Centjarulo strebas plaĉi al ordinaruloj
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-06-23 22:44
En junio 2005 festas sian centjariĝon la revuo Esperanto, nuntempe la oficiala organo de UEA. Nia aŭtoro Baldur Ragnarsson sekvis la revuon pli ol duonon el ĝia ĝisnuna vojo. La unua numero, kiun li ricevis januare 1953 entuziasmigis lin per artikolo de Ivo Lapenna. Tamen dum la lastaj jaroj li preskaŭ ĉesis legi la revuon. "Ĉu mi estas tiel malnovmoda kaj malmoderna, ke mi ne povas aprezi la klopodojn de la bonintenca redaktoro plifreŝigi la fizionomion de la revuo per superabundaj koloroj ene kaj ekstere kaj grandlitere sintrudaj titoloj, ofte de nesignifaĵoj", li demandas sin.
Laŭ
Enciklopedio de Esperanto la 18-a de junio 1905 estas la naskiĝdato de la
gazeto Esperanto. Ĝin fondis 23-jara franca esperantisto, Paul Berthelot.
Kelkajn informojn pri Berthelot oni povas legi sub lia nomo en Enciklopedio
de Esperanto kaj ion plian oni povas diveni. Li lernis Esperanton
en la jaro 1900, tiam 18-jara liceano. Dum la sekvantaj kvar jaroj li
kunlaboris kun konataj francaj esperantistoj pri diversaj prilingvaj aferoj,
i.a. vortaraj. Laŭdire li faris la unuan provon verki Esperantan vortaron
kun Esperantaj difinoj.
Li devis ĉesigi la eldonon de la gazeto Esperanto post du jaroj, eble pro manko de mono aŭ pro malsaniĝo. Li tiam transdonis la gazeton al Hector Hodler. Ĉu li donacis ĝin aŭ vendis ne estas klare, sed almenaŭ post tio Hodler estis ĝia posedanto kaj redaktoro ĝis 1920. Post la fondiĝo de Universala Esperanto-Asocio en 1908 la gazeto fariĝis ĝia oficiala organo, kia ĝi estis ĝis nun. Aŭ tiel mi komprenas. Kiam oni ĉesis nomi ĝin revuo kaj ne gazeto, mi ne scias. Kiam mi komencis ricevi la revuon en 1953 ĝia titolo estis Revuo Esperanto Internacia, dum jaroj ĝi estis simple Esperanto, nun - kaj ja sufiĉe delonge - Revuo Esperanto. Fakte, ne gravas. Tamen, la lasta ŝajnas bona kompromiso.
Sed, jes, pli pri Berthelot. Tiu eksterordinara fervorulo meritas pli ol admiran primemoron. Kiam li transdonis la gazeton al Hodler post dujara "baraktado" (laŭ la Enciklopedio) restis al li nur tri vivojaroj. Li forvojaĝis al Brazilo kaj tie li mortis nur 28-jara pro tuberkulozo. Ĉu li infektiĝis jam en Francio? Eble jes, tuberkulozo estas tia malsano, kiu ofte havas longdaŭran inkubacion. Lia fervoro propagandi la lingvon tamen ne malkreskis. Estas dirite, ke li pasigis siajn lastajn semajnojn instruante la monaĥojn, kiuj flegis lin. Laŭ tio li mortis en monaĥeja malsanulejo.
Paul Berthelot evidente estis unu el tiuj fervoraj junuloj, kiuj aperis - kaj, feliĉe, ankoraŭ aperas - de tempo al tempo, pretaj dediĉi malavare tempon kaj energion por lerni, propagandi, instrui kaj labori por antaŭenigo de Esperanto kiel interpopola lingvo kaj humanisma ideo. Honoron al lia memoro.
En la jaro 1953 mi fariĝis membro de UEA kaj ricevis la revuon ekde la januara numero de tiu jaro. Mi diru tion tuj: tiu numero estas por mi la plej memorinda el ĉiuj numeroj poste ricevitaj dum tiuj 52 jaroj. Antaŭ nelonge mi ĝin trafoliumis denove post jardekoj. Aspekte ĝi estas mizera laŭ moderne moda kriterio, etformata kun grizaj fotoj malgrandaj kaj malmultaj, enhave ĝi estas eksterordinara, ĉar ĝi publikiga la rezolucion de Unesko pri Esperanto akceptitan en decembro 1952.
Akompana artikolo de Ivo Lapenna celas klarigi la signifon de la rezolucio, kiun Lapenna konsideras "grandega". Ni scias nun, pli ol duonjarcenton poste, ke la efiko de tiu rezolucio estis minimuma kaj ĉefe nur surpapera. Sed por mi kiel nova membro de UEA en tiu tempopunkto tia informo estis kvazaŭ klariona signo pri definitiva ekmarŝo de Esperanto sur la oficialan internacian kampon. Tamen la aspekta prezento de tiu gravaĵo ne povis esti pli modesta. La redaktoro Hans Jakob evidente ne estis homo paradema.
La artikolo de Lapenna estas modela mikso de triumfo, konvinko, optimismo - kaj fiero. Eĉ ankoraŭ hodiaŭ mi povas resenti la malnovan tremeton ĉe la spino legante la jenajn vortojn de Lapenna: "Ni portu kun fiero nian kvinpintan verdan stelon kaj ni tenu alte nian kapon, ĉar nia celo estas pli ol justa kaj niaj vojoj estas ĝustaj." Jarojn poste Lapenna tamen malkonsilis tro trudan elmontron de la verda stelo. Ŝanĝiĝis la modo.
Sed ne estas nur la informa gravo kiu donis substancon al la januara numero 1953 de la revuo. Ĝi enhavas ankaŭ multajn tekstojn literaturajn kaj edukajn. Tuj apud la parolado de Lapenna farita en la Ĝenerala Konferenco de UNESKO oni povas legi tradukitan poemon, Vi ĉiuj, kiujn premas sort'. Artikolojn pri la tiujara kongresurbo Zagreb sekvas pliaj literaturaĵoj: rakonto kaj teatraĵo, ambaŭ originale verkitaj en Esperanto, ankaŭ kelkaj artikoloj pri tiel diversaj temoj kiel ekzemple Portland-cemento kaj la rilato inter poezio kaj muziko. Trafoliumante la tutan jarkolekton oni konstatas precize la jenon: bonan komprenon ĉe la redaktoro pri la neceso malefemere substancigi la revuon per literaturaj kaj edukaj legaĵoj, originalaj kaj tradukitaj. Tiun tradicion daŭrigis eĉ pli emfaze William Auld kiel redaktoro kaj liaj sekvantoj ĝis lastatempe.
Jes, ĝis lastatempe. Kiel fidela leganto de la revuo dum pli ol kvindek jaroj mi bedaŭras diri, ke mi preskaŭ ĉesis legi ĝin. Ĉu mi estas tiel malnovmoda kaj malmoderna, ke mi ne povas aprezi la klopodojn de la bonintenca redaktoro plifreŝigi la fizionomion de la revuo per superabundaj koloroj ene kaj ekstere kaj grandlitere sintrudaj titoloj, ofte de nesignifaĵoj? Ĉu mi ne kapablas rekoni la atentokaptan efikon de optikaj rimedoj?
Nu, mi lasu tion, mi ja povas kompreni la sintenon de la redaktoro kaj supozeble mi ne plendus pro tiu tendenco imiti turismajn broŝurojn, se la enhavo estus pli laŭ mia gusto. Trafoliumo de la du-tri lastaj jarkolektoj rivelas strangan vakon - mankon de tekstoj, prozaj kaj poeziaj, kiaj ĉiam donis al la revuo tion kion mi nomas malefemera substanco. Kontraŭe al la opinio de la redaktoro mi estas absolute certa pri tio, ke la "averaĝa esperantisto" volas, ke la organo de la plej grava Esperanto-organizaĵo respegulu ne nur esperantistajn eventojn kaj aranĝojn, sed ankaŭ la krean laboron de niaj verkistoj kaj tradukantoj.
Per tio mi celas ne la pasintecon kiel faras la angulo (fakte anguleto) de Esperantlingva Verkista Asocio, lastatempe aperinta en la revuo (strange neatentiga male al la ĝenerala stilo de la revuo), sed aktualan krean laboron de niaj verkistoj. Kaj mi ne partoprenas la opinion de la redaktoro pri elito kaj simpluloj, ke la revuo fariĝis frandaĵo por tiu elito kaj ne tiom por simplaj esperantistoj. Feliĉe ĉiuj konvinkitaj esperantistoj estas simplaj, pli-malpli, alie "nia afero" jam antaŭ longe forfalus.
Cetere mi opinias, ke anstataŭ la tradicia novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA aperu ĉiam nova grava poemo. La prezidanto havas ajnatempe sufiĉe da loko por si en la revuo, se li volas.
Baldur Ragnarsson
Noto de la redakcio: La oficiala nomo de la revuo de UEA daure estis "Esperanto". Dum la skisma periodo 1936-1947, kiam Internacia Esperanto-Ligo ekzistis, ĝia organo nomiĝis Esperanto Internacia. Esperanto ĉiam estis la organo de UEA kaj ĝi restis la nomo de la organo de UEA ankau post la unuiĝo en 1947, sed tiam sub la nomo Esperanto ekaperis la subtitolo "Internacia Revuo Esperantista". En 1951, kiam la revua formato estis malgrandigita, efektive aspektis, kvazau la nomo ŝanĝiĝis al Revuo Esperanto Internacia, sed ne estis tiel. Tion ilustras ankau la grafika aranĝo: la vortoj "Revuo" kaj "Internacia" estis presitaj malpli grande ol "Esperanto". En 1960 la kromaj vortoj ne plu aperis sur la kovrilo sed nur en la kolofono.
Fotoj de la revuo Esperanto de la jaroj 1905 kaj 1953 estis afable disponigitaj de Biblioteko Hector Hodler de UEA.

Bondezire, Vladimir MININ