Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Elektoj / La elekta komisiono havas gravan rolon

La elekta komisiono havas gravan rolon

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-05-24 22:11
Kontribuintoj: Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
Laŭ la regularo de UEA, la elekta komisiono havas ekstreme gravan rolon. Tamen ĉi-jare la komisiono mem ne sekvis la regularojn. Ni petis al Yves Bellefeuille, advokato kaj kandidato por la elekto de komitatanoj B, komenti la proceduron por la elekto de la estraro. Li ne opinias la nunan regularon tute demokratia.

La elekta regularo de UEA donas gravan rolon al la elekta komisiono.  Ĝi estas elektita dum la UK antaŭ la elekto-jaro kaj kutime konsistas  el tri komitatanoj, kvankam formale ĝi povas havi ĝis kvin membrojn.

La kandidatiĝoj por ĉiu ofico principe devas iri al la elekta komisiono kaj, kiel ni klarigos poste, la kandidatoj kiuj estas aprobitaj de la komisiono havas gravan avantaĝon kompare kun la aliaj kandidatoj.

La elekta regularo specife diras ke la komisiono devas esplori pri "la kunmeto de taŭga estrara teamo". Evidente la verkintoj de la regularo opiniis ke ne sufiĉas ke la estraranoj estu kapablaj homoj; ili ankaŭ kreu harmonian teamon.

La komisiono devas raporti al la komitato skribe almenaŭ tri fojojn: unue dum la UK antaŭ la elektoj, due "pri la progresoj" ses monatoj antaŭ la  elektado, kaj trie minimume 75 tagojn antaŭ la komenco de la komitata kunveno, dum kiu okazos la elektoj. Ĉifoje la dua raporto entute ne  aperis, kaj la unuan la komisiono prezentis nur buŝe.

Ŝajna fuŝo en la regularo estas, ke la kandidatoj devas plenumi la elekto-kondiĉojn kiam la komisiono sendas sian lastan raporton. Nur homoj kiuj jam estas komitatanoj povas esti kandidatoj por la estraro; sekve, la komisiono devas fari siajn rekomendojn laŭ la stato de la komitato tri monatojn antaŭ la elekto.

Homoj kiuj tiam estas komitatanoj eble ne plu estos kiam oni fakte elektos la estraranojn, kaj tutcerte estos novaj komitatanoj kiam oni elektos la estraranojn, ekzemple la sukcesaj kandidatoj por komitataneco B kaj C.

Notinde estas la speciala graveco kiun donas la regularo al kandidatoj proponitaj de la komisiono. Kvankam aliaj homoj povas kandidatiĝi, ili povas fari tion nur se ankoraŭ ekzistas liberaj postenoj post konsidero de la kandidatoj proponitaj de la komisiono.

Ekzemple, la elekta komisiono proponis nur unu kandidaton por la posteno de prezidanto. Tiam la komitatanoj devos voĉdoni aŭ por aŭ kontraŭ la unusola kandidato. Aliaj homoj povos kandidatiĝi nur se la unusola kandidato estos malakceptita.

Krome, tiaj pliaj kandidatoj devas persone ĉeesti la komitat-kunsidon kaj prezenti siajn motivojn kaj celojn. La komitato povas akcepti kandidatiĝojn de aliaj personoj se ekzistas skribaj informoj pri ili, sed nur "escepte".

Post la elektoj de Zagrebo, en 2001, venis plendoj ke oni prezentis nur unu kandidaton por ĉiu posteno. La elekta komisiono promesis ke okazos veraj elektoj en Pekino, sed ĝi ne plenumis sian promeson.

Tio des pli gravas, ĉar aliaj kandidatoj rajtas proponi sin nur se la solaj kandidatoj proponitaj de la elekta komisiono malvenkos en "plebiscita" elekto.

Krome, la fakto ke nove elektitaj komitatanoj B kaj C, kaj komitatanoj A nomumitaj mallonge antaŭ la UK, ne povas ĝui la privilegiojn kiujn donas la regularo al kandidatoj aprobitaj de la komisiono ŝajnas kontraŭi la statutan priskribon ke "ĉiuj komitatanoj estas samrajtaj" - aŭ eble iuj komitatanoj estas pli samrajtaj ol aliaj.


Yves Bellefeuille


arkivita en: