José Antonio Vergara iĝis komitatano de UEA
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-05-01 21:22
La konata ĉilia esperantisto José Antonio Vergara estis elektita de la Observantoj de la Komitato de UEA kiel Komitatano A ĝis la fino de la nuna mandatperiodo. La landaj kaj fakaj asocioj aliĝintaj al UEA, kiuj havas malpli ol 100 membrojn, rajtas nomumi por la Komitato Observanton, kiu en la komitatkunsidoj havas parolrajton sed ne voĉdonrajton. La Observantoj tamen rajtas elekti unu el inter si kiel plenrajtan Komitatanon A.
Post la komitataniĝo de s-ro Vergara entute 56 Komitatanoj A reprezentas la
aliĝintajn landajn kaj fakajn asociojn en la supera organo de UEA. La
individuaj membroj estas reprezentataj de 6 Komitatanoj B. Krome, en
la Pekina UK la Komitatanoj A kaj B elektis 7 Komitatanojn C. La
Statuto de UEA ebligas alelekti membrojn en tiu kategorio ĝis maksimume la
kvarono de la nombro de Komitatanoj A kaj B, por "certigi al la Asocio la
kunlaboron de spertuloj". Apud la plenrajtaj membroj en la laboroj de
la Komitato partoprenas nun 10 Observantoj.
[Gazetara Komuniko de UEA]
[Gazetara Komuniko de UEA]