Kalocsay - la klara fonto de la esperanta literaturo
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-07-23 19:28
La ĉefa evoluiganto de la esperanta poezio, tradukisto de la "Infero" de Dante, eminenta gramatikisto, motoro de la revuo Literatura Mondo... La "poeto sen popolo" kreis fidon pri la kapabloj de Esperanto. Laŭ Karolo Piĉ, li ankoraŭ staras tro proksime, por ke ni juste povu juĝi lian tutan grandon. Nia aŭtoro Baldur Ragnarsson tamen provas.
Antaŭ pli ol
kvar jardekoj al nia granda literaturisto kaj vortaristo Gaston Waringhien
oni demandis en intervjuo: "Se la tuta originala literaturo de
Esperanto estus detruenda kaj vi rajtus savi unu solan titolon, kiun vi
elektus?" la demandito respondis: Streĉita kordo de Kalocsay. Antaŭ
kvin jardekoj William Auld, jam tiam fama poeto en Esperanto, skribis sur la
titolan paĝon de ekzemplero de tiu sama libro, donacita al mi: "Jen la klara
fonto!"
Nu ja, feliĉe, la literaturo de Esperanto de tiam daŭrigis sian vojon, novaj gravaj verkoj aperis, novaj talentaj verkistoj konstante kontribuas al la evoluo de nia literaturo. Tamen, ne nur la menciita poemaro de Kalocsay, aperinta antaŭ pli ol sep jardekoj, sed ankaŭ lia tuta ampleksa verkaro, originala kaj tradukita, daŭre restas inter la plej gravaj atingoj sur la kampo de la Esperanta literaturo.
Kálmán Kalocsay [kaloĉai] estis hungaro, medicinisto, ĉefkuracisto en Budapeŝta hospitalo. Li konatiĝis kun Esperanto en 1911 kaj debutis kiel poeto en 1921 per malgranda poemaro, Mondo kaj koro. Ekde tiam komencis funkcii lia rolo kiel ĉefa evoluiganto de la Esperanta poezio, ĝiaj verstekniko kaj esprimopovoj, en la intermilitaj jaroj.
Sed, efektive, la Kaloĉaja fenomeno estas tiom granda, ke oni prefere parolu pri roloj ol rolo. Unue, Kalocsay elstaris kiel originala lirikisto, kie pintas la jam menciita poemlibro Streĉita kordo (1931). Due, li estis tradukisto de artaj ĉefverkoj: La tragedio de l' homo de la hungara poeto Madách [madaĉ], de Infero de Dante, de tri dramoj de Shakespeare, de poemoj de Baudelaire, Heine kaj Petõfi, por mencii la plej gravajn el la vasta kvanto de liaj tradukaĵoj. Kaj trie li eminentis ankaŭ sur la prilingva kampo, kie lia laboro kulminis en la tria parto de la fama Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. Krome, dum ĉiuj tri periodoj, li estis la motoro de la grava revuo Literatura Mondo.
La verkaro de Kálmán Kalocsay ampleksas 37 librojn, 7 poeziajn originalojn, 19 tradukojn kaj 11 lingvajn studojn. Kelkaj el tiuj verkoj estis farataj kunlabore kun aliaj, ekzemple kun Waringhien en la verkoj Plena Gramatiko, Parnasa Gvidlibro, La Floroj de l' Malbono de Baudelaire kaj Kantoj kaj Romancoj de Heine.
Kiel poeto Kalocsay estis admiranto de klasikaj modeloj kaj fiksitaj verso-formoj. Tion plej klare atestas lia versita traktaĵo La Arto Poetika en Parnasa Gvidlibro. Li agnoskis, ke li sentis sin fremda al la moderna poezio, "kiu parolas malpli al la intelekto ol al aliaj sferoj" kiel li skribis al mi siatempe. Tamen, kompreneble, tio ne signifas, ke la orginala poezio de Kalocsay estas manka je emociaj tonoj. Lia poemo En amara horo estas unu el la plej sinceraj kaj belaj poemoj en la lingvo. En tiu poemo la poeto korŝire plendas pro nekomprenemo kaj manko de subteno fare de la ĝenerala esperantistaro, li sentas sian solecan pozicion: "Ho, kie estas la konsolo ! Por mi - poeto sen popolo!" Sed la lingvo mem, kiun li amas, lin savas:
Tra sia tuta vivo, kiel sindediĉa esperantisto, Kalocsay plenumis siajn diversajn rolojn kaj kiel senlaca kultivanto de la Esperanta literaturo kaj instiganto al ties pluportantoj. Li direktis ĝian evoluon al ambiciaj altoj kaj pli ol iu alia Esperanto-verkisto kreis fidon kaj konvinkon pri la kapabloj de la lingvo atingi plenan egalrajton kun la grandaj literaturaj lingvoj.
Sen la unika laborado de Kálmán Kalocsay nia literaturo supozeble ne havus tian kulturan statuson, kian ĝi havas nun.
Baldur Ragnarsson
aperis en Juna Amiko
Pli pri la temo:

Ho, jen vi, Esperanto! Ne glora kaj fiera,
Nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura,
Svenema kaj senhelpa kaj - eble - senespera,
Sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura.
Tra sia tuta vivo, kiel sindediĉa esperantisto, Kalocsay plenumis siajn diversajn rolojn kaj kiel senlaca kultivanto de la Esperanta literaturo kaj instiganto al ties pluportantoj. Li direktis ĝian evoluon al ambiciaj altoj kaj pli ol iu alia Esperanto-verkisto kreis fidon kaj konvinkon pri la kapabloj de la lingvo atingi plenan egalrajton kun la grandaj literaturaj lingvoj.
Sen la unika laborado de Kálmán Kalocsay nia literaturo supozeble ne havus tian kulturan statuson, kian ĝi havas nun.
Baldur Ragnarsson
aperis en Juna Amiko
Pli pri la temo:
- Karolo Piĉ pri Kálmán Kalocsay
- Kalocsay en la retejo OLE'
- Kelkaj poemoj de Kalocsay
- Novelo de Kalocsay:
Mia penso