Femina - mikspoto kun civita stampo
Antaŭ multaj
jaroj mi aŭdis Giorgion Silfer laŭtlegi el la esperanta traduko de la finna
nacia epopeo
Kalevala. Lige al tio iu finna konato menciis ke Silfer estas
indignita ĉar oni rifuzis al li skribi antaŭparolon al la eldono. "Kio estus
malbona pri tio?" mi demandis. "Sed ĉu vi ne komprenas", diris mia konato,
"tio estus ja kiel skribi antaŭparolon al la Biblio". Per tio mi ekomprenis
ion gravan pri Kalevala. Kaj pri la membildo de Giorgio Silfer.
Mi opinias ke foje estas akcepteble esti malica, nome se oni traktas
stultecon, arogantecon aŭ alian malicon. Cetere ne, kaj precipe ne estas
akcepteble uzi tiel infere malican retorikon, inkluzive de falsaĵoj, kiel
faras la civitanoj. Krome estas neakcepteble eluzi homojn, ekzemple kiel
marionetojn. Sed oni miras ja, ĉu ne, pri la blindeco de homoj. La nova
feminisma revuo de FEM, Femina,
estas, kvankam grandparte interesa, ankaŭ civita gazeto. Mi ne abonas ĝin,
sed ricevis ĝin de amikino, al kiu oni trudis ĝin reklamcele.
Por komenco, la enpaĝigo estas preskaŭ profesieca - pro ĝi meritas
laŭdon Perla Martinelli kaj Malvina Monteggia. La ĉefartikolo de Kep Enderby
estas sufiĉe interesa kaj pli-malpli komprenebla, kvankam la aŭtoro faras
kion li povas por igi siajn pensojn ŝajni pli komplikaj ol ili vere estas.
Li kunprenas la leganton al odiseado tra la historio de diskriminacio
kontraŭ virinoj komencante de Aristotelo, plue al Sankta Paŭlo,
John Stuart Mill kaj post iom da tempo finas per rezolucio de UN. Mi pensis
ke la rezonado eble surteriĝos en la kuirejoj aŭ dormoĉambroj de kutimaj
homoj, sed la artikolo ja ne estas ĉiutageca, sed restas sur pli alta
nivelo.
La akcento de la numero estas ĉe "virinoj kaj islamo". Tre interesa temo
ja, sed ĉu ne pli proksima kaj natura temo ĝuste por la unua numero estus
"virinoj kaj Esperantujo"? La aro de priislamaj artikoloj, verkitaj de
diversaj aŭtoroj, estas zorge farita, kaj strebas montri multflankan bildon
pri virinoj ene de islamo. Tre interesa estas ekzemple "'La islamano' ne
ekzistas" de Leendert Cornelis Deij.
Interesa estas interalie ankaŭ artikolo de Helga Konrad pri
sklavkomercado per virinoj kaj knabinoj. Sed ie tie finiĝas la legindeco de
la revuo.
Se mi poste komencu de la fundo, do tie troviĝas artikolo pri la
personeco de Edmond Privat, analizita surbaze de lia manskribo. La artikolon
verkis Alga Guernieri, prezidanto de FEM. Ĉu la teksto rilatas al feminismo
ne tute klaras, sed eble temas pri ĉi tiuj linioj:
Ĉefe kun personoj de alia sekso li emis renkontiĝi, amike konversacii, kaj
spirite kaj voluptame de ili lasis sin allogi. Liaj pasioj ege influis lin
dum la elekto de objektoj indaj pri konsidero, ĝis sublimado kaj
mistiko.
Nu, la aŭtoro mencias ankaŭ la tri amatinojn de Privat, el kiuj Yvonne
Bouvier estis feministo. Pri ŝi ni ekscias nur, ke ŝi "sindone helpis la
edzon kaj ideologie kaj organize". Feminisme, ĉu ne? (Kaj ĉu necesas
rimarkigi ke Femina per tio subtenas ne tre feminisman
tradicion, laŭ kiu ĉiam estis plej facile al virino famiĝi kiel amatino aŭ
muzo?)
Proksime al la fundo troviĝas ankaŭ artikolo kun la titolo
"Kiel ŝirmi sin eksterlande?" La titolo unue konfuzis min – ĉu ne
"eksterlande" estas ĉiu lando, el ies vidpunkto? Poste mi ekpensis ke la
vidangulo estas tiu kutima okcidenta, kaj ke temas pri similaj aferoj kiujn
pritraktas iuj anglalingvaj vojaĝlibroj sub la titolo "women travellers"
(virinaj vojaĝantoj): ke en iuj landoj oni evitu montri nudajn brakojn aŭ
rigardi virojn en la okulojn. Sed ho ne, temas pri io tute alia, nome pri
virinoj kiuj edziniĝas al alilanda viro kaj ekloĝas en lia lando. En
la artikolo estas eĉ ne unu vorto pri la ebleco de mala alternativo. Ne tre
feminisme, laŭ mi.
La demandon pri "kiel ŝirmi sin eksterlande" laŭdire starigis iu Juliette
el Madagaskar, kaj respondas la pseŭdonimo "Klara", kiu nomas sin tiel
"omaĝe al Lazaro Ludoviko", al kiu (do ne al Klara Silbernik) ŝin ligas
admiro. Feminisme, ĉu ne? Klara donas saĝajn konsilojn, ekzemple al
kubaninoj en eksterlando, al kiuj ŝi rekomendas zorgi ke oni traktu ilin
respekte:
Kubanino en sabatvespera dancejo estas vidata kiel ebla predo por nokta
aventuro; kubanino instruanta en renoma danclernejo regas la situacion, ĉar
rigardata kiel respektinda instruistino, do pli ol nura ĉarmulino.
Alivorte: kubaninoj scias danci kaj estas sekse allogaj. Kaj cetere
temas pri tiu eterna, ne tre feminisma vidpunkto, ke virinoj respondecu pri
la sekseco de viroj. La viroj ja ĉiam povas danci kie ili volas.
La malico, kun la kutima uzo de senrilata persona pikado, kontraŭ Anna
Löwenstein en ŝia rolo kiel feministo antaŭ dudek kvin jaroj igis min
malbonfarta. Kun kiu rajto la aŭtoro permesas al si komenti tiel privatajn
aferojn kiel la nomon aŭ patriniĝon de Löwenstein? La artikolon verkis
Henriette Beaupaul, kiu laŭ Jorge
Camacho estas pseŭdonimo de Perla Martinelli.
La memfido de la feminismaj civitaninoj ĉiukaze estas bona. En komento al
ilia pasintjara deklaro okaze de la oka de marto, ili alprenas al si la
honoron de pozitiva evoluo:
Sed eble la deklaro efikis por ke la UEA-Estraro estu majoritate ina,
unuafoje en sia historio; por fondi la Feminisman Esperantan Movadon; kaj
por senmaskigi skandalgazetiston.
Kiu estas la skandalgazetisto kaj kiel tiu persono estis senmaskigita
tamen ne klaras.
Vigliga estas aliflanke poemo de Jarlo Martelmonto. Mi ne scias ĉu ĝi
estas feminisma, sed ĝi ŝajnas almenaŭ erotika. Aŭ ĉu mi ion miskomprenis?
Jen peceto, tamen sen la aldonaj grafikaĵoj:
/…/ ĴUS; DIS; DUM; JEN: JES; JES; JES; JES; SUR-SUR-SUR, INTERNE; ENE
La rolo de la ĉefredaktoro Agneta Emanuelsson restas al mi nebula. Laŭ
mia vido ŝi skribas eĉ ne unu vorton en la revuo, almenaŭ ne en propra nomo.
Eĉ la ĉefartikolon ŝi ja transdonis al (la viro) Kep Enderby. Mi volonte
legus en la unua numero ĝuste la pensojn de la ĉefredaktoro – kiuj estas la
streboj kaj esperoj de la revuo. Krome volonte ian difinon de la koncepto
"feminismo", ĉar mi daŭre supozas ke temas pri feminisma revuo – ĝi ja
apartenas al FEM. La sola difino de la gazeto estas la subtitolo: "revuo en
Esperanto, ne nur por virinoj", kio kompreneble povus signifi kion
ajn.
Alivorte, Femina estas miksaĵo de interesaj artikoloj kaj
aliaj, stampitaj de civita retoriko aŭ simple enhave kaj intelekte
malaltnivelaj kaj apenaŭ feminismaj.
Cetere, Giorgio Silfer, ankaŭ min akompanas nigra kato, kiu estas tamen
multege pli afabla ol tiu nigra katego, vi scias – Behemoto - en la romano
de Bulgakov, aŭ ĉu estis…?
Cecilia Gülich
Tapani Kuivala