Inter klasaj bariloj
La klasika rusa aŭtoro Anton Ĉeĥov restas daŭre moderna. "Ege valora kaj ĝuinda prezento de aŭtoro, kies noveloj kaj rakontoj ŝajnas al mi tre mirindaj kaj modernaj laŭ verka stilo, eĉ post pli ol jarcento, kaj kies teatraĵoj ankaŭ ne ĉesas fascini", opinias Sten Johansson en sia recenzo de la volumo Ĉeriza ĝardeno, aperinta ĉe la eldonejo Sezonoj en Kaliningrado.
Anton Ĉeĥov (1860-1904): Ĉeriza ĝardeno. Rakontoj, noveloj kaj dramoj. 352 p. Kaliningrado: Sezonoj, 2004. (Rusa literaturo, volumo 10.)
Anton Ĉeĥov. Nenifaruloj el la supera klaso en helaj vestoj el lino konversas, trinkas teon, enuas, atendante ekiron, ribelon, kiu neniam okazos. Jen eble la plej kutima asociado de okcidenta nuntempulo pri la nomo de Ĉeĥov.
Ĉu tio estas erara kliŝo? Ne tute. En liaj plej konataj verkoj, la malfruaj teatraĵoj el 1899-1903, kiel Onklo Vanja, Tri fratinoj kaj Ĉeriza ĝardeno, oni vere trovas ion similan. Sed lia verkaro estas ege pli multflanka, kaj eĉ sub la vana konversado de tiuj genobeloj, kiujn la tempo kvazaŭ preterfluis, kaŝiĝas io alia, io pli esenca.
Mi ŝatus lanĉi alian resumon pri la verkoj de Ĉeĥov: temas pri malkomforto inter la klasaj bariloj. Temas pri malhejmeco de homoj, kiuj ŝanĝis socian nivelon, pri sento de fremdeco en ambaŭ mondoj. Temas pri sopiro de klasaj prizonuloj, sopiro eksteren el la socia karcero. Temas pri la sento de ekzilo kaj nostalgio en la propra lando. En noveloj kiel La virina regno kaj Mia vivo (ne aperantaj en ĉi verko) tiuj sentoj estas tre klare esprimitaj.
Kompreneble, tio estas nur ero el pli vasta temaro, la ĝenerala sento de fremdeco kaj sopiro foren el rolo kaj vivosituacio – la sento de Maŝa en Mevo, kiu "vivas sur ĉi tiu tero kvankam neniu scias kial". Cetere, oni sendube povus kun interesa rezulto apliki ankaŭ "genran perspektivon" al liaj verkoj, kie la virinoj, premataj ĝis sufokiĝo de korsetoj kaj konvencioj, ofte pli multe ol la viroj malbonfartas en sia malvasta ĉelo.
Kiam oni en la dramoj de Ĉeĥov rigardas la iamajn riĉulojn en iliaj kadukaj sinjordomoj, oni eble forgesas, ke li mem tute ne estis tia deklasita nobelo – eĉ male. La patro de Anton Pavloviĉ Ĉeĥov estis bankrotinta butikisto, la avo estis servutulo. Li mem studis dum neriĉaj kondiĉoj por iĝi kuracisto (samtempe kaj samloke kun L. L. Zamenhof, cetere), kaj komencis verki humurajn rakontojn por perlabori panon al sia familio. Li iĝis ano de la intelekta meza klaso, post jaroj eĉ famulo, sed kiel kuracisto kaj verkisto li ekkonis ĉiaspecajn mediojn. Kaj liaj noveloj efektive prezentas homojn en la plej diversaj sociaj pozicioj, de riĉuloj kaj potenculoj ĝis servistoj kaj analfabetaj vilaĝanoj. Ofte oni trovas en ili ĝuste homojn, kiuj – same kiel li mem – ŝanĝis socian apartenon, kaj kiuj nun hejmas nek supre, nek sube. Kaj ofte aperas unu apud la alia nenifaruloj, kiuj ne scias kiel venki la enuon, kaj homoj pene laborantaj, kiel bildo de la rusa socio.
La volumo Ĉeriza ĝardeno de la eldonejo Sezonoj en Kaliningrado prezentas bonan elekton de liaj rakontoj kaj noveloj, kaj krome ankaŭ gustuman specimenon el la dramoj. En triono de la verko, cento da paĝoj, ni trovas dudek kvin mallongajn rakontojn el la tempo 1882-88, kiuj plejparte origine aperis en revuoj. Inter ili oni trovas du-tri nure humurajn. En aliaj aperas milda ironio pri sociaj fenomenoj kaj homaj ecoj kiel oportunismo, potencavido, troa humilo, vanto ktp. En preskaŭ ĉiuj rakontoj oni sentas la propre Ĉeĥovan sintenon al homoj diversspecaj: la klarvidon, kompaton, malhipokriton, indulgon, kelkfoje eĉ amon, mallonge – la empation. Eĉ homoj ne tre virtaj estas traktataj sen sarkasmo aŭ cinikeco. Ironio ja enestas, tamen tre milda kaj amareta, tute sen malico aŭ kondamno.
El 1886-88 troviĝas kelkaj bonegaj rakontoj pri infanoj, interalie pri la plej mizeraj estuloj en la tiama rusa socio, orfoj aŭ forsenditoj servantaj en fremda hejmo, en fora loko. Tiuj rakontoj montras la aŭtoron kiel majstran psikologon kaj konanton ankaŭ de infanoj, kvankam li mem neniam iĝis patro.
Preskaŭ duono de la libro, cent kvindek paĝoj, prezentas pli ampleksajn novelojn el 1889-1903. Temas pri naŭ noveloj, kie ŝercoj jam tute forestas, ofte la situacioj enhavas grandan dozon da angoro, sed la tono kaj la rigardo de Ĉeĥov al siaj personoj restas same milda, klarvida. Ankaŭ ĉi tie ni venas en plej diversajn mediojn. En La damo kun hundeto viro sufiĉe cinika dum okaza amindumo malgraŭvole enamiĝas, kaj la novelo finiĝas nek tradicie feliĉe nek malfeliĉe, sed per la konstato, ke jen komenciĝos la malfacilaĵoj. En ciklo el tri noveloj – La homo en ujo, Grosoj kaj Pri la amo – ni ricevas ateston pri vanaj vivoj, pri la sento ke ĉio estas eraro, pri sopiro kaj enuo, kiu iel paralelas kun la temoj de la malfruaj dramoj. En sia lasta novelo, Fianĉino, la aŭtoro donas etan esperon, ke foriro kaj liberiĝo el la trudkiteloj de l' vivo tamen eblas.
Laste en la volumo aperas du dramoj, unue ekzemplo de la humuraj drametoj, Urso, kaj fine Ĉeriza ĝardeno, la lasta el la teatraĵoj de Ĉeĥov, kaj unu el la plej konataj. En tiu ni trovas la klasikajn deklasitajn nobelojn, al kiuj mankas kapablo agi, helpi sin el dilemoj ekonomiaj kaj emociaj, kaj la parvenuon, kiu prenas ilian lokon. Ĝia fino donas eblojn por diversaj konkludoj – ĉu la pereo de io sentaŭga kaj delonge perdita, ĉu la liberiĝo el katenoj historiaj.
La verka stilo de Ĉeĥov en ĉiuj rakontoj kaj noveloj estas simpla, konkreta, observa, senjuĝa, senkonkluda. Lia perspektivo preskaŭ ĉiam tre proksimas al tiuj diversspecaj homoj, pri kiuj li rakontas, kaj li montras ilin tiel trafe, tiel senmaske, ke la legantoj devas senti, ke ni ja renkontis ilin reale, kaj ŝajnas al ni, ke tiuj homoj agas tute laŭ siaj cirkonstancoj kaj ebloj. Ekzistas multaj konataj citaĵoj de Ĉeĥov pri kiel verki. Interalie li rekomendis forstreki la komencon kaj finon de rakonto, kaj forigi adjektivojn kaj adverbojn. Liaj detaloj estas zorge elektitaj por elmontri tion, kio ne estas eksplicite dirita. Eblus longe analizi ekzemple lian uzon de koloroj en la novelo La damo kun hundeto aŭ la dramo Ĉeriza ĝardeno. La plej konata konsilo de Ĉeĥov pri verkado eble estas, ke "se fusilo pendas surmure en la unua akto, necesas pafi per ĝi en la kvara", kion necesas kompreni metafore. En siaj dramoj li ofte laŭlitere aplikis tiun regulon, tamen ne en Ĉeriza ĝardeno, kie ja aperas fusilo, sed neniu pafado.
La Esperantan formon de ĉi volumo kreis deko da personoj, el kiuj Aleksander Korĵenkov, Vladimir Vyĉegĵanin kaj Viktor Kudrjavcev tradukis plej multe. La stilo estas plaĉa kaj sufiĉe unueca, la lingvaĵo ĝenerale bona.
La originalojn mi ne povas legi, sed komparante kun svedaj tradukoj de kelkaj eroj, mi konstatis ke la stiloj ĝenerale similas, sed la Esperantaj versioj havas iom pli da ruseca lingvaĵo. Nu, tio povas ŝajni natura, ĉar rusa dialekto de la sveda lingvo kompreneble ne ekzistas, dum en Esperanto oni rekonas kelkajn esprimojn, frazeologion, vortordon kaj formojn uzatajn precipe de rusaj esperantistoj.
Kvankam la stiloj de la diversaj tradukintoj ne multe diferencas, tamen en la tradukoj de Vyĉegĵanin aperas iomete pli da tiaj rusaj apartaĵoj. En la noveloj tio ne ĝenas, sed bedaŭrinde lia traduko de la dramo Ĉeriza ĝardeno jen kaj jen iomete suferas pro tiu "dialekta" lingvaĵo, eble simple pro tio, ke en dialogo tiaj aferoj pli stumbligas, ol en rakonta prozo. Se mencii nur tri ekzemplojn, mi elektus unue la uzon de "ne" por kontraŭdiri negativan frazon, kio iom strangas al okcidenteŭropano, due la kelkfojan uzadon de "kvazaŭ" en la rolo de "ke", kaj trie la aperon de kelkaj neklaraj vortumoj, supozeble tro laŭvorte tradukitajn, kiel ekz. "Li [...] kovris sin kun la kapo" (p. 182).
Cetere, en kelkaj partoj de la volumo mi konstatis certagradan emon de la tradukintoj (precipe Korĵenkov kaj Vyĉegĵanin) elekti nekutiman vorton, kie al mi ŝajnus pli nature uzi la plej kutiman. Ekzemple aperas sismo, ne tertremo, lucerno, ne lampo, suicido, ne sinmortigo, bagnado, ne punlaboro, skvaro, ne placo aŭ parketo, lavabo, ne lavpelvo, kaj popo, ne pastro. Laŭ mi, tiaj elektoj iom rompas la cetere simplan stilon. En la svedaj tradukoj, oni uzis kutimajn vortojn en ĉiuj menciitaj kazoj. Tamen, manpleno da diskuteblaj elektoj en volumo de 350 paĝoj ne estas multe!
Resume mi trovas la verkon Ĉeriza ĝardeno ege valora kaj ĝuinda prezento de aŭtoro, kies noveloj kaj rakontoj ŝajnas al mi tre mirindaj kaj modernaj laŭ verka stilo, eĉ post pli ol jarcento, kaj kies teatraĵoj ankaŭ ne ĉesas fascini. Vere, mi ne scias ĉu troviĝas en la monda literaturo pli bona novelisto ol Anton Ĉeĥov!
Sten Johansson