Norvega asocio postulas pardonpeton de TEJO
Publika letero al la estraro de TEJO
La estraro de Norvega Junularo Esperantista (NJE) konstatas, ke en sia anglalingva eseo ĉe www.christopherculver.com Christopher CULVER kritike analizas aspektojn pri la Esperantaj ideologio kaj komunumo.
La estraro de NJE konstatas ke ne necesas ĉiam konsenti pri ĉiuj detaloj en tiaj analizoj, sed ke ili tamen gravas por eviti ke Esperanto fariĝu kvazaŭ sanktaĵo, kaj por eviti ke la esperantistoj fariĝu senkritikaj obeantoj de potenculoj aŭ kredoj rilate al nia lingvo.
La estraro de NJE observas ke la artikolo de Christopher Culver ne atakas personojn, sed jes atakas nekonsekvencaĵojn kaj propraspertitajn maloportunaĵojn pri kelkaj ideologioj kaj sintenoj en Esperantio. Plue ni konstatas ke gravas por la Esperanta komunumo analizi kial tiaj nekonsekvencaĵoj kaj spertitaj maloportunaĵoj ekestis, precipe kiam ili ekestis en la Esperanta vivo de grava aktivulo de nia komunumo. Tio helpos nin eviti ontajn kabeojn. Tiurilate ni taksas la artikolon de Christopher CULVER grava kontribuo.
La estraro de NJE observas ke en TEJO Tutmonde n-ro 110 la redakcio verkis personajn atakojn kontraŭ Christopher CULVER, kaj en propra artikolo kaj en la vortoj de la redaktoro. Ni observas ke per tiuj atakoj TEJO Tutmonde eĉ konfirmas ke s-ro CULVER pravas pri almenaŭ kelkaj el la eldiroj kiuj provokis tiujn atakojn flanke de TEJO Tutmonde. Inter alie, per sia kritiko kontraŭ la denaska lingvo de s-ro CULVER, la periodaĵo bedaŭrinde konfirmas ke kelkaj esperantistoj taksas Esperanton pli bona ol denaskaj lingvoj entute.
La estraro de NJE observas ke al la atakoj en TEJO Tutmonde plene mankas argumentoj rilate al la afero diskutita,sed anstataŭe direktas sin al la persono mem en tre intensaj kaj privataj manieroj.
La estraro de NJE observas ke TEJO Tutmonde per siaj mencioj de la "Afero" per majuskla "A", per la senargumentaj atakoj, kaj per sia maljusta karakterizo de la CULVER-artikolo kiel kalumnio, klopodas kredigi ke ekzistas nur unu vero kaj unu ideologio en la Esperanta komunumo. Ni bedaŭras ke TEJO Tutmonde nome de sia redakcio tiel klopodas pravigi senkritikajn kredojn pri tioma sankteco de Esperanto ke kritikaj analizoj de maloportunaĵoj konduku al efektiva socia forbarado de la analizinto, kvazaŭ sekto kiu ekskomunikas kritikemulojn kaj malpermesas amikecon kun tiu.
La estraro de NJE bedaŭras ke TEJO Tutmonde nome de sia redakcio admonas pri retpoŝtaj atakoj kontraŭ la persona retpoŝta adreso de s-ro CULVER, kaj eĉ lanĉis mokvorton bazitan sur lia nomo.
La estraro de NJE tial trovas ke la atakoj kontaŭ Christopher CULVER okazis nome de la redakcio, kaj ne kiel letero de leganto.
La estraro de NJE tial trovas ke la atakoj kontraŭ Christopher CULVER estis misuzo de redakcia potenco, kaj apartenas al la ĝenro de persekutoj kontraŭ individuo.
La estraro de NJE tial trovas ke la redakcio de TEJO Tutmonde agis male al la idealoj de Esperanto, dum Christopher CULVER per sia kritika sed tamen afereca kaj ne-personataka analizo konformas al la sinceraj, ne-personatakaj kaj sinkritikemaj tradicioj de la tradiciaj Esperanto-idealoj.
La estraro de NJE instigas al la estraro de TEJO publike pardonpeti al Christopher CULVER pro la personaj atakoj kiuj aperis ne nur en organo de TEJO, sed eĉ en la nomo de la redaktoroj de tiu organo. La estraro de NJE instigas al la estraro de TEJO konstati ke al la Esperanta komunumo gravas kritikaj analizoj de la Esperantaj ideologioj kaj komunumo, kaj precipe kiam tiuj analizoj venas de personoj kiuj aktivis en la Movado kaj tiel povas baziĝi sur propraspertaj maloportunaĵoj. Ni ne estu blindaj pri la fakto ke ideologioj, ankaŭ Esperantaj, havas kaj bonajn kaj malbonajn flankojn.
Nome de la estraro de Norvega Junularo Esperantista
Signe CHRISTOPHERSEN, Prezidanto
Respondo de Bertrand Hugon:
Al la estimataj legantoj de TEJO Tutmonde
En n-ro 2005:2 de TEJO Tutmonde aperis artikolo de la redakcio pri eseo de Christopher CULVER, eksa volontulo de TEJO. Ilustris la artikolon bildo en kiu Pepo - nia simbolbesto - pretas feki sur la kapon de s-ro CULVER.
Estas evidente ke uzi oficialan organon de TEJO por damaĝi al la digneco de iu individuo tute ne servas la idealojn de TEJO, kaj ke nia estraro, se ĝi estus leginta ĝin, estus malaprobinta ĝian aperigon en tiu formo.
Tial la komitato de TEJO decidis ke ekde nun la prezidanto respondecu pri provlegado de TEJO Tutmonde tiel ke ne plu okazu uzado de nia oficiala revuo por malhonorigi iun.
Nome de la eksa estraro,
Bertrand HUGON, eks-prezidanto de TEJO
La reago al la pompa kaj vakua publika deklaro de Culver estis plurrilate misa; min plej ŝokis la fuŝe elmetitaj argumentoj de Amis kaj ankaŭ tio ke li tiujn prezentis en Tt kiel redaktisto, ne kiel kronikisto rajtantan sendependan opinion.
Aliflanke, la reago de NEJ estas misefike troiga: Ke Tt-n Amis fuŝe redaktadas estas rimarkebla (kaj frape kontrasta kun la laboro de lia antaŭulo Newsum), sed lia atako kontraŭ Culver ne igas tiun iel ajn praviginda.
«Christopher CULVER per sia kritika sed tamen afereca kaj ne-personataka analizo konformas al la sinceraj, ne-personatakaj kaj sinkritikemaj tradicioj de la tradiciaj Esperanto-idealoj.» Tion ĉi aserti kun sincero nur eblas al tiuj kiuj aŭ ne legis la esen de Culver aŭ apenaŭ konas la esperantlingvan movadon.