Al la venonta TEJO/E@I-seminario (okazonta marte en Sarajevo) ni invitis ĉinon, brazilanon kaj usonanon. Ni ankaŭ planas trejnseminarion por junuloj el Azio kaj Eŭropo dum la ILEI-konferenco en Ĉinio. Espereble tio povas helpi starigi novajn kunlaborajn kontaktojn interkontinentajn. Miasperte IJK-oj kaj UK-oj estas tro grandaj kaj ne sufiĉe kunlaborigaj por rezultigi pli proksimajn kontaktojn kun novaj homoj, sed por tio seminarioj estas perfektaj. Fakte estus bone se seminarioj povus fariĝi parto ankaŭ de la UEA-agado, en TEJO/E@I ili funkcias kiel motoro de la agado, por trovi novajn kunlaborantojn, plani projektojn kaj fari monpetojn al eksteraj fondaĵoj.
Kiuj estas lau vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?
- Mi havas la impreson ke la Centra Oficejo ne estas sufiĉe moderna kaj bone funkcianta. Tion ni spertis en TEJO plurfoje dum la pasintaj jaroj, kaj ni provis puŝi tiun demandon. Sed ŝajnas ke por la nuna UEA-estraro la prizorgado de la domo mem estas pli grava ol modernigo de la laboro farata en ĝi.
- Alia problemo en UEA estas la manko de laborrenkontiĝoj/seminarioj. Ĉiujare okazas la granda UK kaj multaj iras tien ĉefe por turistumi aŭ por pasive ricevi informojn de prelegoj kaj simile. Tio ja estas bonega kaj mirinda afero en Esperantio, sed indus aldone havi ankaŭ malgrandajn renkontiĝojn kelkfoje jare por UEA-aktivuloj en diversaj kampoj. Tiaj renkontiĝoj signifas multon por plani kaj realigi konkretajn projektojn kaj enplekti novajn homojn en kernajn agadojn, tio almenaŭ estas la spertoj de TEJO/E@I. Sed ŝajne ne ĉiuj UEA-gravuloj konsentas ke tio estas bona ideo, ekzemple unu el ili iom primoke nomis TEJO-n "Seminarioj Inc" kiam mi estis en la estraro.
Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj?
- Mi ne scias.
Ĉu vi antaue membris en la komitato? Kiajn spertojn aŭ ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la komitato?
- Mi estis anstataŭanto dum la unua kunsido en Gotenburgo, sed pro IJK-organizado mi alvenis iom malfrue kaj tute ne estis preparita por la kunsido. La komitato miakomprene estas sufiĉe malaktiva kaj en UEA kaj en TEJO, tio ja estas bedaŭrinda afero. Verŝajne helpus se la estraro kaj CO regule (ĉiumonate ekzemple) sendus mallongan raporton pri la faritaj aferoj kaj nunaj taskoj.Tio eble vekus intereson, demandojn, komentojn kaj diskutemon ĉe pluraj komitatanoj.
Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?
- Estus bone se estus pli da B-komitatanoj, ĉar tiel povas esti pli da "senhejmlandaj" aktivuloj, alivorte tiuj kiuj multe aktivas pri E internacinivele, sed malofte havas kontakton kun loka aŭ nacinivela agado. Verŝajne estas pli da tiaj E-istoj hodiaŭ, dank' al interreto, ol kiam oni decidis pri la nunaj reguloj.
Kia lau vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?
- Mi esperas ke la onta estraro estos "antaŭeneca". Per tio mi celas ke pli gravas rigardi antaŭen ol malantaŭen. Por tia estraro estas memkompreneble ke ĝi devas bone subteni la junularan E-movadon kaj ankaŭ serioze provi akiri monon el eksteraj fondaĵoj por sia agado. Multaj povus esti bonaj prezidantoj se ili dediĉus sufiĉe da tempo kaj energio al la organizo, ekzemple Mark Fettes kaj Ralf Frölich. Sed tiaj personoj ĉiam havas sukcesan karieron por prizorgi kaj do malofte povas prioritatigi movadaĵojn, bedaŭrinde. Mi mem ne pretus transpreni grandajn taskojn taskojn dum la venontaj jaroj pro miaj respondecoj en ILEI kaj E@I.
Kiun au kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vin mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?
- Mark Fettes, ĉar li estas saĝa homo kaj povus teni bonan rilaton inter UEA kaj ESF. Ralf Frölich, ĉar li havas multe da spertoj pri laboro en organizoj kiel Konsilio de Eŭropo kaj UN. Saskia Idzerda, ĉar ŝi estis laŭdire unue el la plej bonaj TEJO-prezidantoj. Sjoerd Bosga, ĉar li estas tre profesieca kaj havas multe da kapabloj por organiza laboro. Claude Piron, ĉar li estas saĝa homo kun multe da scioj kiuj povus esti utilaj por UEA. Enĉi Barkovic, ĉar ŝi havas multe da spertoj pri la organizaj strukturoj en Eŭropo kaj trejnado de aktivuloj. Krome multe da aktivuloj el Azio, Afiko kaj Sudameriko - bedaŭrinde mi ne havas konkretajn nomojn.